“Mi ĉiam skribis pri la homo. . .”

Intervjuo kun Sándor Szathmári

Sinjoro Szathmári, en la pasinta jaro aperis du viaj libroj en la hungara lingvo: la kvara hungara eldono de Vojaĝo al Kazohinio kaj kolekto de viaj rakontoj sub la titolo Maŝinmondo kaj aliaj rakontoj. Kion vi sentis prenante la novajn librojn en la manojn?

— Kompreneble mi ĝojis, kvankam mem ne multon faris por la eldono—sincere, mi malŝatas la almozpetadon. Mi atendis, ke la eldonejojserĉu min, ja mi estis certa, ke ambaŭ miaj libroj estas valoraj. Aparte mi ĝojas, ke Vojaĝo al Kazohinio aperis en 30 000 ekzempleroj kaj estas tre malkara (kostas 13 forintojn—prezon de du skatoloj da cigaredoj), do multaj povas ĝin legi. Tamen, la rekonon mi sentas iom malfrua: mi havas 76 jarojn kaj mia sano estas tre malbona. Mi ne scias, kiom da tempo restis por mi, sed ne multe . . .

Oni povus starigi la demandon: ĉu via unua libro—Vojaĝo al Kazohinio—verkita antaŭ preskaŭ kvardek jaroj, havas ion por diri at la nuntempa homo?

— Certe! Ĝi estas nun eble eĉ pli aktuala, ol pli frue. La baza penso de miaj verkoj estas la jena: la homo havas en siaj manoj altnivelan teknikon, kiun cetere li mem kreis, sed liaj propraj biologiaj ecoj eĉ nun estas sur la nivelo de la prahomo, aŭ evoluis nur tre malmulte ekde la prahoma epoko. Se du prahomoj vidis sur la arbo unu pomon, la pli forta aŭ pli lerta el ili mortbatis la alian kaj manĝis la pomon. Tio estis tute normala en tiu epoko, ja la interhoma batalo estis la bazo de la ekzisto. Sed nun ni havas ne nur unu pomon, sed tiom, kiom ni volas produkti! Sekve la interhoma batalo ne estas bazo de la homa ekzisto, eĉ, ĝi malhelpas la ekziston kaj evoluon, kies bazo estas la kunlaboro. Bedaŭrinde, la kunlaboremo preskaŭ tute mankas al la homo; kiu eĉ nun havas prahoman instinktaron. Revenante al via demando: dum la lastaj jardekoj nedireble multon evoluis la tekniko, sed la homo mem preskaŭ neniom, do, la diferenco inter la evolugrado de la homo kaj tiu de la tekniko multe kreskis. El tio sekvas, ke la admono de Vojaĝo al Kazohinio estas eĉ pli valida, ol antaŭ tridek naŭ jaroj.

En Hungario tre oftas renkontiĝoj inter verkistoj kaj legantoj. Ĉu vi partoprenis tian renkontiĝon?

— Jes, amatora trupo de Budapeŝta gimnazio prezentis dramigitajn fragmentojn el Kazohinio kaj mi estis invitita al la spektaklo. Post la prezentado la lernantoj direktis al mi aron da demandoj, kaj mi devas agnoski, ke ili demandis tre saĝe. Mi havas la impreson, ke la nuntempa junularo multe pli komprenas mian direndon, ol la antaŭaj generacioj, kaj tio sendube estas fakto tre esperiga. Surprizis min la afero, ĉar ĝis nun la vivon de miaj verkoj akompanis tre multaj miskomprenoj kaj misprezentoj, bedaŭrinde, ĉefe el esperantistaj fontoj. Post la apero de la Esperanta eldono recenzanto de brazila esperantista gazeto starigis al mi la demandon: kial mi volas ekstermi la anglosaksojn per gaso? Kompreneble, tiajn stultaĵojn diris ne nur esperantistoj. Post la milito iu gratulis al mi, ke mi antaŭvidis la ekstermon de judoj. Tiel stultajn komentojn la nuntempaj junuloj ne faras.

Vi havas tre propran pozicion en la literaturo, ja ambaŭ literaturoj—la esperanta kaj la hungara—konsideras vin sia verkisto. En la lasta numero de Norda Prismo (1972/3) aperis intervjuo kun Kalocsay, kaj li parolas rre skeptike koncerne la ekziston de la esperanta kulturo. Kion vi opinias pri tiu demando?

— Mi ne konas la intervjuon, sed diskuti pri la ekzisto de la esperanta kulturo ne havas sencon. La esperanta kulturo povas esti evoluigata, ĝi devas esti evoluigata, kaj ĝi ankaŭ per si mem evoluas, ĉu ni volas, ĉu ne. Mi verkis proksimume la duonon de miaj verkoj en Esperanto, sed ili ĉiuj—ankaŭ la hungare verkita parto—estas nepre pli esperantaj t.e. internaciaj, ol tipe hungaraj, ja neorientita leganto malfacile divenus, ke la aŭtoro estas hungaro.

Se ni jam tuŝis la esperantan kulturon: ni havas tre interesan koincidon inter la pensoj de via verkaro kaj La Infana Raso de Auld. Ĉu?

— Jes, tio ekzistas, ja ankaŭ Auld konsideras la nunan homon ne sufiĉe evoluinta, t.e. “infana”. Kompreneble, tiu koincido ne signifas, ke li prenis la ideon de mi, sed simple ankaŭ li venis al la samaj konkludoj, kiel mi. Ne estas hazardo, ke li apartenas al la fervoraj ŝatantoj de miaj verkoj. Krom La Infana Raso miaj verkoj havas plurajn parencojn en la mondliteraturo. Tia parenco estas ekzemple La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách, kiun mi konsideras unu el la plej grandaj verkistoj de la mondliteraturo. En lia dramo mi renkontis miajn proprain pensojn, kaj tio kompreneble firmigis miajn konkludojn. Alia spirita parenco estas Frigyes Karinthy, hungara verkisto, kiun mi povus nomi mia spirita patro. Cetere li estis la unua aprecanto de Kazohinio. Kaj tre granda estas la simileco inter Kazohinio kaj La brava nova mondo (The brave new World) de Huxley. Mi verkis Kazohinion du jarojn antaŭ la apero de la libro de Huxley—post ĝia apero certe mi ne kuraĝus verki ĝin tia, kia ĝi estas. Tamen, konsiderinda diferenco inter la du libroj jam ekzistas ankaŭ en la verkista sinteno: la libro de Huxley estas pura beletraĵo, dum Kazohinio apartenas plie al la kategorio de la filozofiaj romanoj.

Ĉu vi verkas ion novan? Kiam ni povos legi novan Szathmári-verkon?

— Ne. Mi ne laboras. Jam de du jaroj. Mi estas malsana, kaj nur pene mi kapablas koncentri miajn pensojn.

Ja ĉe la apero de la unua hungarlingva eldono la plimulto de la legantoj konsideris la unuan parton de Kazohinio “negativa utopio”. Tio estas eraro, ĉu ne?

— Kompreneble. La vivo de la hinoj estas “pozitiva utopio”, ja laŭ mia opinio la homaro devus evoluigi sin mem por fariĝi tia. Mi ne miras, ke tiu vivo por la nuna homo povas gajni monotona, senkolora, sed ne ekzistas por la homo alia eblo de kunvivo kun la perfekta tekniko. La hinoj trovis la manieron vivi logike, do, laŭ la postuloj de la tekniko. La tekniko traretis nian vivon, ni ricevis kaj ricevos de ĝi multajn avantaĝojn, kaj por tiuj avantaĝoj ni kompreneble devas pagi, rezignante pri nia maldisciplinemo, konkursemo ktp. Do, per la prezento de la vivo de la hinoj mi tute ne volis fortimigi la homojn, male, mi volis prezenti al ili, jen, tiaj vi devas fariĝi, se vi volas konservi la homan vivon sur la tero. “Negativa utopio” inter miaj verkoj estas ekzemple Honorigo, kiu vere devas esti fortimiga . . .

Ĝi estas la modelo de supermoderna faŝismo. . .

— Jes, la homoj en tiu novelo ne kapablis rekoni la neceson ŝanĝiĝi, kaj ili pensas prahome, kvankam havante modernegan teknikon. Pro sia prahoma instinktaro ili utiligas tiun brilan teknikon por militi kontraŭ aliaj landoj kaj ankaŭ por subpremi la samlandanojn. Kaj elformiĝo de tia sistemo estas tre facila. La moderna tekniko—kiu faras nian vivon pli vivinda—postulas de la homo disciplinon. La hinoj komprenis tion kaj vivas feliĉe. Kaj ankaŭ libere. Ilia libereco estas tiu de la rekonita neceso . . .

Tio estas la marksisma difino de la libero . . .

— Kompreneble. Male, la figuroj de Honorigo ne akceptis memvole la disciplinon, ĉar iliaj instinktoj estis sovaĝaj, sekve iliaj ĉefoj perforte devigis ilin. Jes ja, sed tiuj ĉefoj ankaŭ havis sovaĝajn, t.e. prahomajn instinktojn, do ili subjugis la subulojn, misuzis sian potencon. Cetere, tio estas malbona esprimo. Dum potenco estas necesa, oni ĉiam misuzas ĝin, ĉar la homoj estas nesufiĉe evoluintaj. Kiam ili atingos la evolugradon, sur kiu jam neniu misuzos la potencon, en tiu momento mem la potenco jam estos superflua. Revene al la demando, oni povas diri, ke antaŭ la homo staras du ebloj: ĉu la vivo de la hinoj, ĉu la vivo de la figuroj de Honorigo. Proksimume. . . Jes ja, la rakonto Maŝinmondo ankaŭ estas tiaspeca “negativa utopio”. Tre eble Honorigo estas stacio sur la vojo, kiu kondukas al la fino prezentita en Maŝinmondo . . .

En pluraj viaj noveloj oni trovas iajn aludojn, kiuj supozigas, ke vi intencis direkti pikon al la personkulta sistemo, kiu funkciis en Hungarlando ĝis la mezo de la kvindekaj jaroj. Ekzemple, en unu el viaj noveloj la nokte pordfrapantan fantomon oni alparolas “kamarado”. Ĉu tio havas interrilaton kun la tiamaj noktaj arestoj?

— Ne. Estas nur hazardo. En alia novelo—en la hungara varianto de Genezo—Dio alparolas la Diablon “mister”. Skribante tion eĉ ne venis en mian kapon aludi al la usonanoj. Ĉiam mi klopodis deteni min de la konkretaj aludoj, ja tiuj povus nebuli la esencon de miaj pensoj, mallarĝigi la validecon de miaj konkludoj. Mi tute ne intencis ataki iun ajn socian sistemon aŭ politikon. Mi ĉiam skribis pri la homo, pri la homa naturo.

Sinjoro Szathmári, mi dankas la intervjuon.

Vilmos BENCZIK


FONTO: “Mi ĉiam skribis pri la homo. . .”: Intervjuo kun Sándor Szathmári [fare de Vilmos Benczik], Hungara Vivo, 4 / 1973, p. 2-3.


El la eĥoj de la verkaro de Szathmári
[citaĵoj el diversaj aŭtoroj pri Sándor Szathmári] + rilata parto de enhavtabelo, Hungara Vivo 4 / 1973

Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Epilogue By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Sándor Szathmári de Vilmos Benczik

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 May 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain