Sándor Szathmári [*]

de Vilmos Benczik

Sándor Szathmári fariĝis esperantisto jam kiel 14‑jara knabo en 1911, sed lia nomo fariĝis konata en Esperantujo nur post la apero de lia multe diskutita romano Vojaĝo al Kazohinio (1958). Samtempe li fariĝis regula kunlaboranto de pluraj esperantistaj revuoj, kaj en la jaro 1964 per la rakontvolumo Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj li pruvis, ke la akirita verkista renomo ne estas senbaza.

Vojaĝo al Kazohinio estas speciala fenomeno en nia literaturo: la esperantan eldonon anticipis tri eldonoj de la hungarlingva traduko en 1941, 1946 kaj 1957. (Cetere: spite la malan deklaron de la aŭtoro, laŭ filologiaj konsideroj mi emas rigardi originala la hungaran tekston.)

Do, forme Szathmári estas dulingva verkisto, sed lia kulturo, mondrigardo kaj la kvanto de lia esperantlingva verkaro ligas lin al la esperanta literaturo. [—> 1988a]

[—>1977:] Kiel jam menciite, li akiris verkistan famon per Vojaĝo al Kazohinio. Ĝi estas Gulliver‑romano, priskribanta la vivon de la Swifta figuro inter la hinoj kaj behinoj. (Tiun figuron revivigis ankaŭ la hungara verkisto Frigyes Karinthy, kies pensoj tre multe influis la verkaron de Szathmári.) La romano dividiĝas je du partoj: en la unua ni konatiĝas kun la vivo de la perfektaj hinoj, en la dua kun tiu de la behinoj. en kiuj lastaj—kontraste al la plene raciaj hinoj—koncentriĝas ciuj atavismoj kaj malnaturaĵoj de la homa historio. Vojaĝo al Kazohinio estas utopia‑filozofia‑socia satiro: en la prezento de la mondo de la hinoj dominas la utopia­-filozofia, en la priskribo de la behina vivo la satira flanko.

Ĝi estas verko pesimisma, eĉ kruela: el la vivoformo de la hinoj—kaj la aŭtoro rigardas ĝin la sole ebla perspektiva vivoformo—mankas ĉio, kio por la homo de nia epoko signifas la esencon de la vivo. Sed eĉ por tiu prezo Szathmári ne donas eblon de la saviĝo al la homa gento. La hinoj—kvankam ili devenas de homoj similaj al ni—perfektiĝis ne rezulte de la scienca kaj socia progreso, de altnivela homa agado, sed dank’ al ekstera forto, al specialaj radioj. Oni emus etikedi tiun solvon kiel iom eksmodan objektivan idealismon, sed memorante pri lastatempaj sciencaj fikcioj kaj eĉ pri certaj sciencaj malkovroj, estas pli prudente rezigni pri tiel kategoria konstato. Tamen, laŭ la prognozo de la verkisto, al la leganto restas nenio alia, ol atendi la bonŝancon esti kuracita per tiuj radioj—do la etike stimula funkcio de la literaturo plene forestas.

Sendube, la pesimismo de Szathmári abunde trovas argumentojn en la lastatempa socia‑politika vivo: ni pensu pri la militoj, kiuj ofte malmulte klarigeblas per nure ekonomiaj motivoj, tamen la konsiderinda fazdiferenco inter la evoluinteco de la materia‑teknika bazo kaj tiu de la homa konscio ne rajtigas nin tiri tiel sombrajn konkludojn. Dialektika ekzameno de la homa historio (kaj la manko de la dialektika rigardmaniero plej multe deprenas el la valoro de la katene konsekvenca logiko de Szathmári!), se ĝi ne pruvas, do almenaŭ lasas eblon de tio, ke la “infana raso” plenkresku per propraj fortoj. Ĉiukaze, ni devas rezigni pri la provoj likvidi la streĉitecon inter la postrestinta konscio kaj evoluinta tekniko per ignoro al la realo: akcelo de la progreso de niaj pensaro kaj moraro postulas konscian kaj konsekvencan klopodadon fare de ni.

La dua parto—priskribo de la behinoj—estas tranĉa, senindulga, sprita satiro. Ĝi celas moki la malnaturecon de la homa naturo—fakte ĝi estas brile konstruita kontraŭkapitalisma satiro. Ne hazarde: tiuj malnaturaj kutimoj, moroj, etiko, filozofio ktp., kiujn vipas lia satiro, kaj kiujn li atribuas al la homo kiel biologia estaĵo, plejparte estas naskitaj de la kapitalismo, aŭ de pli fruaj ekspluataj socisistemoj, sendepende de tio, ke multaj el ili postvivas ankaŭ en la socialismo.

Ne mirinde, ke la hungaraj recenzoj trovis la duan parton multe pli sukcesinta, ol la unuan. La prezenton de la hina vivo trateksas peza filozofio, kaj la senkoloreco de la temo mem multe deprenas el la vigleco. La fantastiko neniam gajnas memstaran vivon, ĝi havas katalizan rolon, helpas nur la precizan prezenton kaj estas bazo de la satira supereco. Estas tre ĝene—jen la plej grava mallertaĵo de la romano—ke Gullivero en sortdecide gravaj diskutoj argumentas kiel trodresita prusa filistro el la pasinta jarcento, kaj sekve la refuto de liaj konstatoj fare de Zatamon ne estas konvinkaj por la leganto, kiel montris unu el la analizantoj de la verkaro de Szathmári, M. Duc Gonninaz. En la dua parto la pli multaj ebloj de la temo kaj la alegoria fantastiko faras la verkistan laboron pli sukcesa, kvankam ankaŭ ĉi tie ofte oni sentas stumbletojn, perdiĝon de ekvilibro, tiom karakterizajn por unuaj verkoj.

Koncerne la stilon de la verko, multaj atentigis, ke ĝi ne estas bravaĵo. La romano de Szathmári estas fakte rezonado de atentkatene inteligenta, kelkaspekte genia pensulo.

*       *       *

La fekunda rakontista periodo—samtempe la dua periodo de lia verkista kariero, ja Vojaĝo al Kazohinio verkiĝis fine de la tridekaj jaroj—komenciĝas iom antaŭ la esperantlingva apero de la romano. Plimulto de liaj mallongaj prozaĵoj tiutempe publikiĝis en Norda Prismo, Monda Kulturo kaj iom poste ankaŭ, en Hungara Vivo. Kvar rakontoj—Maŝinmondo, Supermilaj noktoj, Dokumentoj pri la historio de la kompofono kaj Vincenzo—aperis en la volumo Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj. Kvankam la nivelo de tiuj ĉi verkoj ondas, tamen konstateblas signifa evoluo kompare al la romano.

Nekontesteble unu el la plej gravaj pecoj estas la 74‑paga Maŝinmondo, kiu povas servi kiel modelo de filozofia scienca fikcio. Vojaĝo al Kazohinio estas filozofia romano, iranta la vojon de Voltaire kaj Swift, dum en Maŝinmondo ni renkontas aŭtentikan sciencan fikcion, malgraŭ la filozofia karaktero de ĝia problemaro.

Leginte ĝin, tuj leviĝas la penso, ke Szathmári ĉi tie revizias siajn ideojn, eksplikitajn en Vojaĝo al Kazohinio. Tamen ne estas tiel: en la romano li prezentas la biologie altkvalitan kaj pro tio sen­-kontraŭdiran vivon de la hinoj, dum ĉi tie li eliras el la normala tera vivo. Li konkludas, ke la kontraŭdiroj fine kondukas al la plena neniigo de la vivo—restos sur la Tero nur la raciaj, konsekvencaj maŝinoj.

Sendube, en tiu ĉi rakonto ni renkontas konfuzon de la naturaj movoformoj kun la sociaj, krome, denove ni spertas, kiagrade la aŭtoro neglektas dialektikon. Filozofian refuton al la argumentado de Szathmári oni trovas en iu ajn filozofia manlibro, sed fakte oni ne legas beletran verkon kun la celo lerni filozofion. La ĉefa instruo de la rakonto—kvankam tio ne nepre koincidas kun la aŭtora intenco—estas admono: kio atendas nin, se aplikante la rezultojn de la scienco kaj tekniko ni forgesas pri la prudento kaj por celoj esence duarangaj—ekz. militaj—ni ellasos la direktilon el niaj manoj. Kaj la fakto, ke malgraŭ la grandega arsenalo de perfektegaj nukleaj armiloj dum jam trionjarcento ni sukcesis eviti la katastrofon, donas ne malesperigan programon.

Per Maŝinmondo la aŭtoro pretigis novan ilustraĵon por sia filozofia tezo, nome, ke la homoj—por eviti katastrofon—devus laŭeble alsimiliĝi al la maŝinoj. La rezultato tamen estas multe pli ol tio: ĝi estas aprezinda ankaŭ kiel literatura verko, precipe la stilo estas preskaŭ bravaĵo. Forestas jam la mallertaĵoj, stumbloj, tiom oftaj en la romano: Maŝinmondo multrilate estas elpintigo de la verkaro de Szathmári kaj apartenas al la kremo de la esperanta literaturo.

Alia—malpli sukcesa ol la titoldona rakonto—scienca fikcio en la Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj estas Dokumentoj pri la historio de la kompofono. La kompofono (komponmaŝino, intertempe jam realiĝinta inventaĵo) renversas la ordon de la muzika  mondo. La rakonto estas ne pli ol apliko de la baza tezo de Szathmári sur la kampo de la estetiko. Li pruvas la internan kontraŭdirecon de la nocio estetikeco: en la ĉiuvidpunkte perfekta muziko, komponita de la kompofono, la homoj ne trovas estetikecon, ĉar ĝi estas maŝina produktaĵo. La rakonto—­precipe kompare al Masinmondo—estas iom anemia: konatiĝinte kun la baza situacio, la leganto rapide divenas ĉion okazontan, inkluzive ankaŭ la konkludojn de la aŭtoro. Pli sprita estas la priliteratura satiro Liriko, kiu mokas la ekscentraĵojn de la moderna poezio.

Bonege sukcesinta satiro estas Supermilaj noktoj, kiu kun egala akreco atakas la kruelan potencon kaj la ŝafan paciencon, stultan kredemon de la subpremitoj. Interese: du nomoj gajne estas parolaj en la hungara lingvo. Kabd‑elHammar (kapd el hamar)—“kaptu rapide”, Kajah‑al‑Mah (kaja alma)—nutraĵo mankas (ĵargone).

Ni devas aparte mencii la pseŭdosciencan rakonton Vincenzo, kiu estas eble la plej artisma verko de Szathmári. Ĝi estas rakonto verkita en varma, homa tono, kun klasike bela konstruo. Bedaŭrinde pro Maŝinmondo ĝi estis preteratentita, la kritiko ne rimarkis, ke en la vivo de Galilei kaj lia frato, Szathmári konfesas pri si mem: ne estas malfacile rekoni en la verama, rektaspina—kvankam foje‑foje erarvaginta—Galileo Galilei mem la aŭtoron. Tiu ĉi rakonto donas ŝlosilon al lia pesimismo: Szathmári ne estas malica predikanto de la mondkatastrofo kun Mefista pozo, sed kreanto, plene konscianta pri la socia respondeco de la arto: Vane insistas Vincenzo, ke la fido de Galilei en la favora juĝo de la postepoko estas naiva, tamen lia fido estis ĝusta, la postepoko admiras kaj utiligas lian verkon, dum “la historio nenion scias pri tio, ke Galileo Galilei entute havis fraton nomatan Vincenzo”. La firma optimismo de tiuj kelkaj vortoj ĵetas absolute novan prilumon al la tuta verkaro, ja Szathmári apelacias ĉi tie al la homoj de la estonto, kiujn li mortkondamnis en Maŝinmondo.

Revene al la karakterize “Szathmári‑ecaj” rakontoj, ni haltu iomete ĉe Honorigo, kiu estas fakte la sola t. n. negativa utopio de la aŭtoro. Per sia etoso ĝi parencas al la romano de la hungara poeto kaj verkisto Mihály Babits: Elza pilóta (“Pilotino Elza”), kaj, kompreneble al la The brava new world (“La brava nova mondo”) de Huxley. Aperas en ĝi ĉefe la precizege aplikita satiro kontraŭ la defremdiĝinta socio, en kiu dank’ al la multe evoluinta scienco kaj tekniko la ŝtata potenco fariĝas senlima: la individua vivo de la homoj malebliĝis. [—> 1988b] (Cetere, multaj rekvizitoj—ĉu teknikaj, ĉu politikaj—de tia sistemo estas vaste utiligataj nuntempe en ne malmultaj landoj de nia mondo.) [<— 1988c] En tiu ĉi socio Szathmári ĝenerale rilatanta, suspekteme al ĉio neracia, [<— 1988d] simpatias kun la geamantoj, kiuj fakte praktikas “behinaĵojn”.

Per tiu ĉi verko fakte elĉerpiĝis la rakontoj kun sciencfikcia karaktero, ne kalkulante la iom grize didaktikan Urania kaj la amare farsecan Donna Juana. En la lasta periodo de sia verkista kariero Szathmári forlasis tiun ĉi formon, kiu pli frue ebligis al li grandan liberecon en la eksplikado de liaj ideoj, sed meze de la sesdekaj jaroj ĝi jam estis iom tro diluita. Szathmári ĉiam protestis, se oni volis klasifiki lin kiel sciencfikciiston, li timis esti metita en tiun ne tre prestiĝan skatolon de la literaturo.

Revenante el la estonto li turnis sin al la homa historio, sed, kompreneble, malgraŭ ĉiuj precizemaj notoj, kiujn li aldonis al kelkaj rakontoj, oni facile rekonas, ke temas pri pseŭdohistoriaj verkoj. Li verkas fakte “apokrifojn”, kiel Ĉapek, kvankam li ekkonis tiun verkon de la ĉeĥa klasikulo nur en la jaro 1973, kiam la aŭtoro de tiu ĉi postparolo pruntis al li la volumeton (en la hungara lingvo). En liaj “apokrifoj”—kun diferencaj dozoj—miksiĝas filozofio, satireco kaj humuro. En Genezo evidente dominas la intenco ridigi, en Superstiĉo la satiro kun sordinita humuro, en Logos certa malkomplika filozofio. Kelkaj el tiuj rakontoj estas eble iom longemaj, sed troviĝas inter ili ankaŭ majstre verkitaj trafaj pecoj, kiel La falsa aŭguro Kain kaj Abel. En la ĉi lastaj verkoj li sukcese evitis la kaptilon de la troa didaktikeco, tamen eĉ por la plej naiva leganto la aŭtora intenco estas tute evidenta.

En La barbaro Szathmári reverkas sian ŝatatan ideon pri la relativeco de la normoj, kaj legante tiun ĉi rakonton—cetere tute ne perfektan—oni kontente notas, kiom maturiĝis idee nia literaturo depost Luyken. En Stranga heredaĵo la germana‑brita aŭtoro ankoraŭ nomas naŭzaĵo la aztekan riton: li montras nenian paciencon aŭ toleremon por aliaj kulturoj, kaj eĉ ne venas en lian kapon pensi pri la kruelaĵoj, kiujn faris Cortés.

Formas interesan parton de Szathmári la noveloj pri virinoj. Tiuj pecoj montras klare, ke la “lasta Gulivero” ne taksis tre alte la pli belan duonon de la homaro. En Mistika profundo kaj Tria preĝo de Pygmalion li prezentas ilin karikature, en Du maksimoj al tio aldoniĝas iom da amaro, ĝis en Feliĉa amo li rekte konfesas, ke virinoj en li povas veki daŭre nur unu senton: tiun de enuo.

Pli atentindaj ol la privirinaj malicaĵoj estas kelkaj sociaj satiroj, kiuj havas neniun ŝildon, nek sciencfikcian, nek pseŭdohistorian, nek fabelecan (kiel Perfekta civitano). Temas pri la jam menciita Liriko kaj La fluidumo de la ĉiovido. En tiuj ĉi verkoj Szathmári rezignas pri sia konstanta strebado al totaleco, el lia verkanta mano malaperas la kelkfoje sentebla spasmo, kaj disvolvante la historion libere, sen premo de gravaj direndaĵoj, li mokas fenomenojn kiujn li malŝatas (Liriko), aŭ simple nur ĝuas la ridigajn situaciojn, kreitajn de li mem. [—> 1988e]

Szathmári postlasis gravan verkaron, iasence la plej gravan en nia originala prozo: Tiu ĉi verkaro multrilate ne estas senriproĉa, ja sendube Szathmári ne estis lerta metiisto de la plumo: lia historiotekso preskaŭ ĉiam estas unulinia, li ne kapablas krei intrigojn, kaj ankaŭ lia stilo vere malofte atingas sekvindan alton. Unu afero tamen estas certa: la pensaro de liaj verkoj admirinde harmonias kun la celado de la lingvo en kiu li verkis, ili elspiras varman deziron por mondo pli racia, kiu garantios por la homaro longan vivon sur tiu ĉi terglobo.

*       *       *

Tiu ĉi volumo enhavas nun [<—1988f—>] retrovitajn iom signifajn esperantlingvajn beletrajn verkojn de Sándor Szathmári. Estis tute ekskludita el la volumo tradukoj, sciencaj verkoj kaj artikoloj—El la originalaj beletraĵoj ne aperas ĉi tie nur kelkaj senpretendaj krokizoj, kies temon li priverkis en aliaj noveloj pli lerte, kaj unu humuraĵo, komprenebla nur por hungaroj.

Li postlasis nur mallongajn manuskriptojn, sekve ĉi tie ni reproduktas tekstojn aperintajn en diversaj revuoj. Kiam iu verko presiĝis plurloke, kaj la tekstoj malsimilis, ni klopodis elekti tiun varianton, kiu ŝajne portis malplej multe da redaktoraj korektoj. [<—1988g—>] Tamen, tio ne signifas, ke ni lasis ilin senŝanĝaj, kiel ankaŭ ne la tekston de tiuj tri verkoj—Pythagoras, Superstiĉo kaj Mistika profundo—kiuj aperas la unuan fojon en tiu ĉi volumo. Kiel jam menciite, la stilo de Szathmári ne estis senriproĉa, kaj preskaŭ ĉiuj liaj tekstoj bezonis iom da polurado. Tamen, tiu polurado neniam esence tuŝas lian tekston: temas nur pri ioma ĝustigo de la vortordo, korekto de kelkaj gramatikaj eraroj kaj elsarkado de la plej okulfrapaj hungarismoj.[<— 1988h]

Fari aŭtentikan kronologion de lia verkaro ŝajnis tasko malebla. Szathmári plurfoje retajpis siajn novelojn por dissendi la kopiojn al diversaj redakcioj, sed sur ĉiu retajpaĵo aperas la dato de la koncerna tajpado, ne tiu de la elverko. Estas nenia pruvo, ĉu iu el la ekzempleroj devenas el la unua tajpaĵo, kiu evidente devas surporti la daton de la elverko. Pro tio, la jaro skribita fine de ĉiu verko, estas tiu de la unua apero. Ĉe Pythagoras, kies unua parto aperis sub titolo Verdikto en 1957, staras tiu dato, kvankam ne estas certe, ke la tuta verko pretis jam tiam. Mistika profundo laŭ indiko sur la manuskripto estis verkita en 1965, tamen, kiel supre estas eksplikite, ĝi povis verkiĝi pli frue. Superstiĉo estis preta plej malfrue en 1972, tamen, sub la ĉi lastaj verkoj mankas jar‑indiko, pro la fakto, ke ili ne aperis ankoraŭ.

Certe multaj legantoj miros eĉ riproĉos nin pro la titolo de la novelaro. Ni bone scias, ke ĝi devus esti Kaino kaj Habelo, sed la fakto, ke la titoldona novelo jam presiĝis kun tiu ĉi titolo dum la vivo de la aŭtoro (cetere, kun la lingva aprobo de Kalocsay), ŝanĝo de la titolo ŝajnis al ni arbitraĵo. Ni esperas, ke la nekutima formo ne tre ĝenos.

Fine la redaktoro volas danki d‑ron Árpád Máthé, prizorganton de la postlasaĵoj de Sándor Szathmári, pro lia kompleza helpo dum la redaktado. Same li ŝuldas dankon al s‑ro Karl Pov, kies bibliografio multe faciligis lian laboron. [<—1988i—>]

1957

[*] Jen la teksto de 1977, pritraktita por montri la diferencojn inter la versioj de 1977 (Kain kaj Abel) kaj 1988 (“Postparolo”, Perfekta Civitano). Tekstosegmentoj kiuj aperas en 1977 sed ne aŭ malsame en 1988 estas reliefigitaj per literoj. Aldonaj aŭ ŝanĝitaj aferoj en 1988 troviĝas sube, kun ligoj inter la du versioj de la eseo. Ĉiuj aferoj inter kvadrataj krampoj [] estas aldonoj de R. Dumain.


FONTO / SOURCE: Benczik, Vilmos. “Sándor Szathmári,” en Kain kaj Abel, de Sándor Szathmári, red. kaj postparolo de Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 263-273.

Noto: La dato “1957” estas evidenta eraro: la libro aperis en 1977. La eseo estas reeldonita en Benczik, Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago-si: La Kritikanto, 1980), p. 124-130.


Postparolo

(1988)

[1988a—> Teksto daŭras:] Cetere, la hungara literaturhistorio emas simple ignori lin, kvankam siatempe Mihály Babits havis tre altan opinion pri la unua hungarlingva eldono de Vojaĝo al Kazohinio, kiel atestas liaj tn. “interparol-kajeroj”. (Dum sufiĉa longa tempo antaŭ sia morto li ne plu kapablis paroli, pro grava laringa kancero, kaj komunikiĝis skribe kun siaj geamikoj kaj kunlaborantoj.) Li eĉ volis koncedi al Szathmári la prestiĝan Baumgarten-premion, sed fine li ne kuraĝis fari tion, ĉar “onidire Szathmári estas komunisto.” (La onidiro estis senbaza.)

Tiu onidiro povus glatigi la verkistan karieron de Szathmári post 1945, tamen ne okazis tiel. En 1946 duafoje eliris lia romano, sed la personkulta kulturpolitiko evidente ne povis akcepti ĝin. Nur dek jarojn poste, dum la somera “degelo” li povis subskribi kontrakton por nova eldono de 25 mil ekzempleroj, sed ĝis la printempo de 1957, kiam la libro efektive eliris, tio ŝrumpis ĝis nur 5 miloj.

Poste denove sekvis “silento” por Szathmári, almenaŭ en la hungara lingvo.  Nur en 1972 tiu silento finiĝis, jam tro malfrue por li.

La supraj linioj povas konjektigi, ke pro politikaj kaŭzoj la hungara literaturhistorio ignoras lin preskaŭ plene. Tamen, ne estas tiel. Simple temas pri tio, ke la ĝenro, kiun Szathmári kultivis, apenaŭ havas radikojn en la hungara literaturo, kaj tial al la literaturhistoriistoj mankas “skatolo” en kiu ili povus lokigi lin. [—> 1977]


[1988b—> Teksto daŭras:] Oni ne bezonas multe rompi la kapon por konstati, ke la reala fono de tiu ĉi rakonto estas la sociaj cirkonstancoj kaj politika klimato de la t.n. personkulto, essence ties hungara varianto, ĉar Szathmári ne havis senperajn spertojn el aliaj landoj. Sed ne tiu estis la sola fonto: la alte evoluinta tekniko vole-nevole memorigas la legantojn pri Usono—ja tiel aspektus ia hipermoderna faŝismo tie aŭ en alia teknika avangarda lando. [—> 1977]


[<— 1988c] [La jena tekstosegmento ne okazas en 1988. Troveblas 1988b en tiu loko.] [—> 1977]


[<— 1988d] [La vortumado iomete diferencas; en 1988:] En tiu ĉi socio Szathmári ĝenerale rilatanta, suspekteme al ĉio neracia, [. . . ] [—> 1977]


[1988e—> Teksto daŭras:] Ankaŭ en La fluidumo de la ĉiovido aperas motivoj, ĉerpitaj el la “trezorejo” de la personkulto: fantomoj devas permesi drkprocentan superplenumon por la honoro de la fantomkongreso: homoj akceptas la nokte vizitantan fantomon per la tiamaj vortoj “kion vi deziras, kamarada moŝto?”, sed kiam li konstatas, ke temas nur pri fantomo, ili ĉesas timi, ktp. [—> 1977]


[1988f—> Kelkaj vortoj de 1977 malaperis kaj la teksto daŭras:] Hungara Esperanto-Asocio en 1977 eldonis jam kolekton de la noveloj de Szathmári sub la titolo Kain kaj Abel. Tiu volumo enhavis 23 pecojn: nun aldoniĝas pliaj kvar verkoj, kies amplekso preskaŭ egalas al tiu de la ceteraj 23. Temas pri Maŝinmondo, Supermilaj noktoj, Dokumentoj pri la historio de la kompofono, kaj Vincenzo. Tiuj kvar rakontoj aperis en la volumo Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj, kiun eldonis Stafeto en la jaro 1964.

Oni povas diri, ke la nuna volumo estas la plena novelaro de Szathmári, ĉar ĝi enhavas ĉiujn liajn retrovitajn iom signifajn beletrajn verkojn. [—> 1977]


[1988g—> La vortumado de 1988 estas iom malsama kaj la teksto daŭras:] Li postlasis nur malmultajn manuskriptojn, sekve ĉi tie ni reproduktas tekstojn aperintajn en diversaj revuoj. Kiam iu verko presiĝis plurloke, kaj la tekstoj malsimilis, ni klopodis elekti tiun varianton, kiu ŝajne portis malplej multe da redaktoraj korektoj. Tiu principo estis aplikita ankaŭ por la kolekto Kain kaj Abel: el tiu libro ni prenas la tekstojn de 23 noveloj, tamen korektinte la preserarojn. [—> 1977]


[<— 1988h] [La koncerna teksto de 1977 malaperis kaj aperas 1988g.] [—> 1977]


[<— 1988i—>La indikita teksto de 1977 malaperas kaj aldonata estas la jena:] Superstiĉo estis preta plej malfrue en 1972, tamen, sub la ĉi lastaj verkoj mankas jar-indiko, pro la fakto, ke ili aperis la unuan fojon en Kain kaj Abel.

Ĉe la starigo de la vicordo de la noveloj kiel elirpunkton ni uzis la solan hungarlingvan novelaron de Szathmári, aperintan en 1972. Ĝi enhavas dek tri pecojn, en sinsekvo difinita de la aŭtoro. Ŝajnis plej prudente tiujn dek tri verkojn aperigi ankaŭ ĉi tie en la sama sinsekvo; la ceteraj sekvas en kronologia ordo. Tiu maniero kaŭzis dilemon nur en kazo de Mistika profundo: ĝi estis envicigita laŭ la jarindiko sur la manuskripto.

Ni represas ĉi tie la aŭtobiografieton, kiun li verkis je la peto de Juan Régulo Pérez por la volumo Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj. Same ni reaperigas la bibliografion de Karl Pov, kun ioma refreŝigo.

Vilmos Benczik


FONTO / SOURCE: Benczik, Vilmos. “Postparolo,” en Perfekta Civitano: Plena Novelaro; de Sándor Szathmári; red. Vilmos Benczik; respondeca eld. Oszkar Princz (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1988), p. 440-452.


Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Sándor Szathmári: Perfekta Civitano: Plena Novelaro (1988):
Epilogo de la Aŭtoro, Bibliografio, Postparolo; kun notoj de R. Dumain

Vincent” by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Epilogue By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 May 2012
Text added 20 May 2012

Site ©1999-2015 Ralph Dumain