Koŝmare en La Kancerkliniko

Poemoj de Ralph Dumain



Hajke

Mi poemfekas,
         post manĝego je spertoj,
donacon por vi.


Tezo pri Soveta Rokmuziko

Koleraj krioj kontraŭ burokratoj
lamas, pro foro de la fontoj:
Usono, Afriko. “Naŭtilus Pompilius”
el izolo frida, Siberia,
venis al Moskvo kaj revenis
alfrontinte komsomolajn kretenojn
kiuj timas improvizojn.

Subtera ribelo, sed kie la animo?
Venu al la fonto kaj eltrovu
sableron de libero netroveblan
de Satano—dialektikan momenton.
Regeneru la human substancon.
Spiritajn armilojn ni donacos
Por liberigi vian negran kernon.
Donu al ni Lenin
Por ke ni venku la vampirojn.

Laboristoj de la mondo unuiĝu
ĉirkaŭ ĵazmuzikon.
Ni ekstermu la faŝistojn niajn,
kaj vi, per nia magio,
forpelu por ĉiam la fantomon de Stalin.


Kontraŭ Usono

. . . pro proksimo
         al la ŝlimo,
         en stat’ de ŝimo . . .

mia fantazio
         imagis multon ravan
                  sed ne elpensis trafan 
                           de l’ aktual’ vizion.

Apudas markoj de la nuno:
         mikrokomputilo,
         frapmuziko,
         ŝajnkulturo
                 maŝineca,
         bankskandal’,
         senhejmularo,
         sindikatoj
                  sub frakaso,
         drogmilito
                  sur la strato,
         buĉad’ sen ĉes’
                  en Vaŝington’
                  kaj Salvadoro
                  malgraŭ forges’
                           ĉe la televida koro.

En ĉi-epoka homsufoko
estas mi, anakronismo.

1990.08.24-25


Koŝmaro de Kulturo

Kulturo, mia malamiko,
homdetruas laŭ efiko.

Vi vivigas kaj mortigas
la spiriton.

Markson vi murdis
per naciismo.

Vi estas kvazaŭ anuso;
ĉiu havas.

Nune, en via prizon’,
ni fekas en la pantalon’.

1990.08.27



FONTOJ:

Godard,” “Tezo pri soveta rokmuziko,” “Hajke,” “Al perfektaj duonsferoj,” “Mia deksepa jaro”; La Kancerkliniko, n-ro 51, julio-septembro 1989, p. 9.

Malfermu la Sonon (por Miles Davis, 1959), “Koŝmaro de Kulturo,” “Kontraŭ Usono,” “El Paradizo,” “Omaĝo”; La Kancerkliniko, n-ro 56, oktobro-decembro 1990, p. 9.


Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

William Blake en Esperanto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 June 2014

©2014 Ralph Dumain