Kiam Maurizio Pollini ludas iun kompozicion de Schubert la probableco, ke li aperos sur la sceno en varmaj ŝtrumpetoj, sportvesto kaj kun ridinda ĉapeto surkape, ke li alproksimiĝos al la fortepiano katpaŝe kaj ĝoje krietante, estas nula. Estas ankaŭ nule probabla, ke ludante la sonaton A-maĵoro li transponos ĝin je la kvinto suben, forlasos la rondelon kaj unuan parton ludos du foje pli rapide kaj aliritme. Maurizio Pollini ne povas tion fari. Tio estas malpermesita. Schubert ĉesus esti Schubert. Povas nur montriĝi ke sur Steinway piano ne estas malbrila samkiel sur Bechstein kaj forte iomete tro potenca, kvankam sufiĉe riĉa kaj suka. Nenio plu okazos. Nenio plu povas okazi. Estas malpermesite, ke io plu okazu. Escepte nur se la kordo rompiĝus, sed Steinway estas firmao tro honesta kaj fidinda. Escepte nur se Maurizio Pollini erarus, sed li estas tro perfekta kaj tro sperta pianisto.
Nenio do okazos. Same kiel en la kazo de cent aliaj spertaj kaj perfektaj pianistoj ludantaj sonaton de Schubert. Enuo. Sed kiel forta (kvankam falsa) sento de sekureco kaj graveco! Kiel granda estetika evento, kvankam arto ankaŭ devus akumuli, transdoni, emani energion. Kiam Maurizio Pollini ludas kompozicion de Schubert, mankas la energio naskiĝanta dum vera kreado: oni jam de longe scias kia estos la unua sono, la lasta kaj ĉiuj meze. Escepte nur se Maurizio Pollini svenus en la deksepa takto.
Kiam Cecil Taylor ludas iun muzikpecon de Cecil Taylor la probableco, ke li aperos sur la sceno en frako estas malgranda kaj kvankam oni atendas netonalan klavarbatadon oni ne povas ekskludi, ke li ludos serenan baladon. Cecil Taylor improvizas, aŭ kreas, komponas, ĉi momente kaj ĉi loke, antaŭ niaj okuloj kaj oreloj. Kreas, do ne filudas (aŭ ludetas) tro uzatajn, trivitajn skemojn samkiel centoj da aliaj “improvizantoj”. Tio signifas, ke neniu, eĉ li mem ne scias kia kaj kiu estos la unua sono, la lasta kaj ĉiuj meze. Kio, laŭvice, estigas nekutiman streĉon, vekas potencegan, en ni dormetantan energion—foje eĉ detrueman. (Oni diras, ke iam Rashied Ali aĉetis fortepianon. Cecil Taylor helpis lin. Kiam la muzikilo fine troviĝis hejme, ili komencis ludi kvarmane kaj estis ludantaj kelkaj horojn fortege kaj entuziasme, ĝis la fontano de klavoj ŝprucis el la fortepiano.) Cecil Taylor vekus grandegan energion eĉ se li ludus sian kompozicion laŭnote, ĉar li povus erari. Li povus ŝanĝi ion. La eraro de Maurizio Pollini ludanta Schubert estas kvazaŭ letala mutacio kaŭzanta murdan atakon de sangavidaj vampiroj-kritikistoj. La eraro de Cecil Taylor ludanta Cecil Taylor estas kvazaŭ mutacio kaŭzanta alian organismon estiĝi—neniam ĝi estos katastrofo.
Oni povas nur bedaŭri, ke kelkaj kleraj homoj estis aŭtodafeitaj pro malakceptado de sanktaj dogmoj de ununure prava kredo katolika. Probable pro tio oni inventis surbendigilon iom tro malfrue, por ke ni nun povu aŭskulti registraĵojn de Grandaj Improvizistoj: Mozart, Bach, Chopin, Schubert, List kaj aliaj.
FONTO: Nowakowski, Radosław. “Improvizado,” Literatura Foiro, n-ro 199, jaro 33, oktobro 2002, p. 261-262.
Letero el ekster la (E-) kulturo de Radosław Nowakowski
La Socia Enhavo de l Ĵazmuziko de Roland Levreaud
Por Hilton Ruiz, Portorikana Pianisto de R. Dumain
Je Unua Neĝoŝtormo
Ĉisezona
(Upon the First Snow-Storm of the Season: Blake & Coltrane in Esperanto)
de Ralph Dumain
Radosław Nowakowski & Liberature - Links
Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 29 January 2020
Site ©1999-2021 Ralph Dumain