Rikardo Ŝulco


Nazia apokalipso

Infero estas vorto nur malforta.
Ankoraŭ brulas la urbegaj domoj.
Amase putros la homar’ aborta.
Milita venko mortas pro fibromoj.

Ankoraŭ brulas la urbegaj domoj.
En ruĝa sun’ turniĝas la svastiko.
Milita venko mortas pro fibromoj.
Kulminas pompe la pirotekniko.

En ruĝa sun’ turniĝas la svastiko.
Fontansimile ŝprucas sang’ aorta.
Kulminas pompe la pirotekniko.
Infero estas vorto nur malforta.


Varsovia geto

De l’ geto restos fama la rezisto.
Ho, Ĥanaĥin’, kaj kara Zulamino,
Persiste persekutas vin faŝisto.
Davida stelo brilas kun fascino.

Ho, Ĥanaĥin’, kaj kara Zulamino,
Forbrulos viajn virgajn korpojn flamoj.
Davida stelo brulas kun fascino.
Neniam nutros bebojn viaj mamoj.

Forbrulos viajn virgajn korpojn flamoj.
Embuskas kontraŭ vi ekzekutisto.
Neniam nutros bebojn viaj mamoj.
De l’ geto restos fama la rezisto.



FONTO: Ŝulco, Rikardo [Richard Schulz]. “Nazia apokalipso” & “Varsovia geto”; Fonto, julio 1989; 9 (103): 11.


Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Du poemoj de Julius Balbin

Odo hezita” de Miklós Radnóti, trad. Márton Fejes

“Razglednica” de Miklós Radnóti, trad. K. Kalocsay

Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Poemaroj & aliaj verkoj de Julius Balbin (1917-2006)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Rikardo Ŝulco - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 January 2020

Site ©1999-2021 Ralph Dumain