Majo

Frederiko Karinthy
Tradukis Paŭlo Balkαnyi

— Pardonon! Ĉu via sinjora moŝto nun alvenis?

— Nun. Brrr.

— Iom malvarme estas komence, ĉu ne? Ho, oni alkutimiĝas. Ĉu oni metis glacion ankaŭ sur vian kapon?

— Oni metis. Brrr.

— Certe, certe! Estas tre bone. Kaj kompreneble oni tute enŝovis vin, ĉu ne? Kioman numeron havas via sinjora moŝto ?

— Kioman numeron?

— Do, ĉu vi ne rigardis ĝin ? Oni ja ligis sur viajn piedojn bileton kun numero kaj kun la nomo, se ĝi ekzistas. Mi havas nur numeron, nomon mi ne havas. Oni ankoraŭ ne rekonis min. Ĉu via ĉelo ne estas mallarĝa al vi ?

— Ne.

Al mi jes, ĉar mi estas ŝvelbloviĝinta, oni elakvigis min nur post kvar tagoj. Sed tio ne domaĝas, nur mia okulo ĝenas min. Ĝi fluis en mian buŝon. Ĉu vi havas ankoraŭ okulojn ?

— Nur unu. La alian frigis la kuglo. Ĉi tie ĝi eliĝis.

— Ĉu vi per revolvero . . . ?

— Per pistolo.

— Tio estas bone. Unue ankaŭ mi volis tiel, sed poste mi ne povis akiri monon por ĝi. Ĉe mi daŭris longe, sed bonvolu scii, ke kio estas certa, tio estas certa.

— De kie al vi plaĉis . . . ?

— De la fervoja ponto. Sciu, mi povis suprenveni nur post kvar tagoj. La homa pulmo estas abomena. Pardonu, ĉu via ventro jam verdiĝis?

— Ne ankoraŭ. Ĉu ĝi do verdiĝos?

— Ho, se vi nur povus vidi la mian. Ĝi estas preskaŭ tute heleverda, tute ĝis mia umbiliko. Nur mia graso estas bele blua. Iras nun jam ĉio en ordo, ĝis la sekciado; se mi nur jam estus post ĝi. Srrr. Srrr."

— Kion vi faras?

— Nenion, la akvo klukas en mi; jen ankaŭ mia dua okulo elfluis. Mi bedaŭras. Sinjoro la doktoro diris, ke cetere mi estas tute normala. Vere, bonvolu diri, ĉu ŝi estis blonda?

— Ne, bruna. Kaj ĉu la via?

— Ankaŭ la mia.

— Kiel oni nomis ŝin?

— Jonjo Etega.

— Tiel, ti-i-i-el? Tiukaze vi do estas Zoltano Aĉuly?

— Nu, kaj?

— Kaj mi azeno opiniis, ke ŝi edziniĝis kun vi.

— Ĉu vi do estas Ludoviko Bovicky? Kaj mi opiniis, ke ŝi estas la via. Ĉu mi bezonis do salti de la fervoja ponto?

— Kaj ĉu mi devis elspezi monon por pistolo? Frenezo!

— Sed tiamaniere ŝi estus ja edziniĝinta kun mi. Se tion mi estus sciinta, ke ŝi ne volas esti la via kaj ke vi saltis de la fervoja. . . Sed ŝi diris al mi, ke ŝi edziniĝos kun iu alia kaj mi estis scianta, ke tiu povas esti nur vi . . .

— Kaj se mi estus sciinta, ke vi aĉetos pistolon kaj, ke ŝi ne estos la via . . . Sed ŝi diris al mi, ke ŝi edziniĝos kun alia, kaj mi sciis, ke tiu estas vi . . .

— Kaj pro tio ni ambaŭ ĉi tie disfalas. Kun kiu do Jonjo Etega edziniĝis?

(Viro el la tria ĉelo): — Kun mi.


Noto: Ŝajne laŭ intenco de la aŭtoro komence la leganto tute ne komprenas, kio okazas en ĉi tiu humoraĵo ? Por tiuj, kiuj eĉ nun ne komprenus ĝin, estu klarigata: ĝi estas interparolado de du sinmortigintoj en ĉeloj de domo por mortintoj.


FONTO: Karinthy, Frigyes. “Majo,” trad. Paulo Balkányi, en Bonhumoraj rakontoj de nuntempaj verkistoj (Budapest: Markovits kaj Garai, 1921), p. 13-15.


Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 April 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain