Frigyes Karinthy (1887-1938)

Mi instruas mian fileton

Frigyes Karinthy (pron. fri!djeŝ ka!rinti) estis unu el la plej multflankaj talentoj de la hungara literaturo: bona poeto, eminenta prozisto kaj la plej granda hungara humuristo. Sian unuan sukceson li rikoltas per literaturaj parodioj, kolektitaj sub la titolo “Tiel vi verkas”: pluraj liaj parodioj pli profunden penetras en la parodiatajn verkojn, ol multaj kritikaj analizoj. Lia talento havis filozofian karakteron, li apartenis al la plej konsekvencaj kaj konsciaj posteuloj de la klerismo de la 18a jarcento. Li ŝatas la fantastikan ĝenron: eĉ dufoje li revivigas Guliveron, la romanheroon de Swift, por sendi la bravan briton unue en la mondon de maŝinoj, havantaj konscion (Vojaĝo al Faremido), kaj poste en submaran regnon, kie regas virinoj (Kapilario).(Ambaŭ verkoj aperis en Esperanto, la unua eĉ dufoje.) En 1936 oni malkovras ĉe li cerban tumoron, kiu tiutempe estis malsano apenaŭ kuracebla. Lin operaciis la fama sveda kirurgo Olivecrona, kaj ŝajnis, ke Karinthy saniĝis. Pri la malsano kaj la operacio li verkis sian plej faman kaj unikan libron kun la titolo “Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio”. Post du jaroj neatendite li mortis. Kiel nepra adepto de la raciismo, li rekonis la signifon de Esperanto: dum kelkaj jaroj li eĉ estis prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo. Multaj liaj noveloj kaj poemoj aperis en diversaj E-revuoj: libroforme eldoniĝis—krom la supre menciitaj romanoj—la dramo “Morgaŭ matene” (tr. K. Kalocsay) kaj la novelkolekto “Norda vento” (tr. K. Bodó). Omaĝe al la centjara datreveno de lia naskiĝo ni aperigas unu el liaj humuraĵoj.




Se en naŭ fornoj dum kvin kaj duono da tagoj dekdu kuboj metroj da fago forbrulas,—dum kiom da tagoj forbrulas en dekdu fornoj naŭ kubaj metroj da fago...

— Se en naŭ fornoj...

Mi sidas ĉe la skribotablo, kaj legas artikolon. Mi ne povas koncentriĝi. El la alia ĉambro jam tridek kvin foje mi aŭdis la supran frazon.

Kia miraklo okazis al tiu fago? Mi devas tien.

Gabi, la fileto kurbiĝante super la skribotablo maĉas la plumon. Mi faras, kvazaŭ mi venus pro alia afero, singravigante serĉadas en la libroŝranko. Gabi kaŝe rigardas min, mi kuntiras la okulojn, kvazaŭ mi estus forte okupata pri miaj zorgoj, kaj ne rimarkus lin. — Mi sentas, li pensas, dume mi streĉe ripetadas mute: “Se naŭ fagoj... dekdu kubaj metroj... tiam en kiom da fornoj...” Eh, diablo! Kiel ĝi estas?

Mi iras antaŭ li distriĝeme, haltas, kvazaŭ en tiu ĉi sekundo mi rimarkintus lin.

— Nu, kio estas, fileto, ĉu vi lernas?

La buŝo de Gabi kurbiĝas malsupren.

— Paĉjo ...

— Kio estas?

— Mi ne komprenas tiun ĉi aferon.

— Mi ne komprenas?! Gabi!... Kiel vi povas diri ion tian? Eble oni ne klarigis ĝin en la lernejo?

— Jes, ja, nur ...

Mi akrigas la gorĝon. Poste mi diras krude kaj malamikece:

— Kio estas tio, kion vi ne komprenas?

Gabi avide, rapide kaj sereniĝinte komencas rapidege paroli, kvazaŭ de kies ŝultro oni deprenis grandan ŝarĝon.

— Vidu, paĉjo, se en naŭ fornoj dum kvin kaj duono da tagoj dekdu kubaj metroj da fagoj forbrulas...

Mi, indigne:

— Papperlapapp!... Ne vortgalopu! Tiel oni ne     povas intelekte pensadi. Diru denove trankvile, kaj pripensinte, tiam vi komprenos! N-nu! Donu al mi iom da loko.

Gabi feliĉe kaj vigle flankentiriĝas. Li kredas, ke mi nun ne scias; li jam konfidis al ni la tutan aferon. Li ne scias, kaj nature ne povas memori la saman scenon, antaŭ dudek-kelkaj jaroj, kiam mi tiriĝis flanken tiamaniere, feliĉe kaj malpeziĝinte, kaj mia patro sidiĝis apud mi kun la sama indigna kaj singraviga mieno, kiel nun mi. Kaj kio estas plej terura, en ĉi sekundo trakuris min, temis pri la sama tasko ankaŭ tiam!... Estas tiel, sen dubo!... la fagoj kaj la fornoj... Sankta Dio! Sed mi tiam jam preskaŭ ekkomprenis, nur mi forgesis!...

Nia tuta dudekkelkjara aĝo dum unu minuto falis en la nenion. Kiel tio estis?...

— Vidu Gabi! — mi diras pacience, — oni ne per la buŝo pensadas, sed per la menso. Kion vi ne komprenas? Ĝi estas tiel klara kaj hela, kiel la suno.—Tion komprenas unuaklasa elementlerneja knabeto, se li atentas unu minuton. Vidu filo mia! Ĉi tie estas: en naŭ fornoj dum kvin kaj duono da tagoj tiom kaj tiom da fagoj forbrulas. N-nu; kion vi ne komprenas el tio?

— Tion mi komprenas, paĉjo, nur tion ne, ĉu la unua proporcio estas inversa, kaj la dua estas direkta, aŭ la unua estas direkta, kaj la alia inversa, aŭ ambaŭ estas direktaj, aŭ ambaŭ estas inversaj...

Mia kapohaŭto ĉe la radiko de la haroj malrapide komencas malvarmiĝi. Kion babiladas tiun ĉi pri proporcioj? Kiuj povas esti tiuj malbenitaj proporcioj? De kie mi povus subite ekscii?

Nun mi laŭte atentigas lin:

— Gabi! Vi jam denove vortgalopas. Kiel vi volas tiamaniere ekkompreni? Oni per la buŝo... nu, kiel?—Kio estas inversa kaj direkta; direkta kaj inversa,—papperlapapp, aŭ la sur la muron grimpinta kontrabasisto.

Gabi ridegas. Mi kriegas al li:

— Ne ridegu! Ĉu pro tio mi instruas vin, luktadas kun vi? Tio estas, ĉar vi ne atentas en la lernejo! Ja vi eĉ tion ne scias... tion ne scias... (mi konsternite rigardas lin kvazaŭ en mi vekiĝus terura suspekto): ja vi eble eĉ tion ne scias, kio estas proporcio?!

— Sed jes, paĉjo... La proporcio,... la proporcio estas la du rilatoj, en kiuj la kvociento de internaj partoj respektive la produto de eksteraj partoj...

Mi kunfrapas la manojn:

— Mi diras, — dekkvarjara bubo, kaj li ne scias, kio estas proporcio!

La buŝo de Gabi denove kurbiĝas malsupren.

— Do, kio?

— Nu, kio? Haltu, bubo! Nun vi tuj prenu la libron, kaj tridekfoje ripetu, — ĉar alimaniere...

Gabi konsternite plu foliumas la libron, kaj komencas diri rapidege:

— La proporcio estas tia kvanto, kies du internaj partoj tiel rilatas al la du aliaj kvantoj, kiel... jes, paĉjo, sed kiuj estas ĉi tie la du internaj partoj; ĉu la volumeno de la fagoj, kaj la nombro de la tagoj, aŭ la nombro de la fornoj, kaj la volumeno de la fagoj?

— Vi denove vortgalopas!—Donu la libron. Kaj nun mi komencas ege serioze.

— Vidu, Gabi, ne estu stulta. Ja ĝi estas tiel klara kaj hela, kiel la suno. Rigardu, kiel simpla! N-nu! Atentu! Ĝi diras: en naŭ fornoj dum tiom da tagoj tiom kaj tiom da fagoj.—Do, se tiom kaj tiom da fagoj dum naŭ tagoj, tiam estas klare, ĉu ne, ke dum dekdu tagoj ne tiom kaj tiom, sed...

— Jes, paĉjo, ĝis tie ĉi ankaŭ mi komprenas, sed la proporcioj...

Min kaptas kolero.

— Ne babiladu! tiel mi ne komp… vi ne komprenas. Atentu! Se dum naŭ tagoj tiom kaj tiom,—tiam dum dekdu tagoj—ni diru, eventuale tiom, kaj iom pli. Sed pardonu, tio ne estas pli, ĉar ne en naŭ fornoj, sed en dekdu. Do, per iom malpli, pli precize pli, ol estus per ĝuste tiom malpli, ol per kiom estis pli... Ĉi tie nome la proporcio... la proporcio...

Subite ekbrulas lumo en mia cerbo. Kiel fulmofrapo tiel trafas min la Granda Rekono, kies manko de dudek-kelkaj jaroj kaŝiĝas kaj malserenas en mi—estas tiel, nun mi eksciis! Ne estas dubo! Tiam tie,—tute evidente estas tiel,— ankaŭ mia patro ne komprenis tiun ĉi taskon!

Kaŝe mi rigardas al Gabi. Li, dumtempe, ne rimarkeble malfermis la historian libron, kaj nun duonokule rigardas tiun scenon kun granda ĝuo sur la malnova bildo, kiel la hungara heroo Paŭlo Kiniĵi knedas du turkojn.

Mi batis sur lian kapon forte.

— Jen!... Mi ne estas stulta luktadi kun vi, kiam vi ne atentas.

Gabi ploregas, kiel la du turkoj kune.

Kaj mi malpeziĝinte saltleviĝas, kaj tra la nebulo de la pasinto desegniĝas antaŭ mi vizaĝo,—la vizaĝo de mia patro,—kiam li forte batis sur mian kapon, gaje kaj malpeziĝinte, kvazaŭ li dirus: “Vi pludonu ĝin al via filo: por mi jam sufiĉis!” Kaj fajfetante, kun posten metitaj manoj, gaje ekiras al la tombo, kie estas tutegale, dum kiom da tagoj forbrulas naŭ kubmetroj da fagoj, kaj sesdek-sepdek jaroj da vivo...

El la hungara: Tibor Bessenyei


FONTO: Karinthy, Frigyes [Frederiko]. “Mi instruas mian fileton,” el la hungara tradukis Tibor Bessenyei, Hungara Vivo, 1987, n-ro 3, p. 94-95.


Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain