Plendo de Maljuna Fantasciencamanto

(1986)

William Auld



Miajn planedojn oni ŝtelis,
esperojn al rubujo pelis:
marsanojn oldaj ne ekzistas,
kaj venusanoj ne faŝistas,
kaj nia luno estas vaka,
sen alistela band’ ataka;
sub jupitera atmosfero
ne rampas vivantar’ el fero,
kaj en la zon’ asteroida
jam ne komplotas cerbo frida...
Priŝtelis min, eĉ sen intenco,
la mirindaĵoj de l’ scienco,
kiujn mi devus tre admiri
anstataŭ sakri kaj fi-diri.
Diablo prenu la realon,
se ĝi detruas mars-kanalon!
Mi fekas pri la faktplenumo
kontraŭ Princinon de Barsumo!

Al steloj galaksiolimaj
vojaĝu mi? Tro malproksimaj!
Junuloj tion fantaziu—
sed iam velkos ankaŭ tiu,
kiam scienco pezaplande
invados galaksiorande,
kaj trovos tie, ja kun spleno,
nur senvivecon de l’ malpleno.

Aŭ eble, dum la homoj vivos,
la homa fantazi’ aktivos?



SOURCE: Auld, William. “Plendo de Maljuna Fantasciencamanto” (1986), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 704-705 (en sekcio Neenlibrigitaj poemoj).


Ĉu solas ni?” de Julian Modest

En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 August 2014

Site ©1999-2021 Ralph Dumain