Ruĝa Geedziĝo

L. Ivn

1. Li ĉion instruis

Tiam Rajt loĝis en nord‑orienta arbario. Pinoj, abioj, pinoj, abioj kaj ducent homoj—nenio pli.

Sed li sciis precize: "el oriento—lumo" kaj li ne timis mallumon arbaran, ĉar li najbaris kun lumo. Rajt mem estis lumo: nazumon li portis franc-oran, eksterordinaran. Sed ne sola li estis lumportulo, ankaŭ la popo 1) estis miopulo, sed siajn okulojn tiu ŝirmis per simplaj nikelaj okulvitroj, tute ordinaraj, eĉ iom malhelaj.

Tamen la popo kaj Rajt konkuris.

Rajt instruistis delonge kaj instruis ĉion, eĉ akuŝon, sed precipe (ja li estis pop-konkuranto!) — kontraŭreligion.

Kiam la popo estis ŝlosanta sian butikon vespere, Rajt malfermadis klubon surstratan apud sia kabano. La klubo funkciis ĝis la popo ree talpiris sian oficejon.

Kiu kunvenis ĉe Rajt? Junuloj kaj juninoj flavruĝaj, neniam maljunuloj.

Kion oni faris ĉe Rajt? Maĉis sunflorajn semojn, pinĉis unu la alian, kantis gaje, kelkiam (tre malofte) malgaje kaj balancis langojn. La gejunuloj baldaŭ fariĝis spertaj kontraŭpopoj kaj ili aranĝis tiajn mesojn, ke maljunuloj de ambaŭ seksoj kraĉis kaj indigne profetis:

— Atendu: oni vin bone frotos en geheno!

Sed Rajt‑bando nur ridis je ĉi paroloj: la regno ĉiela jam estis konkerita de ili.

2. Kartludo kaj dio (Teologia analizo de dia ĉiopovo)

— Ĉu dio estas senpeka?

— Jes.

— Ĉu ĉiopova?

— Jes.

— Ĉu 1i povas fari pekojn?

— Ne.

— Sekve li ne estas ĉiopova, ĉar lia povo ne rajtas tuŝi pekojn.

— Nu, kial do? Li povas, sed . . .

— Sekve li ne estas senpeka?

— — — — — — — — — — — —

— Nu bone: estu li senpeka kai ĉiopova, nur vi imagu: mi, Alekso, kune kun via dio ludas "dudekunuon" 2).

[20]

— Hontu! — indignas la maljunulo.

— Kial do honti: ja Jezuo Kristo urinis kaj eble disenteriis, kiam li en Palesteno vagis. Tre ordinara afero. Vi nur imagu: li tenas bankon kaj havas “valeton” kaj 2 okojn, sekve 18 poentojn. Mi — ason kaj naŭon, sekve 20. Ĉu povas via ĉiopovulo venki?

La maljunulo perfingre purigas la nazon kaj solvas la problemon:

— Kial do ne? Ekzemple: li ŝanĝos okon je aso kaj gajnos.

— Sekve via dio estas kartotrompisto kaj ne senpeka.

— Cin porkoj formanĝu! — konkludas la maljunulo, rampante for.

3. Dio punis!

Malgaja venis unuvespere al Rajt—Alekso la Multpeka.

— Helpu, kamarado! Malagrablaĵo.

— Ĉu dio vin punis per “malbona malsano”?

— Ne, dume ne . . . Li ĝin lasu por si mem. Mi ne bezonas. Tamen . . .

— Ĉu vi enamiĝis?

Alekso jesis kaj elverŝis sian historion. Estis li kaj ŝi, kaj fojnamaso, kiu tiel odoris ekscite . . .

4. Mario ne rifuzas, kontraŭe . . .

— — — — — — — — — — — —
— — — — — — — — — — — —

5. Alsendu la svatistojn!

— La panjo ne protestos. Ci nur agu laŭkutime.

Kaj Alekso priparolis kun siaj gepatroj, sendis la svatistojn al patrino de Mario, al maljuna vidvino, faris ĉion, kiel konvenas.

Gastame ŝi akceptis ilin. Estis brando kaj vianda barĉo. Kukoj estis kun brasikoj, karoto kaj fungoj. Poste ŝi venis la fianĉhejmon. Ree oni drinkis brandon, barĉon englutis. Ŝi kontrolis la fianĉ‑havaĵon kaj trovis ĝin bonstata.

Ree ŝin vizitis la svatistoj kaj plenplenigis siajn senfundajn stomakojn per trinkaĵoj kaj manĝajoj. Ili sin ŝarĝis tiel, ke nur la langoj apenaŭ povis insultaĉi.

6. La maljuna vidvino, Alekso, kaj . . . po . . . po . . .

— Mi pretigis jam ĉion, ne hezitu. — klukis la maljunino al la fianĉo: jen ĉemizoj, pantalonoj, littukoj, kusenoj, lito duloka: ĝi mem petas — venu kaj ekkuŝu. Post unu semajno vi estos jam geedzoj; eĉ kantistojn kai popon mi dungis. En la preĝejo okazos plenlumigo kaj vi portos kronojn, oni disdonos kandelojn kaj vin superŝutos per lupolo. La popo diros gratulojn (speciala pago por tio!).

— La popo? Mi ne bezonas tiun friponon. Senpope mi volas edziĝi. Estu ruĝa geedziĝo!

— Ha, jen kio! ‑ eksiblis ŝi: — sekve ci deziras preni mian Manjon kiel konkubinon malvirgecan de l’ naskiĝo? Kaj poste ŝin lasi kune kun farĉo?

Mario ankaŭ protestis kaj pepis tre konvinke:

— Unu fojon en la vivo ni portos kronojn. Kaj mi montros al ĉiuj mian tiomkaran kostumon en plenlumo preĝeja. La tuta vilaĝo krevos pro envio. Ne, mi ne konsentas senpope.

7. Li estas idekonscia homo

Ambaŭ virinoj ploris, ridis, kriis, petis, demandis, respondis, admonis kaj minacis ĝis vespero. Finfine:

— Ĉu ci bolŝeviko fariĝis, babilante kun la or‑okula strigo instruita? Malĉastigis li cin, malkristano favoriĉa.

[21]

— Ne boju, panjo! Nek bolŝeviko, nek malĉasta mi estas. Mi simple ne volas ŝovi nazon popan en mian poton. Li iru for kun siaj trompartifikoj. Eksterpartia mi estas, sed homo idekonscia.

La geedziĝo krevis.

8. Post bona regalo okazas rukto

"En nomo de laborist‑kamparanara registaro mi, distrikta popol‑juĝisto, komunikas al vi, Alekso la Multpeka, ke malgraŭ via foresto en juĝprocedo la 1. aŭgusto, mi kune kun popol‑skabenoj: Johano la Fiŝokula kaj Petro la Ĉielenira, decidis: skribpeton de Anna la Pia kontentigi. Sekve vi devas elpagi al ŝi 70 rublojn, kiujn ŝi elspezis por regalo de viaj svatistoj, ĉar vi provokis la trompaferon."

(Subskribo).

9. Rajt ĉion instruas

— Nu, kion do vi deziras? Ĉu viaj svatistoj ne formanĝis 70 rublojn? Se vi ilin sendis, pagu por ili kvazaŭ en restoracio. La komerca afero, nenio pli.

— Vi nur mokas min, k‑do; helpu, pli bone. La maljunan vidvinon ja la popo instruis, ke ŝi plendu, kaj vi min instruu.

— La popo?

Kaj Rajt ekmarŝis laŭlonge de l'ĉambro.

— Bone. Mi faros por vi petskribon. Sed diru: ĉu ĝis nun Mario plaĉas al vi kaj . . .

Alekso ŝajnis ruĝa, kiel kapsiko. Li respondis nenion.

Rajt skribis dum unu horo, ne malpli.

10. Gubernia juĝisto konas socisciencon

Post unu monato estis ricevite:

. . . “Gub. tribunalo atentante, ke

Anna la Pia dum svatistoj‑akcepto estis regata de rnalnova feŭda kutimo, laŭ kiu svatado estas komerc‑afero, vendo, ĉar gepatroj de fianĉino estis pagantaj al gepatroj de fianĉo certan sumon, nomatan ,,doto”; tial ke dot‑donantoj havis intereson pri dot‑malpliigo — ili ebriigis laŭkutime svatistojn.

Soveta Registaro devas kontraŭbatali ĉi‑kutimojn, ĉar virino 16‑jara kaj viro 18‑jara jam rajtas libere elekti viv‑kunulon kaj ĉi‑elekto ne devas esti komerc‑afero.

Tial Gub. Tribunalo nuligus la decidon de l’distrikta juĝisto kaj ĉesigas por ĉiam la procedon”.

11. Jen alia rezolucio (nek skribita, nek eldirita)

. . . atentante, ke estas

1. regalmono elspezita kaj ne revenebla,

2. la kostumo — jam kudrita,

3. Alekso — bonhava kaj tute ne Multpeka homo,

Anna la Pia decidas:

Mario kaj Alekso estu senpopaj geedzoj.

12. Anonco (sur la pordo preĝeja)

Kiu aĉetas?   Pli malkare ol ie ajn!!!

Kalikoj, ikonoj, krucoj ktp.

Hodiaŭ 100% da rabato!   Kaptu la okazon!

Noto de la Redakcio

Ĉi tiu humorrakonteto, originale verkita en Esperanto, estas tre karakteriza por la nuna Soveta moraro. La. suĵeto de la rakonto estas bazita sur reale okazinta fakto.

1) — rusa patro.

2) — populara kartludo.

[22]


FONTO: Ivn, L. "Ruĝa Geedziĝo", en: Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto (Leipzig: SAT-Eldona Fako Kooperativa, 1925), p. 20-22.

Noto: La piednotoj estas konvertitaj al finnotoj.


Ĉielregno” de Vselovod Ivanov (L. Ivn, pseŭd.)

Funebra vespero de L. Ivn

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Alireteje / On other sites:

Laboristino de L. Ivn

Vselovod Ivanov - Vikipedio

Vsevolod Ivanov (OLE)

On Vselovod P. Ivanov
in Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto by Geoffrey Sutton


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 October 2009
Links added 7 October 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain