Ju alten oni soras

William Auld

ju alten oni soras des glacie
opresas la aero nigre rara

kaj en la kosma vasto nur silento
kaj friska blovo ĉe la frunto pala

sed kelkaj ĝin aspiras sur flugiloj
pulsante supren kun okuloj fiksaj

rigardas al la stelohemisfero
al lunspeguloj kaj planedoj diskaj

neatingeblaj sed eterne logaj
kelkfoje tamen oni ekkonscias

izolon tristan kaj rigardas retro
kaj la obtuzon de la greg’ envias

krablanta blinde sur la terokrusto
tiam suspire tra ĉielmalheloj

vokas animo al anim’ parenca
pli diste disaj ol du fridaj steloj

FONTO: Auld, William. “Ju alten oni soras” (1951) en 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 28-29. Ankaŭ en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro [originale en Unufingraj Melodioj], red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 309.


Rimletero 77” de William Auld

"Rimletero" (pri John I. Francis) de William Auld

William Auld de Esperantiĝo al Militservo

William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Esperigo per la vivo [recenzo: Auld, William: 75 Jaroj] de Andrej Peĉonkin


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 October 2012

Site ©1999-2014 Ralph Dumain