FILOZOFO

de
L. N. Newell

Mi prunteprenis libron el la librar’ publika,
Ĉar jukis mian menson demand’ metafizika.
Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon;
Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.
Anstataŭ kapti muŝojn, ĝi retis mond-enigmon,
Lasante sur la paĝo realan esto-stigmon.
Komence de la vorto “epistemologio”
Ĝi ŝpinis en direkto de la koncepto “scio”
Pri l’ fenomena kosmo kaj la etern-ideo:
La libron iu fermis, adiaŭ, araneo.


FONTO: Newell, L. N. M. "Filozofo," el Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, redaktis William Auld, 2-a eldono (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio), p. 309.


Du Judoj” de L. N. M. Newell

"The Red Tram, or: Springtime in London" by L. N. M. Newell, translated by William Auld

Metafiziko” de Timothy Brian Carr

Universitata Biblioteko” de Jiří Kořínek

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Offsite / Alireteje:

Verkoj de L. N. Newell
(Literaturo en Esperanto, Originala / Don Harlow)

Bakŝiŝ de L. N. Newell

Leonard Noel Mansell Newell (OLE)

Leonard Nowell Mansell Newell - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 May 2006

Site ©1999-2014 Ralph Dumain