el nederlanda

La Ekskomuniko de Baruĥ de Spinoza

En 1655a la konflikto inter Baruĥ kaj la sinagogo atingis minacan punkton ankaŭ ekster la familia rondo. Post multaj neresponditaj avertoj la ŝokita kaj malĝoja kolegio de parnassim elparolis kontraŭ Spinoza’n la malgrandan ekskomunikon. Tiu ĉi donis al li tempon por pripensado: ĝi validis 30 tagojn. Vana klopodo por konduki al prudento Spinoza’n! Avertoj kaj esploraj krucodemandadoj rekomenciĝis. La pledo de Spinoza je nesubpremebla strebado al la vero estis malakceptita. La verdikto de la granda anatemo, la cherem, tio estas la elpuŝo el la juda komunumo, kiu poste en pli larĝa kunteksto nomiĝis “Izraelo”, do la plej severa puno por herezuloj, ribeluloj kaj apostatoj, fariĝis neevitebla. Por la ekzameno de la kazo pri Spinoza, estis formita. tuta sanhedrin, kiu. cetere devis verdikti ankaŭ pri unu alia leĝorompanto kaj herezulo ( . . . ).

La deksesopa juĝantaro, kiu devis eldiri la verdikton pri li (tio ja estis la fina celo de ĉio ĉi), konsistis el la plej riĉaj kaj plej kleraj membroj de la portugala-juda komunumo. La verdikto falis efektive “desupre” kaj pro tio ĝi devis frakasi la maliculon. La ritaro de la anatemo mem havis la saman celon, kiam, ĵaŭdon la 27an de julio 1656a, la plenuma portugala-juda komunumo de Amsterdamo iris sinagogen. La rabenoj Morteira kaj Aboab eniris la kunvenon kun malbonaŭgura soleneco. Lampoj kaj lustroj ekbrilis en la konstruaĵo por estingiĝo dum la malbeno. La brulantaj kandeloj, unu post la alia, estis plonĝigitaj en pladon plena je sango(!) ĝis kiam la tuta sinagogo vestiĝis per mallumo. La ŝafokornoj akre veadis. La kantisto, aŭ la ĉefrabeno, deklamis kavovoĉe la tekston. La komunumo respondis post ĉiu frazo per kolera “amen”. Aldone, en la plej malbona okazo, la elpuŝito estis devigita kuŝi kiel piedviŝila mato sur la sojlo de la sinagogo por ke viroj kaj knaboj tretu lin. Tiel Spinoza mem, tiam okjara knabo, paŝis super Uriel da Costa. La unua biografo de Spinoza, J.M. Lucas, pentras la tutan ceremonion per okulŝiraj koloroj, sed judaj historiistoj refutis multajn liajn asertojn, kiel fontintajn el antisemita. animstato. Ili atentigas, ke ekskomuniko kaj ĝia ritaro havas antaŭ ĉio simbolan signifon, tamen per tio ili ne povas forigi la impreson, ke la anatema fulmado estis celita tre konkreta kaj neniiga.

La anatema teksto komunikita ja diris, ke Baruĥ de Spinoza kulpis pri “teruraj herezaĵoj kaj nigraj fajroj” (kompreneble oni aludis liajn malobservojn pri manĝo- kaj Sabato-leĝoj).

“Kun la juĝo de la anĝeloj kaj la eldiroj de la justuloj ni malbenas, ekskomunikas, malbondeziras kaj damnas Baruĥ d’Espinozo’n, kun permeso de la benita Dio kaj tuta tiu ĉi sankta komunumo, antaŭ la sanktaj libroj de la Torao kaj la 613 ordonoj kiuj estas skribitaj en ĝi, per la anatema damno per kiu Josuo damnis Jerikon, per damnoj per kiuj Elija damnis la stratbubojn, kaj per ĉiuj damnoj kiuj estas menciitaj en la leĝo. Damnita li estu dum tago kaj damnita dum nokto, damnita dum lia kuŝado kaj damnita en lia ekstaro, damnita en lia eliro, kaj damnita en lia eniro. Neniam la Sinjoro pardonu lin kaj de nun la kolero de la Sinjoro kaj Lia fajrego desupru sur tiun homon kaj metu sur lin ĉiujn damnojn skribitajn en la libro de la leĝo. Kaj vi, alligitoj al la Sinjoro via Dio, restu hodiaŭ ĉiuj savitaj.

Ni avertas ke neniu, nek buŝe nek skribe, rajtas komuniki kun li; neniu rajtas favori lin; neniu rajtas resti sub sama tegmento kun li; neniu rajtas proksimiĝi al li je malpli ol kvar ulnoj; neniu legu iun ajn verkon faritan aŭ skribitan de li.”

Spinoza ne ĉeestis kiam per tia sankta kolero oni lin “forigis el Izraelo”, sed li kompreneble konis la ĝeneralajn esprimojn de la anatema malbeno, eĉ se ĝiaj detaloj ŝanĝiĝis de kazo al kazo.

el Spinoza de Theun De VRIES
elnederlandigis Henk BEIJNE


SOURCE: De Vries, Theun. “La Ekskomuniko de Baruĥ de Spinoza,” elnederlandigis Henk Beijne, La Gazeto, n-ro 86, 31 januaro 2000, p. 6.


"Spinoza, La Filozofo de la Homa Feliĉo" de Simon Aarse

"Religio kaj Kapitalismo" de Simon Aarse

La Filozofo” de Albert Goodheir

"Spinoza, the First Secular Jew?" by Yirmiyahu Yovel

Spinoza en Esperantujo

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Spinoza & Marxism: Selected Bibliography (with Basic Spinoza Web Guide)

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism /
Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Alireteje / Offsite:

Simon Aarse @ blogo "Ĝirafo"


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 October 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain