Mihály GERGELY:

Konfeso pri mia urbo

Nuntempe mi sentas pli kaj pli instige, ke mi multe ŝuldas al mia urbo, kie mi pasigis mian junaĝon, kie mi maturiĝis al viro, al plenkreskulo. Mi estas ŝulda al Miskolc. Mian naskiĝan vilaĝon, neforgeseblan lokon de mia ĉiam pli beliĝanta infanaĝo mi jam priskribis en kelkaj noveloj, en sociografiaj artikoloj, sed al mia edukanta urbo mi ankoraŭ ŝuldas.

Sed, ja kiel multon portas en si mem la memoro pri la junaĝo! La unua kiso, unua brakumo, la unuaj malkovraĵoj de la elburĝoniĝanta vira animo! Mi devas nur malfermi la kluzojn, revivigi la kvaronjarcentajn travivaĵojn kaj mi jam flarsentas la karakterizan haladzon de la laborista kolonio apud la feruzino, kiu dum la tago de mia alveno penetriĝis en min. Eĉ hodiaŭ klare mi vidas la trunkon, kovritan per teruraj cikatroj de oĉjo Tasnádi, mia unua dommastro. La cikatroj, kiujn mi ekvidis unuafoje dum lia sinlavado, estis timigaj postsignoj de eksplodo en la altfornego ...

Mi klare aŭdas eksoni kriojn, ŝrikojn el la ĉiam pli pezaj dummilitaj tagoj de la laboristaj familioj. El tagoj, kiuj pasis tie, antaŭ miaj okuloj, kiuj fluis tie, enverŝite al la malvastaj stratoj de la kolonio, kiel en netegita kloako. Eĉ hodiaŭ mi flarsentas la odoron de la laborejo, nekonfuzeblan kun io ajn alia, la ĝis tiam nekonatan, pezan odoron de la metaloj kaj oleoj. Kaj mi vidas la antikvan ĉefstraton de la urbo, la kunpremite starantajn, etajn vendejojn, superŝutitajn per kriante tamtamaj reklamtabuloj, kiuj esence estis nur alivizaĝaj atestantoj de la paŭperismo kaj de la provincismo.

Mi vivas jam de du trionoj de jardeko Budapeŝte, sed, se mi povas liberiĝi de la zorgoj por kelkaj tagoj, mi, hejmenveturas per la Borsod-ekspreso, per kiu mi dum du horoj alvenas. Eĉ hodiaŭ mi diras: “hejmen”, ĉar nur tiam mi komencis vere senti ĝian mankon, kiam mi foriĝis de tie. Nur lante mi ekkonis, foje-foje, en deprimita, ŝajne senkaŭze melankolia horo; tiam, mi ekkonsciiĝis, kiome mankas al mi tiu urbo.

Kaj de jaro al jaro plibeliĝis al mi tiu urbo. La plej kara, kiel nekompareble bela kaj grandioza povas esti nur nia infanaĝo kaj juneco.

Mi ŝatas vagadi en ĉi tiu urbo, ofte nur por la plezuro de la vagado, observado, remalkovrado. Ĝi ja ĉiam tenas eĉ por mi ankoraŭ nekonatajn, aŭ miskonatajn kaŝlokojn. La fabrikurbo, inter montoj, en dudekkilometra longa valo serpentanta giganto estas neelĉerpeble milvizaĝa, miltona, kiel la infanaĝo mem. La koro tiras min eĉ nun al la fabrika kvartalo. Ankaŭ la noktojn mi pasigas en la Gastodomo de la feruzino kaj ne en la patinaj, pli elegantaj hoteloj de la urbo. Mi loĝas ĉi tie, je cent metra distanco de la granda ŝtalfabriko, kie mi laboris dekkvar jarojn. Hodiaŭ ankaŭ ĉi tiuj fabrikkoloniaj stratoj havas jam alian etoson. El la plej multaj malaperis la kriantaj signoj de la suferiga mizero. Ili aspektas, kiel burĝonantaj, ekflorantaj pubertulinoj, kiuj portas ĉiam ŝajne elkreskitajn vestaĵojn; iliaj, iome eĝaj genuetoj elvibras el la jupo, sed ni ja scias, ke baldaŭ alvenos ilia flortempo.

Se mi estas hejme, mi eniras ĉiutage la internan urbon, diskuti kun miaj pentristaj, reporteraj, aktoraj amikoj, interŝanĝi niajn ideojn. Kelkfoje nur por ripozadi en la espreso, favorata de la artisto , en la “Rori”, en kiu, tra la kurtenkovritaj fenestroj videblas la grandurbeca trafiko de la ĉefstrato. Je tricent paŝoj de tie altiĝas la monteto Avas, ĉe ties malsupro la domo de la plurjarcenta muzeo. Flanke situas la gotika kirko, kiu, kune kun la supre staranta, altiĝeme svelta, nova panoramturo, estas emblemo de la urbo.

Mi ŝatas la malnovecan atmosferon de la Sötét Kapu (= malhela pordego). En ĝia ĉefstrata parto, dum la liberecbatalo de Rákóczi, en tiu ĉi domo loĝis la regnestro mem. Mi ĉiam kontente rigardas la novan rezidencdomon de la sindikatoj, kiom harmonie ĝi povas kunesti kun la baroka preĝejo.

Se mi povas hejmenvojaĝi, per tramo, aŭ buso mi ĉiam elkuras al la tria distrikto, al la nova, konstante konstruiĝanta, granda kvartalo inter Diósgyőr-uzino kaj Diósgyőr-urbo, kiu, per siaj kvar-kvinetaĝaj domoj, naŭ-deketaĝaj turdomoj en ĉiu grandurbo de la mondo povus senhonte reprezenti nian epokon. Kaj ĉi tiuj konstruiĝis apud la kvartura, antikva fortikaĵo de Diósgyőr, kiu estis favorata restadejo de la reĝo Ludoviko la Granda, kie li ofte akceptis la senditojn de eksterlandaj regnestroj. La fortikaĵo dum jarcentoj senloĝe ruiniĝadis, sed dum la lastaj dekkvin jaroj iom post iom regajnas sian originalan aspekton. Fabriklaboristoj, inĝenieroj, teknikistoj, entuziasmaj patriotoj kaj amatoraj arkeologoj komencis la laboron kaj nuntempe jam per multmiliona ŝtata apogo daŭras la rekonstruado.

Somere, dum varmaj tagoj ofte mi ekskursas al la du ekstremaj punktoj de la urbo: al Lillafüred kaj al Tapolca. Lillafüred kun la malvarmetaj koniferarbaroj, kun la hotelo Palota (= palaco), kun la refreŝigejoj kaj la lageto aspektas kiel miniatura Svisio. Kontraŭe Tapolca estas milda, lirika refreŝiga urbeto. Ĝia grota banejo estas kuriozaĵo, kiun neniu vizitanto rajtas preteri.

Kaj se el Tapolca, post agrablaj horoj de grotbanado mi ekiras reen al la urbo, nuntempe mi keIkfoje eltramiĝas ĉe la Pezindustria Universitato. Min atendas kun ĝojo miaj iamaj kunlernantoj, soldatkamaradoj, — hodiaŭ asistentoj, docentoj, vicrektoro, libraristo, direktoro, kaj dum diskutoj, daŭrantaj en malfruan nokton, pritraktiĝas la problemoj de la urbo kaj lando.

Okaze de bela vetero mi promeniras al la monteto Avas, sur la panoramturon. El la ĉirkaŭvitrita espresejo la panoramo estas mirinda. Ĝi riĉigas min per ebriiga, narkote dolĉa ravo, simile al la mondfamaj vinoj de Tokaj. Apud la vojo, iranta al la panoramturo, troviĝas du “vingustumejoj”, en kiuj la miaspeca homo, ŝatanta la noblajn trinkaĵojn, povas ĝui ilin.

Mi jam vidis multajn urbojn de Eŭropo, sed en mia urbo troviĝas iaspeca speciala, bizare moderna ĉarmo, per kiu povas fieri nur malmultaj. Ĉirkaŭe la bluaj montĉenoj de la montaro Bükk, la urbo, etendiĝanta al netravideble longa distanco, orientrande la kaprice serpenta rubando de la rivero Sajó, la peze kuŝanta kamentub-arbaro de la fabrikoj. Kaj super la fabrikoj kaj kolonioj senĉese ŝvebas la pigra, griza fumnubo, el kiu faladas la fulgo, kiel pluveto de nigra roso. Parteraj kaj turdomoj, larĝaj avenuoj kaj mallarĝegaj, per etenditaj brakoj palpeblaj stratetoj, kvinkilometra bulvardo ekde la interna urbo, tra la fabrikaro, eksteren, ĝis la fortikaĵo. Kiaj memoraĵoj de la historio, de la alternantaj epokoj kaj sociaj reĝimoj! Dum horoj mi povas rigardi la miraklaĵojn, la spektaklon de la sescentjara urbo kaj dume la miliontipa bruo de centkvindekmil homvivoj suprenfluktuas al mi per intermitaj ondoj.

Kiel do povas diri kelkaj, ke ĝi ne estas bela? Ĝi estas bela, por mi iom post iom, la plej bela. Kaj hodiaŭ mi jam scias, ke mi ne restos ŝulda, mi devos skribi ankaŭ pri ĝi. Laŭ ĝia merito.

(Trad. S. SZATHMÁRI)


FONTO: Gergely, Mihály. “Konfeso pri mia urbo,” tradukis Sándor Szathmári, Hungara Vivo, 1966, n-ro 2, p. 10-11.


Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Enhavlisto de Hungara Vivo

Gergely Mihály (író) – Wikipédia

Culture : Hungary : SFE : Science Fiction Encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 October 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain