[Pron.: dju!la he!rna:di.] Novelisto, romanisto kaj dramverkisto, krome scenaristo de pluraj filmoj de la konata reĝistoro Miklós Jancsó. Lia verkaro—diferencanta disde la tradicioj de la prozo per siaj stilo, temoj kaj perceptmaniero de la realo—disvolviĝis fakte nur dum la lastaj dek kvin jaroj. En siaj filozofie bazitaj verkoj li priskribas ekstremajn figurojn en ekstremaj situacioj ekstreme agantajn; aŭdace li kunigas elementojn ŝajne neakordigeblajn, ekzemple intelektismon kun elementoj, kutime en la plej sovaĝaj aventurromanoj. Volonte li ĉerpas siajn temojn el la historio de la dudeka jarcento, ĉiam serĉante la inversan flankon de la okazaĵoj. Li konstruas siajn verkojn kun kvazaŭ inĝeniera senpasieco: la malvarmeco, fontanta el tio, kaj la sentradicieco de la stilo kelkfoje povas kaŭzi ĉe la legantoj senton de artefariteco.
Doktoro Kalver, dudek ok jara kemia inĝeniero laboris en Serten, en la fabriko de medikamentoj Terton, kaj produktis pulvorojn kontraŭ tusado.
Liaj ĉefoj kaj kolegoj konis lin homo diligenta kaj celkonscia, sed kun meza talento.
Li estis fraŭlo, vivis en malgranda komforta domo ĉe la urborando, malofte li forvojaĝis el la hejmo, kaj eĉ tiam nur por kelkaj tagoj.
La ŝanĝoj ĉirkaŭ li okazis abrupte.
En la Kemia Bulteno de la Akademio unue aperis nur sola mallonga publikaĵo sub lia nomo, sed ĝin sekvis ĉiam pli da longaj, gravaj kontribuaĵoj, precipe el la kampo de sen-alaj ligoj.
Lia kariero komete suprenis, kaj post kvin jaroj, pro siaj rezultoriĉaj esploroj koncerne intensan senobjektan nubiĝon, li ricevis la Nobel-premion de kemio.
Tiam krom Terton jam estis liaj posedaĵoj du aliaj medikament-fabrikoj kaj tri fabrikoj de kemia sterko.
La scienca publiko notis lin kiel unu el la plej grandaj kemiistoj.
Kiam aperis lia trifolia disertaĵo, faranta revolucion en la plasmofiziko, fizikistoj envie, dolore eksuspiris.
Li ne haltis ĝis la Nobel-premio de fiziko.
Ĉiuj admiris kaj enviis lin.
Post kvin jaroj li ricevis ankaŭ la Nobel-premion de medicino, pro la solvo de la kancer-problemo.
Oni benis lian nomon, en Serten starigis statuon por li, kaj la plej famaj universitatoj de la mondo elektis lin honora doktoro.
Li estis senkrona reĝo de la scienco.
Post kvin jaroj aperis ankaŭ lia unua romano. L alibro estis ekscita, interesa, centmiloj legis ĝin.
Ĉefinspektoro Kolter, kunlaboranto de la Internacia Polico tennis en la manoj romanon lede binditan, presitan sur delikata papero, la libron de doktoro Kalver. Li legis ĝin la kvinan fojon. Ĝia titolo kvazaŭ lumineskis: RNA.
La romano temis pri juna kemia inĝeniero K..., kiu produktas pulvorojn kontraŭ tusado en medicament-fabriko en malgranda urbo.
Li estas diligenta, celkonscia.
Li vivas sola ĉe la urborondo, legas multe.
En liajn manojn trafas publikaĵo, laŭ kiu la portanto de memoro kaj scio estas ribonukleata acido, akumuliĝanta en la organismo, precipe en la cerbo; se oni injektas tiun materialon en eksperimentan beston, la materialo transdonas al ĝi la memoraron kaj sciaron de la fontobesto.
Dum noktoj K… faras eksperimentojn per bestoj en sia hejma laboratorio.
Li laboras dum duona jaro, poste vojaĝas al la ĉefurbo por du semajnoj.
Post longaj, skrupulaj preparoj li mortigas profesoron Teren, la mondfaman kemiiston. Li detranĉas ties kapon, la ceteran parton de la kadavro enterigas sur malgranda senarbejo de la arbarego, kuŝanta apud la ĉefurbo, la kapon li prilaboras, la ekstraktitan ribonukleatan acidon li injektas en la histaron de la propra cerbo.
Li ekhavas grandegajn ideojn, precipe koncerne la sen-alajn ligojn, kaj la intensan senobjektan nubiĝon. Li atingas ĉiam pli gravajn rezultojn, kaj ricevas la Nobel-premion de kemio. Armite per la kapabloj de profesoro Teren, li ellaboras specialan kemian metodon por malaperigi homan korpon, per kiu metodo estas senspure malaperigeblaj la homaj ostoj, eĉ la ostocindro.
Profesoron Teren sekvas fizikisto Koll kaj profesoro Holdin. Li mortigas ilin, ekstraktas el iliaj kapoj la ribonukleatan acidon, kaj alproprigas iliajn memoron kaj kreokapablon.
La senkapigitajn kadavrojn li malaperigas senspure sur la senarbejo.
Pro siaj plasmofizikaj esploroj kaj la solvo de la kancer-problemo li ricevas la Nobel-premiojn de fiziko kaj medicino.
Senkrona reĝo de la scienco.
Li ricevas ĉion, kio estas ricevebla, neniu suspektas lin, tamen li komencas timi.
Do li mortigas unu el la plej famaj advokatoj de la mondo, la brazilan doktoron Migelo, kaj per la kutima metodo li transprenas ties scion.
Jam li scias ĉion pri la krimaferoj, procesa proceduro, pri la plej etaj nuancoj de la strategio de defendo.
Li trankviliĝas, vivas feliĉe, edzinigas junan aktorinon, naskiĝas al ili infanoj.
En iu tago li vekiĝas kun stranga, nekonata soifo. Dum semajnoj lin afliktas la senforma, turmenta, streĉa maltrankvilo, ĝis fine li vortigas ĝin por si.
Li sopiras artistan renomon.
Longe li pensadas. Nervoze li marŝadas tien-reen en la ĝardeno de sia apudmara vilao, kaj poste li forvojaĝas.
Li mortigas la Nobel-premiitan verkiston Sorter, kaj, ekstraktinte el lia cerbo la literaturan ribonukleatan acidon, malaperigas lian kadavron sur la senarbejo.
Li komencas verki. Li sentas nerezisteblan premon, kaj li ekverkas romanon, kiu temas pri juna kemia inĝeniero K..., kiu produktas pulvorojn kontraŭ tusado en apoteko de malgranda urbo.
Ĉefinspektoro Kolter ekzamenis eĉ la plej etajn detalojn. La indikoj, troveblaj en la romano, precize kongruis kun la indikoj, cirkonstancoj de kvin nesolvitaj krimaferoj.
Tuj li raportis pri la suspekto al lia ĉefo, sed tiu priridis lin.
Kolter estis persista, li ne cedis; li insistis ĉe liaj ĉefoj, ĝis tiuj konsentis pridemandi profesoron Kalver.
Tiu ofendite, superece ridis, kaj kun klereco karakteriza por la plej famaj juristoj, li malakceptis kaj reĵetis la akuzojn.
Ĉefinspektoro Kolter forvojaĝis, kaj revenis al la ĉefurbo nur en la tago de la dua pridemandado. Kalver eĉ ne venis al la policejo, li sendis sian advokaton.
Post la pridemandado de atestantoj Kolter prenis el la poŝo maldikan literaturan revuon, kaj laŭtlegis el ĝi novelon. La kriminalteman novelon verkis profesoro Kalver, tuj post la apero de sia romano. En ĝi li priskribis procedon, taŭgan por senspura malaperigo de kadavroj, kaj ankaŭ la inversan metodon, per kiu la malaperigitaj spuroj povas esti rekreeblaj: la detala ellaborita kemia procedo estis tre komplika, en ĝi svarmis komplikaj formuloj, kaj la redaktoro de la revuo aperigis la verkon nur pro konsidero al la aŭtoro.
Oni trairis ĉiujn senarbejojn de la arbarego apud la ĉefurbo. Fine sur malgranda herbejo per la metodo de Kalver oni trovis la identigeblajn spurojn.
Kalver estis pendigita.
La sekvan tagon oni trovis lian kadavron senkapigita en la kadavrejo.
Depost tiam oni aparte observas tiujn scienculojn, kiuj atingas signifajn rezultojn en kemio, fiziko kaj medicino, kaj krome eĉ verkas romanojn.
FONTO: Hernádi, Gyula (1926-2005). RNA, tradukis Vilmos Benczik, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 434-436.
Tavoligo
kaj disigo
de Gyula Hernádi, trad. Vilmos Benczik
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Hungary (Encyclopedia of Science Fiction)
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 16 August 2016Site ©1999-2016 Ralph Dumain