Pasio-Pasivo

de William AULD


  El ĉiuj niaj poetoj la mondo neesperantista salutus plej senhezite, je la unua ekrigardo, verŝajne Eŭgenon Miĥalski (1). Tio ne signifas, ke li pli ol iu alia meritas tian akcepton. Sed la neesperantistaj poeziamantoj de la grandaj t.n. kulturlingvoj rekonus en liaj poemoj la samajn tendencojn, efikon de la samaj problemoj, ideoj kaj formoj, kiuj samepoke efikis sur la iradon de iliaj nacilingvaj poezioj. Niaj aliaj poetoj ellaboris kulturon kaj tradicion freŝe originalajn, surprize sendependajn de la tradicion de la kulturlingvoj: — eble pro tio, ke la granda plimulto el ili devenis de malgrandaj landoj ekster la influo de la kulturlingvoj — de Latvujo, Estonujo, Hungarujo, k.a. (Kompreneble, tio ne estas la sola kaŭzo. En ĉiu lingvo kreiĝas kulturo konforma al la spirito de tiu lingvo kaj de la medio en kiu ĝi estas uzata (2). Nature, la internacian lingvon uzas homoj havantaj internacieman vivpercepton, homoj progresemaj, kiuj konstruas la fundamenton de la futura mondkulturo. Ili do kreas kulturon, kiu jam nun ekiras laŭ vojo, kiun nek iras nek iros la dekadencaj kaj mortantaj naciaj kulturoj. Al tiu kulturmovado aliĝas ankaŭ anoj de la grandaj lingvogrupoj; sed la avangardon ĝis nun nepre formis poetoj devenintaj el pli malgrandaj nacioj.) Miĥalski tamen ne nur verkis en epoko kiam la vere internacia kulturo ankoraŭ ne ricevis fortan kaj definitivan formon, sed ankaŭ devenis de granda nacikulturo, kies aktualajn emojn kaj problemojn li tutkore, konscie kaj subkonscie, partoprenis. Kiel ruso en postrevolucia Sovetio, li nek povis nek volis eviti influon sur lian pensmanieron kaj vivkoncepton de la historie kaj dialektike materialisma dogmaro, kaj lia poemkolekto "Prologo" estas — laŭ lia propra deklaro (3) — provo solvi la dilemon de sentema intelekto distirata de novaj konceptoj kaj malnovaj antaŭjuĝoj (4). Ĝi estas eĉ pli. Ĝi estas, laŭ mia opinio, unua, jam sukcesa paŝo al nova kulturo.

  La marksist-leninista dogmaro asertas — cetere, laŭ mia opinio, tute prave — ke nova sociordo naskos novan kulturon. Sed kompreneble kaj bedaŭrinde oni ne volas trankvile ĝisatendi la naturan plenumiĝon de tiu evoluo, sed klopodas forci ĝin. Oni volas vidi ekfloron de la mirinda nova kulturo, kiam la mirinda nova sociordo ankoraŭ ne firme radikiĝis. Tio signifas, laŭ mia opinio, ke la marksistoj ne funde ellernis la lecionon de la historio, kiun ili apelacias. Tute certe la anstataŭigo de servuta sociordo per leviĝanta kapitalisma sociordo naskis brilan kulturon; sed tiu kulturo manifestiĝis nur tiam, kiam la kapitalismo estis firme establita, nome subkonscie akceptita de la socia menso. Kaj krome, kaj pli grave, ĝi baziĝis sur, kaj seninterrompe evoluis el, la malnova kulturo, Ĝi iris novajn, pli briliantajn, vojojn, sed ĝia elirpunkto troviĝis sur la tereno de la malnovo. Kaj en sia "Prologo" Miĥalski komencis adapti la metodojn kaj rimedojn de la ekzistanta poezio al la nova idearo, modifante ĝin, preskaŭ nerimarkeble, laŭ la postuloj de la nova, preskaŭ subkonscia vivkoncepto formiĝanta dum malfacilaj luktoj kaj streboj en lia menso kaj — pli grave — lia sentaro. Li estis treege delikata anteno, kiun influis ĉiuj ondetoj de la ĉirkaŭa atmosfero, kaj kiu povis elekti inter ili la pli fortajn kaj gravajn. Kaj li sukcese faris la unuan paŝon, kiu la iron direktas.

  Sed oni ne lasis lin trankvila. Oni ne komprenis lin, kaj volis perforti lian talenton. Pli ortodoksaj marksistoj, havantaj definitivajn antaŭsupozojn pri la eventuala formo de la nova kulturo, plendis ĉar la poemoj de Miĥalski ne havis tiun formon. Nekrasov, mem poeto — sed kun tute alia, pli didakta talento — demandis (5): "Ĉu vi ne intencas jungi vian Pegason por elveturigi la ĉaron de la juna esperanto-literaturo sur la grandan vojon de la batalo de l' homaro por la nova mondo kaj por la nova kulturo?" Tio legiĝas: ĉu vi ne volas jungi vian Pegason al nia dogmaro-ĉaro? Laŭ Nekrasov, mankis al Miĥalski fiksita vidpunkto, pozitiva konscio, aktiva rilato al la vivo; kaj, almenaŭ rilate la du unuajn, Nekrasov verŝajne pravis. Sed li eraris supozante, ke tio estas "malsano": kontraŭe, ĝi estis vivrilato plej sana. Fiksita vidpunkto, pozitiva konscio, blindigus kaj surdigus la poeton al la veraj tendencoj de la epoko. Li permesus al si senti nur tion, kio konformus al la postuloj de lia konscie fiksita vidpunkto; ĉion alian li tordus kaj premŝanĝus por ĝin konformigi, kaj ricevus kaj disvastigus falsajn impresojn. Cetere, fiksita vidpunkto kaj pozitiva konscio, se ili ne naskiĝis en la poeta subkonscio pro vera interna konvinkiĝo, ŝtonigas kaj mortiga sla poetan talenton. Tio okazis al multaj poetoj, precipe klaskonsciaj. Kaj tio okazis ankaŭ al Miĥalski. Eble lia talento simple elĉerpiĝis; sed mi opinias, ke ne. Preskaŭ certe la kritikoj de la aliaj marksistoj sukcesis konvinki Miĥalskin, ke li vere ekiris malĝustan vojon; li ĉesis fidi sian sentaron kaj subkonscion kaj silentigis ilin sub la jugo de despota dogmaro. Li ekverkis pomeojn "klasbatalajn", kaj silentiĝis por ĉiam la individua voĉo de la poeto Miĥalski; de tiam, anstatŭ violonĉeli li tamburis. Liaj verkoj fariĝis krude didaktaj. Anstataŭ interpreti, li propagandis. Apenaŭ unu versaĵo en lia lasta volumo (6) postivivis ĝian naskiĝon. Al ni hodiaŭ tiuj poemoj nenion diras; sed Nekrasov triumfe salutas la novan Miĥalski: "Ke... transformiĝo de Miĥalski okazas reale, ni povas jam nun konstati laŭ la du plej novaj poemoj de Miĥalski, presataj... en tiu ĉi numero de 'La Nova Epoko'" (7). Jen estas specimena fragmento:

Keletaĝo aŭ mansardo: jen kulmino de l' komforto.
Konsumiĝo pro laboro: por proleta certa ŝanc'.
Hotelkaĝo aŭ bulvardo: por virino — vendosorto.
Mizeriĝo kaj doloro.
                      Por proleto fiinstanc'!
La karcero. Lum' tra krado. Lito pajla. Akuzito.
Tribunalo. Prokuroro: "Ribelantojn de l' popol'
Al galero, ekzilado!" Jen kanajla burĝ-civita
Kriminalo...
                   Nun-eŭropa porproleta aŭreol'!

  El tiaj krudaĵoj devis konsisti la nova kulturo! Antaŭjuĝemaj marksismaj dogmuloj do ne komprenis, ke la "nova kulturo" ne baziĝus sur adoro al la maŝino kaj la laboristo, sed devus baziĝi sur studo de etikaj vivproblemoj laŭ dialektika vidpunkto. (Eble ŝajnas nun, ke ankaŭ mi antaŭjuĝas kaj difinias apriore kaj sen konkreta kaŭzo la sekvotan vojon; sed ne: mi tiras pruvon pri mia konkludo el la "Prologo" de Miĥalski.)

  En ne-marksistaj rondoj oni eĉ malpli komprenis lin. Oni rimarkis en liaj verkoj fenomenon, kiun oni nomis "haŭtvolupto" aŭ "erotismo" (8), malgraŭ la fakto, ke nur 14 el la 37 poemoj en "Prologo" eĉ supraĵe tuŝas amajn temojn. (Efektive, tiu sinteno montriĝis ne nur ĉe la "samideanoj", sed ankaŭ ĉe la "kamaradoj"! (9) Sed kompreneble Miĥalski devis esplori ankaŭ amajn temojn. La amo, de kiam ekaperis poezio inter la homoj, formis sendube ties ĉeftemon. Nature. Se oni sukcesus kompreni la seksajn rilatojn de viro kun virino, oni komprenus verŝajne la signifon de la vivo. Kaj por Miĥalski la rilato inter viro kaj virino reliefigis simbole ion tre gravan: la esencan konflikton en la vivo, la lukton inter komplementoj — unuvorte, la dialektikon de la universo. Prave mi ĵus skribis: reliefigis; tiu ĉi konflikto de komplementaj kontraŭoj elstaris en la cerbo de Miĥalski kvazaŭ obseda ombranta bildo:

    Golgotas la vivo.
Du krucoj —
    Ŝi kaj mi (10)

  Ĝi estis tiel reala por li, kiel la konflikto dio-diablo por la kristano. Ĝi estas, kompreneble, la sama konflikto. Ĝi estas la konflikto, kiun Miĥalski plej nude kaj nemiskompreneble priskribis en "Paraleloj":

... Novo — malnovo,
eterno — momento,
potenco — senpovo,
feliĉo — turmento, k.t.p.

  Paroli pri "haŭtvolupto" signifas lasi sin blindigi per la prudo; pruduloj estas homoj, kiuj, pretendante ekzalti la spiritan flankon de la seksa rilato, estas tamen tiom obseditaj de la korpa flanko, ke ili ne povas rilati sagace al ĝi. Ili ne volas vidi, ke la homa seksrilato estas plej intima kunfando de la korpa kaj spirita ecoj de la homo, ke la korpa kaj spirita flankoj absolute ne povas apartiĝi, kaj ke, plej grave, la spirita flanko tute ne povas manifestiĝi krom en fizika maniero. Por kompreni la spiriton oni devas antaŭ ĉio studi la korpon kaj ĝian agadon. Tio validas ne nur en rilato seksa. Pruda reago al erotika poemo do malebligas kompreni spiritan signifon de la problemo, kiun la poeto esploras. Miĥalski mem protestis (11), ke tiaj kritikantoj "ne rimarkas en 'erotikaj momentoj' batalon de kontraŭaĵoj, batalon de polusaj fortoj de l' individueco". Sed ĝuste per ekzameno kaj eventuala solvo de tiaj dialektikaj kontraŭaĵoj Miĥalski esperis interpreti al ni misterojn de nia spirita universo. En sia listo de "paraleloj" li ne aldonis la verson: "Viro... virino" sed li specife esploris ĝin en kelkaj poemoj.

  Kiaj tial mi diris, ke neesperantistaj poeziamantoj volonte salutus lin. En la mensoj de ĉiuj talentaj poetoj de la "kulturlingvoj" en tiu epoko (la unuaj jaroj post la unua mondmilito), sentiĝis granda konflikto, kaj ili pli-malpli konscie serĉis solvon. Oni povas pretendi, ke konflikto (respektive dialektiko) estas la impulso de ĉiu poezio; sed en tiu epoko la konflikto ŝajnis pli turmenta, pli konscia kaj sekve pli reala, kaj al la poetoj mankis konkreta fido al kiu ili povus sin apogi. Ili ne povis orientiĝi, kaj tial serĉis ian kredon aŭ normon. Multaj sin turnis al la marksismo, sed trovis ĝin, post pli aŭ malpli longa provo, (en landoj nekomunismaj), nekontentiga. Estas dubinde, ĉu ili komprenis ĝin; estas tute certe, ke ili ne sentis ĝin. En komunismaj landoj ili tro konscie klopodis verki laŭ dogmaro racie akceptita sed ne emocie ensorbita. Ĉie la konflikto restis nesolvita. Ankaŭ ĉe Miĥalski: sed li estis izraelido, kiu ekvidis la promesitan teron.

  Se tiu sama konflikto ne sentiĝas ĉe aliaj esperantistaj poetoj de la epoko, tion kaŭzas verŝajne la signifoplena fakto, ke tiuj poetoj jam trovis, kaj akceptis per sia subkonscia menso, solvon respektive fidon, kiu kontentigis ilin kaj povis solvi por ili la konflikton. Ili trovis la esperantistmon. Ni aŭdis multon pri la interna ideo: en nia poezio ni vidas praktikan manifestiĝon de tiu nebula sed aktuala arkano. Akirinte profundan fidon pri nia afero, la poetoj ne plu spertas la konflikton kaj kreas, kiel mi jam diris, la kulturon de la futuro.

  Mi traktis ĉi tie nur la poemojn en "Prologo": ili estas la matura kontribuaĵo de Miĥalski al nia afero. En "La Unua Ondo" la lernanto sin ekzercas pri sia metio; en nur unu el la versaĵoj ekaŭdiĝas potencaj tonoj de kapabla poeto. Eble, ĉar tiu kajero jam delonge nehaveblas, estus interese represi ĉi tie tiun fruverkon:

Jam superfluas vortoj, — transiru ni al agoj,
posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉimagoj —
ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.

Ni forĝu novan vivon sur firma nov-amboso
kaj ŝprucu ni fajregojn en la aer' mucida, —
ĉar vera viv' naskiĝi nur povas el ĥaoso,
alie ni pereos pro nia stat' rigida...

Miljaroj jam forpasis en paca evoluo —
kaj kion do ni havas en fina rezultato? —
— Malĉasto ĝenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!

"Ŝtupar' de Evoluo" — ne estas nia savo,
ĉar ĝian lastan ŝtupon ĉu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
la Vivo, suĉa Monstro, triumfas kaj katenas.

Ni devas nin pretigi al la operacio
kaj per sentrema mano distranĉi la absceson
por tutforigi puson el korpo de l' socio
kaj de malsan' terura ĉesigi la progreson.

Ni rekomencu vivon sur ŝtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
kreante rigidaĵoj el alta idealo.

Sufiĉas prostituo de vol', kuraĝa penso; —
ni devas plene ĝui spiritan liberecon;
per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!

  La "Du Poemoj" represiĝis poste en "Prologo", kun gravaj plibonigoj. "Fajro Kuracas" estas senvalora krudaĵo.

  Do sur "Prologo" baziĝos la reputacio daŭra de la poeto. Ĝi estos reputacio firma. Miĥalski staras iom aparta de la ĉeffluo de nia poezio, kaj lia influo verŝajne neniam estos granda; sed liaj verkoj havas ĉiaman valoron kaj ĉiam meritos studon (12).


Piednotoj

(1) Poemaroj de E. Miĥalski: La unua Ondo: Saratov 1918. — Du poemoj: Moskvo 1922. — Prologo: Leipzig 1929. — Fajro Kuracas: Leipzig 1932.
(2) Vd. Lapenna: "Retoriko" (Parizo 1950), p. 27-23.
(3) "La Nova Epoko", majo 1930, p. 233-239.
(4) Komparu:
  Nervece turnas-turnas mia penso
  foliojn de l' kreiva libr',
  kaj en sonanta preĝ-incenso
  eknaĝas rememoroj-vibr'.
         (Dediĉo al L. Ivn.)
(5) N.V. Nekrasov: Artistoj de Verso. "La Nova Epoko", Leipzig, Aŭg. 1929, p. 316-320.
(6) "Fajro Kuracas".
(7) Majo 1930, p. 240. La poemoj poste aperis en "Fajro Kuracas".
(8) Vidu ekz-e "Esperanto", n-ro 10, 1929.
(9) Ĵief en "Sennaciulo", n-ro 245.
(10) "Ajno".
(11) "La Nova Epoko", majo 1930, p. 237.
(12) Post kiam mi verkis la supran studon, mi eksciis pri kvina poemaro de E.M., kiu verŝajne aperis post "Fajro Kuracas", sed kiu tamen enhavas nur bagatelajn ampoemojn verkitajn dum lia ekstrema junaĝo. La verkon mi mem ĝis nun ne vidis.


FONTO: Auld, William. “Pasio-Pasivo,” La nica literatura revuo, 1/1 p. 20-26. Aperis ankaŭ, alititolita “Pasivo-Pasio”, en William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK-Stafeto, 1978), pp. 181-188. (El la retejo de Don Harlow.)


Amaj melodioj: III de Eŭgeno Miĥalski

Al memoro de Majakovskij” de Eŭgeno Miĥalski

Poeto de l’ Streĉita Kordo de Eŭgeno Miĥalski

Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski) de E. Miĥalski

Mi Estas” (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Amaj melodioj: III” de Eŭgeno MIĤALSKI,
deklamas R. Dumain (sonregistraĵo)

Paraleloj de Eŭgeno MIĤALSKI

Al Virino de Eŭgeno MIĤALSKI

Jam Superfluas Vortoj de Eŭgeno Miĥalski

Poemoj de Eŭgeno Miĥalski ĉe SAT-Kulturo

Prologo de Eŭgeno Miĥalski

Mi Estas de Ĵak Le Puil

Yevgeny Mikhalsky (in English)

Eŭgeno Miĥalski (sama teksto en Esperanto)

Eŭgeno Miĥalski - Vikipedio

OLE: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski (Akademio Literatura de Esperanto)

Miĥalski, flirta papilio recenzo de Nikolai Lozgaĉev

Poeto de amo kaj revolucio recenzo de Boris Kolker

Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj de V.A. Kornilov & J.M. Lukaŝeviĉ

Pri Vivo kaj Morto de Eŭgeno Miĥalski de NikSt

Eŭgeno Miĥalski @ Ĝirafo

Ĉe blogo Ĝirafo:

Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj:

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj

Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio

William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, & Sándor Szathmári

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (4) . . . kaj fuŝa propagando

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (5): tradukado


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 June 2016

Site ©1999-2018 Ralph Dumain