Ilia tosto je nia kosto

Marko Petrović

Je la «dia» nomo, kio estas homo,
ĉu viŝĉifono por ŝtata bontono,
ĉu aperitivo — el dirota sperto —
la nura jogurto en festendeserto
por bonapetitaj Kremloj, Pentagonoj
kiuj — «je la nomo de komunaj bonoj» —
aspiras mondregnon pro siaj bezonoj
pri la monopolaj prestiĝoj, renomoj?

Ĉu por ili homo estas supo, torto,
statistika fakto, barelo de nafto,
la produkta forto por armileksporto
kaj raketrostaĵo en militperforto?

Ĉu komunaj krioj el diversaj dioj —
plorigaj demandoj sur la sangaj strandoj
pri kulminmurdemo de subŝtataj bandoj —
restas sen respondoj en ambaŭ mondoj?

Spionaviadiloj en translimaj zonoj,
preparantaj mondon por milita sperto —
per obtuzaj tonoj — respondas sen vorto
pri rol’ de perforto en la homa sorto:

Estas nun la homoj nur miliardonoj
kies etekzisto – sen omaĝ’ kaj tristo —
droniĝas en glasoj de ŝtataj primasoj
kaj en tiuj glasoj — ĉe novtostaj tintoj —
krie knaras ostoj de la pereintoj.

(1983)


FONTO: Petrović, Marko. “Ilia tosto je nia kosto,” en Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987), p. 100.


William Auld Memorial Page / En Memoro

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain