Gaston Waringhien pri Proverboj*


La proverboj, estas ripetate, resumas la saĝon de l'popolo. Tio ne estas fari al ĝi grandan honoron. Foliumu unu el la kolektoj, kiujn oni diversloke kaj diverstempe kompilis el ili, kaj vin frapos tuj ne nur la trivialeco, se ne diri la sennobleco de ilia moralinstruo, sed ankaŭ ofte la relativeco de ilia mondrigardo. Kelkaj proverboj senĝene kontraŭdiras unu la alian: se «ventro malsata orelon ne havas» kaj se «sata stomako ne lernas volonte», kia tempo restas por instrui la homojn? Eble estas vere, ke «la dorm' estas bona, se mankas la mono», sed en tiaj kondiĉoj kion signifas jena alia aserto, ke «ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas»? Pli grave, iuj montras tiel supraĵan psikologion, ke oni povas inversigi ilin, sen ke ili fariĝus pli aŭ malpli ĝustaj: «Belecon taksas ne okulo, sed koro» povus egalvalore soni kiel «Belecon taksas ne koro, sed okulo»; «gasto sen avizo estas agrabla surprizo»—nu, povas tiel esti, sed mi konas pli ol unu dommastrinon, kiu opinias, ke «gasto sen avizo estas tre malagrabla surprizo»; iurilate, jes, «fremda manĝo havas bonan guston», sed Dante—krom kelkaj aliaj—opinius tute male, al kiu lia avo profetis:

Vi spertos mem, kiom salgustas
Pano fremda . . .

(«Paradizo», XVII, 58)

Tamen, malgraŭ tiuj kritikeblaj aspektoj, oni estas devigata konstati, ke la proverboj ekzistas en ĉiuj lingvoj kaj sub ĉiuj klimatoj, kaj ke ili estas (aŭ pli vere, estis—ĉar nia moderna epoko tion ŝangis—) zorge transdonataj tra la jarcentoj kaj eĉ fojfoje de gento al gento.

[.  .  .  .  .]

Tian facilan ĝeneraliĝon oni pli bone komprenos, se oni rigardos la proverbojn el alia vidpunkto: ili estas ne tiom vivmaksimoj aŭ spertregistraĵoj, kiom argumentoj uzeblaj en la konversacio laŭ la cirkonstancoj kaj laŭ la intencoj de la uzanto. Efektive la proverboj kontentigas du karakterizajn ecojn en la menso de la primitivuloj aŭ de la senkleruloj: unue, ties ŝaton al la konkretaĵoj (do malŝaton al la abstraktaj ideoj), due ties oblikvan manieron konduki diskutadon.

Pri la unua estas apenaŭ bezone insisti: preskaŭ ĉiuj nomoj de abstraktaj nocioj havis komence tre konkretan sencon kaj akiris la novan nur per metaforado [. . .]

[.  .  .  .  .]

Sed eĉ en la pli civilizitaj stadioj, kiam oni kutimiĝis al tiuj abstraktaj nocioj, la nekulturitaj homoj sentas grandan malfacilon ilin uzi, kunmeti en frazojn por eldiri sian opinion; ili multe pli fidas la konkretajn nomojn, kun kiuj ili denaske familiariĝis. Multaj el ili, ekzemple, havis okazojn konstati, ke la juĝmaniero ne estas egala por ĉiuj, aŭ ke la verdiktoj de la juĝistoj estas iafoje iom . . . hazardaj; sed tion ili pli volonte esprimos per vortoj, kiuj bildigas ĉiutagan spertaĵon: «ora ŝlosilo ĉion apertas» kaj «tajloro krimis, botisto pendas».

La duan trajton oni povas rimarki, se nur oni alestas konversacion de maljunaj kamparanoj: eĉ se ili havas ion tre difinitan por diri, ili longe rondiras ĉirkaŭ la poto, kaj la ĉefaĵon ili enkondukas nur per aludoj, per flankaj ekprovoj. Nenio estas pli oportuna por tia parolproceduro, ol disponado de bona stoko da proverboj. En kelkaj medioj tia proceduro fariĝis preskaŭ neevitebla tradicio: la paraboloj certe ne estas plej taŭga rimedo por instrui novajn religiajn ideojn, sed tiu esprimmaniero estis kutima ĉe la tiutempa hebrea klerularo, kaj Jesuo ĝin uzadis, malgraŭ la malklaraĵoj, kiujn ĝi necese entenis, kaj pri kiuj oni ankoraŭ nun fojefoje diskutas. Por Malagaso, la plej simpla rimedo aĉeti bovon estus evidente diskuti kian prezon kun la posedanto; tamen ambaŭ tuj komencas spiritan batalon, la hain teny, dum kiu la du kontraŭuloj rebatas unu al la alia per elektitaj proverboj, ĉenigante ilin tiamaniere, ke la interŝanĝo konsistigas veran, sed kaŝitan diskutadon, kaj la gajnanto estas tiu, kiu memoras pli multe da proverboj kaj sciis ĵeti ilin en la konvena momento. Cetere, eĉ en malpli al ni fremdaj cirkonstancoj, la natura singardemo de vilaĝano trovas profiton en la uzado de proverboj: nomi iun mensoganto povus konduki al pugnobatalo, dum okaza rimarkigo pri la «belaj rakontoj el trans la montoj» malpli riskas ekflamigi la kolerojn.

Oni vidas do, kian rolon ludas la proverboj en la vivo de la popolo: ili estas por ĝi samtempe modela kolekto da bone stampitaj formuloj, kaj ja potenca rimedo influi sur la opinion de la kunparolantoj. La proverbo estas la citaĵo de la senklerulo, proverbaro—lia retoriko. Sekve, en la mezuro, kiel la publika instruado progresis, la uzado de la proverboj fariĝis pli malofta kaj pli malŝatata.

* [17] Tiu ĉi dua parto, sub pli konciza formo, servis kiel enkonduko al la 2a eldono de la Zamenhofa «Proverbaro» (Stafeto, 1974). Parton el tiu enkonduko D‑ro I. Szerdahely represis en «Krestomatio de Esperanta Literaturo», vol. I, p. 117‑119 (Budapest, 1979), ne petinte pri mia konsento, nek informante pri la publikigo: kuriozaj universitataj moroj . . .


FONTO: Waringhien, Gaston. “Kelkio pri Frazeologio,” en Kaj la Ceter’—Nur Literaturo: Eseoj V (Antverpeno; La Laguna: TK – Stafeto, 1983),  p. 103-119. Ĉi tiu ĉerpaĵo (p. 106-108) devenas de sekcio II de la eseo, kiu originale aperis kiel enkonduko de Proverbaro Esperanta, komp. L.L. Zamenhof, 2-a eldono (La Laguna: Stafeto [J. Régulo], 1974).


"Heine kaj la Amo" de Gaston Waringhien

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 August 2009

Site ©1999-2021`Ralph Dumain