Ideoj

de Heinrich Heine
tradukis Leopold Einstein

Ŝi estis aminda, kaj li ŝin amis;
sed li ne estis aminda, kaj ŝi lin ne amis.
(Malnova dramo)

Sinjorino, ĉu Vi konas la malnovan dramon? Ĝi estas dramo eksterordinara, nur iom tro melankolika. Mi iam en ĝi ludis la ĉefan rolon, kaj en tiu ĉi dramo ploris ĉiuj sinjorinoj, nur unu el ili ne ploris, eĉ ne unu larmon ŝi ploris, kaj tio ĉi estis la pointo de la dramo, la vera katostrofo.

Ho, tiu ĉi sola larmo! Ĝi min turmentas ankoraŭ ĉiam en la animo. La diablo ofte murmuretas en mian orelon kanton de tiu  larmo ĉi neplorita, kanto fatala kun melodio ankoraŭ pli fatala—ach, nur en inferno oni aŭdas tiun ĉi melodion!

Kiel oni vivas en la ĉielo, Sinjorino, Vi ĝin povas bone prezenti al Vi des pli multe ke Vi estas edzigita. Tie oni malenuas tute belege, oni havas ĉiajn eblajn plezurojn, oni tie vivas en plena gajo kaj plezuro, tute, kiel Dio en Francujo. Oni manĝas de la mateno ĝis la vespero, kaj la kiurejo estas tiel bona kiel tiu de Jagor, anseroj rostitaj ĉirkaŭflugetas kun sozteleretoj en beko, kaj sin sentas flatitaj, se oni ilin manĝas, tortoj buterbrilantaj kreskas sovaĝe kiel la sunfloroj. Ĉie flumetoj kun buljono kaj ĉampanvino, arboj, sur kiuj balanciĝas servietoj, kaj oni manĝas kaj sin viŝas la buŝon, kaj remanĝas, sen sin ruini la stomakon, oni kantas psalmojn aŭ serĉas kaj ludas kun amaj, graciaj anĝeletoj, aŭ oni promenadas sur la verda Halelujaherbejo, kaj la blankaj vestoj sidas tre oportune, kaj nenio tie ĉi malordas la senton de feliĉeco, nenia doloro, nenia malagrablaĵo, ja eĉ se unu al alia okaze surpaŝas sur la kalojn kaj ekkrias pardonu! tiu ĉi ridetas kiel feliĉega kaj diras: Via paŝo, frato, ne doloras, sed kontraŭe, mia koro sentas per tiu ĉi nur des pli dolĉan ĉielan plezuregon.

Sed pri la inferno, Sinjorino, Vi havas tute nenian ideon. Inter ĉiuj diaboloj Vi eble konas nur la plej malgrandan, la Belzebulbeton Amoron, ĝentilan helpiston de la inferno, kaj la infernon mem Vi konas nur el la Don Juano, kaj por tiu ĉi virintrompisto, kiu donas malbonan ekzemplon, ĝi ŝajnas al Vi neniam sufiĉe varmega, kvankam niaj tre estimindaj teatrodirekcioj en tiuj ĉi okazoj uzigas tiel multan brulspektaklon, fajrpluvon, pulvon kaj kolofonion, kiel nur iam bona kristano en inferno povas deziri.

Sed en la inferno oni vidas multe pli da malbonaĵo, ol niaj teatrodirektoroj scias, alie ili ne prezentigus tiel multajn pecojn malbonajn—en inferno estas tute inferne varmege, kaj kiam mi unu fojon tie estis en la plej varmegaj tagoj de somero, mi ĝin trovis nesufereblan. Tute nenian ideon vi havas pri la inferno, sinjorino. Ni de tie ricevas malmultajn ofiziajn sciigaĵojn. Ke la malfeliĉaj animoj tie ĉi malsupre la tutan [tagon] devas legi ĉiujn malbonajn sermojn, kiuj tie ĉi supre estas presataj, tio ĉi estas kalumnio. Tiel malbone ne estas en la inferno, tiel rafinitajn turmentojn Satano neniam elpensas. Tamen la priskribo de Dante estas io tro modera, en tuto tro poeta. Al mi la inferno ŝajnis kiel granda kuirejo de meza regnano kun furno senfinite longa, sur kiu staris tri serioj da feraj potoj, kaj en tiuj ĉi sidis la malbenitoj kaj estis rostataj. En la unua serio sidis la kristaj malbonuloj; kaj ĉu oni ĝin kredus! ilia nombro ne estas tro malgranda, kaj diaboloj grandigadis sub ili la fajron kun aparta diligenteco. En la dua serio sidis la judoj, kiuj kriadis kaj estis kelkfoje ĉagrenumataj de diaboloj; ĝi havis vidon tre ridigan, kiam dika, malfacile spiranta procentegisto plendis je tro granda varmego, kaj diaboleto verŝadis al li kelkajn ajmerojn da malvarma akvo super la kapon, por vidi, ke la bapto estu efektive freŝiga bonfaro. En la tria serio sidas la idolistoj, kiuj, kiel la judoj, ne povas havi parton en la feliĉeco, kaj devas eterne bruli. Mi aŭdis, kiel unu el tiuj ĉi, el kiu kvara diabolo submetis novajn karbojn, tute kolere ekkriis el la poto: "Ne turmentu, mi estas Sokrates, la plej saĝa de la mortuloj, mi instruis la verecon kaj justecon, kaj mi oferis mian vivon pro virtuo.” Sed la kvara malsaĝa diabolo ne ĉesigis sian laboron kaj murmuris: "Aj kio! ĉiuj idolistoj devas bruli kaj por sola homo ni ne devas fari escepton."

Kredu al mi, sinjorino, estis grandega varmego, kaj kriado, ĝemado, kvakado, plorado, helpovokado—kaj tra ĉiuj ĉi teruraj sonoj iris aŭdeble tiu fatale melodio de la kanto pri la larmo neplorita.


FONTO: Heine, Heinrich. “Ideoj,” tradukis Leopold Einstein, en Verkoj de Heinrich Heine en Esperanto, de Adolph Holzhaus (Tel-Aviv: Esperanto-Ligo en Israelo, 1973), p. 200-201. Originala publikigo: Einstein, Leopold. La Lingvo Internacia (Nürnberg: Verl. von J. A. Stein's Buch- & Kunsthandlung, 1888), p. 32-35. Ĉapitro I. Originalo: Ideen: Das Buch Le Grand, en Reisebilder. Zweiter Teil (1827).


Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” / “En nord’ unu pino en solo”

Heinrich Heine en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Heinrich Heine: Selected Bibliography

Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” (The Lonely Fir Tree), with links

Alireteje / Offsite:

Ideen: Das Buch Le Grand

REISEBILDER. IDEAS, OR THE BOOK LE GRAND
by Heinrich Heine, trans. Havelock Ellis


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 February 2007
Links added 7 January 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain