William Auld

Pri la tradukado de poezio

Tre multaj personoj opinias, ke la tradukado de poezio estas neebla; preskaŭ ĉiusemajne iu asertas tion kvazaŭ ĝi estus evidentaĵo, ekz-e:

"Puŝkin, la patro de ĉiuj: li estas la unika granda ruso, kiun, ĝenate, ni devas akcepti sen pruvoj. Poezio estas netradukebla." (V.S. Pritchett anglalingve en "New Statesman, Londono, 21 aug. 1964)

Mi intencas montri, ke tio ne estas vera; ke la frazo poezio estas netradukebla estas unu el tiuj tro oftaj kliŝoj, kiuj ne signifas tion, kio supraĵe ŝajnas, sed kiujn oni citadas kvazaŭ tiun signifon ili fakte havus. Kiam iu, kiu efektive pripensis la aferon, diras, ke la poezion oni ne povas traduki, li volas diri, ke la lingvaĵo de la poezio implicas senfine pli ol ĝi nude asertas, kaj ke estas neeble, reprodukti la formalan aserton kaj rekrei ĝiajn senfinajn implicojn (kiujn, li eble sciigos, la leganto ne konscie rimarkas eĉ en la originalo — kvankam kiamaniere oni povas fari tiajn konsciajn asertojn pri tio, kio okazas subkonscie, li probable ne klarigos) en alia lingvo. Kun tio ĉi mi ne povas konsenti. Supozeble neniu volus nei, ke traduko ĉiam devas esti proksimumaĵo; sed la proksimumeco, eĉ se temas pri poezio (kiu estas lingvaĵo plej aludema), povas esti tiel proksima, ke praktike oni povas rigardi ĝin kiel preskaŭ ekzaktan. La pruvon oni trovas antaŭ ĉio en la fakto, ke tiaj tradukoj ekzistas. Se eĉ nur unu tia traduko ekzistas, tio sufiĉas por pruvi, ke la poezitradukado estas ebla kaj ekzistas en la lingvoj al mi konataj, multe pli ol po unu.

Tamen ni devas esplori la demandon, kial tiom da seriozaj personoj honeste opinias, ke poezion oni ne povas traduki. En anglalingvujo unu tre evidenta kialo estas, ke, kun honorindaj esceptoj, la ĝenerala nivelo de la verstraduko en la anglan, almenaŭ dum la nuna jarcento, estas malalta, kaj la konstanta ripetiĝo de evidenta malsukceso emas kaŭzi pesimismon en la legantoj. Krom tio, vera kultura dulingveco, kiun mi klopodos difini poste en tiu ĉi eseo, estas ege malofta, kaj tial la vera naturo de la dulingveco estas malmulte komprenata; sekve la plimultaj homoj ne povas koncepti, ke en unu menso samaj, aŭ ekvivalentaj, implicoj povas esti esprimataj en du lingvoj kaj ankaŭ tradukataj el unu en la alian. Laŭ mia opinio, por fari poezian tradukon, t.e. tian, kia kontentigu la plej rigorajn kriteriojn de tiuj, kiuj pretendas, ke ĝi estas ĉiuokaze neebla, oni devas, ideale, plenumi du kondiĉojn: la tradukanto devas esti vere dulingva, kaj — eble eĉ pli grave — li devas havi grandan poezian talenton. Ambaŭ plenumitaj kondiĉoj estas maloftaj individue; eĉ pli malofte ni trovas ilin kune en unu persono; kaj plej malofte ni trovas, ke vere dulingva poeto efektive entreprenas la tradukadon de poezio, almenaŭ en tiuj pli disvastigitaj lingvoj, kiujn oni ne malofte sed trompe nomas "ĉefaj". Mi havas kaŭzojn por supozi, ke tiurilate la situacio estas pli kontentiga en landoj politike kaj socie malpli potencaj, kiel ekzemple Hungarujo aŭ Ĉeĥoslovakio, kie tre ofte la plej elstaraj talentoj dediĉas parton el sia tempo al tradukado. En anglalingvujo, tamen, ne ekzistas dubo, ke la tradukadon oni konsideras tempmalŝparo:

"... ni devas fronti la fakton, ke ne tre multaj laborantaj tradukistoj estas kreaj artistoj; se ili estus, ili kreus originalajn artverkojn kaj ne tradukus." (Prof. Leonard Foster)

Eĉ en Anglujo, ne ĉiam estis tiel. Ĉu aŭ ne oni admiras liajn tradukojn mem, Pope ne supozis, ke li malŝparas sian tempon angligante "Iliadon" kaj "Odiseon". Spenser, Milton kaj Dryden estas aliaj notindaj ekzemploj de kreaj artistoj, kiuj dediĉis tempon kaj zorgon al tia ĉi laboro. Se la samo malofte okazas hodiaŭ, ĉu mirinde ke la poezitradukado senreputaciiĝis?

La fakto estas, ke ĉiu en la mondo estas lingve limigita, kaj preskaŭ ĉiu ĝis tre alta grado. La nombro da personoj, kiuj bone scias eĉ du lingvojn, estas relative malgranda; se ni etendas tion ĝis posedo de tri lingvoj, ĝi estas multe pli malgranda; kaj la nombro da personoj, kiuj bone scias eĉ kvar aŭ kvin lingvojn, estas etega. Sed eĉ tiu malofta kaj feliĉa homo, kiu bone scipovas kvin lingvojn kaj iomete scias (kun ĉio implicita de tiu adverbo) kelkajn aliajn, estas nepre tute senscia pri vastaj kulturterenoj (kiujn li eble volas rigardi kiel negravajn, sed kies gravecon aŭ negravecon li ne povas juĝi proprascie). Kaj sekve iu, kiu juĝas aŭ ĝeneraligas pri la naturo de lingvo kiel tia, aŭ pri kulturo, kies lingvon li ne posedas, tion nepre faras surbaze de relative malmultaj faktoj kaj altgrade nesufiĉa atestaĵo. Li devus — sed malofte okazas tiel — rigardi tian ĝeneraligon kiel tre provizoran kaj eĉ suspektindan. En ekstremaj kazoj nia komuna lingva kaj kultura limiĝo povas naski la plej nekredeble stultajn deklarojn, ekz-e:

"Okdek procentoj el la granda literatura verkaro troviĝas en la angla kaj franca lingvoj — ne valoras lerni la germanan por legi Goethe kaj Heine, aŭ la italan por legi Dante, aŭ la hispanan por legi Cervantes. Admirindaj tradukoj el ĉiuj ĉi malĉefaj lingvoj ekzistas en la angla kaj la franca." (Revuo "Queen", laŭ citaĵo en "New Statesman", Londono, 21. aŭg. 1964)

Tio estas tiel eminente absurda, ke ĝi estas ridinda, sed ĝi implicas almenaŭ du premisojn, kiuj estas same implicitaj en malpli evidente stultaj kuntekstoj. La unua el ili estas la supozo, ke ĉar iuj tradukoj ekzistas, tiuj verkoj nepre prezentas ne nur la plej bonan sed eĉ la tutan valoron de la koncerna literaturo. La skribinto de la supra citaĵo ne konstatas, ke lia opinio similas tiun de germana aŭ itala aŭ hispana ĵurnalisto, kiu informas siajn legantojn, ke ne valoras lerni la anglan por legi Ŝekspiron, ĉar admirindaj tradukoj ekzistas en ilia nacilingvo; li parolas surbaze de profunda nescio pri la koncerna literaturo. Sed tiaspeca nescio estas tute kaŭzita de nia komuna dependado de la ekzistado kaj kvalito de tradukoj el tiuj lingvoj, kiujn ni ne posedas. Oni multe tro facile supozas, ke tio, kio fakte valoras, aŭtomate estas tradukita, kaj ke tio, kio estas tradukita, estas aŭtomate la plej valora — ankaŭ ke la tradukoj estas adekvataj, kion almenaŭ V.S. Pritchett nomas neebla (ĉar Goethe, Heine kaj Dante estas poetoj). UNESCO, inter aliaj, klare rekonas, ke tio tute ne estas fakto, kaj kuraĝigas kaj monsubtenas la tradukadon de "reprezentaj verkoj" laŭ laŭdinda sed tute nesufiĉa provo plibonigi la ekzistantan situacion. Trarigardo de iu ajn volumo de "Index Translationum" klare montras, ke la tutan problemon de tradukado regas preskaŭ ekskluzive la hazardo. Antaŭ ol literatura verko povas aperi en traduko, tradukonton, ekzemple, oni devas trovi.

En Britujo tio estas relative facila se temas pri la franca, kaj ne prezentas malfacilaĵon se temas pri la germana, la itala, la hispana aŭ la rusa. Sekve libroj estas tute regule tradukitaj el tiuj lingvoj. Por la plimultaj aliaj eŭropaj lingvoj estas tute ne facile trovi taŭgan tradukanton, kaj por la plimultaj aziaj lingvoj estas pli-malpli neeble, se ni memoras, ke tradukanto devas posedi lingvajn kaj literaturajn talentojn ĝis plej alta grado. Ne malofte la "solvo" estas kunlaboro inter personoj, el kiuj po unu estas denaska parolanto de unu el la koncernaj lingvoj. Poste la eldonisto devas havi kaŭzon por kredi, ke li almenaŭ rehavos sian kapitalon el la eldono — kaj grandaj verkoj ne ĉiam ĝuas la plej grandan komercan sukceson. Sekve, kiel montras "Index Translationum", la verkoj plej ofte tradukitaj (krom kelkaj ĉiamaĉetataj verkoj, kiel la Biblio kaj la verkoj de Lenin) estas verkoj popularecaj, kiel detektivromanoj, sciencfikcio kaj aktualaj furorromanoj, kiuj kompreneble havas lokon en la mondo, sed malofte rajtas esti klasigataj kiel "granda" literaturo. Estas interese rimarki ankaŭ, ke verkistoj en iu lando, kiujn oni plej admiras en eksterlando, ne estas ĉiam la plej alte taksataj en la kunteksto de sia nacia literaturo. Byron kaj Galsworthy estas ekzemploj el la angla literaturo. Por la plimultaj anglalingvanoj, Karel Ĉapek estas la sola fama ĉeĥa verkisto, tamen en sia lando li estas malmulte pli ol verkisto de humuraj skizoj, kiun oni ne nomus samtempe kun Neruda, Ĉech, Vrchlicky, k.a. La kaŭzoj de tiu ĉi situacio estas malsimplaj, sed la rezulto estas, ke oni ofte havas tre nekorektan impreson pri fremda kulturo.

La dua premiso entenata en la citaĵo koncernas la demandon pri tio, kion oni nomas la "malĉefaj" lingvoj. Tute sendube la plimultaj germanoj, italoj kaj hispanoj estus prave koleretaj legante, ke iliaj kulturaj kaj disvastigitaj lingvoj estas nomataj "malĉefaj" kompare kun la (du solaj?) ĉefaj lingvoj, la angla kaj la franca. Sed mi volas forte aserti, ke la termino "malcefa lingvo" estas misnomigo en iu ajn kultura kunteksto. En normalaj kuntekstoj, "malcefa" lingvo signifas iun ajn lingvon krom la angla, franca germana, hispana, rusa kaj eble japana kaj itala, kaj la terminon oni aplikas al tiuj lingvoj, kiuj ne estas lingvoj de la Potencaj Ŝtatoj, kaj estas parolataj en tiuj komununoj, kiuj estas laŭnombre malpli grandaj kaj politike malpli fortaj ol la Potencaj Ŝtatoj: sekve, politike kaj eble eĉ sociologie, la esprimo havas iom da signifo. Sed en kultura kunteksto — kio en la kadro de la nuna studo signifas literatura kunteksto — ne plu havas sencon paroli tiel pri "ĉefaj" kaj "malĉefaj" lingvoj. Fari tion signifas anstataŭigi kvaliton per kvanto kiel la kultura kriterio, kio estas tre nekultura faro; alie ni neniam estus aŭdintaj pri ekzemple Sapfo. Eble oni povas pretendi, ke, kulture parolante, la bantua estas "malĉefa" lingvo, se efektive bantua literaturo estas ne- aŭ sub-evoluinta; sed la hungara estas "ĉefa" lingvo egala al la angla kaj la franca, ĉar la kvalito de ĝia literaturo estas same alta kaj ĝi inkluzivas verkojn de "monda" staturo (ekz-e Madach, Petöfi, Arany, Ady), kiuj estus rekonataj se oni povus esti legataj en monda kunteksto samkiel iliaj pli bonŝancaj kolegoj, kiuj verkas en lingvo pli disvastigita. Tiaj verkistoj estas nekonataj, kaj sekve oni supozas ilin neekzistantaj, ĉar ilia lingvo estas malmulte konata kaj adekvataj tradukoj en la lingvoj pli disvastigitaj ne ekzistas.

Malantaŭ la facilanima parolado pri "malĉefaj" lingvoj troviĝas la psiĥologia sinteno, kiu estas fonto de la problemoj, kiujn mi diskutis ĉi tie. Ĝi estas speco de supereca kompleksaĵo:

"Kiam temas pri poezio, tre multaj personoj eĉ ne volas ekscii, ke ilia propra lando ne okupas la TUTAN okupeblan surfacon de la planedo. Tia koncepto ŝajnas iel ofendi ilin." (Ezra Pound: La ABC de Legado)

Ni estas la pli fortaj, sekve ni nepre estas pli bonaj. Forprenu tiujn librojn, ni ne deziras ekscii. Tiaj homoj analogas tiujn, kiuj flankenŝovas la lingvan problemon dirante, kvazaŭ tio estus la plej lasta vorto pri la temo, "Hodiaŭ ĉiu parolas la anglan": kio devus legiĝi, "Multaj personoj en la mondo havas supraĵan scion pri la angla". Tiu, kiu diras, ke "okdek procentoj de la granda mondliteraturo estas verkita en la angla kaj la franca" volas diri: "Ĉio, kio ne estas verkita en la angla kaj la franca, estas aŭtomate nepre malsupera"; kaj tiu, kiu diras, ke la poezio estas netradukebla, volas diri, kvankam tion li ne konstatas, ke li ne deziras scii, ke lingvo, socio, nacio, eĉ individuo, ne estas unika kaj neimitebla. Tre multajn personojn obsedas psiĥologia kontraŭstaro al aliaj kulturoj, al la sukcesa tradukado de poezio, kaj al multaj parencaj aferoj, kiel la ebleco de internacia lingvo.

Se fakte la tradukado de poezio estus neebla, tre malmultaj el ni havus iun ajn okazon fari komparadon inter unu literaturo kaj alia, aŭ inter unu poeto kaj alia; malmultaj el ni scius ion ajn pri aliaj kulturoj, aŭ pri pli ol unu-du aliaj kulturoj, el propra sperto. Estas vere, ke malbonaj tradukoj povas erarigi nian juĝkapablon, kaj tiaj abundas; sed la revuo "Queen" ĝis tiu grado pravas, ke bonaj tradukoj el ekz-e Goethe, Dante kaj Cervantes — eble ankaŭ el Heine, kvankam mi ne konas bonan kompletan verkaron de Heine en la angla — ja ekzistas, sufiĉe bonaj por doni al ni fidindan laborbazon por provizoraj juĝadoj. Verŝajne s-ro Pritchett kaj aliaj ne kontraŭdirus tion; per la vorto poezio ili volas esprimi ion pli ol tio, ion multe malpli konkretan, ion, kion ili ne difinis kaj tial supozas nedifinebla. Ili eble eĉ, kiel Somerset Maugham, volus diri, ke ĝi estas io ensorbita "kune kun la patrina lakto", kio ne povas esti tradukata. Valoras esplori la bazon de tiu ĉi vastekonata opinio.

Ĉiu poezio konsistas el du ĉefingrediencoj: lingvo kaj emocio. Tiuj du estas tre intime ligitaj. La plimultaj homoj estas pli emociaj ol raciaj pri sia nacilingvo; ili defendos ĝiajn absurdaĵojn kaj malraciaĵojn (ĉar ĉiu nacilingvo, elkreskinte hazarde kaj neregule en la mensoj, buŝoj kaj verkoj kiel de geniuloj, tiel ankaŭ de stultuloj, enhavas plurajn tiajn) laŭ la vidpunkto, ke ĝuste tiuj formas ĝian spiriton kaj naturon mem, ĝian unikan karakteron. Tio probable ne gravas; sed ili kredas ankaŭ, ke la nuancoj de ilia lingvo kaj ĝia kultura fono estas signife unikaj, kaj tio tre gravas ĉar, se ili estas unikaj, — tiaj personoj pensas (aŭ, pli precize, sentas) — tiam ili ne estas reprodukteblaj en alia lingvo, kiu estas same unika kaj eble malsupera. Tio ignoras la fakton, ke, dum efektive troviĝas multo en unu socio, kiu estas almenaŭ supraĵe malsimila al aliaj (ekz-e en katolika Irlando kompare kun protestanta Anglujo, aŭ kampara Wigtownshire kompare kun industria Birmingham), ne nur, ke tiuj socioj ne estas tute sendependaj kaj sensciaj unu pri alia, sed krome ekzistas tutaj terenoj de la homa sperto kaj ekzistado — kaj tiuj estas la pli profundaj kaj pli signifoplenaj, kiel amo, kolero, la lukto por vivi kaj prosperi, la problemo pri la morto kiuj efektive estas certagrade komunaj al ĉiu vivanta homo, kaj ke estas precize komunaĵoj, kiuj kreas nian komunan homecon kaj ebligas kompreni unu la alian, kiam lingvo ebligas al ni interkomunikiĝi. Bedaŭrinde, la sperto de la plimultaj personoj estas preskaŭ tute nacia kaj alproprigita pere de unusola nacilingvo, kaj ĝuste el nia sperto ni atingas niajn emociajn kaj logikajn konkludojn. Tial estas ofte malfacile konvinki la homojn pri la fundamentaj similecoj inter homoj, nacioj kaj kulturoj; efektive, ĝis oni sukcesas forĵeti emocian ŝovinismon, estas ofte neeble eĉ koncepti pri tiaj kultursimilecoj, kiujn kaŝas la pli facile percepteblaj tamen supraĵaj malsimilecoj de superkonstruaĵo. Dulingva sperto, kompreneble, kiam ĝi estas vera dulingveco, en kiu neniu el ambaŭ lingvoj pli influas la menson, klare evidentigas la similecojn inter lingvaj rimedoj de pensado kaj esprimado; sed tia dulingveco, kiel mi indikis supre, estas treege malofta. Tia ĝi estas, ĉar ĝi postulas konstantan mergiĝon en du malsamaj kulturoj, kaj kie ĝi okazas, tio estas ĝenerale en cirkonstancoj, kie la lingvo parolata en la hejmo estas alia ol la lingvo, per kiu oni ricevas sian edukadon; oni trovas ĝin, ekzemple, inter iuj skotaj gaeloj kaj ĉe iuj kimroj: ĝi estas malpli ofta, ol oni eble supozus, en Usono, kie socia premado al enmigrintaj gepatroj ordinare devigis ilin akcepti la anglan eĉ en la hejmo. Kaj eĉ tie, kie ĝi okazas, ni fakte trovas plej ofte, ke la lingvoj, el emocia vidpunkto, signifas malsamaĵojn en la sama menso: la hejma lingvo estas la lingvo de sentimento, la eduka lingvo estas la panakira lingvo, kaj sekve duflankeco sentiĝas. Malantaŭ ĉiu el la du lingvoj sentiĝas malsama socia etoso, plejparte kaŭzita de ekonomiaj kaj politikaj premadoj; dulingvulo en socio plejparte unulingva, kiel gaelo vivanta en Sudskotlando, ne malofte trovas, ke li eĉ devas defendi sian denaskan lingvon; li eble sentos sin defendigema pri ĝi kaj atakema al la "fremda" lingvo (kiun li tamen tutnature parolas) per kiu li perlaboras sian panon. Tio ne estas, finfine, vera dulingveco.

Ekzistas fakte unu speco de vera dulingveco, kiu estas eble pli ofta ol iu ajn alia, ĉar ĝin ne perturbas konfliktantaj lojalecoj. Mi aludas la dulingvecon de la nacilingvo kaj Esperanto, kiu estas multe pli disvastigita ol multaj homoj volas rekoni. Tra la mondo troviĝas multaj homoj — inter ili poetoj kaj tradukistoj kiuj estas tiamaniere dulingvaj, kaj ilia unikeco kuŝas en tio, ke ilia kultura fono tendencas esti sama en ambaŭ lingvoj; ili multon lernas pri aliaj kulturoj pere de Esperanto, sed sen tiuj psiĥologiaj kaj naciaj premoj, kiuj neeviteble ligiĝas kun dua nacilingvo. Tion, kion ili lernas pere de Esperanto, ili povas facile mergi en sian nacian heredaĵon, pere de kio ili povas siavice kontribui al vere internacia kulturo. Parto el tiu kontribuado konsistas el la tradukado el ilia nacia poezio en Esperanton. Mi skribis aliloke (1) pri la avantaĝoj de Esperanto tiurilate: ĝia fleksebleco, ĝia semantika ekzakteco en kombino kun subtileco de vortkonstruado, ĝia adaptebleco al diversaj ritmoj kaj ĝia riĉeco je rimoj, kaj tion mi ne ripetos ĉi tie. Sed mi devas mencii la plej gravan el ili, en la kunteksto de kiu mi ekiris: malsimile al preskaŭ ĉiuj tradukoj el unu nacilingvo en alian, kie la tradukanto tradukas en sian denaskan lingvon el lingvo, kiun li konas malpli intime, esperantaj tradukoj estas ordinare farataj el la denaska lingvo (kies nuancojn la tradukanto indiĝene komprenas) en lingvon, kiun li same intime konas. Iu ajn objektiva menso konsentos, ke tio estas grava diferenco. La esperanta tradukanto estas (preskaŭ unike) vere dulingva.

Mi scias tre bone, ke ekzistas personoj, kiuj estas pretegaj aserti, ke Esperanto ne kapablas literaturon, aŭ kiuj informas nin, ke Esperanto estas nura ĉifro, seka, nekapabla esprimi emocian sperton. Tiaj homoj rifuzadas esplori la atestaĵon, kiu estas precize la ekzistanta literaturo en Esperanto, kaj kiun, kiel iun ajn literaturon, povas finjuĝi nur tiuj, kiuj posedas la koncernan lingvon. Same kiel ĉe iuj ajn poemtradukoj, tradukojn en Esperanto povas juĝi nur tiuj, kiuj intime konas ambaŭ lingvojn: la originalan kaj la tradukan. Kompreneble ne mankos homoj, kiuj informos vin, ke "evidente" iu "artefarita" lingvo ne povas esprimi ĉiujn subtilaĵojn de asocieco kaj aludo heredita de poezia tradicio, kiu sin etendis dum jarcentoj, kaj kiujn ni ĉiuj ensorbis "kun la patrina lakto" — jen emocia frazo, se entute tiaj ekzistas! Ankaŭ tion ĉi mi plene traktis aliloke (2); sed la "patrina lakto" estas la nabo de la afero, ĉar simple ne estas vere, ke oni akiras poeziajn asociecojn tiamaniere, tial ke ili dependas de lingvo, kiun ni ne akiras ĝis post la demamiĝo. Lingvajn asociecojn oni devas lerni, kaj ofte per la malfacila studado en literaturaj klasĉambroj. Lulkantoj kaj infanrimaĵoj estas plej proksimaj al la patrinlakta skolo de poezio, kaj, kvankam ili estas gravaj, ili malmulte influas nian lingvan komprenon de la ŝekspiraj tragedioj.

Mi volas pritrakti unu ekzemplon por montri, kial mi asertis, ke la asociecojn de la poezio (kaj lingvo ĝenerale) oni devas lerni. Pli detala pritrakto estas trovebla en la menciita studo. Ni pripensu la "Alparolon al la diablo" de Robert Burns. Estas probable vere diri, ke tiun ĉi poemon oni ne povus esti skribinta ie ajn krom en kalvinisma Skotlando, ĉar ne nur la koncepto pri la diablo kaj la sinteno al li en la poemo estas tipaj pri kalvinismo kaj netipaj pri aliaj formoj de la kristanismo, sed la poemo estas evidente verkita en kontraŭstaro al tiu speco de eklezia diktaturo, kiu ekzistis aparte en Skotlando de la 18-a jarcento. Laŭ tiuj faktoj, tamen, oni eble volus argumenti, ke nur skoto iam ajn povus legi la poemon kun plena kaj perfekta kompreno. La vero estas, ke la hodiaŭa skoto ne vivas en kalvinisma socio, kaj eble la plimultaj vivantaj skotoj, malgraŭ sentimentaleco, eĉ ne scias, kion signifas kalvinisma socio. Tiuj, kiuj ja scias, devis lerni pri tio, samkiel ili eventuale devus lerni pri budhisma socio — kaj multon el tio, kion ili lernis, ili lernis ĝuste pere de la poezio de Burns, t.e. la procezo okazis en mala direkto ol tiu, kiun oni antaŭsupozus. Sekve, hodiaŭ, la plenan valoron de tiu poemo de Burns povas ricevi ĉiu, kiu havas tiom da supraĵa scio pri 18-jarcenta Skotlando, kiom necesas por scii, ke pluredzineco ekzistas en muslimaj landoj, aŭ ke iuj budhistoj kontemplas sian umbilikon, aŭ ke harakirio estas japana speco de sinmortigo — tiu speco de supraĵa scio, kiun posedas ĉiu kulturito pri aliaj kulturoj. La poemon oni povas legi, kompreneble, kondiĉe ke oni komprenas la lingvon de Burns, aŭ povas legi tradukon tiel bonan kiel tiu de Marŝak en la rusa, de Rossetti en Esperanto, aŭ de Krynski en la pola — ĉar la poemo estas tradukita, kaj, kiam la tradukinto havis sufiĉe da talento, bone tradukita.

Fine; iom pri vortludoj. Ni ĉiam aŭdadas, ke la vortludoj estas netradukeblaj, kaj tiu supozo tre similas la aserton, ke poemoj estas netradukeblaj, kaj pro pli-malpli samaj kaŭzoj. La tradukado de vortludoj dependas, ne de la lingvo, sed de la lerto kaj sprito de la tradukanto. Fundamenta regulo de ĉiu tradukado estas tio, ke oni tradukas ne vortojn sed ideojn, kaj ĉiu konsentas, ke vort-per-vorta tradukado, preskaŭ neniam estas ebla. Tiam kiam multaj tradukantoj renkontas vortludon, ili tradukas ĝin laŭvorte kaj, trovante, ke la samaj signifoj ne koincidas en la dua lingvo, rezignas malespere, kiam ĵonglado per la du (aŭ eĉ pli) ideoj entenataj en la originalo kutime alportos kontentigan solvon. Kiel ekzemplojn mi volas citi nur du vortludojn, kiuj lastatempe venis sub miajn okulojn. La unua estas el Akto 1 Sceno 5 de "Antonio kaj Kleopatra", kie Kleopatra alparolas la eŭnukan Mardjano:

CLEO: Hast thou affections?
MARD: Yes, gracious madam.
CLEO: Indeed?
MARD: Not in deed madam,
for I can do nothing
But what indeed is honest to be done.
Yet have I fierce affections, and think
What Venus did with Mars.

Tio estas rekta koincido de sonoj inter unu vorto kaj du aliaj kies signifo estas alia; se la sama koincido ne okazas en la traduka lingvo, ĉu la tradukanto ellasu la vortludon? Aŭ subigu ĝin al noto — sur la scenejo ne ekzistas notoj? Jen solvo, kiu retenas la tutan signifon de la ĉerpaĵo:

KLEO: ĉu vi sentas inklinojn?
MARD: Jes, moŝtino.
KLEO: Efektive?
MARD: Min klini al la inoj ne valoras,
ĉar mi ne povas, malgraŭ la inklinoj,
fari krom ĉastajn farojn. Sed inklinojn
tre fortajn mi posedas, kaj pripensas
kion kun Mars' Venuso faris.

Denove, en Akto 1 Sceno 1 de "Romeo kaj Julieta" ni trovas tutan liniaron plenplenan de vortludoj. Mi elektas kiel ekzemplon, kiu tipigas la emon de Ŝekspiro al komplikaj vortludoj postulantaj pli longan elmontron ol la supra, jenan:

SAMP: I strike quickly, being moved.
GREG: But thou art not quickly moved to strike.
SAMP: A dog of the house of Montague moves me.
GREG: To move is to stir, and to be valiant is to stand;
therefore, if thou art moved, thou runnest away.

La komplikaĵoj de tiu vortludo estas solvitaj jene:

SAMP: Mi trapikas rapide, se mi stimuliĝas.
GREG: Sed vi ne stimuliĝas tre rapide
SAMP: Pro kanajlo de l' Montagoj mi sentas stimuliĝon.
GREG: Kuraĝulo staras, timulo kuras; timuliĝo signifas, ke vi forkuras.

Kompreneble, vi povas juĝi la sukceson aŭ malsukceson de tiuj tradukoj, nur se vi konas ambaŭ lingvojn. Sed tio sumigas la tutan malfacilecon de diskutoj pri tradukado.


Notoj:

(1) "La internacia lingvo kiel belarta tradukilo" (en Memorlibro pri la Zamenhof-jaro).
(2) Mitoj kaj faktoj pri Esperanto, CED, 1964.


FONTO: Auld, William. “Pri la tradukado de poezio,” Heroldo de Esperanto, n-ro 16, 17, 18 (1386, 1387, 1388), 40-a jarkolekto, okt-nov. 1964. Ankaŭ en lia esearo Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), pp. 21-32.


Kiel Esperanto influis mian karakteron kaj mian karieron” de William Auld

Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld

Pasio-Pasivo” (pri Eŭgeno Miĥalski) de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Ĉe blogo Ĝirafo:

Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj:

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj

Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio

William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, & Sándor Szathmári

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (4) . . . kaj fuŝa propagando

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (5): tradukado
(pri la eseo ĉi tie prezentata)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 May 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain