Memore al Moritz Schlick

(1882-04-14 ĝis 1936-06-22)


La skolestro de la Schlick-rondo, nomita pere de Otto Neurath “Viena Rondo”, Moritz Schlick, la 22-an de junio 1936 survoje al sia lasta prelego de l’ semestro estis murdita per kvar revolveraj pafoj de unu el siaj iamaj lernantoj, D-ro Johann Nelböck, sur la ŝtupoj de la Filozofia Ŝtuparo en la Universitato de Vieno. La murdinto, kiu post la 2-a mondmilito ne toleris esti nomata “psiĥopato pro persekuta manio”, jam kvin jarojn antaŭe estis eldirinta murd-minacojn kontraŭ Schlick, tial estis psikiatriita kaj internigita en la nervo-kuracejon Steinhof, sed jam post kelkaj monatoj li estis ellasita kiel resanigita. Ankaŭ en la jaro 1932 estis daŭrigataj la minacoj de Nelböck kontraŭ Schlick, tiel ke ĉi tiu denove faris denuncon kontraŭ Nelböck. Schlick, kiu ankaŭ en la tempo ĵus antaŭ la murdo denove sentis sin minacata kaj endanĝerigata, ne ricevis la ŝirmon de la ŝtato, kiun li bezonis kaj postulis.

Oni multe enigmumis pri tiu murdo de filozofo, kaj ni scias, ke la motivoj kondukantaj al tia ago ĉiam estas malfacile klarigeblaj kaj neniam lasas sin komplete ekspliki. Mi ankaŭ ne konsideras tasko de ĉi tiu rememoro, dediĉi al la murdinto pli da atento ol al la viktimo. La murdinto Nelböck en la tribunala proceso estis kondamnita al dek jaroj da karcero, sed jam en oktobro 1938 ellasita subkondiĉe; en 1941 li petis la nuligon de la juraj konsekvencoj kaj motivigis sian petskribon i.a. per tio, “ke li per sia ago kaj la tiel okazinta forigo de juda instruisto disvastiganta tezojn fremdajn kaj malutilajn al la popolo, faris servon al la naci-socialismo”. La indulgopeto tamen estis rifuzita de la ĉefprokuroro Linz en majo 1941. La murdinto poste laboris antaŭ kaj post la militfino ankoraŭ en la nafta kaj mineralolea administracio kaj mortis en februaro 1954.

Ĉiuokaze la perforta morto estas skuiga. Sed skuiga estis ankaŭ la reago, kiu estis ebla en la tiama Aŭstrujo. En la revuo “Schönere Zukunft” (Pli bela estonteco) sur la titolpaĝo profesoro, sub la pseŭdonimo D-ro Austriacus, konstatis, ke la vera motiva fono troviĝas en la “mizero kaj malespero, en kiun ĵetas certa universitata filozofio la akademian junularon”. Ĉar, tiel opiniis la profesoro, ĝuste en la filozofio de Schlick “ekmontriĝas la malfeliĉiga spirita influo de la judaro... Ĉar la judo estas la naskiĝinta anti-metafizikulo, li amas en la filozofio la logikismon, la matematikismon, la formalismon kaj pozitivismon, do ĉiujn ecojn, kiujn Schlick plejaltgrade kunigis en si. Sed ni tamen deziras memorigi pri tio, ke ni kristanoj vivas en kristane-germana ŝtato, kaj ke ni estas kompetentaj difini, kiu filozofio estas bona kaj taŭga.” Mallonge, en ĉi tiu kiel en aliaj komentoj pri la morto de Schlick, la filozofio de la Viena Rondo estas karakterizata kiel pereiga veneno, kiu malutilas al la junularo kaj kies ŝirmo estas finfine “judoj kaj framasonoj”. Ke Schlick ne estis judo, ĉi tio evidente ĝenis malmulte.

Konsentite, tio okazis antaŭ duona jarcento. Sed oni ne povas montri, kun vanta fiero, al la kulturaj kaj sciencaj atingoj de Aŭstrujo en la intermilita tempo, sen memori ankaŭ tian spiriton, kiu finfine kondukis al la elmigrado kaj forpelado de tiuj, pro kies verkoj ni —ĝenitaj pro nia pasinteco — glorigas nin.

Moritz Schlick, kiu cetere apartenis al la unuaj, kiuj interpretis kompreneble la teorion pri relativeco de Einstein, en 1922 laŭ propono de la matematikisto Hans Hahn estis vokita de Kiel al la filozofia fakultato de la Universitato de Vieno. Naskita en 1882 en Berlino kiel filo de fabrikanto, li studis en Hejdelbergo, Lozano kaj Berlino fizikon kaj disertaciis ĉe Max Planck “pri la reflekto de la lumo en nehomogena tavolo”. Sed jam kvar jarojn poste, en 1908, kiel tridekjarulo, li publikigis la provon de feliĉ-instruo “Vivo-saĝeco”. En tio oni jam ekkonas unu el la filozofiaj kampoj, pri kiuj li okupis sin ĉiam denove: la demando pri la senco de la vivo. Foje lerni rigardi la vivon tiel, ke ĝi estu liberigita de la celoj, kiuj troviĝas ekster la agado mem, tio estas la vojo, kiun oni devus serĉi. “Ĉar kio ne valoras esti farata pro si mem, tion faru ankaŭ ne pro io alia!”

Jam ĉe liaj plej fruaj filozofiaj skizoj oni povas klare ekkoni lian empiriisman fundamentan sintenon: La homa agado plenumiĝas ne sur glataj vojoj, sed “en senfina maro de necertecoj”. Kion la filozofo povas oferti sur tiu storma kampo, ne estas paco kaj sekureco, sed nur faktoj, hipotezoj, konkludoj. Estas natura fakto, ke la homoj aspiras ĝuon kaj ĝojon kaj klopodas eviti malĝuon kaj doloron. Sed sur tiu fakto ja baziĝas ĉia moralo. Tio estas la pensoj de tridekjarulo, kiujn Schlick en sia etiko, kies elformigado okazas dum la apogeo de la Viena Rondo, faras fundamento de feliĉ-instruo en la senco de la antikva filozofio. Mi opinias, ke estas tute ĝuste, se oni diris, ke la kernideo de tiu moralinstruo estas “la principo de la ŝanĝo de la rimedoj en celojn” (Feigl). Konsciiĝante pri la rimedoj, la homo pli kaj pli forprenas de ili ilian instrumentan karakteron, kaj tiel levas ilin al ilia propra valoro; tiamaniere tio, kio laŭnature estis nur devigita celado al la konservado de la specio, finfine plialtiĝas al amo, kaj kio estis egoisme motivigita reciproka sekurigo, al boneco. Ĉar ne la devo — kiel volis ordoni al ni la Königsberg-a pensulo — estas la fonto de nia aspirado, sed sole la boneco.

Mi metis la moralkoncepton de Schlick en la komencon, ĉar ĝi plej multe eldiras al ni ankaŭ pri la homo, kiu reprezentas ĝin, do ĝuste pri tiu reprezentanto de optimismo de l’ humaneco, kiun aliaj anoj de lia rondo kulpigis pro “duoble-lingva idealismo” precize tial, ĉar li ne volis konsideri valida la leĝon de la senco-reguloj, kiu estis starigita por la lingvo de l’ scienco, ankaŭ por la demando pri la senco de l’ vivo.

Kaj fakte, tiu malakordo, kiu ekzistas inter la severe analiza metodo de la filozofio malkovranta ŝajnproblemojn kaj deziranta trakti nur solveblajn problemojn, kaj la celado al vivosenco kaj novaj vivoformoj, konsistigas la ĉefan malfortecon de la revolucio de la “konsekvenca empiriismo”, kiel Schlick nomis la filozofion de la Viena Rondo.

En kio konsistis tiu revolucio, kiu eliris de Vieno kaj volis alkonduki turniĝon de la filozofio kaj ankaŭ fakte alkondukis? Unue kaj precipe en la malkovro de la signifo de la lingvo por la kompreno de la ekkono. Kio ne povas esti esprimata, ekskluziviĝas el la horizonto de prijuĝado: “Ekkonebla estas ĉio, kio povas esti esprimata, kaj tio estas ĉio, pri kio oni povas demandi kun senco. Tial ne ekzistas principe nerespondeblaj demandoj aŭ principe nesolveblaj problemoj”. Estas la kombino de la Schlick-a ekkon-instruo, kiu jam antaŭ lia Viena tempo estis komplete ellaborita, kun la pensoj de Ludwig Wittgenstein, kiuj servis kiel esencaj konstrueroj de la filozofio de l’ logika empiriismo.

La filozofio finfine devis esti transkondukita el la bedaŭrinda stato de la anarĥio de la sistemoj en tiun, kiu necesigas — kiel ĉe la natursciencoj — kunlaboradon kaj kontroleblon. Sed la filozofio ne ekprenu la malĝustan rolon de superscienco, ĉar ĝia ordiga funkcio ne konsistas en la malkovro de novaj fakto- aŭ normokampoj, sed en la klarigo de tiuj jam ekzistantaj. Kaj la rimedo por plenumi tiun taskon konsistas en la analizo de la senco de aserto; ĉe tio la esplorado de la senco de aserto signifas serĉi kaj esplori, kiel la vereco kaj nevereco de la aserto povas esti kaptata.

Certe, la tiamaj formuligoj ne povis esti konservitaj. Kiel sur ĉiuj kampoj de la homa ekkon-klopodado, ankaŭ ĉi tie oni atingis rapidajn progresojn en la komunaĵo de la esploristoj. Kaj tio ja estis karakterizaĵo de tiu Rondo, al kiu apartenis Rudolf Carnap, Herbert Feigl, Philipp Frank, Kurt Gödel, Hans Hahn, Victor Kraft, Karl Menger, Otto Neurath, Theodor Radakovic kaj Friedrich Waismann kiel la pli internaj membroj, sed al kiu oni devas kalkuli ankaŭ Felix Kaufmann kaj Edgar Zilsel kaj serion da signifaj eksterlandaj filozofoj, ke ili transmetis la plej ĉefajn temojn de la scienca teorio de ĉi tiu jarcento al problemformo, kiu ebligis ilian fruktodonan traktadon. El tiu perspektivo ja ankaŭ Karl Popper estas produkto de tiu Rondo, ankaŭ se lia deziro je memstara rekono vekiĝas frue.

Certe, kiam Schlick, kiu ĝis la malfondo de la “Unuiĝo Ernst Mach” estis ankaŭ prezidanto de tiu forumo, dum la prospero de sia scienca kariero fariĝis viktimo de la revolveraj kugloj de sia iama lemanto, la Rondo same jam estis dissolviĝanta: La spirito ja ne floras tie, kie ĝi volas, sed kie oni ĝin lasas.

“Returne al Schlick” nomiĝas kolekto de verkoj, kiu aperis la pasintan jaron kaj en la angla lingvo en Nederlando kaj Usono, kaj en la germana en la eldonejo Hölder-Pichler-Tempsky en Vieno. Ĝi alvokas al nova prijuĝo de lia verko kaj agado. Kaj mi opinias, ke oni ne povas pretervidi la signojn, kiuj montras al la fakto, ke tiu nova prijuĝo estas kunligita kun nova malkovro de la Viena Rondo, deklarita jam mortinta. Ĉiuj filozofiaj skoloj de la nuntempo koncentriĝas al demandoformo, kiu per Wittgenstein kaj Schlick fariĝis la parolo de l’ jarcento en la filozofio:

La filozofio estas esploro kaj klarigo de la senco. En tio konsistas ĝia tasko kaj la ŝanco de ĝia liberiga efiko.

D-ro Rudolf HALLER
(Universitato de Graz - Aŭstrujo)
Tradukita de Klaus Perko
(1986).


FONTO: Haller, Rudolf. “Memore al Moritz Schlick,” tradukita de Klaus Perko, Simpozio, n-ro 9, marto 1987, p. 37-39.


"Lingvoplanado" (Language Planning) de Rudolf Carnap

Carnap on Wittgenstein & Esperanto/ Carnap pri Wittgenstein & Esperanto

Wittgenstein on Esperanto

Carnap’s ‘Elimination of Metaphysics’ by V. Brushlinsky

Ludwig Wittgenstein and Constructed Languages: Wittgenstein, Esperanto
by T. Peter Park

The International Language Association: A Prospectus and Report

Vienna Circle, Karl Popper, Frankfurt School, Marxism, McCarthyism & American Philosophy: Selected Bibliography

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Viena Cirklo - Vikipedio

Rudolf Carnap on IALs

Rudolf Carnap - Vikipedio

Rudolf Carnap (Online)

Guide to the Rudolf Carnap Papers, 1904-2007 ASP.1974.01
ULS Archives & Special Collections,
University of Pittsburgh
(See Esperanto, international language, language planning)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 November 2021