Ŝatata verkisto—kolego pola rakontis al mi jenon:
Lia samlandano, laŭnome Zaturek, restadis en Berlino kiel modesta vojaganto. Tage li sola promenadis, vizitis muzeojn kaj ĝuis la plenan fremdecon, kies ĉarmon pliigis, ke eĉ unu vorton li ne parolis germane kaj devis interkomunikiĝi laŭ la primitiva maniero de Robinson kaj Vendredo.
Por tagmanĝo li elektis modestan restoracieton. Aliflanke de la tablo sidis germana maljunulo de afabla vizaĝo.
Ili tagmanĝis silente. La germano finis la manĝadon unu minuton pli frue, stariĝis, klinis facilmove la kapon kaj diris: Mahlzeit. Ankaŭ nia polo stariĝis, pensante, ke se la germano estas tiel ĝentila, ke li prezentas sin en publika restoracio, ankaŭ li ne devas esti malafabla. Ankaŭ li stariĝis kaj prezentis sin: Zaturek.
Ankaŭ sekvatage ili manĝis ĉe la sama tablo. La germano ree stariĝis unu minuton pli frue kaj diris kapobalance: Mahlzeit.
Zaturek iomete miris: ĉu la germano forgesis, ke ili jam foje prezentis sin reciproke, aŭ ĉu estas kutimo ĉi tie prezenti sin refoje je ĉiu okazo? Nu, li konformiĝis al la kutimo, stariĝis kaj diris: Zaturek.
Kiam tiu ĉi sceno ripetiĝis ankaŭ triafoje, li rakontis tiun strangaĵon en la pensiono al siaj samlamdanoj, kaj demandis, ĉu sinjoro Mahlzeit laŭ ili estas ordinara germana tipo aŭ ia ekstravaganculo. Kompreneble ili ridegis, kaj lin informis, ke Mahlzeit ne estas nomo, sed ĝentila esprimo, kies proksimuma senco estas “je via sano”. Nia polo tre hontis, eĉ ruĝiĝis pro la penso, kion povas pensi pri li la germano. Oni devas tion ripari.
Tagmeze li eniris ĝustatempe la restoracion, manĝis ekscitite kaj rapide, kvazaŭ konkurse kaj ankaŭ sukcesis fini la tagmanĝon du minutojn pli frue. Tiam li stariĝis, klinis sian kapon kaj triumfe kaj nobele diris: Mahlzeit.
Nun la germano ruĝiĝis iomete, evidente pro la ĝojo, kiel inteligenta viro estas tiu polo, ke jen, li honoras lin per la saluto kutima en lia gepatra lingvo. Li volis tuj montri, ke ankaŭ li scias, kio estas internacia komplezemo. Do, li stariĝis klinis sin, kaj kun tolereble bona prononco salutis per la lernita vorto: Zaturek.
Tr.: Dr. I. Nagy
FONTO: Karinthy, Frigyes [Frederiko]. Mahlzeit kaj Zaturek, el la hungara tradukis Dr. I. Nagy, Hungara Vivo, 1974, n-ro 2, p. 25.
Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto
Frigyes & Ferenc Karinthy in English
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje: Offsite:
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 24 February 2016
Site ©1999-2016 Ralph Dumain