La Filozofo

(Parolas Maria Van der Spijek, dommastrino en la Hago, ĉ. 1680)

de Albert Goodheir

Hieraŭ alvenis du sinjoroj, unu el ili parolis la nederlandan kun fremda akcento. Ili demandis, kiom mia edzo kaj mi memoras pri sinjoro Spinoza, kiu loĝis en nia domo dum ses jaroj. Ĉar Hendriko, mia edzo, laboris, mi provis respondi, sed la nederlanda sinjoro demandis multajn aferojn pri kiuj mi ne scias. Krome mi ne volis diri multon al nekonatoj, ĉar sinjoro Spinoza havis multajn malamikojn, kvankam li estis la plej bonkora kaj afabla el ĉiuj homoj. Kiam vespere mia edzo hejmenvenis kaj aŭdis pri la vizito, li diris:

“Kial vi ne skribas kion vi memoras, Maria, se vi havas tempon post la domlaboro? Tiam la amikoj de sinjoro Spinoza povos legi ĝin.” Jes, kial ne? Mi malofte skribis dum mia vivo, sed mi iris al lernejo kiel ĉiuj geknaboj en nia strato. Do mi faros kion mi povos.

Sinjoro Spinoza alvenis ĉi tien en la jaro 1671, kaj ni sciis malmulte pri li, krom ke li estas judo kaj naskiĝis en Amsterdamo, sed la aliaj judoj forpelis lin kaj metis teruran malbenon el la Biblio sur lin, ke ursoj manĝu lin kiel la knabojn kiuj mokis la profeton Eliŝa. Feliĉe nenio okazis. Tiuj judoj antaŭ nelonge rifuĝis el Portugalio; eble ili ne sciis ke ursoj ne ekzistas en nia lando.

Sinjoro Spinoza estis trankvila homo, kiu vestis sin nigre kun blanka puntkolumo. Por vivteni sin li poluris lensojn dum la tago, sed dum granda parto de la nokto li studie kaj skribis. Mi purigadis lian ĉambron, en kiu estis multaj libroj en fremdaj lingvoj. Iufoje li petis min ke mi lasu la araneaĵojn, ĉar plaĉis al li rigardi la araneon dum muŝkaptado. Mi faris tion, kvankam kontraŭvole. Kelkfoje li ricevis vizitantojn kaj longe parolis kun ili. Iam mi rekonis sinjoron Johanon De Witt, kiu estis la ĉefa persono en la respubliko. Li venis kiam estis mallume, kaj neniu venis kun li krom maljuna servisto, kiu portis torĉon.

Mi neniam komprenis kial tiom da homoj diris ke sinjoro Spinoza estas malbonulo kaj ateisto, ĉar li ofte parolis al ni pri Dio. Dimanĉe, post kiam ni revenis elk la diservo, li kutime venis en nian ĉambron por trinki glason da vino kun ni kaj paroli kun Hendriko, kiu kvankam nura farbisto ne estas malklera kaj legis kelkajn librojn. Ni rakontis al li pri kio temis la prediko, kaj kiam enestis io kion ni ne komprenis, li bele klarigis ĝin. Mi komencis pensi: eble sinjoro Spinoza scias pli pri Dio ol la pastro. Iun dimanĉon mi kuraĝis demandi al li:

“Sinjoro, ĉu vi opinias, ke mi savos mian animon per mia religio? Oni aŭdas tiom da ideoj nuntempe; oni ne scias kion kredi.”

“Ne maltrankviliĝu, sinjorino Van der Spijek,” li respondis. “Vi trovos savon per via religio, kondiĉe ke vi vivu trankvile, kun amo al Dio kaj al la homoj, kaj ne enmiksiĝu en kvereloj.”

La jaro post kiam li alvenis estis 1672, la “jaro de malfeliĉo”, kiun la homoj ankoraŭ  memoras kun tremo. Tiam malamikoj venis en nian landon, mortigis multajn homojn kaj preskaŭ detruis la respublikon. Sinjoro De Witt volis pacon, ĉar milito pligrandigus la potencon de la princo de Oranĝo, la ĉefo de la armeo, kaj farus lin kvazaŭ reĝo. Ĉar sinjoro de Witt estis honesta, li kredis ke aliaj estas fidindaj. Le rezulto estis ke oni perfidis lin. Li faris pakton kun la reĝo de Francujo ke oni ne ataku unu la alian, sed tiu reĝo komplotis kontraŭ ni kaj donis monon al angloj kaj germanoj. Kune ili invadis nian landon kaj baldaŭ okupis pli ol duonon.

Kelkaj pastroj proklamis, ke Dio punas nin, ĉar nia ĉefo havas tiajn sendiajn amikojn kiel Spinoza. Oni kulpigis sinjoron De Witt pri la malvenkoj kaj diris ke la francoj subaĉetis lin.

Li devis rezigni la oficon. Iu kanajlo akuzis Kornelion De Witt, lian fraton, pri komploto kontraŭ la princo. Oni arestis Kornelion kaj torturis lin, sed li konfesis nenion, kaj dum la torturo citis latinan verson de Horacio pri viro kiu ne timas tiranon. Ĉar ne troviĝis pruvoj, oni devis liberigi lin. Pro la torturo li restis en lito, kaj lia frato venis viziti lin.

Tiun vesperon, kiam mia edzo envenis, mi vidis ke io terura okazis. Li apenaŭ povis paroli.

“Oni murdis Johanon De Witt kaj lian fraton. Homamaso invadis la domon, tiris la du fratojn en la straton kaj tie distranĉis kaj dishakis ilin. La nudajn korpojn oni oni metis sur pendumilon.”

Mi preskaŭ ne povis kredi ke tia fiago okazis en nia lando, en nia urbo. Ĉu la homoj freneziĝis? Mia edzo iris al la ĉambro de sinjoro Spinoza por averti lin ke li ne eliru.

Sed baldaŭ ni aŭdis ke li malsupreniris. Li havis paperon surskribitan en la mano. Mi apenaŭ rekonis lin. Kutime li havis la palan koloron de la sudanoj, sed tiam li estis ruĝvizaĝa kaj liaj okuloj flamis.

“Sinjoro, kion vi intencas fari? Kion vi skribis sur tiu papero? Ĉu ĝi estas latina?”

“Ĝi estas proklamo: Ultimi Barbarorum, estremaj barbaroj. Mi najlos ĝin sur la pordon de la granda preĝejo. Tie la pastro predikis kontraŭ Johano De Witt kaj tiel kaŭzis la murdon.”

“En la nomo de Dio, sinjoro, ne faru tion. Oni murdos vin!” Sed li jam iris al la pordo. Mia edzo estis tie antaŭ li, ŝlosis la pordon kaj metis la ŝlosilon en sian poŝon.

“Sinjoro Spinoza,” mi diris, “ĉu vi ne memoras kion vi diris al mi? Oni ne enmiskiĝu en kvereloj?”

Li haltis kaj rigardis min. Lia vizaĝo ŝanĝiĝis; la koloro malaperis. Preskaŭ ŝajnis ke li ridetas.

“Vi pravas, sinjorino Van der Spijek. Kion valoras saĝo, se emocio faras nin malsaĝuloj?” Li reiris al sia ĉambro.

Li estis ĉe ni nur kvin jarojn pli, ĉar li havi ftizon, kaj la vitropolurado malutilis al liaj pulmoj. Krom tiun solan fojon mi neniam vidis lin perdi la paciencon. Iun dimanĉon, dum ni estis en la preĝejo, li mortis trankvile. Li estis la plej saĝa homo kiun mi iam konis.

Sed plaĉis al mi, ke li indignis kaj koleris kiam oni murdis lian amikon. Li estis homa.


FONTO: Goodheir, Albert. “La Filozofo,” Literatura Foiro, n-ro 41, februaro 1977, p. 5-7.


La Ekskomuniko de Baruĥ de Spinoza
de Theun de Vries, elnederlandigis Henk Beijne

"Spinoza, La Filozofo de la Homa Feliĉo" de Simon Aarse

"Religio kaj Kapitalismo" de Simon Aarse

"Spinoza, the First Secular Jew?" by Yirmiyahu Yovel

Spinoza en Esperantujo

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Spinoza & Marxism: Selected Bibliography (with Basic Spinoza Web Guide)

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism /
Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 October 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain