Mankas en nia movado individuoj tute memstare pensantaj. Tro da niaj kunlaborantoj papage parolas marksisme. Ili kapablas nur imite ripeti, kion jam diris politikaj gvidistoj. Ni ja devas pritrakti aktualajn temojn, sed rigardante ilin de nia sennacieca vidpunkto. Ni ne devas celi trovi solvon al la nunaj problemoj, sed provi eltrovi en la interpuŝiĝantaj fortoj la kaŝitan fluon, kiu kondukos la homaron al unuiĝo, al sennacieciĝo. Unuvorte, nia movado devas havi sian propran karakteron, veran originalon. Se ni ne sukcesos doni al ĝi tiun necese originalan fizionomion, restante tamen en kontakto kun ĉiuj tendencoj el la laborista movado, tiam S.A.T. montriĝos kiel superflua organizo; tiam la sperto estos montrinta, ke U.E.A. tute sufiĉas por la aplikado, de esperanto . . .
4‑10‑1925.
*
Ne multe utilas esti kapabla ektrovi veron, se tiu ektrovo okazas tro malfrue: gvidantoj ne rajtas (morale, spirite) erari . . .
Erarintoj bonintencaj ne estas punindaj; sed ilia erarinteco ne donas al ili la aŭtoritaton por aplombe aserti, proponi, konsili . . .
Oni ja povas lerni el siaj eraroj, sed necesas por tio plene konscii, ke oni eraris kaj klare ekvidi la kaŭzojn de eraremo. Plie, necesas havi la kuraĝon konfesi publike siajn erarojn. Sen tio oni kapablas nur transiri de malnova eraro al nova.
Ekzistas gvidistoj, kiuj bone konscias pri eraroj faritaj, sed ili ne volas konfesi ilin, tial ke ilia ĉefa celo estas teni kaj konservi la gvidadon.
Gvidado estas necesa, sed gvidisteco estas nepre evitinda.
240
Gvidemo, komandemo, regemo estas ĉe multaj homoj la plej forta pasio. Ĉe kelkaj la riĉiĝemo estas nur la konsekvenco de ordonemo: en kapitalisma socio la mono ja donas pli da ŝancoj por kontentigi sian komandeman pasion.
Kiam mi aŭdas la kriojn: "ni savu la ĉinan kulturon, la francan, la rusan" ktp. el la buŝo de ĉinoj, francoj, rusoj k.a., tiam mi pensas: "pereu ĉiuj naciaj kulturoj kaj el iliaj ruinoj stariĝu mondkulturo pere de esperanto".
Kiuj sincere, konscie kaj laŭcele penadas funde lerni nian lingvon kaj praktikadas ĝin ĉiutage por eltrovi ĝiajn kaŝitajn trezorojn, tiuj faras senbrue, modeste, multe pli utilan kaj valoran laboron ol la oportunistaj kriemuloj, kiuj kredas agi, dum ili nur vane baraktas por akordigi neakordigeblaĵojn.
Generalo devas ĉiam antaŭvidi la eblon de malvenko kaj esti preparita por orda malantaŭeniro . . . Batalu la sanktan batalon kaj neniam toleru, ke mensoguloj povu havi la saman aŭtoritaton kiel verdiruloj.
Ne malofte okazas, ke galriĉa homo elmontras ĝentilon per afablaĵoj kaj karesnomoj; sed tio kvazaŭ similas al la maldika tavolo sukera, kiu envolvas amaran, vomigan pilolon.
Se galhava etcerbulo volas honori vin laŭ maniero, kiun vi ne ŝatas, ne kredu, ke sufiĉos malakcepti la honorigon per ĝentila elturniĝo, por eviti lian elverŝon de galo sur vin, pro la malakcepto.
Galhavulo kapablas miel‑pipre kaj sofisme argumenti, ke ekspluatito devas esti dankema al sia ekspluatanto, se tiu lasta estas regno.
241
. . . Kio estas naciismo? Nu, respondo ŝajnas al mi facila: Ĉe proletoj, ĝi tute simple estas la stulta prefero esti trompata de samnaciaj fipolitikuloj kaj ekspluatata de samnaciaj mastroj; ĉe burĝoj, ĝi estas egoista deziro akapari la tutan ekspluatrajton en iu limigita teritorio.
Burĝoj ne estas tiel naivaj kiel proletoj, ili volonte ekspluatas fremdajn laboristojn, se ĉi tiuj lastaj estas same lertaj kiel la enlandaj kaj se ili konsentas ricevi malpli altan salajron . . .
. . . Mi dronas meze de budaisma literaturo kaj plifortiĝas mia konvinko, ke homoj ‑ au mitoj ‑ kiel Budao (Ŝakamunio), Jezuo aŭ Mahometo havis pli da influo sur la socian vivon ol la ekonomio. Kaj la samon oni ankaŭ povas diri pri Marks mem. La antiidealisma marksismo fariĝis la ideologio kaj kiel tia ĝi efikas. Ortodoksaj marksistoj kredas (estas ja nur kredo), ke la fama aŭtoro de l' "Kapitalo" eltrovis la leĝojn, Iaŭ kiuj evoluas la socioj, tial en la nomo de l' "scienca socialismo" Stalin kaj K‑io perforte provas trudi tiujn leĝojn al 170 milionoj da homoj . . .
Kaj rimarku, ke en efektivo tiuj materialistoj staras sur la sama grundo kiel la religiaj metafizikuloj, kiuj precipe akcentas la estontan vivon: pro la netrafebla celo feliĉigi la estontajn generaciojn, la oligarkoj el la Kremlo oferas la vivon kaj feliĉon de nuntempe vivantaj homoj . . .
La tuta mondo ja freneziĝas; sed vi konsideru, ke se saĝa homo ial devus vivi en frenezulejo, tio ne signifas, ke li ankaŭ kondutu tie kiel frenezulo. Kaj por savi homon, kiu falis en puton, oni ne devas tien sin ĵeti.
Pli ol iam antaŭe mi estas konvinkita, ke la homaro neniam trovos pacon, ke la proletaro neniam tute emancipiĝos, daŭre irante laŭ la internaciisma vojo. La rajto de l'popoloj al memdispono estas funebra farso: ni celu la rajton de ĉiuj homoj ĝui la riĉaĵojn el la tuta tero; iu ajn parto de nia planedo ne devas aparteni speciale al iu ajn aparta popolo.
242
La naciismo estas iu aspekto de la absolutismo; sekve, eĉ se sur nia planedo ekzistus nur unu regno, la paco tamen ne estus certigata, se en la menso de l'mondregnanoj ankoraŭ vivus absolutemo.
. . . Mi legis pri la mirinde bone organizita olimpiado en Berlino kaj pri la entuziasma akcepto al la francoj. Tio plifirmigas mian konvinkon, jam delonge akiritan, ke estus beno por la homaro, se la germana kaj franca popoloj iel aŭ aliel kunfandiĝus.
15‑8‑1936.
Pro manko de kompetento mi ne kuraĝus aserti, rilate al ekonomiaj aferoj. Sed la fakuloj (marksistaj kaj aliaj) tiom eraris en siaj antaŭdiroj, ke mi almenaŭ ne timas konfidi al vi, kion sufloras mia intuicio: oni ne devas aboli la monon, sed celi al starigo de sennacieca, senintereza mono, garantiata kontraŭ valorreduktiĝo kaj uzebla tra la tuta mondo. Senmona socio necesigus monstran burokration, kiu certe limigus la liberon kaj iniciativon de l'homoj.
Cetere, vi ne pensu, ke tio estas ĉe mi nova ideo; jam en 1923 mi diris tion en iu el miaj artikoloj pri mia vojago al Sovetio.
Sennaciecaj lingvo, mono kaj organiz‑maniero devus esti la devizo de ĉiuj, kiuj volas celkonforme klopodadi por starigo de racia, justa, paca socio tutmonda.
6‑6‑1937.
. . . Dum tra la tuta mondo ne ekzistos sufiĉe fortaj kernoj el sennaciistoj, plene konsciaj pri la nepra neceso ignori la naciojn kaj organizi sennaciecan mondmastrumadon, ĝis tiam la demandoj, kuŝantaj nuntempe inter la nacioj, ne estos solveblaj aliel ol per la milito.
Neniu Hitler, neniu Musolini povus tute malebligi la lernadon kaj praktikadon de esperanto al la milionoj da komunistoj, socialistoj k.a. revoluciuloj, kiujn ili subpremas, se la subprematoj decidus ellerni nian lingvon kun la firma konvinko, ke per tio ili preparas estontan venkon.
Kristanoj utiligis la katakombojn dum tri jarcentoj por praktiki sian religion. Ili kaŝe kopiis la evangeliojn. Same povus fari la revoluciuloj, rilate esperantaĵojn, se
243
ili estus, kiel ni, firme konvinkitaj, ke por organizi racie la mondon, necesas unue akiri menson de mondcivitano t.e. fariĝi sennaciisto.
Tio estas la "interna ideo de esperanto", pri kiu Zamenhof mem ne havis tute klaran komprenon. Tial vi ne dubu ke nia movado, ne ankoraŭ sufiĉe surbazita ideologie, indas, ke oni dedicu al ĝi ĉiujn siajn fortojn, eĉ sian vivon . . .
Jes ja, mi ĉiam lernis kaj ankoraŭ lernas, pripensas, cerbumas. Kelkfoje problemoj fariĝas al mi tute klaraj, kiuj dum jaroj staris antaŭ mi en nebulo. Sed mi plene konscias, ke neniam la homo tute kontentige sukcesos respondi la enigmon de l'vivo. Jam delonge mi varie serĉas respondon al la demando: intuicio‑racio.
Neniu el la respondoj de la diversaj ‑ inter si kontraŭdirantaj ‑ filozofoj kontentigas min. Plurfoje mi povis konstati, ke mia intuicio ne trompis min, kvankam mi ne povus per raciaj argumentoj pravigi mian konvinkon. En 1922, ekzemple, dum mia trisemajna ĉeesto en Sovetio mi havis la senton, ke la socialisma afero tie fiaskos, ke niaj esperoj en la bonfaro de l'bolŝevismo estas senbazaj. Sed tiam mi ne kapablus per tute raciaj argumentoj pravigi mian intuician opinion. Kiel ano de Komintern, mi male penis eltrovi argumentojn, kiuj kontraŭis al mia intuicio. Ĉi tiu lasta estis tamen prava. Jaroj forpasis kaj finfine per observado kaj kolekto de faktoj mia racio venis al la sama konkludo kiel mia intuicio kelkajn jarojn antaŭe . . .
. . . La fakto, ke Bugle (1) ne aliĝas al la marksismo estas tre notinda. Kiam bolŝevistoj fanfaronas pri Prenant (2), tiam oni povas rebati: Bugle! Almenaŭ la pretendo de la marksistoj, ke ili propagandas kaj instruas la "sciencan socialismon" estas nepravigebla: scienca vero estas akceptata de ĉiuj scienculoj. Se tiel ne estas, tiam temas nur pri hipotezo.
Bonvolu rimarki, ke, se fakte la marksismo estus scienca vero, ni ne rajtus kritiki ĝin en S.A.T. ‑ Nia sendogmeco ne povus, ekzemple, pravigi la publikigon de artikolo, en kiu fantazia malkompetentulo argumentaĉus, ke la tero ne estas globo, ke ĝi ne estas ĉirkaŭirebla k.s.
(1) France: Beuglé, fama sociologo, direktoro de Supera Instruista Seminario. (Kompil.)
(2) Franca profesoro. (Kompil.)
FONTO: Lanti, Eugène. Leteroj de E. Lanti, kun antaŭparolo de G. Varingjen (Laroque: Broŝurservo de SAT, 1987), p. 240-244. [Reeldono de unua eldono: Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1940. 272 p.]
"Heine kaj la Amo" de Gaston Waringhien
Gaston Waringhien pri Proverboj
Poems
from Esperanto: from "In Winters Shell" / el "En Konko
de Vintro",
by Georges E. Maura (pseudonym of Gaston Waringhien), translated by William
Auld
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo
Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo
Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 29 October 2009
Site ©1999-2009 Ralph Dumain