Ĵuravleva Valentina

Starluma Rapsodio

Soveta inĝenierino. Ŝi verkis multajn fantazi-sciencajn rakontojn.


La vetero en tiu Novjara vespero estis trankvila, kio okazas malofte. La nuboj, nur hieraŭ pendintaj super la urbo, disiĝis malrapide, simile al la kurteno en teatro, kaj malkovris la stelpunktitan ĉielon.

Atendante la Novan Jaron, staris rektaj kaj senmovaj, kiel en honor-deĵoro, laŭlonge de la Kremla muro, arĝentitaj de neĝo, la abioj. Nur de tempo al tempo malforta ekblovo de venteto forpuŝadis de iliaj branĉoj la plenmanon da neĝflokoj, ĵetante ilin malsupren sur preterpasantojn.

Sed la homoj ne rimarkis la ĉarmon de la nokto. Ili tro rapidis. Post duonhoro jam venos la Nova Jaro. La homa fluego, brua kaj ekscitita, ŝarĝita per pakaĵoj kaj paketoj moviĝis pli kaj pli rapide.

Nur unu homo ne ŝajnis rapidanta. Liaj manoj estis profunde puŝitaj en la poŝojn de la palto, el sub rando de la mola ĉapelo briletis la atentemaj okuloj. Multaj homoj el la homa fluego rekonis liajn malgrasan vizaĝon kaj mallongan grizan barbeton. Pro tio li sin turnis en flankan strateton. Tie li bezonis nek respondi al sennombraj salutoj, nek klarigi al siaj konatuloj, kial li preferas vagi sur la stratoj en la Novjara nokto. La poeto Konstantin Alekseeviĉ Rusanov ne povus diri al si mem, kia nekonata forto devigas lin serĉi solecon en la Novjara vespero. Li ne sentis deziron pensi pri poezio. Eble triste, ĉar ĉi-tiu Nova Jaro estis jam la sesdeka en la vivo de Rusanov.

Rusanov iris fikse aŭskultante la grincadon de neĝo sub siaj plandoj. Ĉe la strata lampstango subite li trovis, ke lia vojo estas barita de neĝa kastelo, kies turetoj brilis per neĝaj diamantoj sub la strata elektrolumo.

“Nefinkonstruita” — ekpensis li rimarkinte infan-sledeton kaj ŝovelileton kuŝantajn apude. Subite lin frapis absurda emo fini la fortikaĵan muron. Ĉu ne vere, tio estos novjarmatena surprizo por la infanoj.

Rusanov kliniĝis por preni la malgrandan ŝovelilon, sed en la sama momento iu lin ekbatis de malantaŭe. Falante en neĝon, li ekaŭdis la sonon de rompata vitro kaj la ekkrion:

“Oh, mi tre bedaŭras!”

Tiom da embaraso estis en la voĉo, ke Rusanov ne povis koleri. Paro da manoj helpis lin surpiediĝi. Malalta knabino en verda sportvesto staris antaŭ li. Konfuzo vidiĝis en ŝiaj okuloj.

    “Mi tre bedaŭras”, — ŝi ekbalbutis ankoraŭfoje.

Ŝi singardeme ĉirkaŭpaŝis Rusanovon kaj levis malgrandan paketon, kuŝintan apud la strata lampstango.

    “Rompita . . . Mi tiel do opiniis . . .” — la knabino diris malĝoje.

Rusanov sentis sin kulpa.

    “Kio okazis?” — li demandis.

    “Mi portis la plakon”, — klarigis ŝi, — “Negativon . . . kaj puŝis ĝin kontraŭ la stangon.”

La knabino malvolvis la paketon. Sufiĉe stranga negativo, li ekpensis, ĉar li ekvidis nigran fonon kaj sur ĝi luman rubandon, transstrekitan de nigraj maldikaj linioj.

    “Kio ĝi estas?”, — ekmiris Rusanov.

— “Spektro. Tio estas la spektro de la stelo Procyon. Ĉu vi komprenas?”

Rusanov ekrigardis la knabinon kun ioma intereso.

“Proksimume 16-jara”,  — li pensis kaj tuj sin korektis, — “ne, pli aĝa! Eble 25-26 . . .”

    “Aŭskultu min”, — li diris — “kien vi estis kuranta en la meznokto kun la fotaĵo?”

    “Al la telegrafejo” — respondis la knabino, — estas granda eltrovo . . .”

Rusanov milde ekridis. Li ŝatis neatenditajn kaj neordinarajn renkontojn. Lia humoro subite pliboniĝis.

    “Eltrovo?” — li redemandis.

— “Jes, Konstantin Alekseeviĉ. Mi vin tuj rekonis.”

Rusanov ekridis.

La knabino suspekteme ekrigardis lian vizaĝon. Ĉu rakonti al li, aŭ ne.

— “Jen rigardu”, — “ŝi komencis” — “mi trovis en la spektro de Procyon . . . Sed, ĉu vi scias sufiĉe pri la spektro? Atendu momenton, mi ĉion klarigos al vi.”

Rusanov ne tuj komprenis la esencon de ŝia sufiĉe malklara rakonto. Ŝi parolis rapide, de tempo al tempo demandante: “Ĉu vi estas certa, ke vi komprenas?”

Ŝi neniom tenis la kronologian ordon en sia rakonto kaj Rusanov pri multo bezonis nur havi konjektojn.

Evidentiĝis, ke ŝi entuziasmiĝis pri astronomio ankoraŭ lernante en la mezlernejo. Post diplomiĝo en Fizika Fakultato de la Moskva Universitato ŝi forveturis por labori, en la observatorion en Altaja Montaro en Siberio.

La unua disreviĝo: anstataŭ fari mondskuantajn eltrovojn — ŝi plenumis penigan kaj sufiĉe tedan laboron pri klasifiko de la fotaĵoj de stelaj spektroj.

Post jam kvar monatoj ŝi imagis, ke ŝi faris eltrovon. Sed la direktoro de la observatorio seke klarigis: eraro.

Ankoraŭ tri monatoj kaj la alia ekbrilo de ĝojo kaj . . . denova eraro, la alia disreviĝo.

La monatoj pasas. Laboro, laboro, kaj laboro. Nenio eĉ iomete romantika. Sennombraj fotaĵoj de stelspektroj. Elkalkuloj. Klasifikoj. Kaj nenia, eĉ unusola eltrovo. Ŝajnis ke tuta ŝia vivo pasos laŭ ĉi-tiu monotona vojo. Kaj subite . . .

— “Ĉu vi komprenas”,  — daŭrigis ŝi,  — “de komence mi mem apenaŭ kredis tion. Ja ne tre agrable, ke oni senĉese ripetas, kiel al la infano: necesas labori, sed ne fantazii . . .” Jes, sed tio estis tiel evidenta. 350 spektroj de Procyon kuŝis antaŭ mi. La aliaj astronomoj vidis la spektrojn dise, sed mi rigardis ilin ĉiujn per unu fojo. Kaj, vi komprenas, ŝajnis ke el la apartaj strekoj formiĝis la bildo. Tiaj aferoj okazas, ĉu vere? El 350 spektrogramoj mi elektis 90 laŭorde fotitajn. Ĉiuj el ili havis la saman fonon: la liniojn de nejonizitaj metaloj. Tio estis la spektro de Procyon, konata jam longan tempon. Sed krome sur ĉiu spektrogramo mi ekvidis la linion ankoraŭ de unu elemento. La unua spektrogramo — havis la hidrogenan linion, la dua — la helian, la tria — la litian . . . Ili sekvis laŭ la natura ordo al torio — la 90-a elemento de Mendeleev-perioda elementa tabelo. Vi komprenas, tio ŝajnis kvazaŭ iu intence lokis la elementojn en precizan konsekvencon — tio estas laŭ la perioda tabelo. Estas nenia klarigo por ĉi tiu fakto per naturaj kaŭzoj, krom unu: tiuj linioj estas signaloj senditaj de iuj inteligentaj estaĵoj.”

— “Ĉu vi vere kredas tion?” — tre serioze demandis Rusanov.

— “Nu certe!” — la knabino ekkriis, — “Prenu, por ekzemplo, apartajn sonojn, kiujn oni povas aŭdi en la naturo. Nu, se la samajn sonojn vi aŭskultas aranĝitajn kiel muzika gamo, ĉu tio povas esti sen helpo de estaĵo, dotita per saĝo?

Mi timis rakonti ion pri ĉi-tiu eltrovo — supozante, ke el tio fariĝos alia eraro. Poste komenciĝis mia libertempo. Mi forveturis kiel en sonĝo. Dum la vojaĝo mi riproĉis min mem: Kial mi ne informis iun. Kvankam mi jam venis al Moskvo, miaj pensoj ankoraŭ estas en la observatorio.”

Ili ankoraŭ estis starantaj sub la strat-lampo en la senbrua flanka strato; Rusanov fikse rigardis la neĝan kastelon en silento.

— “Vi . . . ĉu vi ne kredas min, ĉu?” — la knabino demandis.

Por esti tute sincera, Rusanov kredis al ŝi ne pli, ol li kredus al iu, kiu dirus, ke ie en Kaspia Maro estis malkovrita la sepa kontinento.

— “Ĉu vi povas diri al mi vian nomon, scienca knabino, kiu per frapo depiedigas homojn kaj faras bildojn de steloj”, — diris li evitante la definitivan vorton.

— “Alla”, — respondis ŝi, — “Alla Vladimirovna Dĵunkovskaja, astronomo”.

— “Alla Vladimirovna Dĵungovskaja, astronomo”, — Rusanov ripetis al si mem kaj ekpensis: “Ne, ŝi ne aspektas pli ol 16-jara”.

Poste li eksentis, ke li devas tuj diri al ŝi ion afablan.

— “Ni rigardu tiun . . . tiun spektrogramonâ”, — fine li proponis.

— “Mi petas vin”, diris la knabino kun ĝojo — “ni iru en mian hejmon. Mi montros ilin tie.”

Ĝis nun Rusanov komprenis nur unu aferon: en lia nova konatulino intermiksiĝis la trajtoj de matureco kaj junineco. La vivo estis instruinta Rusanov’on fari konkludojn pri ĉirkaŭantaj lin homoj. Ankoraŭ en Hispanujo li memorfiksis la vortojn de komisaro de la Internacia brigado, eks-instruisto de matematiko: “Juĝu pri la homoj nur post dua renkonto”.

— “Ĉio okazas. Eble el la buŝo de infano parolas la vero” — li interne ekridetis, — “sed ŝi tute ne aspektas infaneto . . . Astronomo . . . Alla Vladimirovna Dĵunkovskaja.”

La knabino evidente sentis urĝecon ion diri.

—  “Jen rigardu” — ŝi diris —  tiu eltrovo ŝajnas simpla kaj memkomprenebla, post kiam ĝi estis farita. Jen vidu. Ni supozu, ke Procyon havas sian propran planedan sistemon. Ankaŭ ni supozu, ke raciaj estajoj de sur unu el la planedoj decidis elsendi signalon en la spacon. Radio-ondoj estas senutilaj: ili estus tro facile disradiantaj ĉiuflanken. Nek gama-radioj, aŭ Roentgen-radioj povus esti utilaj —  ili estus rapide absorbitaj. Tio montras, ke povas esti la plej facile uzataj, la elektromagnetaj ondoj kun interspaca ondlongo, aŭ, alivorte, la lumaj ondoj, lumo.

Pripensu plue la ideon, kiun nome oni devas transsendi —  tio devas esti io komprenebla al ĉiuj raciaj estaĵoj. Literojn? Sed ili estas diferencaj. Ciferojn? Sed ekzistas diversaj kalkulsistemoj. Ĝenerale diri, ne ekzistas en diversaj mondoj du objektoj similaj unu al la alia, krom unu —  la Mendeleeva1 perioda tabelo de ĥemiaj elementoj. Ĝi estas io komuna por ĉiuj mondoj. Sur ĉiuj planedoj la plej malpeza ĥemia elemento —  hidrogeno, poste — helio, litio kaj tiel plu. La Mendeleev tabelo estas facile transsendebla pere de lumo. Ja ĉiu ĥemia elemento havas sian spektron, sian pasporton. Vi komprenas, kiam mi pri tio pensas, al mi ŝajnas, ke mia eltrovo ne estas hazardo, sed leĝo . . .”

Rusanov levis la manon, kvazaŭ invitante ŝin aŭskulti, kaj Dĵunkovskaja eksilentis. Ili haltis. La Kremla turhorloĝa sonorilaro sonis klare en la frosta aero.

—  “Novan Jaron!” — diris Rusanov kaj Alla respondis per silenta rideto.

Ili staris silente, aŭskultante la sonojn de la Sonorilaro, kiuj iadistance estingiĝis.

Post tio ili ekiris pli rapide.

— “Respondu al mi, respektinda gardistino de la stelo . . .”, —  komencis Rusanov — “Eble tio estas ia peco de procezoj, fariĝantaj sur la stelo”.

— “Ne, ne! La temperaturo de Procyon estas nur 8000° C. kaj konforme al la linioj en la spektro la fonto de la elradiado havas pli ol milionon da gradoj. Ĝi devas esti iaspeca artefarita ekbrilo, produktita sur unu el la planedoj de Procyon-sistemo. Ĝia potencio estas tiom grandega, ke oni nur pene povas imagi al si . . . kaj tamen . . . Jen, ni alvenis, mi petus . . .

Ĺśi enkondukis lin en sian malgrandan ĉambron, en kiu la piano kaj la libroŝranko okupadis preskaŭ la duonon de la spaco. Ankaŭ estis la mapo de ĉielo, pendinta sur la muro kaj sur la tablo staris la lampo sub la verda lumŝirmilo.

Alla invitis Rusanov’on sidiĝi kaj alportis al li albumon. Ĝi estis ordinara albumo; en tiaj oni konservas la familiajn fotojn. Tio estis unuafoje en la vivo de Rusanov, kiam li rigardis spektrogramojn kaj ili nenion diris al li. Sed li sentis —  nome sentis sed ne komprenis —  ke ŝi faris eltrovon. Kaj li plenkredis ŝin, tute, sendiskute.

—  “Ĉu vi . . . vi . . . kredos al mi?” — mallaŭte demandis ŝi.

Rusanov respondis sen rideto.

— “Jes, mi kredos”.

— “La tuta afero ŝajnas nekredebla” — diris ŝi, — “eĉ kelkfoje ŝajnis al mi, ke mi sonĝas . . . vekiĝos kaj ĉio malaperos . . .” — ŝi eksilentis. La obtuzaj sonoj de muziko venis de ie apude.

“Mi elektis ankoraŭ 20 spektrogramojn aparte de ĉi-tiuj. Ili ĉiuj malsimilis al ordinara spektro de Procyon. Jen rigardu, Procyon estas ie stelo simila al nia Suno. Spektra klaso —  la kvina. La linioj de neŭtralaj metaloj — kiel kalcio, fero kaj aliaj estas klare esprimitaj. Sed en ĉi-tiuj la fonoj estas ordinaraj, sed enhavas tute neordinarajn liniojn. Kaj kio estas pli mirinda, tiujn de kelkaj elementoj kune. Tio devigas min opinii, ke 90 antaŭaj spektrogramoj estis ia alfabeto, kaj ĉi-tiuj 22 ja estas mesaĝo . . . letero . . .”

— “Kaj vi deĉifris ĝin?” —  interrompis Rusanov.

Alla kapneis.

—  “Ne. La tasko estis tro malfacila por mi. De logika vidpunkto, tio devus esti ia vere tre simpla sistemo. Mi ne scias . . . Mi provis . . . sed nenio fariĝis. Sed la du spektrogramo . . . Vi komprenas, mi ne estas mem certa .  .  . Ne ridu . . . Eble tio estas nur la okazo de memsugestio. —  Kiu scias? . . .Sed ĉi-tiuj du spektrogramoj tuj altiris mian atenton. Estis sento, ke mi rigardas ion vere intiman, sed skribitan en lingvo fremda. Kaj nur en la trajno, veturiginta min Moskvon, mi konjektis, ke . . . Vi verŝajne scias, ke en la Mendeleev-element-tabelo la proprecoj de elementoj ripetiĝas post ĉiuj ok numeroj. Se ni preterlasas la lastan numeron, ni ricevos la oktavon . . .Ĝuste kiel en muziko. La sonoj ripetiĝas post ĉiuj sep tonoj. Kaj jen tiam gamon mi ekvidis sur la spektrogramo. Oni diras, ke estas danĝere por esplorantoj antaŭjuĝemi. Sed mi intencis trovi muzikan partituron sur la spektrogramoj kaj, ŝajnas, mi trovis ĝin . . .”

“Kaj vi . . .transskribis tiun . . .muzikon?” — demandis Rusanov kaj ektremetis: lia voĉo eksonis iom strange, kvazaŭ ĝi venis el foro.

— “Jes, mi skribis” — Dĵungovskaja aliris al la piano, — “se vi volas . . .”

— “Minuton”. Rusanov nervece marŝadis en la ĉambro. Li haltis apud la fenestro.

— “Ĉu estas eble vidi Porcyon’on de ĉi tie?”

Dĵunkovskaja flankenŝovis la kurtenon.

—  “Jen post la najbara domo, dekstre . . . Ĉu vi vidas? . . . Lumo de ĝi iras dekunu jarojn . . .”

Rusanov rigardis la brilantan stelon. Li estis lirika poeto kaj sciis rimarki la mildan ĉarmecon de la mezrusa naturo, sciis en poezio montri tion, kion per la peniko montradis Levitan2. Rusanov multe poeziis pri amo kaj en liaj versaĵoj, tre intimaj kaj iomete tristaj, iafoje — kiel sunluĉ3 tra nuba vualo, trapenetradis rideto. La steloj ankaŭ restis por Rusanov la simbolo de io fora kaj neatingebla.

— “Jes”, — Rusanov respondis mallaŭte — “ludu ĝin, mi petas!”

Li neniom komprenis pri spektra analizo. Sed muzikon li sciis. Nur muziko povus diri ĉu la knabino estas prava aŭ ne.

Kaj Rusanov ekemociiĝis. Nur kun peno li sin devigis iri de la fenestro, sidiĝi.

Dĵunkovskaja levis la piankovrilon. Nur onon de sekundo ŝiaj manoj paŭzis sur la klavaro. Poste ŝi tuŝis la klavojn. Eksonis la unua akordo. Estis io alarma en ĝi. La sonoj suprenĵetiĝis kaj malrapide estingiĝis. Kaj tuj eksekvis novaj akordoj.

En la unuaj momentoj Rusanov aŭdis nenion krom la sovaĝan kombinaĵon de sonoj. Sed poste la melodio —  eĉ du —  eliĝis. Ili interplektiĝis, kaj la unua el ili malrapide — ŝajnis porti la alian — rapidan kaj impetan. La sonoj ekflamiĝis, simile al ekbriloj de fajro, mortadis, en ilia kombino estis io ĝis doloro intima kaj samtempe fremda kaj nekomprenebla.

Ĝi estis muziko, sed ia muziko tute nekutima. Pro siaj ecoj ĝi komence premis, humiligis. Ŝajnis ĝi porti en si ne homajn, sed iajn aliajn, pli superajn, pli altajn sentojn.

Kelkfoje la manoj de la pianistino paŭzis sur la klavoj. Kaj alifoje subite ili ŝajnis reakiri novan forton. Kaj tiam la stranga duobla melodio ekbriladis. Ĝi sonis pli laŭte kaj pli konvinke. Ĝi ŝajnis allogi kaj Rusanov senkonscie, obeante la allogon, aliris al la piano.

Li ŝajnis vidi nek la murojn, nek la tablon, nek la lampon sur ĝi — li vidis nenion, krom la fingrojn, febre kurantajn sur la klavaro. Lia koro batis freneze, kvazaŭ ĝi provis teni la rapidecon de la muziko. La okuloj nebuliĝis . . .

La sonoj tremis, batiĝis, kvazaŭ klopodis eltiriĝi el la mallerta instrumento. La piano ne povis sonigi la tutan melodion, sed kunpremita, rompita, ĝi vivis kaj vokis pli forte, pli obstine . . .

La muziko instigadis la koron, jen sin ĵetante al ĉielo, kiel la ventokirlo, jen finiĝante en dolora ĝemo.

Ĝi estis plenega per ciuj homaj sentoj kaj estis en ĝi nenia sento same kiel la sunluĉo restas senkolora malgraŭ estante la kombino de ĉiuj koloroj de ĉielarko . . .

Por momento la muziko ĉesis, kaj poste reekflagris kun nova forto. Ne, ne ekflagris, sed ĝi eksplodis. En sovaĝa kirlado la sonoj ekflugis, interplektiĝis kaj . . . malaperis. Nur la sola sono — mola kaj delikata estingiĝadis adaĝe, simile al la lasta flameto de forbruliĝinta kampofajro . . .

Venis silento. Ĝi ŝajnis nekredeble streĉita. Poste en la ĉambron eniĝis kutimaj, surteraj sonoj — fora fajfo de trajno, iuj voĉoj . . .

Rusanov iris al la fenestro. Super la tegmento tremis la hela stelo Procyon el la stelaro Malgranda Hundo. Kaj lumo ĝia ŝajnis eligi misteran kaj solenan muzikon.

Esperantigis Aleksej I. Verŝinin, (Odessa).

1 Mendeleev Dimitrij — famekonata rusa ĥemiisto.

2 luĉo = lumradio.

3 Levitan — famekonata rusa, pejzaĝ-pentristo precipe de mezrusa naturo.


FONTO: Valentina, Ĵuravleva. “Starluma Rapsodio,” tradukis Aleksej I. Verŝinin, Norda Prismo, 1961, n-ro 3, p. 86-90.

Noto: La titolo devus esti “Stelluma Rapsodio,” sed en Norda Prismo ja aperas "Starluma Rapsodio.”


Starlight Rhapsody” by Valentina Zhuravleva,
translated from Esperanto by Donald J. Harlow

The Magazine of Fantasy and Science Fiction, January 1964 (Volume 26, no. 1, whole no. 152): Covers & Contents

Valentina Zhuravlyova / Zhuravleva:
English translations

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Valentina Zhuravleva @ Ĝirafo

Starlight Rhapsody” by Valentina Zhuravleva
Moscow News, January 1, 1960. p. 7
(Different translation)

Звездная рапсодия (Stellar Rhapsody) / Валентина Журавлева (Valentina Zhuravleva)
(Excerpt of original story + photo of author /
ĉerpaĵo el la originala novelo + fotografo de la aŭtoro)

Chapter 11: Human Monsters Under My Bed (Sam's POV)
by Alec Starr (Alec's Hidden Fics)

[December 21, 1963] Soaring and Plummeting (January 1964 Fantasy and Science Fiction)

Esperanto and Science-Fiction by Don Harlow

Valentina Nikolaevna Ĵuravlova
(sciencfikciaj rakontoj)

Valentina Ĵuravlova - Vikipedio

Valentina Zhuravleva - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 August 2013

Site ©1999-2021 Ralph Dumain