Jean Luc Godard
(unua parto)

de Ralph Dumain

Jen fekbulo por okulo.
Ĉu franca merd’ pli bonodoras?
Tintas leĝera pis’ likanta
   el burĝa franca cerbo klera.
Ho, glor’ de avangardo franca:
   sonas kiel franca popmuziko,
   senstila, sensubstanca.
Godard profetas paneon etburĝklasan.

Eskapismo triviala beletrisma tedas
jam, socikritik’ naiva novan sangon
vampirumas. Alvenas ‘68.
Studentoj strikas, kaj Godard eldonas
filmekzercojn eĉ pli senenhavajn.
Maŭ Zedong vivigas la pejzaĝon.

Radikala ŝiko, gracio de Francio:
pisoza pantalon’, kaceto elpendanta,
Jean Luc al Maŭ ekpreĝas:
   “Bugru min, Maŭ! Mi renaskiĝu!
   Bugru min, dum mi masturbos
   sur via Ruĝa Libro.
   Bugru min kiel vi midzis Stalin!

“Fidelon al la tria mond’ mi pruvu,
   bugru min! Maŭ, via vojo patra
   inspiras mian klasbatalan arton
   senkompreneblan. Klaron mia ardo
   por via kac’ sangruĝa ne bezonas.
 Bugru min! Ne haltu! Ne haltu!

“Bugru min dum filmfarado!
Bugru min dum mi redaktas!
Bugru min dum Cannes-filmfesto!
Ne haltu, Maŭ, ne haltu, kara!

“Ĉu mi eltenos ĝis klimakso?
 Mi atendas la klimakson
   vian kaj mian. Sed vi malviglas,
   Maŭ. Ĉu vi tediĝas? Ĉu mi?
   Ho, Maŭ, mi desapontiĝas. Via
   kaco tro etas, kaj mankas spermoj.

“Kion mi faru nun? Mi dekonstruu.”

finverkita 1989.03.20



FONTO: Dumain, Ralph. “Godard”, “Tezo pri soveta rokmuziko”, “Hajke”, “Al perfektaj duonsferoj”, “Mia deksepa jaro” [poemoj]; La Kancerkliniko, n-ro 51, julio-septembro 1989, p. 9.


Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 June 2014

©2014 Ralph Dumain