Liberpensuloj

(Enciklopedio de Esperanto, 1933)

        Liberpensuloj. Sekvantoj de l' doktrino de liberpensado, deveninta el Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de l‘ materio, de la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj; superstiĉon, religion, ŝovinismon kaj naciecon. La liberpensuloj konsideras religion kaj naciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj celoj. — Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de Liberpensuloj; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon, propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en 1925-27 la Liberpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. — La Internacio de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas liberigi la penson el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la finon de la klasbatalo, ankaŭ favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig.

                F. CSUTAK.

        Aktivuloj estis ĝis 1914 Renι Deshays, post la milito Kurt Hubricht. — Antaŭ 1914 ankaŭ la int. asocio Paco-Libereco agis kontraŭ la religio  kaj eldonis broŝuron „La krimoj de dio“, de S. Faure. — En SAT estis Ateista Sekcio, kiu dum la jaroj 1929-33 havis ateistan paĝon en Sennaciulo. Ĉe SAT ankaŭ aperis broŝuro „Kontraŭ dio“ (represo de ateista kajero de SR). — En la Komunista Biblioteko (Moskvo 1929-30) aperis: Ŝejnman,  „Milito kaj religio“, Lenin, „Pri religio,“ Buĥarin,  „Financa kapitalo en la papa mantelo“. — Ankaŭ EKRELO eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭreligiajn. — Tre vaste uzis E-n por sia agado la Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en Sovetio. Ĝi eldonis ampleksajn E-lingvajn resumojn de siaj gazetoj Militanta Ateismo (1931, 206 p.) kaj Anti-Religiulo  (1932, 244 p.) aperigis broŝurojn: Lukaĉevskij, „Marks kaj Engels pri la religio“, Jakroslavskij, „Respondoj al ekstersovetiaj ateistoj“ Ŝervud, „La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR“, kaj „UMA en USSR kaj ĝia laboro.“ Krome ĝi korespondis E-e kaj dissendis E-lingvajn ciklostilitajn cirkulerojn pri ateisma agado.

G. P. de BRUIN.


FONTO: Csutak, F[erenc].; Bruin, G[errit] P[anlus] de. "Liberpensuloj," en Enciklopedio de Esperanto, red. L[ajos] Kφkιny & V[ilmos] Bleier (Budapest: Literatura Mondo, 1933; represo: Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1986), p. 336-337.

Noto: Mi aldonis emfazindikojn. — RD


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

«L’athéisme espérantophone» par Martin Lavallée

"Esperanto und Atheismus" de Detlev Blanke

Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto

Karinthy (Enciklopedio de Esperanto, 1933)

Zamenhofa Naskodomo en Bialystok de Ichiel Tynowicki

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 October 2009

Site ©1999-2016 Ralph Dumain