LA TEO

Laŭ Heine tradukis A. Knegt por Holanda Esperantisto

LA LOKO, kie okazis la historio, kiun mi nun rakontos, denove estas la banejoj de Lucca. Ne timu, germana leganto, tute ne estas politiko en tiu ĉi rakonto, sed nur filozofio, aŭ pli bone filozofia moralo, laŭ deziro.

Estas tre politika de vi, kiam vi nenion volas scii pri politiko, ĉar estas nur malagrablaĵo. Miaj amikoj estis koleretaj pri mi, ĉar mi nur okupis min je politiko, kaj eĉ eldonis politikajn librojn. "Ni ilin tute ne legos," ili diris, "sed jam timigas nin, ke io tiela estas presota en Germanujo, en la lando de la filozofio kaj poezio. Se vi ne volas kun ni sonĝi, almenaŭ ne veku nin el la agrablaj sonĝoj. Forigu la politikon, ne forĵetu vian belan tempon, ne forlasu vian belan talenton pri amkantoj, tragedioj, noveloj, kaj donu al ni en tio viajn artajn vidpunktojn aŭ ian belan filozofian moralon."

Nun mi volas kuŝigi min kiel la aliaj sur mian sonĝliton, kaj rakonti mian historion.

La filozofia moralo, troviĝante en ĝi, ekzistas el tio: ke ni kelkfoje povas ridindiĝi, sen esti mem kulpa je tio.

Pli bone mi agus, uzante la pronomon mi—nun jes, mi volas, kara leganto, sed mi petas vin, ne komencu ridi, ne estas mia kulpo. Nu do, ĉu estas mia kulpo, ke mi amas bongustaĵojn, kaj ke la teo estas bongusta? Kaj mi estas dankema homo, kaj kiam mi estis en la banejoj de Lucca, mi laŭdis mian gastejestron, kiu donis al mi teon, tiel bonan, kiel mi neniam estas trinkinta.

Ĉi tiun laŭdan kanton mi tre ofte aŭdigis ĉe Lady Woolen, kiu loĝis en la sama domo kiel mi, kaj ĉi tiu sinjorino tre miris pri tio des pli, ĉar ŝi, malgraŭ siaj plendadoj kaj petegoj al la adreso de la gastejestro, ne povis trovi bonan teon, kaj estis devigita aĉetigi sian teon per kuriero en Livorno.

"Tiu teo estas ĉiela!" ŝi aldonis, kaj ridis die.

"Mylady," mi respondis, "mi vetas, mia estas pli bona."

La sinjorinoj, kiuj okaze ĉeestis, nun estis invititaj de mi, trinki teon ĉe mi, kaj ili promesis veni la sekvontan tagon je la sesa sur belegan monteton, kie oni povas amike sidi kune kaj rigardi valon.

La horo venis, tableto servita, buteritaj panetoj pretaj, sinjorinetoj gaje babilantaj,—sed teo ne venis.

Estis la sesa, fariĝis la sesa kaj duono—la vesperombroj ĉirkaŭiris kiel nigraj serpentoj la montpiedojn, la arbaroj odoris pli kaj pli sopire, la birdoj pepis pli kaj pli akre—sed la teo ne venis.

La sunradioj ankoraŭ lumigis la supraĵojn de la montoj, kaj mi atentigis la sinjorinojn pri tio, ke la suno belege malsupreniris, kaj ŝajnis ne volonte forlasi la societon de sunetinoj ĉi tieaj.

Estis bone dirita—sed teo ne venis.

Fine, fine, kun malgaja mieno, mia gastejestro venis kaj demandis: "Ĉu ni ne volus preni sorbeton anstataŭ teo?"

"Teon! Teon!" ni kriis unuvoĉe.

"Kaj eĉ la saman," mi aldonis. "kiun mi trinkas ĉiutage."

"La saman, via moŝto? Ne estas ebla!"

"Kial ne ebla?" mi ekkriis ĉagrene.

Ĉiam pli kaj pli timema mia gastejestro; li balbutis, haltis; nur post longa kontraŭstaro venis la respondo—kaj la terura enigmo kompreniĝis.

Mia gastejestro nome estis tiel lerta, fari el la jam uzitaj tefolioj novan teon, per bolanta akvo: kaj la teo, tiel bongusta pri kiu mi tiel multe parolis, estis nenio alie ol la teo, farita el la restaĵoj de tiu, kiun mia samdomanino, Lady Woolen, venigis el Livorno.

La montoj ĉirkaŭ kaj la arbaroj de Lucca havas tre eksterordinaran eĥon, kaj sciis ripeti forte ridadon inan multoble.


FONTO: Heine, Heinrich. "La Teo," tradukis A. Knegt, Amerika Esperantisto, vol. 8, no. 5, December 1910, p. 118-119.

Noto: Ĉi tiu rakonto estas ĉerpita el la 3-a volumo de Reisebilder, t.e. Bildoj de Vojaĝoj (angle: Pictures of Travel; see Italian Travel Sketches &c., translated by Elizabeth A. Sharp).


Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” / “En nord’ unu pino en solo”

Heinrich Heine en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Heinrich Heine: Selected Bibliography

Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” (The Lonely Fir Tree), with links

Alireteje / Offsite:

Italian Travel Sketches &c., translated by Elizabeth A. Sharp

The Life, Work, and Opinions of Heinrich Heine, Volume 1
by William Stigand


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 October 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain