S. Szathmári (1897‑ ), hungaro, verkisto, maŝininĝeniero. Lia ĉefverko estas Vojaĝo al Kazohinio (SAT, 1958), aperinta jam pi frue ankaŭ hungare en pluraj eldonoj. En ĉi tiu romano la aŭtoro vojaĝas sub la masko de Gulliver al la insulo de homoj, kiuj estas tiel ideale perfektaj, ke al ili jam ĉio homa estas fremda, kaj poste li venas tie en la mondon de homoj, kiuj estas tiel trohomaj, ke tio jam estas ridinda frenezo. La libro estas gaje amuza, sed samtempe edifa, incita kaj maltrankviliga, kun satiro trafa, akra, senindulga. Libro Janus-vizaĝa: ĝi pafas—eble eĉ kontraŭ la propra intenco de la aŭtoro—kaj kontraŭ tiuj, kiuj volas ekstermi ĉiujn sentojn ĝis sterileco, kaj kontraŭ tiuj, kiujn ĝis absurde regas “sentoj”, “idealoj”, “tradicioj”. Krom tiu romano la aŭtoro publikigis plurajn novelojn en Belarto, La Nica, Norda Prismo, Sennacieca Revuo; ĉi tiujn karakterizas satiremo vipanta tiranismon, servilismon, militismon kaj ankaŭ ĉiutagajn homajn rideblaĵojn. Lia prozvolumo Maŝinmondo (Stafeto, 1964) entenas du sciencfikciajn futur-novelojn. La titolnovelo diras amare, ke se la homaro donos sian sorton en la povon de la perfekte funkciantaj kaj konkludantaj maŝinoj, ĉi tiuj neniigos ĝin en ĝia propra intereso. La majstronovelo “Vincenzo” rakontas paralele la historion de granda scienculo kaj oportunisma karieristo. Szathmári tradukis el Esperanto en la hungaran lingvon la romanon de Cezaro Rossetti, Kredu min, Sinjorino, aperintan en 1958.
(K. K.)
La grava ukrajna gazeto Vsesvit (La Tuta Mondo) en n-ro 8, 1967 publikigis artikolon pri Esperanto de la Kieva verkistino-tradukistino Nadija Andrianova. Por montri al la legantaro modelon de Esperanta belarta literaturo, la aŭtorino prezentis humuran-satirikan novelon de hungara esperantisto Sándor Szathmári, kies talentan tradukon ŝi mem faris. — La elekto de “Liriko” de S. Szathmári ne estas okaza. La ukrajna lingvo estas tre riĉa je diversaj esprimrimedoj. La plej subtilajn nuancojn de homa penso oni povas esprimi per vortoj trovitaj en mirinde abunda lingva trezoro de la ukrajna popolo. Ukrajnoj tre ŝatas humuron, bone komprenas ŝercon, la ukrajnan literaturon famigis multaj elstaraj humurverkistoj. Tial memkompreneble ukrajna leganto povas tute kompetente taksi la esencon de “Liriko”. — Kun plezuro ni legis la novelon en Esperanto, kaj denove ĝuis ĝin en ukrajna lingvo. “Liriko” ricevis novan vivon, konservante sian originalan freŝecon.
Azarij Perelman (Kiev)
FONTO: Kalocsay, Kálmán. Pri Sándor Szathmári (La Gvidlibro II ), kun postnoto de Azarij Perelman, Hungara Vivo, n-ro 1, 1968, p. 15. Kun fotografo supozeble de Szathmári.
Gratula letero al Kalocsay de Sándor Szathmári
La Tragedio de L Homo kaj Imre Madách de Kálmán Kalocsay
La Voĉoj de Kálmán Kalocsay (disko)
Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide
Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 18 September 2015
Site ©1999-2015 Ralph Dumain