Heinrich Heine

Lazaro

(1853-1854)

1

Lasu piajn hipotezojn,
lasu sanktajn parabolojn,
provu la demandojn damnajn
solvi sen preterparoloj.

Kial trenas sin sub kruco
sange la justul’ mizera,
dum en alta sel’ feliĉe
trotas malicul’ fiera?

Kies kulpo? Ĉu Sinjoro
mem ne ĉiopovas plene,
aŭ li mem ĉi fiojn faras?
Ha, ja estus abomene!

Jen demandas ni persiste,
ĝis per plena man’ da polvo
oni ŝtopas nian faŭkon.
Sed, ĉu tio estas solvo?

trad. Kálmán Kalocsay



FONTO: Heine, Heinrich. “Lazaro: 1” (Lasu piajn hipotezojn), tradukis Kálmán Kalocsay, en Kantoj kaj Romancoj, tradukis Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1969), p. 351. Aperis ankaŭ en La Kremo de Kalocsay.


Heinrich Heine en Esperanto

Heinrich Heine: Selected Bibliography

La Kremo de Kalocsay
(enhavtabelo)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 January 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain