Poul Thorsen

Septeto — Limerikoj — Afore — Tradukoj



Septeto

Raciigo

Pensado terure la pensojn lacigas.
Denun mi limigan sistemon praktikas:
Mi pensas ĉi-jare de l' dato unua
nur de la tagmezo ĝis horo dekdua.

En la akvo veneno

Se l' fonto de ĉia malpaco kaj skismo
troviĝas en sukoj de l' hom-organismo,
ĉu abstinenculoj estas kontentaj,
ĉar akvo ni estas ĝis-naŭ-dek-procentaj?

Hela punkto

Nuntempe krudeco kaj krimo ekscesas.
Nur unurilate moralo progresas:
Mi legas en krim-statistiko de l' ŝtato,
ke grave malkreskis — ĉevalo-ŝtelado.

Falsa humanismo

Ne kredu, se iu cinike pretendas:
"Nenio malhoma en Mondo min fremdas!"
Ĉar ofte sub tia sentema ekspono
ja povas frapeti korego de ŝtono.

Blankalogio

Usona blankulo delklaris sen honto:
Malŝatas mi du malĝustaĵojn de l' mondo:
Diskriminacion pro rasa integro
kaj devon dividi bufedon kun negro.

Cerebelo

Se homo subiĝas al rokfirma kredo,
ke ĉiuj problemoj de nia planedo
solveblas per cerb-mobilizo plej drasta,
pruvigas ĉe li horizonto malvasta.

Insektismo?

Tineo ekflaras pro forta inklino
jam kelkkilometre ekziston de ino.
Ĉu eble funkcias in-sektaj organoj
simile surkorpe de gekongresanoj?


Tri limerikoj

Afrodizie

Poeto en urbo Palermo
plenigis la plumon per spermo.
----Nun nokte kaj tage
----potencas image
la porno-poemo-cisterno.

Fungo-fuŝo

Sinjoro doktoro O'Mungo
forpasis pro ruĝa muŝfungo.
----La kara sinjoro
----sur sia motoro
flankvidis dum unu sekundo.

Kavalira ardo

Mondumaj sinjoroj de l' Mondo
fervoras en ĉiu gerondo,
----ke fajras la fino
----ĉe ĉiu animo —
kaj nefumantin' estas honto.


Afore

Terura infano

Nur unu eraron li havas:
konstante li pravas!

Epitafo

Li mortis pro preseraro
sub bildo en fung-kalendaro.

Herezo

Mi samopinie predikas,
ke ĝuste malsamaj ideoj fortigas.


... kaj fine pri tradukoj:

Tradukoj kaj virinoj
konfirmas jam sen finoj:
malofte la fidelaj
samtempe estas belaj.



FONTO: Norda Prismo, n-ro 3-4/1968.



Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo

Al Josephine Baker” de Poul Thorsen

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 January 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain