Kálmán Kalocsay finis sian longan vivon en la amata Budapeŝto, la 27an de februaro 1976, post rapida, kredeble de li mem atendita renmalsano. Li estis pli ol okdekkvarjara, naskiĝinte en Abaŭjszántó (nord-orienta Hungarujo) la 6an de oktobro 1891.

Hungarlingva poeto (dum la lastaj jaroj la hungara Plumklubo honoris lin per ora medalo), per siaj tradukoj en E-on li iĝis nekontesteble tia universala majstro de la traduka arto, kian multaj nacilingvaj literaturoj longe envias al la Esperanta.

Li estis humanisto, profunda admiranto de la renesancaj idealoj — tio plej bone klarigas lian temperamenton de “vir multiplex”: ĉefkuracisto kaj verkisto, eseisto kaj muzikisto, profesoro kaj gramatikisto. Tian poliedrecon ni plej rimarkas ĝuste en lia Esperanta agado: li ne hezitis alfronti pornografiajn temojn apud la politikaj, dum en ĉi-lastaj li sentis nenian embarason traduki verkon de Mussolini kaj poste sonete glori la figuron de Lenin.

Nur la tempo diros, kioma laboro de Kalocsay saviĝos; sed, same kiek Goethe restis Goethe spite al siaj “sciencaj studoj”, ni sincene kredas, ke Kalocsay restos Kalocsay.

Sed kia, kiu li estis? Al la homo Kalocsay ni dediĉas nian memoron.


Lasta kafo kun Kolomano


Kiam ni alvenis al Budapeŝto, ni havis kialojn por maltrankvili: la aŭtomobilo kaŭzis zorgojn pro la persekuta, konstanta ruĝo de panea montrilo; ĉe la landlimo oni atendigis nin kvar horojn antaŭ ol ricevi la vizon; ricevinte la pasportojn, nur survoje al la ĉefurbo ni rimarkis, ke ili ne redonis La “voŭĉerojn” kun nia mono, kaj ni jam estis — almenaŭ komence ― spirite pretaj al kverelo kun iu marŝalo, kies kapon kronis bruna ĉapo kun ruĝa stelego. Al tio ni aldonu, ke ni ne kuraĝis viziti je noktomezo niajn geamikojn en Várpalota, do ni rifuĝis en sennecesejan “szalloda” kie, ĉe la apuda ĉambro, aro da kantaĉuloj tondre diboĉis la tutan nokton.

Sed en Budapeŝto nin atendis du kromaj amaraj spertoj: nia amikino Lzsuzsa ne toleris pli ol dekminutan malfruon (post milkilometra vojaĝo) kaj ni maltrafis la rendevuon: Telefone evidentiĝis, ke mi draste eraris fidante en la bona onganizo kaj helpemo de kamarado Vilmos B., ĉar li avertis ja neniun pri la detalol de mia de longe anoncita alveno. Fine ni trafis la fremdultrafikan oficejon kaj mendis ĉambron ĉe privatulo.

Tiel komenciĝis mia lasta restado en la kultura ĉefurbo de Esperantujo. Eble la urbo komprenis la situacion, kaj post mirinda vespero kun la muziko (kaj la manĝo) de la “Ora Barelo”, la palpebrumo de la iluminitaj kvartaloj rapide repacigis min kaj mian edzinon kun la mondo.

Efektive estas merito de la urbo, kiu konvinkis nin dufoje tranokti ĉe gastigantino ja bedaŭranta tiom afable nian veturemon (égy napot! nur ein tag!); estas merito de la urbo — se ni restis duan tagon kaj trinkis kafon, tuj antaŭ la forvojaĝo, hejme de Kálmán Kalocsay.


Profesoro Kalocsay estis tute verva kaj festema (mia edzino diris poste, ke oni vidas la ĝentlemanon, kiu havis pli bonajn tempojn kaj ankoraŭ mirinde scias akcepti gastinon). Li tuj rekonis min: “Jes, jes, antaŭ kvar jaroj vi vizitis min, estis ankaŭ Blanke kaj la polo, kune kun Szerdahelyi!” Li aspektis tute bonfarte, kun la kutimaj vokaloj ĉarme kaj hungare prononcataj. Nur ĉe la surbendigo, li havis minuton da kvazaŭa timideco.

“Rigardu, estas malfacile paroli pri projektoj, ĉu ne? ĉar tre longajn projektojn. . . longtempe faratajn, farotajn projektojn mi ja ne povas fari; sed estus tre bone, se mi povus eldonigi miajn poemojn, miajn tradukojn kiuj ankoraŭ ripozas en mia skribotablo, en la tirkesto de.mia skribotablo. Tiu estus mia plej bela espero, ke ili foje aperos. . . Ekzemple miaj tradukol el la greka, aŭ miaj tradukoj el la latina, aŭ miaj tradukoj el la ŝumera-asira aŭ hebrea aŭ egipta, malnova egipta, antikva egipta. Tiujn mi tre volonte eldonigus. Bedaŭrinde la eldonado nuntempe iom malsanas ĉar ŝajne mia kara amiko Régulo Perez de tre longe jam silentas, kaj mi ne scias, ĉu iu povas lin anstataŭi. . . labori tiom verve, kiom li laboris ĝis antaŭ kvin jaroj.”

Sed li tuj revigliĝis ĉe la rimarko, ke temas pri stafeto, kiun oni devus transpreni, por antaŭen porti ta torĉon. . .

“La stafeto, la stafeto, la stafeto restis netransprenita, la bastono nun kuŝas sur la tero!”

“Mi ne havas nun pretan laboron, ĉu ne? ĉar estas multaj poemoj tradukitaj el diversaj lingvoj, el la germana, el la hispana, el la itala, el la franca, el la angla, sed ili ne ne estas ankoraŭ tiom grandnombraj, ke ili povus fari tutan volumon. Eble se oni neeldonus mian Eternan Bukedon, tiam mi povus ja enmeti tiujn poemojn. Krome tie estas multaj poemoj kiujn nun mi aperigus en iom ŝanĝita formo, ĉar ili aperis antaŭ kvardek jaroj kaj dum kvardek jaroj iom evoluis kaj la lingvo kaj mi mem.”

Kaj lia sprito glimis, kiam ni parolis pri la ĉefaj diferencaj trajtoj inter tiamaj jaroj kaj la nunaj . . .

“Rigardu, la literatura vivo en Budapeŝto dependas ĉiam de la homoj kiuj ĝin faras. Nun bedaŭrinde oni povas diri, ke en Budapeŝto ekzistas granda manko, interspaco: estas maljunaj literaturistoj, kiuj ankoraŭ ne mortis, ekzemple estas Tárkonyi ktp, kaj la tre junaj, kiuj nun komencas. La meza generacio mankas, kaj tio estas nia plej granda zorgo nun.”

“Tiam estis junaj fortoj, ĉiuj estis junaj, antaŭ kvardek jaroj ĉiuj estis junaj! Sed nun estas multaj maljunaj kaj junaj homoj, sed la mezo, la mezo, la mezo mankas. Sed tio ne estas hazardo, ĉar dume estis tempoj tute ne favoraj al Esperanto, kaj tiel ne povis elkreski tiu meza generacio.”

“En la mondo estas jam tute nova generacio de esperantistoj, kvankam ankaŭ ili ne estas tute junaj, ekzemple Baldur Ragnarsson, kiu estas la gvida persono de la modernaj, estas jam kvindekjara, se mi bone memoras.”

“Sed estas ankaŭ junuloj, ekzemple Nogueira. . .”

Jes, li estas samaĝulo mia, li naskiĝis en 1949.

“1949? Nu, ankaŭ tiu ne estas ja tute. . . flavbeka!”

Laŭ vi, ĉu oni kapablis starigi novajn interesajn literaturfenomenojn, kiel estis la hungara kaj la skota skoloj?

“Mi ne vidas tian novan skolon, bedaŭrinde. Nu, krom tiu Nogueira estas ankaŭ Seabra, portugallingva, verŝajne brazilano. Do Brazilo estas la lando de ta spiritismo kaj de la spirito, hodiaŭ, ĉu ne?”

“La japanoj, estas kelkaj tre bonaj, ekzemple Mijamoto Masao. . . Mikame Teruo. . . kaj aliaj.”

“La Hungara Vivo ne povas bedaŭrinde plenumi tiun gravan rolon, kiun havis Literatura Mondo, ĉar ĝi estas hungara, ĝi estas tro ligita al Hungarlando. Ni klopodas paroligi ankaŭ eksterlandanojn, sed ni ne povas montri eksterlandajn verkistojn tradukitajn, ĉar tio ne estas nia profilo, ne estas nia tablo, kiel oni diras. Tiu estas ja baro, kiun ni ne povas transsalti, ĉar ni ricevas konsiderindan provizion, subvencion. . . Nu, sed ankaŭ “provizio" estas en PIV!

Kaj Literatura Foiro povus ĝin plenumi, sed tiam ĝi devus iom dikiĝi. Ankaŭ vi tro malŝparas la lokon, krome. . .vi ne estas dikaj kaj malŝparas la lokon. Nu, ni ankaŭ malŝparas la lokon, sed ni havas pli da loko malŝparebla. . .”

“Ankaŭ la reklamo forprenas tro da loko el la literaturo ― sed unue vivi, poste filozofi, unue vivi, poste filozofi!”

Kion aldoni, ekzemple pri spertoj de via longa Esperanta vivo. . . interalie vi esperantiĝis en 1911, ĉu ne?

“1911 aŭ ’12, mi ne memoras, mi mem ja ne scias, estas ja konfuza afero. Antaŭ la unua mondmilito, ĉu ne? tiu estas ĝusta dato.”

“Rigardu, kiam mi komencis mian Esperantan viveton kaj Eperantan verketadon, tiam ankoraŭ regis La “Nova Sento”, ĉu ne? kaj tio estis bonega afero, ĉar ekzistis ja Esperanta atmosfero, ideologio, pri kiu oni povis verki poemon entuziasmigan ktp. Kvar aŭ kvin jarojn sinsekve mi verkis poemojn antaŭ la 15a de decembro, la Zamenhofa tago. Nuntempe la “Nova Sento” ŝajne iĝis hontinda afero, oni diras, ke ni vivas en realo, kaj ne en la mondo de miraĝoj, tradicioj ktp, tio havas tro longan grizan barbon, verki pri “Nova Sento” poemojn, tio estas preskaŭ ne ebla. . .”

La tiama legantaro estis do multe pli proksima al la verkistoj ol la nuna, hodiaŭ la poetoj ne trovas tian tujan aŭ taŭgan publikon. . .

“Tio estas vera ankaŭ por ĉiuj aliaj lingvoj, precipe en la okcidento. La hungaroj, oni jam ne povus diri. Estis ja interesa fenomeno; dum la stalinaj tempoj, ĉu ne? oni verkis tiajn poemojn, kiuj estis postulataj, tro direkta propagando ktp; poste forpasis ta tempoj kaj tiam ĉiuj hontis tiujn poemojn. . . Ekzemple Ferenc Ivász reeldonis sian poemkolekton kaj eltasis tinjn, kaj diris en la antaŭparolo ke tiuj poemoj estas ellasitaj intence, kaj neniu haves la rajton ilin plu deklami.

“Oni rigardis la okcidentan poezion, oni rigardis tiun — kiel oni diras ― hermetismon, ĉu ne? kaj kompreneble oni volus esti kiel eble ple hermeta, Neniam okcidenta poeto verkis tiom hermetajn poemojn kiel la hungaroj scias. Rimojn. . . se hazarde interrimis du versoj, tiam la poeto tri tagojn hontis.”

“Sed nun oni simple retrovas la antaŭan tonon, reiras al la ligita formo kaj serĉas la pubtikon, oni votas efiki al la publiko, kaj tio venis per si mem, tute per si mem. . . . kaj mi kredas, ke tiu estas la sana evoluo de la poezio — kaj nun oni povas diri, ke okcidento estas putra, ni estas la veraj!

Tiel finiĝis la intervjuo, hejme de profesoro Kalocsay, en la unua tago de junio 1975.

Ne restis multe da tempo, krom por la salutoj. Li estis ja freŝa, la longa babilado ne lacigis lin. Kvankam la voĉo — kiun la magnetofono feliĉe redonas tre bone — estas voĉo de maljunulo, ĝi paŭsas fortan personecon.

Tuj post la vizito ĉe Kalocsay ni lasis Budapeŝton.


Pro la malmulta loko disponebla, la Foiro ne povas dediĉi aliajn paĝojn de ĉi tiu numero al la abrupta sciigo de la morto de Kálmán Kalocsay. En unu el la venontaj numeroj aperos poems de Poliziano, kies tradukon Kalocsay koncedis al ni en ekskluziveco jam antaŭ unu jaro.

Krome, okaze de la speciala junia numero (pri la 20a datreveno de la eldono de La Infana Raso) ni publikigos la konatan Leteron al William Auld.

La Redakcio de Literatura Foiro sincere kondolencas s-inon Kalocsay.


FONTO: “Lasta kafo kun Kolomano,” Literatura Foiro, n-ro 36 (jaro 7), aprilo 1976, p. 9, 10-12 (foto de Kalocsay ellasita).


I. Mátyás interparolis kun K. Kalocsay

Esperanto kaj Literaturo
de Kálmán Kalocsay

Vojo kaj Vorto (Enhavo)
de Roberto Passos Nogueira

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Nyelvi egyenlöség
(poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 April 2026

Site ©1999-2026 Ralph Dumain