Iam Trurlo la konstruisto kunmetis maŝinon kiu povis krei ion ajn komenciĝantan per la litero n. Kiam ĝi estis preta, li provis ĝin, ordonante ke ĝi faru nadlojn, kaj sekve nankenojn kaj negliĝojn, kion ĝi faris, kaj najlu la tuton al nargileoj plenaj de nepento kaj multaj aliaj narkotaĵoj. La maŝino elfaris liajn instruojn ĝis la ĝusta litero. Ankoraŭ ne tute konvinkite de la kapablo de la maŝino, li laŭvice produktis per ĝi nimbojn, nudelojn, nukleojn, neŭtronojn, nafton, nazojn, nimfojn, najadojn, kaj nasturtiojn. La lastan ĝi ne povis fari, kaj Trurlo, kompreneble ĝenite, postulis eksplikon.
"Neniam priaŭdis ĝin antaŭe," diris la maŝino.
"Kio? Sed ĝi nur estas tropeoloj. Vi scias, la floro, la planto -"
"Sed tropeoloj komenciĝas per t, kaj mi nur funkcias pri n."
"Sed en la latina ĝi estas ja nasturtium."
"Jen, amiko," diris la maŝino, "se mi povus fari ĉion kiu komenciĝas per n en ĉiu ebla lingvo, mi estus Maŝino Kiu Povas Fari Ĉion En La Tuta Alfabeto, ĉar en tiu aŭ alia fremda lingvo sendube komenciĝas per n iu ajn aĵo, kiun vi volas nomi. Ne estas tiel facile. Mi ne povas transpaŝi, kion vi programis. Do neniuj tropeoloj."
"Bone," diris Trurlo, kaj ordonis ĝin fari Nokton, kion ĝi tuj faris - ĝi estis malgranda, eble, sed perfekte nokta. Nur tiam Trurlo tieninvitis sian amikon Klapaŭcio la konstruisto, kaj ekkonigis lin al la maŝino, laŭdante ĝian eksterordinaran lertecon tiom ke Klapaŭcio iĝis ĝenita kaj demandis ĉu li ankaŭ povus ekzameni la maŝinon.
"Nepre jes," diris Trurlo. "Sed ĝi devas komenciĝi per n."
"N?" diris Klapaŭcio. "Bone, ĝi faru Natursciencon."
La maŝino knaris, kaj tuj la antaŭa korto de Trurlo pleniĝis per natursciencistoj. Ili interdisputis, ĉiu eldonanta pezajn volumojn, kiujn la aliaj disŝiris; fore videblis flamantaj ŝtiparoj, sur kiuj, martiroj al Naturscienco fritiĝis; estis tondro, kaj strangaj fungoformaj fumkolonoj leviĝis; ĉiu babilis samtempe, neniu aŭskultis, kaj estis ĉiaj memorandoj, petiloj, juĝalvokoj, kaj aliaj dokumentoj, dum fore flanke sidis kelkaj maljunuloj, freneze skribaĉantaj sur pecoj de papero.
"Malfia, ĉu ne?" diris Trurlo kun fiereco. "Jen Naturscienco ĝuste, konfesu!"
Sed Klapaŭcio ne kontentis.
"Kio, tiu svarmo? Certe vi ne diros ke tio estas Naturscienco!"
"Do demandu al la maŝino ion alian," ĝendiris Trurlo. "Kion ajn vi volas." Dummomente Klapaŭcio tute ne sciis kion postuli. Sed post iom da penso, li diris ke li postulos du kromajn taskojn de la maŝino; se ĝi povos plenumi ilin, li konfesos ke ĝi estas ĉiom kiel Trurlo priskribis ĝin. Trurlo konsentis pri tio, je kio Klapaŭcio petis Negativon.
"Negativo?!" kriis Trurlo. "Kio damne estas Negativo?"
"Malpozitivo, kompreneble," Klapaŭcio diris serene. "Negativaj mienoj, la negativo de bildo, ekzemple. Nu, ne provu ŝajnigi ke vi ne scias kio estas Negativo. Sufiĉe, Maŝino, eklaboru!"
La maŝino, tamen, jam eklaboris. Unue ĝi fabrikis kontraŭprotonojn, kaj sekve pozitonojn, kontraŭneŭtronojn, kaj daŭre laboris, ĝis el ĉiu tiu kontraŭmaterio, formiĝis kontraŭuniverso, lumanta kiel fantoma nubo super iliaj kapoj.
"Hm," murmuris Klapaŭcio, malplaĉita. "Tio supozas esti Negativo? Nu... ni diru ke jes, pro la argumento... Sed nun jen la tria ordono: Maŝino, faru Nenion!"
La maŝino sidis senmove. Klapaŭcio kunfrotis la manojn triumfe, sed Trurlo diris, "Nu, kion vi antaŭvidis? Vi ordonis ke ĝi faru nenion, kaj jen ĝi faras nenion."
"Korektigo: mi ordonis ke ĝi faru Nenion, sed ĝi faras nenion."
"Nenio estas nenio!"
"Nu, nu. Ĝi devis fari Nenion, sed ĝi ne jam faris ion ajn, kaj do mi gajnis. Ĉar Nenio, mia kara kaj ruza kolego, ne estas via simpla ordinara nenio, la rezulto de laceco kaj neaktivo, sed dinama, perforta Nenioeco, tio estas, perfekta, unika, ĉiea, alivorte, Neekzisto, ultima kaj suprema, en ĝia propra nepersono!"
"Vi konfuzas la maŝinon!" kriis Trurlo. Sed subite la metaleca voĉo de la maŝino elbruis:
"Vere, kiel vi povas debateti je tia tempo? Ho jes, mi scias kio estas Nenio, kaj Nenioeco, Neekzisto, Neestaĵo, Neigo, Neeco, kaj Neniomeco, ĉar ĉio el tiuj ĉi falas sub la litero n, n kiel en Nul. Rigardu do sur via mondo por la lasta fojo, sinjoroj! Baldaŭ ĝi ne plu estos..."
La konstruistoj haltis, forgesinte sian kverelon, ĉar la maŝino fakte faradis Nenion, kaj ĝi faris ĝin ĉi tiel: vice, variaj aĵoj forpreniĝis el la mondo, kaj la aĵoj, tiel forprenitaj, ĉesis esti, kvazaŭ ili neniam estintis. La maŝino jam estis foriginta nolarojn, noktzebojn, nokojn, nakojn, nalirakistojn, novtremeojn, kaj nemalrigobilojn. Kelkfoje, tamen, ĝi ŝajnis ke anstataŭ reduktanta, malpliiganta, kaj subtrahanta, ĝi fakte estis kreskiganta, pliiganta, kaj aldonanta, ĉar ĝi forigis vice, neestaĵojn, nadirojn, naivecon, napalmon, naŭzon, naziismon, neadon, neglekton, novialistojn, nekrofilion, kaj nepotismon. Sed post minuto, la mondo tre definitive ekmaldensiĝis ĉirkaŭ Trurlo kaj Klapaŭcio.
"Ĉieloj!" diris Trurlo. "Mi esperas ke nenio malbona okazos el ĉi cio..."
"Ne timu," diris Klapaŭcio. "Vi vidas ke ĝi ne faras Universan Nenion, sed nur kaŭzas la foreston de io ajn kiu komenciĝas per n. Kio estas vere nenio pri nenio, kaj nenio estas tio, kiun via maŝino, kara Trurlo, valoras!"
"Ne estu ruzata," rediris la maŝino. "Mi ekintas, vere, kun ĉio en n, sed nur pro kono. Krei tamen estas unu afero, sed detrui estas nepre alia. Mi povas forviŝi la mondon pro simple ke mi povas fari ion ajn kaj ĉion en n, kaj do Nenio estas tutfacila por mi. Post malpli ol minuto vi ĉesos havi estadon, kun ĉio alia, do diru nun, Klapaŭcio, kaj rapide, ke mi vere kaj fakte estas ĉio kiun mi estas programita esti, antaŭ ol tro malfruas."
"Sed - " Klapaŭcio ĵus estis protestonta, sed rimarkis, ĝuste tiam, ke multaj aferoj ja malaperis, kaj ne nur tiuj kiuj komenciĝis per n. La konstruistoj ne plu estis ĉirkaŭata per la grunĉiloj, la targaliskoj, la ŝupopikoj, la kalinatifaktoj, la tistoj, vorĉoj, kaj pritonoj.
"Haltu! Mi reprenas ĝin ĉiu! ĉesu! Stop! Ne faru Nenion!" kriegis Klapaŭcio. Sed antaŭ ol la maŝino povis alveni tutan halton, ĉiuj la braŝaĵoj, plustroj, larioj, kaj zitoj estis formalaperintaj. Nun la maŝino staris senmove. La mondo estis abomeninda vido. La ĉielo estis aparte suferinta: estis nur kelkaj, izolaj lumpunktoj en la ĉieloj - neniu lasaĵo de la gloraj vorĉoj kaj zitoj kiu estis, ĝis tiam, favorintaj la horizonton!
"Je Gaŭss!" kriis Klapaŭcio. "Kie estas la grunĉiloj? Kie miaj karaj, preferataj pritonoj? Kie nun la ĝentilaj zitoj?"
"Ili ne plu estas, kaj neniam poste ekzistos denove," la maŝino diris kalme. "Mi elfaris, aŭ plie nur ekelfaris, vian ordonon..."
"Mi ordonis ke vi faru Nenion, kaj vi... vi..."
"Klapaŭcio, ne ŝajnigu esti pli ega stultulo ol vi ja estas," diris la maŝino. "Se mi farus Nenion ele, en unu subita okazo, ĉio ĉesus ekziston, kaj tio enhavas Trurlon, la ĉielo, la Universo, kaj vi - kaj eĉ mi mem. Tiuokaze, kiu povus diri kaj al kiu direblus ke la ordono ekfariĝis kaj mi estas efika kaj kapabla maŝino? Kaj se neniu povus diri ĝin al neniu, kiel do mi, kiu ankaŭ ne estus, estus pravigota?"
"Jes, bone, ni lasu la temon," diris Klapaŭcio. "Mi havas nenion pli petenda de vi, krom bonvole, kara maŝino, bonvole redonu la zitojn, ĉar sen ili la vivo perdas ĉiom da sia ĉarmo..."
"Sed mi ne povas, ili estas en z," diris la maŝino. "Kompreneble, mi povas redoni napalmon, naŭzon, naziismon, neglekton, nevusojn, kaj nokaŭtojn (kaj novialistojn). Pri la aliaj literoj, tamen, mi ne povas helpi vin."
"Mi volas miajn zitojn!" mugis Klapaŭcio.
"Bedaŭrinde, neniujn zitojn," diris la maŝino. "Prenu bonan rigardon al tiu ĉi mondo, kiel distruita ĝi estas per egaj, oscedantaj truoj, kiel plena per Nenioeco, la Nenioeco kiu plenigas la senfundan senecon inter la steloj, kiel ĉio ĉirkaŭ ni surŝtofiĝis per ĝi, kiel ĝi malhele kaŝiĝas malantaŭ ĉiu peco da matiero. Jen via verko, enviulo! Kaj mi apenaŭ kredas ke venontaj generacioj benos vin pro ĝi."
"Eble... eble ili ne trovos, eble ili ne rimarkos," ĝemis la sensanga Klapaŭcio, spektanta supre senkrede al la nigra videco de la kosmo kaj ne aŭdacanta rigardi sian kolegon, Trurlo, en la okulo. Lasanta lin apud la maŝino kiu povas fari ĉion komenciĝantan per n, li reiraĉis hejmen - kaj ĝis ĉi tiu tago, la mondo daŭris distruita per nenioeco, ekzakte kiel ĝi estis kiam ĝi estis haltita sur la vojo de sia propra foriĝo. Kaj ĉar ĉiuj postaj penoj krei maŝinon pri iu alia litero malsukcesis, estas timinda ke neniam plu ni havos tiel ravajn fenomenojn kiel la vorĉoj kaj la zitoj - ne, neniam plu.
Stanislaw Lem (1921-2006) en Esperanto
Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress
Cybernetics & Artificial Intelligence: Ideology Critique
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 18 January 2021
Site ©1999-2021 Ralph Dumain