Iun tagon, kiam la ĉevaloj en la ĉielo ĵus manĝis, okazis, ke unu el ili levis la voston, kaj tiel kreiĝis la tero. Tio estis la unua tago, kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago (1).
Kaj la tero estis senforma kaj dezerta kaj iom platigita ĉe la polusoj, kaj ĝi ankoraŭ sencele ruliĝadis en la spaco.
Sed Dio lasis la teron ŝimi kaj mucidiĝi, kaj li eĉ ne povis malhelpi, ke ĝi pleniĝis de larvoj kaj akaroj. Kaj estis vespero kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo, kaj ĝi ŝvebis kaj ŝvebadis, kaj estis vespero kaj estis mateno, la kvara tago.
Tiam li elpensis, ke li starigu lumaĵojn sur la ĉiela firmaĵo, por ke estu diferenco inter tago kaj nokto, kaj estis vespero kaj estis mateno, la kvina tago.
Kaj li prenis fekaĵon kaj kreis el ĝi la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin, kaj estis vespero kaj estis mateno, la sesa tago.
Sed Adamo enuis, ĉar li estis sola kun la bestoj en Paradizo; kaj kiam li endormiĝis, Dio prenis unu el liaj ripoj kaj konstruis el ĝi virinon. Ŝi fariĝis iom magra.
Poste li faris nenion gravan. Ja tutcerte sufiĉas, li pensis. — Li plantis ĝardenon kun diversaj arboj kaj arbustoj, grosoj kaj riboj kaj tiel plu.
Kaj ke pomoj povas esti danĝeraj, pri tio li ekpensis nur kiam ili jam kreiĝis. Tiam li malpermesis al la homoj manĝi ilin.
— Ili estas maldolĉaj, li diris. — Vi ekhavos stomakdoloron.
Nu, bone, pensis Adamo, ne necesas al ni manĝi pomojn, ni ja havas bananojn. Kaj ili ne tuŝis la pomojn; sed malgraŭ tio Adamo sciiĝis, ke Eva estas nuda.
Kaj kun la banano la peko venis en la mondon, kaj kun la peko venis pastroj kaj advokatoj kaj akciaj kompanioj kaj patriotismo kaj bankoj kaj malliberejoj kaj direktoro Skattum (2).
Sed kiam Dio jam sufiĉe longe rigardis tion, li malĝojis, ĉar tia estis ĉiufoje la rezulto, kaj la ĉevaloj manĝas la tutan tagon.
Kaj la Sinjoro terure enuis, kaj li miris pri tio, kie restas la diablo, ĉar eterne longe li parolis kun neniu. La anĝeloj-infanoj faris nenion, krom flugi nur en subjupo, tien kaj reen, kriante kaj tirante la vostoplumojn unu de la alia, kaj la maljunaj ne estis multe pli bonaj. Jen ili kverelis, jen ili kriaĉis psalmojn.
— Jes ja, jes ja! Dio diris, — Fortika kastelo estas mi! (3) Iru inferen kaj venigu ĉi tien la diablon!
— Mi vidas, ke vi kreis la teron, diris Satano.
— Jes, estas tiuj ĉevaloj, Dio diris. — Mi tute ne scias, kion fari pri ili. Estos ja la sama fekaĵo eterne.
La diablo dealte rigardis Sodomon kaj Gomoron kaj Jerusalemon kaj Romon kaj Wittenbergon — kaj gratis al si la postaĵon, aar tiel maldecaj estis liaj manieroj—sed poste li kapjesis plurfoje, kaj diris, ke ĉio estas treege bona.
— Sed rigardu la pastrojn! Ĉu vi ne vidas, kiel ili imitaĉas min! La sama noktĉemizo
kaj la sama idiota—hm, hm — diris la Sinjoro. Kion je mia propra nomo mi faru pri ili ?
— Via saĝeco estas nepridemandebla, diris la diablo kaj denove sin gratis. — Ĉion,
kio okazos, vi jam scias ekde la komenco.
— Jes, mi scias, diris la Sinjoro. — Sed vi similas al vi mem, se vi tentos min fari ĉion iom alimaniere.
— La Sinjoro estas ĉiopova, diris Satano. — Ĉu vi ne nur ĉifoje povus vin deteni de la savado de la homoj ?
— Ne, mi ja ankaŭ estas bona, Dio diris, kaj ektiris al si la harojn.
— Memoru pri la ripoza tago, ke vi tenu ĝin sankta! Satano diris, — iru enlitiĝi, intertempe mi kreos miljaran regnon. Tion vi certe jam decidis ekde eterno?
— Nu, ja, mi decidis! la Sinjoro diris.
— Plenumiĝu mia volo! Kaj poste li iris enen kaj enlitiĝis.
‑‑‑‑‑‑‑‑‑‑‑‑‑
Satano estis tute sincera, kiam li laŭdis Dion kaj lian kreaĵon. Ne povus li, la diablo, fari ion pli bonan. Li certe havis kelkajn malnovajn sulfurkaldronojn kaj pinĉtenajlojn; sed ili estis tute eksmodaj kompare al tiuj, kiujn scipovis elpensi la homoj mem kun la indulgema helpo de Dio. Kaj la praavino estis tro maljuna, ŝi toleris neniujn novmodajn elpensaĵojn.
Sugestis al li iu pastro, ke estu “silento pri l’infero” (4), tiel, ke neniu eksciu kion vere okazas tie sube. Sed kiam li menciis tion al la oldulinaĉo, ŝi unue prenis lin kaj iomete trempis lin en la granda kaldrono, poste ŝi sekigis lin super ardanta krado, kaj tie li pendis, tiel ke li de tempo al tempo devis meti la piedon sur la kradon, se li ne volus pendi je la oreloj. Kaj kiam li laŭte kriegis, ŝi demandis, ĉu ne estu silento en l’ infero!
Kaj poste ŝi laŭtlegis por li el la Sankta Ĥrisostomo: “Eczistat nenyom plid utilam ol Pripensarom Turmenteys Inpheres; char ityel nosay Coroy pharizzait plid puray ol pluy puram Orom” (5).
— Estis amara memoraĵo.
Malgraŭ tio li ne povis malhelpi, ke li tre ŝatus ŝanĝeti la sistemon de la mondo.
Tial li faris al si grandan barbon de ŝaffelo. Kaj poste li kaŝe atendis la anĝelojn, kaj ŝajnigante, kvazaŭ li volus ludi kun ili, li pinĉe ŝiris al ili plumojn, per kiuj li ornamis sin, tiel ke li aspektas kiel Gabrielo, kaj poste li rapidis teren al virgulino Maria.
— Estu al mi laŭ via diro, ŝi diris. Kaj tiel estis.
Posttagmeze venis Gabrielo mem vestita per dimanĉa ĉemizo kaj kolumo; sed la diablo haltigis lin kaj diris, ke tiel ne utilas, pli bone estas maskovesti sin en la ĉarpentiston Jozefon.
Gabrielo do tiel faris. Sed kiam li envenis, kun ligneroj en la hararo kaj arbsuko sur la fingroj, kaj volis sciigi ŝin, ŝi rakontis, ke nobla anĝelo vizitis ŝin kaj sciigis ŝin jam trifoje, kaj nun ŝi estas virgulino kaj ne volas interrilati kun simpla ĉarpentisto.
— Saluton al vi la grace favorita! diris Gabrielo. La ceteron li jam forgesis. Li provis denove: — la grace favorita —. Sed tiam Maria ekprenis balailon kaj elbalais lin.
Tiel okazis, ke Jesuo fariĝis tute simpla ĉarpentisto; li tamen havis kelkajn malbonajn inklinojn, kaj kiam li ne emis labori, li vagis laŭ la vojoj, ĝis kiam oni lin arestis kaj metis en malliberejon.
Samtempe estis en Judujo baptisto, kiu nomiĝis Johano. Li havis sufiĉe da adeptoj, ĉar la judojn turmentis kaj subpremis ne nur fremdaj militistoj sed ankaŭ propraj pastroj, kaj estis sufiĉe da senhejmaj kaj malfeliĉaj homoj, kiuj nur serĉis iun, ĉirkaŭ kiu ili povos ariĝi. Fine la pastroj trovis, ke Johano estas danĝera por la ordo de la socio, ĉar li estas viro honesta kaj sen-timema, kiu ne serĉas profiton por si mem—kaj tiam oni metis ankaŭ lin en malliberejon.
Al Pilato ne tre gravis la vortoj de la pastroj, kaj li ne bone komprenis, kion malbonan faris Johano.
Tial li sin turnis al la homamaso antaŭ la juĝejo kaj diris, ke oni liberigos kaptiton por la paska festo. Ili elektu kiun ili deziras, ĉu la baptiston Johano aŭ la vagulon Jesuo.
Sed la pastroj instigis la popolon al malfavora opinio pri Johano, kaj amase la homoj kriis: Liberigu al ni Jesuon!
Poste oni ekzekutis Johanon.
La trian tagon li leviĝis el la mortintoj kaj iris ĉielen.
Poste aperis viro nomata Paŭlo el Tarso, kiu aliĝis al la Johanitoj kaj fondis la unuajn johanitajn ekleziojn.
Post cent jaroj la movado jam disvastiĝis en la tuta Romana Imperio, kaj sub la papa regno la johanismo fariĝis mondpotenco.
Ĝin estris ekde tiam la samaj fariseoj, kontraŭ kiuj la baptisto koleris. La enhavon de lia instruo ili tute forgesis; kontraŭe ili ja lernis elsuĉi la malriĉan popolon, por kiu Johano iris en la morton.
La afero ne evoluis kiel intencis la diablo. Dio dormis, sed tio neniom helpis. Estis plej bone denove veki lin. Cetere baldaŭ okazos la lasta juĝo, kiam ĉiuj kompreneble kulpigos la diablon.
Li ekprenis trombonon kaj sonigis ĝin ĉe la orelo de la Sinjoro. Dio ion diris, kiam li vekiĝis.
— Jen mi estas! diris la diablo.
— Kion nun do? — Fi, kia odoraĉo! Ĉu vi estis en l’infero?
— Ne, mi vizitis nur la teron.
— Nu, ĉu oni bone fartas?
— Via sole naskita filo ne alvenis ĉifoje, diris la diablo. — La homoj devis savi sin mem.
— Ĉu vere? diris la Sinjoro.
— Anstataŭe ili simple elektis Johanon.
— Ĉu la baptiston?
— Jes, kompreneble. Kaj okazis ĝuste kiel pasintfoje: Johanit-martiroj kaj Johanit-papoj kaj la pura johanita instruo kaj katolikoj kaj protestantoj kaj bruligado de herezuloj kaj tridekjara milito kaj preĝejetoj kaj misiaj bazaroj — precize la sama fekaĵo.
La Sinjoro leviĝis kaj elkriis: Vi ne donu al la ĉevaloj tiom da manĝaĵo!
— Sincere, diris la diablo, — Ĉu kreis la mondon vi aŭ la ĉevaloj?
— Ŝŝŝ! diris Dio. — Kreis ĝin la ĉevaloj. Sed eĉ vi ja komprenu, ke devas ekzisti iu maŝinestro!
— Kia maŝinestro?
— Nu, ĉar ĉio estas tiel genie eltrovita, kun atomoj kaj sunsistemoj kaj sinuso de x kaj tiel plu, ke neniam okazas akcidentoj.
— Ĉu ĉevalestro do?
— Ne, maŝinestro. Tion diras tiu usona elektristo kiu antaŭ nelonge venis ĉi tien, Edison li nomiĝas. Devas esti granda elektristo por gardi ĉion. Sendube estas tiel.
— Nu, nu, diris la diablo, — do verŝajne la maŝinestro mem devas esti eĉ pli genia.
— Jes, certe pli genia.
— Kaj verŝajne devas esti maŝinestro kiu gardas ankaŭ lin, tiel ke akcidentoj ne okazu.
— Eble. Sed tiu maŝinestro ja ankaŭ devas esti genia.
— Sendube, diris la diablo.
— Nu jes, nu jes, Dio diris, — tio estas profundaj pensoj!
(1) Al Overland plaĉis uzi direktajn citaĵojn el la Biblio, prefere el iom malnovaj eldonoj. En tiu traduko estas utiligita kiel eble plej fidele la Zamenhofan bibliotradukon, kiu jam pli ol 80-jaras, kaj tiel ŝajne posedas la deziratan malnovecon.
(2) Direktoro Skattum: informoj ankoraŭ mankas.
(3) “Fortika kastelo estas nia Dio”: Psalmo de iu Martin Luther.
(4) La sugesto verŝajne devenas el la t.n. “batalo pri infero”, publika debato kiu okazis post radio-prelego en januaro de 1953, en kiu la ortodoksega profesoro Hallesby kondamnis ĉiujn aŭskultantojn al baldaŭa vojaĝo inferen. Ĝenerale norvegaj pastroj predikas la bonecon de Dio, kaj preferas silenti pri la turmentoj de infero.
(5) Johano Ĥrisostomo, greka kristana predikanto, 4a jc. La citaĵo troviĝas (en dana traduko) en libro el la jaro 1632, kies antikva lingvaĵo ĉi tie estas redonita per “Arcaicam Esperantom” de M. Halvelik. En pli moderna E-o ĝi tekstus jene: “Ekzistas nenio pli utila ol la pripensado de la turmentoj de infero, ĉar tiel niaj koroj fariĝas pli puraj ol la plej pura oro.”
Overland (överlan) estis norvega poeto, eseisto, novelisto kaj senlaca batalanto kontraŭ la lingva reformo de 1938, en kiu la t.n. “regna lingvo” devis cedi sian lokon kiel oficiala lingvo.
Malgraŭ tio, ke Overland ĉiam estis ne-kredanto, li ofte uzis bibliajn motivojn en sia verkado. Li skribis pri Kain kaj Abel, pri Esaŭ kaj Jakobo ktp. Li ekuzis la komunhomajn pensojn en tiuj mitoj, kaj verkis surbaze de ili poemojn kaj novelojn seriozajn, pesismismajn kaj pense profundajn. En kelkaj noveloj tamen, li uzis la samajn motivojn satire kaj senrespekte. “Eta rakonto pri la Kreado” estas unu el tiuj.
FONTO: Øverland, Arnulf. “Eta Rakonto pri la Kreado,” el la norvega regna lingvo tradukis Morten Svendsen, La Kancerkliniko, n-ro 58, aprilo-junio 1991, p. 8-10. Du desegnaĵoj en la presita publikaĵo ellasitaj ĉi tie.
De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio
ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo
Verkoj de
& pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Arnulf Øverland - Wikipedia, the free encyclopedia
Arnulf Øverland (Encyclopaedia Britannica)
Christianity, the Tenth Plague by Arnulf Øverland
Dare
not to sleep! by Arnulf Øverland,
translated from Norwegian by Lars-Toralf Storstrand (with original)
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 13 August 2014
Site ©1999-2014 Ralph Dumain