Iván Mándy

(1918- [1995])

[Pron.: i!va:n ma:!ndi.] Unu el la plej individu-voĉaj kreantoj de la hungara prozo post la liberiĝo. Liaj historioj okazas preskaŭ senescepte en la periferiaj kvartaloj de Budapeŝto, liaj rolantoj estas karakterizaj figuroj de tiu ĉi medio: ambiciaj simpluloj, plumpaj friponoj, sencelaj vaguloj, kiujn li prezentas ĉiam ame kaj kunsente. Lian prezentmanieron karakterizas foje kvazau naturalisma precizeco, alifoje sonĝa ŝvebado, fandanta ĉion liriko kaj atmosfero. En liaj verkoj havas elstare gravan funkcion rememoroj: kiam ili aperas, la aktualo paliĝas, kaj la pasinto malgraŭ siaj malkompleteco kaj opala malklaro kvazaŭ viviĝas.


La mortinto

Griza, novembra mateno. Rubkolekta ĉaro klakbruas sur la strato István. La ĉevalo taktotene balancas la kapon. Ĝi estas dormema, laca. La stratpurigisto diligente laboras. Li movas sian balailon en duonrondoj, foje-foje li haltas. Li suprenŝovas sian ĉapon sur la frunto. Li kraĉas kaj daŭrigas la balaadon. Venas la komizo de la spicvendisto, kun granda korbo, sur la brakoj. En ĝi estas laktobotelo, pano, butero. Li mem estas gaja. Lia larĝa vizaĝo ridetas. Li fajfas. Li malaperas malantaŭ pordego. Laboristoj marŝas kun malgrandaj paketoj subbrake; ili ne parolas.

Sur la alia flanko de la parko la arboj nude krutas al la ĉielo.

Poste krako, simila al tre subita brua faligo de skatolkovrilo.

La stratpurigisto ekmalfermas la buŝon, interrompas sian laboron. Unu el la laboristoj—grandliphara viro—subite haltas pro konsterno.

Nu?!

Flavsurtuta viro kuregas tra la parko. Li premas la pugnon al sia brusto, kiel maratonisto.

Iu ŝrikas.

La laboristoj, la stratpurigisto kuras al la parko. Antaŭ ili kuras studento kun aktujo sub la brako.

— Tio estis pafo — iu diras.

La flavsurtuta viro jam haltis sur la ludplaco. Li kaj verdkostuma virino kliniĝas super benkon. Du dismetitaj piedoj elpendas inter ili. Nigra vintra surtuto, kun termalpurigita orlo.

Ili ĉirkaŭstaras la benkon. Scivolemaj, ekscititaj vizaĝoj kliniĝas antaŭen.

Sur la benko, duonrenversite: viro. Lia kapo antaŭenkliniĝis sur la bruston. Liaj okulharoj estas suprenkroĉiĝintaj. Li gapas kun vana, senesprima rigardo.

El la amaso da homoj bluvejna mano etendiĝas antaŭen. Ĝi karesas lian frunton, fermas liajn okulojn.

— Li mortis.

Estas silento por iom da tempo.

— Rigardu, kiel spasme li premegas tiun revolveron.

— Korpafe?

— Eble. Li estis ankoraŭ juna. Nur iomete griziĝas la haroj ĉe la tempioj.

— Eĉ ĉapelon li ne havas.

— Necesus iel apogi lin. Kuŝigi sur la benkon.

La virino kaj la flavsurtuta viro prenas lian kapon, du laboristoj liajn piedojn.

— Tiel, do — ŝi murmuretas. — Nun vi povas kuŝi, patreto. Fari tiun ...

— Jen, kiel lia mentono defalis!

‑ Necesus informi la policon.

Unu el la laboristoj kapjesas: — Ho, jes.

Neniu moviĝas. La virino tiradas la ŝultrojn.

— Ĉu sbiro? Kial? Ne urĝas. Kion li povus fari al li?

La studento nur gapadas, sur lia vizaĝo sidas teruro, liaj lipoj tremas. Demando eksplodas el li:

— Sed kial?

— Tion oni ne povas scii.

Nun la virino parolas. Ŝia ŝminkita vizaĝo estas lila, la pudro gluiĝis sur ŝian nazon. Ŝi foje staras per unu piedo, poste per la alia, ŝi tiradas la piedojn.

— Mi venas el festeno, kaj tiu ĉi (ŝi montras al la mortinto) iras antaŭ mi. Li kliniĝadas, ofte haltas. Nu, mi pensas, ĉi tiu havas iom da vaporo en la kapo. Mi posttrotas lin, eble mi povas petegaĉi cigaredon de li. Kaj li eksidas sur tiun ĉi benkon, jen. Li kliniĝas antaŭen, foje leviĝas, foje sinkas liaj ŝultroj. Li skrapadas en la poŝo, poste subite: bum! Kia malvarmo! Li havas normalan vintran surtuton. Se mi havus tian, mi eĉ ne pensus mortpafi min. Mi ne estus tiom freneza!

— Li aspektas ĝentilhoma ulo — diras la grandliphara laboristo.

La studento metas sian aktujon antaŭ la piedojn de la mortinto.

— Iu devas rigardi, kio estas en liaj poŝoj. Eble el tio ni povos ekscii ion. Nu, jes, sed kiu rigardu?

La flavsurtutulo mansignas.

— Kiu? Jen, mi! Kio estas en tio? Li estas mortinto, do mortinto. Li ne batos mian manon.

— Tio ja certas!

Kelkaj el ili ridas.

La krina mano jam serĉadas en la poŝo de la surtuto.

— Jen, cigaredo! Ĝi estas iom disrompita. Bona tabako.

La virino elstreĉas la manon.

— Donu ĝin al mi, patreto.

La viro ridaĉas.

— Kia deziro! Ĝi utilos por mi. — Li metas ĝin en la superan poŝon de sia surtuto, kaj turniĝas al la aliaj. — Ĉu damaĝas lin se mi forprenas ĝin? Li neniam plu fumos.

Li serĉadas plu. La sekva trovo estas blua koverto. Li elprenas la leteron. Li legas. — Kara Paĉjo! Mi sciigas vin, ke mi bonsane alvenis, kaj fartas tre bone. La lago Balaton ankaŭ nun estas tre bela. Ni havis prunajn buletojn por la hieraŭa tagmanĝo, kaj mi manĝis dekdu. Onjo Irma mesaĝas, ke ...

La viro kapneadas.

— Ĉi tie ĝi ne estas legebla. Infanskribo. Ági. Tiu estas la subskribo. Balatonalmádi, la 26an de novembro.

— Do, li estas patro — iu diras. — Kaj li mortpafas sin. Nun kio okazos al la filineto?

— Jes, la sinjoro eĉ ne pensas pri tio ‑ murmuras la laboristo. — Venas ia virineto, kokras lin, kaj tuj la revolvero.

— Kiu povas esti tiu onjo Irma? — demandas la virino.

— Certe ia onklino. Tien oni sendis la knabineton.

— Li eble ne estas malbona homo, li eĉ nun kunportas la leteron. Li certe legis ĝin multfoje.

— Ni rigardu, kio estas ankoraŭ ĉi tie — diras la flavsurtutulo.

— Ia aĵo, nu, kiel ĝi nomiĝas? Fajfilo. Sed vane mi provas fajfi.

Li metas la malgrandan, cilindroforman fajfilon al sia buŝo. Li snufas, spiregadas, klopodas ĉiel, sed li ne sukcesas eligi eĉ unu sonon.

— Jen mi! — ridas la virino. — Tiel oni devas tion fari.

Ŝi pepadas, kiel birdo.

— Jen, rigardu, rigardu ‑ diras la flavsurtutulo, kaj jam interesiĝas pri certaĵoj. — Monujo. Eĉ kiel bela. Ĝi havas formon de hufofero. Superba aĵo. Estu silento, finfine! — li krias al la virino, kiu denove pepadas.

— Do, kaj kiom enhavas tiu monujo? — demandas la laboristo. — Ĉar tio estas grava.

— Estas ĉi tie iom, amiko. Flaru ĉi tien! Bankbileto de kvin. En la ena fako bileto de dudek. Kaj kiom da moneroj! Rigardu!

Li tenas la malfermitan monujon en la mano, tintigas la monon. Lia malriĉa, maldika montra fingro serĉadas en ĝi.

— Tion oni jam ne rajtas forpreni, kvankam ĝi estus bonvena. Mi povus aĉeti puloveron, ŝtrumpojn por mia filo. Alvenis jam vintro, kaj li apenaŭ havas ion. Tiom da mono, kaj ĝi apartenas al mortinto!

Li ĝemas.

— Sed je diablo, iu havas tiom da mono, kaj mortigas sin! — kriegas la laboristo. — Sinjoroj, kion do tio signifas?! Mi ne havas surtuton, ne povas hejti, mi apenaŭ manĝas ion, kaj mi vivas! Tiu ĉi estas dika je mono, kaj ... Ho, mizera vivo!

— Li havas infanon!

— Decajn vestaĵojn!

— Kaj, rigardu, ĉi tie li kuŝas.

La mono ekscitis ilin. Al la mortinto ili kriegas ĉiun plendon de sia mizera vivo.

— Mi estis elhejmigita!

— Mia patro ne kapablas pagi lernokotizon, mi eĉ ne eniros la lernejon jam!

— Mia brusto fajfas kiel tuta orkestro!

— Tamen ni devas vivi! Por tiu ĉi la tuto signifias nenion. Li forĵetas sian vivon, kiel ĉifonon. Li estis teda, ĉu? Vi ne sciis kian torton manĝi, en kiun teatron iri?!

La rondo pli kaj pli malvastiĝas. La situacio aspektas kvazaŭ oni volus ekbati la mortinton.

— Nu, mi remetas la monujon — diras la flavsurtutulo. — Li lastfoje karesas la bankbileton de dudek. — Jen, havu vian monon plu.

Kaj denove, refoje ili komencas demandi:

— Sed, kial do?! ...

La mortinto ja nur kuŝas kviete, liaj manoj pendas sub la benkon, li ne respondas.

(tradukis Ildikó Király)


FONTO: Mándy, Iván (1918-1995). “La mortinto,” tradukis Ildikó Király, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 409-411.


Hungara Antologio (1933)

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Iván Mándy - Vikipedio

And not a soul in the streets: Iván Mándy (1918–1995): Left Behind

Iván MÁNDY (1918 - 1995) (Publishing Hungary)

IVÁN MÁNDY (Frankfurt ’99)

What's Past is Prologue: Imagining the Socialist Nation in Cuba and in Hungary
by Patricia D. Fox

On the balcony: Selected short stories
by Iván Mándy, translated by Albert Tezla


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 January 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain