10.4 MORGAŬ MATENE

Dramo de F. Karinthy.
Kun antaŭparolo de la aŭtoro.

El la hungara tradukis K. de Kalocsay.

Budapest: Hungara Esperanto-Instituto,
1923.

15 x 11 cm, 138 p.

Frigyes Karinthy estas unu el la plej eminentuloj de la moderna hungara literaturo.

Lia nomo estas konata en Esperantujo: li estis prezidanto de la Hungarlanda Esperanto-Societo dum la jaroj 1931-1938.

En la verkaro de Karinthy, krom la profunde filozofiaj noveloj, multnombre estas scenoj por kabareto, malgrandaj groteskaĵoj ktp. Tiuj—ŝajne “bagateloj”—plej ofte tuŝas eternajn homajn problemojn en kadro de mokadaj, satiraj scenoj.

En la antaŭparolo la aŭtoro eksplikas siajn ideojn pri la dramo.

Iom pri la enhavo de la triakta teatraĵo:

La ĉefrolanto estas inĝeniero Ember, kiu inventas novtipan aeroplano-torpedon direkteblajn per elektraj ondoj de sur la tero. Li estas primokata, neglektata, de siaj amikoj kompata, kaj de la edzino Mario forlasita. Cetere Mario estas enamiĝinta al la aristokrato grafo Beniczky.

La grafo volas forigi la inĝenieron, sed vidante, ke tiu rifuzas duelon, li proponas lotumi inter ili memmortigon. Ember malgajnas kaj elektas por plenumo de memmortigo la tagon de sia provo-flugo.

En la dua akto aperas finna doktoro Olsen, kiu proponas al Ember kuraci liajn nervojn.

La tria akto—tago de la provo-flugo—prezentas la jam operaciitan inĝenieron kiel tute alian homon. Post la sukcesa flugo jam li atakas grafon Beniczky, kiu forkuras. Ember konfesas al la edzino, ke li jam estas libera de sia antaŭa sento:

“Mario, kiel feliĉa mi estas. Mi jam ne estas enamiĝinta al vi... kiel feliĉa mi estas.”

*

La traduko de la dramo ne estis facila laboro. Kalocsay postparole rimarkas:

"Mi penis fari la tradukon kiel eble plej facile komprenebla kaj tamen redoni la specialaĵojn de la originalo, la abraptan parolmanieron dum ekscitaj scenoj."

Certe la peza lingvaĵo de la teatraĵo devigis la tradukinton uzi neologismojn: avantaĝo (favoro), diskvalifiki (malhonori), ekstravaganco (eksterordinaraj kutimoj), hangaro (ŝirmejo por aeroplano), satisfakcio (kontentigo) ktp. Entute 22 vortoj estas listigitaj kaj klarigitaj en la Rimarkoj, kiuj ne estas registritaj en la PLENA VORTARO kaj ties SUPLEMENTO.

10.4.1 Bibliografio

G. S.: Morgaŭ matene. Esperanto 1923/181.

Skito (Hohlov, N.): Morgaŭ matene. LM 1923/87-88. [LM = Literatura Mondo]


FONTO: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 4. La proza verkisto kaj tradukinto (2000), p. 47-48.

Noto: Foto de la kovrilo ĉi tie anstataŭigas la nigra-blankan bildon en la volumo 4.


“Flava Rozo” & Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Nyelvi egyenlöség
(verkoj de & pri Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 12 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain