Renkontiĝo kun junulo

Frigyes Karinthy

tradukis Vilmos Benczik

Mi estis bonhumora, pri ĉio mi forgesis, per komplikaj movoj mi bruligis mian cigaron kaj ni ekiris laŭ la strato Andrαssy. Mia bela kaj karega edzino ridetis al mi el sub la vualo, mia bela karulino, kiu, jen, min amis kaj permesis, ke mi ŝin amu.

Kun la junulo mi renkontiĝis sur la Danuba bordo, ĉirkaŭ la sesa horo. Li preteriris nin—jam krepuskiĝis ‑kaj mi ne rimarkis lin. Li jam antaŭis nin je ĉirkaŭ dudek paŝoj, kiam de malantaŭe mi ekvidis lin kaj kaptis min embarasa maltrankvilo. La svelta talio akre siluetiĝis kontraŭ la fono de kargoboato, tamen, kredeble mi rekonis lin laŭ la paŝoj. Vestoj jam eluzitaj. En la manoj li portis larĝan kajeron. Dek ok, eble dek sep jara. . . mi ankoraŭ hezitis, ne kuraĝis kredi . . . mi volis deturni min, sed abrupte akra piko konvulsiis tra mia koro kaj poste ĝin ekskuis tiel forta batado, ke mi devis halti. Mi ekvidis lian movon, kiam li levis la manon kaj tenis antaŭ si, ho ve, terure, estis tiu mano, mi rekonis sur ĝi eĉ la cikatron, kiam en la gimnastikejo...

Mia edzino mire rigardis al mi kaj balbute mi elbuŝigis:

— Mi petas vin . . . atendu iom. . . mi devas paroli kun tiu junulo. . .

Mi lasis ŝin kaj postrapidis lin. Iom poste mi malrapidigis la paŝojn. Jam krepuskiĝis. La junulo ne returnis sin. Li sciis, ke mi estas malantaŭ li. Kviete li iris plu, kviete haltis ĉe iu ŝtona tenilo de ŝipkablo kaj turnis sin al la silenta Danubo kaj rigardis al la transa bordo, malproksimen, al la montoj. Mi estis en terura embaraso, tusetis. Mi staris apud lin par rimarkigi min. Ŝtele mi ripardis liajn lipojn, kiuj ankoraŭ estis pli junaj kaj pli malpli dikaj al la miaj. La okuloj pli grandaj kaj helaj. Ho, li estis tiu. Kaj la kajero en la manoj, la malnova kajero. . . kiun mi metis en la profundon de mia ŝranko kaj forgesis pri ĝi. . .  Tio estis peza, angora ekscito.

— Ĉu vi... ne vidas min?… — fine mi diris mallaŭte.

— Jes, mi vidas vin — li diris, sed ne turnis sin al mi.

Embarasiĝinte mi silentis. Poste mi ekhontis. Ridinde. Dek ok jara junulo! La renkontiĝo estas stranga, sed mi devas retrovi la aplombon, Mi estos memkonscia. Li ĝoju, ke li havis la okazon renkonti min. —  Tuj mi rekonis vin — mi diris laŭte — kiam vi preteriris min.

— Mi scias — li diris.

— Kial vi ne venis al mi? Ĉu vi ne scivolas pri mi?

Li ne respondis. Mi fariĝis nervoza.

— Bone, mi scias, kiom detenema kaj fierega vi estas. . . Sed vidu, tio ne havas sencon. Kredu al mi, mi konvinkiĝis, ke tio ne havas sencon. . . Mi klarigos al vi . . . Vi mem rekonos, ke mi ne povis resti detenema kaj fierega. . . Sed kial vi ne rigardas al mi?. . . Vidu, mi havas lipharojn . . . Mi estas dudek ses jara. . . Tre stranga vi estas. Ĉu vi koleras al mi?

Li ne respondis. Liaj lipoj amare kunpremiĝis.

— Eĥ! — mi diris. — Tio estas la grandioza silentado! Bone, bone, jam mi memoras . . . Nu kaj? . . . Oni ne povas fari tion por ĉiam. Eĥ, eble vi eĉ riproĉos. Vidu, via granda silentado tute ne estas tiel granda afero. . . Videble ĝi ne multe utilis al vi... Viaj vestoj estas kompatindaj, filo mia. Kaj vi estas malgrasa. Pardonu, sed mi ne kapablus surpreni tiajn vestojn. . . Nu, kio? Ploru iom, vi ricevos groŝon!

Nun la unuan fojon li rigardis al mi. Firme li rigardis, en la okulojn. Poste denove li deturnis sin.

— Vi parolas multe — li diris seke.

Mi ofendiĝis.

— Ho! Jen do! Vi imagas vin tre perfekta. Efektive, mi parolas, ĉar mi volas vin instrui. . . ĉu vi komprenas? Ja mi estas pli aĝa ol vi. . . kaj de tiam multe mi vidis. . . kaj multe mi spertis. . . vi estas infano. . . kiel vi scius . . .

Abrupte mia voĉo stumblis, mi deklinis la kapon kaj tute mallaŭte kaj embarasite levis la manon kaj flustris kun rideto embarasite:

— . . . Do kion fari?. . .tio ne eblis, kion vi elpensis. Kredu al mi, ne eblis. . . mi provis. . . sed vere ne eblis. . .

Nun li turnis sin al mi. Li rigardis al mi kun kurbiĝintaj lipoj, malame.

— Kie estas la aeroplano? — li demandis raŭke.

Embarasite mi balbutis:

— Jen. . . kion fari. . . oni inventis ĝin. . . Farman... la fratoj Wright. . . mi ne estis tie. . . Sed kredu al mi, ankaŭ ili faris sufiĉe bone. . . tiel bone, relative... eblas flugi per ĝi. . .

— Mi vidas — li diris ironie. Poste denove li rigardis al mi. — Kaj kio pri la norda poluso?

Mi mallevis la rigardon:

— Iu certa Peary atingis ĝin. . . Vidu, mankis tempo. . . vi eraris. . . ne eblas ĉion . . . tiam mi estis studento. . .

— Jes — li diris.

Kaj poste:

— Kio pri la fiera kaj libera Hungario?

— Pardonu, mi petis vin. . . vi estas vere stranga. . . ni ja laboras por ĝi. . . ankaŭ mi. . . sed tio ja ne progresas tiel rapide. . . oni ja devas ankaŭ vivi.

Mi daŭrigis vortgalope:

— Sed vide. . . Mi tamen klopodis. . . por ke iom realiĝu el tio. . . Kion mi promesis al vi. . . Jes, mi verkis . . . Mi verkis sufiĉe bonajn aĵojn. . . Rigardu, mi petas, la montrofenestrojn. . . oni konas mian nomon. . . mi estas renoma. . .  kiel vi volis. . . kaj la homoj sufiĉe estimas min. . . Kaj vidu, mi verkis ankaŭ librojn. . . kiel vi planis. . . vidu. . . jen unu . . . sufiĉe bona. . .

Nervoze mi provis eligi el la poŝo unu el miaj libroj, kiu enhavas humurajn desegnaĵojn kaj novelojn, kaj mi montras ĝin al li.

— Vidu. . . sufiĉe bona.

Li ĵetis nur kurtan rigardon al la libro, ne prenis ĝin.

— Jes, mi jam vidis ĝin ‑ li diris mallonge. — Sufiĉe bona.

Li etendis la manon al la krepuskiĝanta horizonto, al la kurbantaj montoj.

— Kio pri la granda simfonio, la enorma spektaklo pri la griza horizonto kaj la orgojlaj dioj, kiuj pulsas kaj konvulsias tie, malantaŭ la horizonto?

Mi ruĝiĝis.

— Nu, vidu. . . tio ne eblas. . . Ne eblas fari tion en tri aktoj. . . Vi eraris. . . Aktoro ne kapablas vivigi la grizan horizonton. . . poste mi konvinkiĝis, ke por tio ne ĝi estas la konvena artospeco. . . cetere mi ankaŭ ne povis finverki ĝin. . . Sed mi verkis pri ĝi ĉarman soneton. . . ĝi aperis en elita revuo. . . ĝi plaĉis al ĉiu. . . kaj de tiam mi estas pli bone pagata. . .

Li ne respondis. Li dronis en morna silentado, lia rigardo dissolviĝis en la foro. Mi volis aldoni ankoraŭ ion, klarigi, kiel juna li estas. . . sed nebule mi memoris, ke pli bone ne ĝeni lin, kiam li rigardas tiel. Tiam mi ekmemoris pri la edzino kaj komencis maltrankvili.

— Mi petas — mi diris — venu kun mi, mi prezentos vin al mia edzino, Ho, pro ŝi vi ĝojos. Tre bela virino. . . profunda, grandioza, vidu. . . kaj mi konkeris ŝin. . . ŝi amas min. . . vidu. . . mi estas iu. . . kiel vi volis. . .

Nun li rigardis al mi kaj en liaj okuloj sidis senfina ironio.

— Vi konkeris ŝin — li diris. — Ha! Kiom fiera vi estas pri tio! Vi iris al ŝi kaj konkeris ŝin! . . . La kastelo descendis de la monto kaj sieĝe konkeris la valon! . . . La kverko konkeris la grimpoplanton kaj ame ĉirkaŭis ĝin. . . Kial via edzino ne venas ĉi tien?

Mi kuntiris la brovojn.

— Vi estas stulta — mi diris. — Vi estas infano. Tio estas fantaziaĵoj. Vi ne pravas. Mi pravas. Mi estas plenkreskulo kaj konas la vivon. Kion vi scias pri la vivo! Ĉiu vin priridus!

Li paŝis proksimen apud min, rigardis al mi en la okulojn. Nun mi rimarkis lian densan kaj brunan hararon.

— Mi ne volis ekkoni la vivon. . . mi volis, ke la vivo ekkonu min. . . Fakte, min ĉiu priridus kaj vi ne volis, ke oni priridu vin pro mi. . . Sed vi scias, rigardu en miajn okulojn, kuraĝu rigardi en miajn okulojn!. . . vi scias, ke ridinda kaj eta estas vi!. . . kaj, ke mi pravas. . . ke ne tio estas ridinda, kion mi diras. . . vi scias, ke mi pravas. . . vi povra. . . eta. . . vi ‑ nulo. . . Kuraĝu rigardi al mi en la okulojn. . .

Mi devis deturni min; la situacio estis stulta kaj ĝenega. Li malrapide foriĝis de mi, poste ne rigardante al mi, enpensiĝinte li ekiris. . .

Mi kapablis ekparoli mir post minutoj, mallaŭte:

— Kien vi iras? Restu. . . ‑ mi flustris. Sed jam li ne returnis sin. Nur liajn vortojn mi aŭdis ankoraŭ, de malproksime:

— Memoru, ke unu fojon ankoraŭ, la lastan, vi renkontiĝis kun mi. . . Kaj se iom el mi restis ankoraŭ en vi, trempu vian plumon en la fajron de la subiranta suno kaj priverku ĝin por ili. . . priverku tiun ĉi renkontiĝon. . . kaj priverku por ili, kiel mi vin forlasis kaj malaperis, fandiĝante en la krepuskiĝanta ĉielo, june, bele, kaj senfine libere, por neniam plu vidi vin. . .

Tion mi aŭdis jam de tre malproksime kaj la svelta figuro maldikiĝis, disvaporiĝis, leviĝis. Mi plu rigardis al li, supozis vidi lin, sed baldaŭ mi konstatis, ke nur nebuleto ŝvebas en la ruĝa ĉielo.

Mia edzino iĝis senpacienca.

Kiu estis tiu junulo? — ŝi demandis.

Mia malnova konato — embarasite mi respondis al ŝi. — ŝatinda knabo. . .

Jes — diris la edzino iom akre. — Sed li kondutas ne dece. Kial li ne prezentis sin? Kvankam okulfrape li similas vin.

Poste ni venis ĉi tien, en la kafejon. En mia deprimita humoro nur malrapide la spasmo malrigidiĝis.

— La temo estas bela — mi diris al mi gajiĝante. — Por poemo ĝi estas iom longa. Sed novelon eblas fari el ĝi. Mallonge, satire. Ja hodiaŭ estas mardo, mi devus liveri ion.

Mi petis paperon kaj post mallonga hezito mi surpaperigis la titolon: “Renkontiĝo kun junulo”.

Kaj la vundo doloris jam nur obtuze.


FONTO: Karinthy, Frigyes. “Renkontiĝo kun junulo,” el la hungara tradukis Vilmos Benczik, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 212-215.


Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 April 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain