Bertram Potts

La poemo-maŝino


Mi sonĝis, ke mi ricevis kablodepeŝon, jene: Mi aŭdis pri via akuzativ-maŝino stop mi volas diskuti poemo-maŝinon stop venu aviadile tuj al Hexham Anglujo stop elspezoj jam pagitaj stop Marjorie Boulton.

Baldaŭ mi staris antaŭ la marĝoriboltona bontona hejmo meze de privata arbaroriĉa parko. La konstruaĵo estis palace impona. (Strange, mi pensis, ĉar kiam mi vizitis ŝin dum mia prelegvojaĝ, ŝi loĝis kiel vicestrino en du-tri humilaj ĉambroj en seminario por junulinoj.)

Mi premis la butonon kaj interne sonoris kariljono, kiu ludis la unuajn taktojn de ,,La Espero“. Kiam la lastaj agordoj fine forsvenis, or-galonita belstatura servisto kun broditaj ĉefliteroj ,,M. B.“ sur la brusto malfermis la pordon. (Kiam mi antaŭe renkontis ŝin, f-ino Boulton estis vere sinkaŝema kaj modesta.)

,,Ŝia poezia moŝtino atendas vin, sinjoro,“ li komunikis kun fiera pompo.

Li transdonis min al alia livreulo, eĉ pli majeste dekoraciita, kiu silente kaj arogante kondukis min supren sur ŝvelmola persa tapiŝo laŭ kilometro da koridoroj, kies flankojn ornamis grandaj olepentraĵoj de kavaliraj prapatroj. Unu el tiuj mezepokaj baronoj ŝajnis fiksrigardi min kun videbla malaprobo. Fine ni haltis antaŭ pordo, kie deĵoris fortike ĉarpentita vasalo riĉe vestita kiel svisa gvardiano en plena parada uniformo. Ĉi tiu diskrete frapetis la pordon.

Momenton poste f-ino Marjorie Boulton mem varme bonvenigis min, dirante:

,,Ĉi tie mi elektas kaj plektas miajn poeziajn girlandojn. Bedaŭrinde, mi disponas malmultan tempon, por verki, kaj mi deziras, ke vi inventu maŝinon, el kiu facile fontos frazaj festonoj — belaj poemo-burĝonoj — maŝinon, alivorte, kiu ĵongle kunĵetos rimojn kaj ritmojn. Seminariaj taskoj tiel elsuĉas miajn forton kaj tempon, ke mi delire deziras, ke vi helpu min!“

,,Mi scias nenion pri —“

,,Kirliĝas kalejdoskope en mia menso ciklono da tumultaj kaj nematuraj emocioj, nenaskitaj poemoj, kiuj strebas al la lumo. Ĉiutage mil nekapteblaj ideoj meteore sin manifestas en mia menso kaj pro tio mi venigis vin.“

(Kiel ŝi ŝanĝiĝis, mi pensis — tiu kvieta, maltrudema etulino, kiu nun vivas evidente en veluro.)

Ŝi sidiĝis.

,,Vi havas grandan domon,“ mi diris ĉirkaŭrigardante.

,,Ne! Nur ĉi tiun!“

,,Mi aludis pri ĉi tiu! Ordinare la esperantistoj —“

,,Mi ne estas ordinara. Ĉi tiu domo reprezentas miajn enspezojn per poezio. Mi volas, ke vi kreu poemo-maŝinon, kiu reproduktos miajn ideojn aŭtomate kaj belforme, tiel rapide, ke —“

Mi ne aŭskultis, ĉar subite glora lumo briligis mian estontecon. Se mi ricevus malgrandan tantiemon de ĉiu poemo, kiun ŝi kreus, mi fariĝus milionulo, kaj povus fari duan prelegvojaĝojn tra Eŭropo.

,,Antaŭ ol konstrui poemo-maŝinon, vi devas scii, kio karakterizas poezion, ĉar multe da homoj pri tiu arto ruliĝas en nescio, kiel porko en ŝlimo. El kio konsistas la poezio?“

Mi malfermis la buŝon, sed ŝi mem respondis tiun retorikan demandon, parolante kun impresa aŭtoritato, kiel antaŭ klaso da knabinoj, rigardante al la plafono kun vizaĝo, kie troinis fervoro kaj forto.

,,Poezio konsistas,“ ŝi grandioze deklaris, ,,el linioj da vortoj, same kiel prozo, sed ekzistas struktura diferenco — la linioj da poezio ne estas tiel longaj! En tiun difinon mi kristaligis kvin dikajn volumojn rilate la elementojn, kiuj konsistigas poezion, tiel solidigante la spekulativan rezonadon de versa verkado, por mallonge kaj harmonie interkonformigi la principojn, kiuj gvidas eĉ la plej humilan poeton!“

El ŝia persono radiis ne nur entuziasmo, sed la fajro de kreema genio, kaj mi staris gapante, nenion komprenante, sub la sorĉo de ŝia oratora brilo, banante min en la multsilaba gloro de ŝia ne-sondebla saĝo. (Certe ŝia karaktero aliiĝis. Neniam antaŭe ŝi babiladis tiel bombarde kaj bombaste.)

La tajdo de ŝia elokvento estis nerezistebla kaj mi ravite rigardis ĉi tiun malgrandan virinon, ŝiajn okulvitrojn kaj har-disiĝon kun nekaŝita adoro. Paroli en tiu momento estus sakrilegie.

,,Ne estas necese, ke poemo havu kompreneblan enhavon, difinitan sencon,“ ŝi daŭrigis. ,,Ju pli ĉifre, des pli sukcese! Ekzemple:

Adze belas konko hoke . . .
Kaj ĉion pelas ĉerkprovoke!

Ĉu vi kaptis la mistike kernan signifon?“

Kun solena timo mi provis nur flustri:

,,Ne tute!“

,,Nek mi! Sed tiu nekaptebla spirito faras gin inspira! Tio estas la sekreto de bona poezio. Kiel bildo impresionisma, ĝi elvokas mil diversajn perceptojn. Ĉu plaĉus al vi sidiĝi?“ ŝi afable demandis kun ĉarma rideto. (Jen ŝi — la ĉarma M. B., kiun mi konis.)

,,Restas ankoraŭ dek minutoj!“ ŝi daŭrigis. ,,Kiel rapide la horloĝo formanĝas la eternon!“

Mi dankis ŝin kaj trovis sidlokon rande de seĝo, hezitante sidiĝi en ŝia ŝeesto.

,,Mi ripetas. Ne estas necese, ke poemo havu sencon, kondiĉe ke la versoj falu petalmole de sur la lipoj. Aŭskultu la harmonian sinsekvon de la sonoj — la dolĉefluan arion —

Adze belas konko hoke . . .
Kaj ĉion pelas ĉerkprovoke!

Kiel muzike ritma! Kiel melodie riĉa!“

,,Mi kredas, ke temas pri ĉerko!“

,,Ne estu naiva! Aludo pri ĉerko estas nur stila figuro! Por malkovri la subtilan subjektivan ideon de la du versoj, alivorte la kvintesencon de la elementaj propozicioj, oni devas penetri kvazaŭ silogisme en la fundamentan percepton de la metafizika hiperbolo. Oni devas ne ignori, kompreneble, la individuajn trajtojn de la vortoj, ties distingigajn faktorojn, kiuj estas bazitaj sur pure teoria konkludo kaj dedukta rezonado.“

Kaskadis superverŝe ŝiaj helaj frazoj. Kiel fiera estus la Majstro, se li scius, ke Esperanto tiel kapablus.

Diskreta frapeto aŭdigis je la pordo kaj la ĉefservisto tiel digne kaj ceremonie paradis en la ĉambron, ke li aspektis en si mem grandioza procesio. Li alportis pleton kun tekruĉo, taso, subtaso, telero — ĉio el ĉina porcelano — kaj kukoj. Jam kolektiĝis salivo en mia buŝo, ĉar mi rememoris la perfektajn tasojn da teo kaj kukojn kiujn ĝuis la edzino kaj mi, kiam ni estis ŝiaj gastoj en Hexham. Kun kliniĝoj li foriris. Mi rigardis tiun solan tason kaj demandis al mi, ĉu f-ino Boultoin ne plu ĝuas trinkon da teo? Ŝi ne lasis min en dubo, ĉar elveŝéinte la tason, ŝi enpense suĉetis kun videbla ĝuo, kaj mi konstatis, ke estis impertinente miaparte supozi, ke mi povos trinki kaj maĉi en ŝia ĉeesto. La grandulino ĝentile daŭrigis kun impresa erudicio:

,,Bonvolu pardoni, ke mi plenbuŝe parolas. Estas humilige konfesi, ke mi devas deĵori, por salajri dudek geservistojn kaj svarmon da malriĉaj parencoj. El mia buŝo ili ŝiras panon, sed mi ne plendas. Sen poezio-verkado, mi dronus en ŝuldoj. Mi ne trudas al vi tre malfacilan problemon. Vi likvidos ĝin senĝene. Vi rajdas biciklon?“

,,Jes! Sed mi kredas —“

,,Bone! Vi, do, komprenas la sciencon mekaniko, la leĝon de la movo! Ĝis revido. La minutoj forflugas. Vi devos kuri du kilometrojn, por atingi la flughavenon, por iri returne al Nova Zemblo.“

,,Ne, ne. Al Nov-Zelando.“

Ŝi silentigis min per imperiestrina gesto.

,,Ĉu diferenco? Geografio ne estas mia specialaĵo. Revenu senprokraste, kaj ne forgesu, ke ĉiu tago estas burĝono sur la arbo de la tempo!“

,,Sed mi scias nenion pri maŝin-konstruadol Mi eĉ ne povas ripari trapikon!“

,,Ne impliku la projekton. Poemo-maŝino ne riskas trapikon! Dankon pro via vizito. Ofte mi reflaros ĉi tiun horon en la rememoro.“

La rimarkinda poetino kunfrapis la manojn kaj du ŝtalmuskolaj lakeoj alvenis kaj eskortis min iom puŝe tra la senfinaj koridoroj, eble por impresi la ses virinojn, kiuj per masinoj nun poluris la plankon. Ŝajnis, ke la barono ridetis.

Baldaŭ mi retroviĝis tute senspire ŝe la flughaveno survoje al la Paradizo de Pacifiko.

Post reveno al Wellington, la ĉefurbo, mi ĵetis min al la tasko. Mi vizitis nian plej grandan provizejon, kie elmontriĝis la plej mirinda sortimento da objektoj en Wellington — la urba ruboŝutejo, kie mi kolektis du-tri ladskatolojn, pecojn de radioaparatoj, metrojn da drato, ratkaptilon, buŝharmonikon, kaj aliajn diversspecajn objektojn, kiujn la maŝino bezonis.

Hejme mi ne perdis tempon, sciante, ke komenco bona estas laboro duona kaj dank’ al inteligenta miksaĵo de inspiro, bonŝanco, kaj ŝvito la komplika aparato leviĝis kiel fenikso el sia cindro. Respekte mi alfiksis en la respektivaj lokoj la cerbon de la poemo-maŝino, kiu konsistis el la kvara eldono de Plena Vortaro kun Suplemento kune kun grandiga vitro, portretoj de d-ro Zamenhof, Regulo Perez, Vilho Setälä, inĝ. J. R. G. Isbrucker, Frato Arni, kaj Jakob Schenkel, la frutempaj reguloj de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, malnova Jarlibro de U. E. A., la verko Kontralte, pinĉpreno da atomkerno, kiun donacis al mi Jozefo Major, ĉefa teknika konsilisto en la Ministerio por Scienca kaj Industria Esplorado, malnova skribmaŝino, kaj fine rulaĵo da papero, kiu estis necesa.

Ankaŭ mi staris antaŭ Rubikono — preta fari la unuan eksperimenton. Metinte bildon de la Saarbrüken-urbdomo en la aperturon, mi turnis krankon, parto de malnova gramofono. Aŭdiĝis fulmorapida klakado kaj du sekundojn poste peco da papero aperis, same kiel poŝtmarko el poŝtoficeja maŝino, sed konsiderinde pli granda. Samtempe sonorilo sonis: tin! Avide mi deŝiris ĝin kaj legis la unuan poemon:

La fliblo prakne ikis
kun nibto jubke di,
sed gogo umpe gikis
kaj abocodo fi!

Kvankam mi esploris ĝin dum kelka tempo kaj priserĉis vortarojn, mi ne povis elŝeligi la signifon, komprenante nur la unuan vorton en ĉiu linio. Pro tiu malgranda sukceso mi ne senkuraĝiĝis, ĉar pli ol unufoje mi trovis esperantlingvajn poemojn, kiuj estis egale esoteraj. Mi sentis, ke almenaŭ la ritmo kaj rimadoj ne malplaĉus eĉ al mia amiko, Julio Baghy, kiun mi renkontis en. la universala kopenhaga kongreso en 1956, sed li certe ne aprobus la neologismojn. Pro tiu superfluo mi decidis meti en la maŝinon la postmortan verkon Kien la Poezio? de Brendon Clark, la elstara nov-zelanda poeto.

Mi nun sentis, ke mia inventaĵo fariĝos turnpunkto en la kultura historio de la esperanto-movado. Larmoj staris en miaj okuloj dum mi envolvis la maŝinon per peco da ĵurnalo. Senprokraste mi maŝinflugis al la nordhemisfera Hexham.

Kiam la lasta noto de ,,La Espero“ ĉesis soleni mian alvenon, malfermiĝis la pordo kaj la sama garnizone vestita viro aperis kaj transdonis min al dua servisto en riĉa garnituro da pasamento kaj punto. Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj.

,,Ĉi tien, via sinjora moŝto!“

Mi insistis mem porti mian valoran pakaĵon kaj ekskursis kun la impona figuro laŭ la longa lahorinto da artgalerioj. Nerimarkite mi elpuŝis la langon al la barono survoje.

,,Sekvantan fojon, se mi revenos,“ mi diris, ,,havu preta paron da rulŝuoj. Mi rulglitos al Marjorie!“

,,Sinjoro!“ li terurigite ekkriis pro la majestecatenco. Mia aŭdaco surprizis ankaŭ min. Marjorie!

Baldaŭ mi eniris la sanktan sanktejon.

,,Bonvenon!“ salutis min f-ino Boulton kaj helpis porti la pakaĵon al la tablo, kie ŝi senpacience per fingroj kaj dentoj malligis la nodoin kaj nudigis mian inventaĵon. Ŝi saltis malantaŭen kaj gapis ŝtoniĝinte. Fine ŝi regis sin kaj diris:

,,Ĝi aspektas kiel misnaskita rubamaso! Ĉu ĝi funkcias?“

,,Metu objekton en ĝin,“ mi klarigis ekscitite, ,,aŭ skribu ion sur papero — vian aŭtografon, ekzemple. Metu ĝin en la aperturon kaj tuŝu la ideo-butonon.“

Tion ŝi faris kaj mi turnis la krankon. Tin! Tuj aperis la papero. Ŝi eksaltis de surprizo, deŝiris, deŝiris ĝin iom embarasite, kaj kriis:

,,Wunderbar !“

Ŝi laŭte legis la presitajn vortojn:

Mi estas nun preta! Versaĵojn mi kovas!
Enĵetu ideojn, ĉar certe mi povas
Produkti abunde la ŝarĝo-rikolton,
Kreante poemojn por Marĝo Ribolton!

,,Bonege! Mirinde! Bravisime!“ ŝi kriis kresĉende. ,,Kiel genie! Mi provu denove. Ĉi tiun fojon mi metos ekzempleron de la Scienca Revuo en la aparaton!“ Ŝi turnis la krankon — tin! — deŝiris la paĝon kaj solene deklamis:

Sentimentala paleontologiisto
radiotelegramon telefotografis.
Inteligenta mikrobiologiisto
prestidigitatoron kinomatografis!

Trifoje ŝi provis elbuŝigi la monstraĵon prestidigitatoron antaŭ ol rezigni.

,,Ĉu tio havas sencon?“ mi demandis kun miro.

,,Jes. Sed tute mankas filozofia pragmatismo!“

Mi rigardis ŝin kun timrespekta omaĝo.

,,Mi volas verki ĝojkanton. Mi jam publikigis cent — ĉi tiu estos la cent-unua. Ĉu mi povas meti kion ajn en la maŝinon?“ ŝi demandis, prenante de sur telero pecon da malvarma rostpano.

Mi kapjesis. La pano malaperis en la maŝinon kaj tuj aperis la papero. Tin! Ŝi laŭte legis:

Rostpano — kiu iam viglis en la vento
Kaj gajis en grenkampo kun kontento —
Inerte brulas, sed kun lerto lasttribute
El panrostilo pafas sin . . . salute!

,,Bone!“ ŝi komentis, sed ŝajnis al mi iom dube. ,,Eble post iom da sperto kaj praktikado, mi pli bone sukcesos. Povas esti, ke per ĉi tiu maŝino mi verkos ducent ĝojkantojn ĉiutage, antaŭ ol matenmanĝi.

,,Se mi povus ricevi tantieme nur unu pencon por ĉiu poemo, kiun —“

,,Por kio estas tiu butono?“

,,Limeriko! Provu! Skribu vorton!“

Tion ŝi faris.

Tin!

,,Mi skribis la vorton hipopotamo,“ ŝi klarigis kaj legis:

,,Jen!

Fraŭlino en serĉo de famo
vizitis ĝangalon per pramo.
Kun bestoj ŝi nestis
kaj baldaŭ ŝi estis
patrino de kangupotamo.“

F-ino Boulton rideksplodis, sed rapide tusis malaprobe.

,,Kiel abomene!“ ŝi acide rimarkis kun perfortigita indigno, kaj deturnante la temon daŭrigis:

,,De tempo al tempo mi verkas poeziajn vinjetojn pri famaj esperantistoj, kiujn mi konas, sub la rubriko Paĝo el Mia Albumo. Ĉu vi opinias, ke via maŝino povas helpi min tiurilate?“

,,Mi esperas, ke jes,“ mi diris, kaj, rimarkante fotografaĵon sur la fortepiano, metis ĝin en la faŭkon kaj turnis la krankon. Tin! ,,La foto montras vin, f-ino Boulton, kun akademia ĉapo! Jen la versoj!“

MARJORIE BOULTON

Marĝo Ribolton — aŭtoro de la jaro —
pasia poetino sen komparo,
fervore, plore, glore ĝojkantante,
verkadas versojn vere elegante —
forĝante frazojn dam ŝi piediras
aŭ manĝas — ĉio ĉiam ŝin inspiras —
kun viglo kaj vario, vorta vervo,
stimula optimismo kaj observo.
Mirakle kaj spektakle ŝi nin ravas
ĉar ŝia tago tridek horojn havas.
Kun majstrostila menso, brila penso,
ŝi kreas kun belarto kaj intenso —
dumdorme verkas — dignajn odojn kovas —
matene apudlite ilin trovas!
Ŝi ŝpinas du poemojn sammomente
kun plumoj ambaŭmane muzosente.
Ke dunaskado fakte ne konfliktas
perbuŝo ŝi perfekte trian diktas,
spronante sin arĝente kaj turmente,
teksante tekstojn trafe kaj torente,
kaj tiel mil ĝojkantojn ŝi akuŝas
kaj tutan gamon da korsentoj tuŝas!

Ŝi legis tion kun granda malfacilo, histerie ridante.

,,Tio flatas min,“ ŝi protestis kun sia antaŭa bonhumoro, kaj el vazo sur la kamenbreto ŝi prenis floron kaj metis ĝin en la maŝinon.

,,Iom velkinta,“ ŝi konfesis kaj funkciigis la krankon, ,,sed eble la poemo estos pli freŝa!“ Tin!

Ŝi laŭte legis la versojn, sin interrompante kelkfoje, por diri: ,,Mi poluros tiun linion.“ Jen la verketo:

Venteto iris iam tra ĝardeno
kaj kisis ĉiujn florojn kun sereno —
kaj vekis ilin vigle kaj dancigis
la longajn vicojn treme trene kaj intrigis
kun multe da insektoj kaj abeloj
flugantaj apud dandaj asfodeloj.
Violoj baldaŭ larĝe ekridetis
kaj ŝercojn ŝajne inter si sekretis
dum birdoj sur la arboj kriis brue
kaj knaboj grimpis sur fruktarbo ĝue
kaj ŝtelis pomojn dum la bela suno
briladis kun varmego — kaj Aŭtuno
kun saĝa pacienco flanke staris,
atendis sian horon, sin preparis,
ĉar pasos en la fino la Somero —
do, dancu, floroj, en la bonvetero!

,,Tio ŝajnas al mi tre bona,“ mi impulsiĝeme kriis. ,,Mi komprenis ĝin — almenaŭ mi kredas, ke jes!“

Ŝi rigardis min kun surprizo, eble, kun kompato, dirante:

,,La korboj de redaktoroj pleniĝas ĝiskreve de pli bonaj versoj. Nur unu rimarkinda linio troviĝas en la tuta poemo — kaj ŝercojn ŝajne inter si sekretis! Kiel eksperimenton, mi remetos la poemon en la maŝinon kune kun verko de Gaston Waringhien, kaj ni vidu, ĉu tiu havos bonan influon. Atendu, mi havigos ĝin!“

Si puŝis tre altan bibliotekan ŝtuparon laŭlonge de la muro, kie ŝimis multe da libroj de planko ĝis plafono kaj manpiede suprengrimpis kun la viglo de maristo. Baldaŭ ŝi trovis, kion ŝi serĉis kaj vokis al mi, sed mi ne povis aŭdi pro la distanco. Ŝi glitis malsupren kaj metis la poemon kaj la verkon en la maŝinon. Tin! Rapide ŝi deprenis la pecon da papero kaj legis verŝajne kun plezuro la poluritajn versojn.

EN BELA TAGO

Zefiro flustris ĝoje en ĝardeno,
honoris florkapetojn per kisbeno —
skuvekis ilin vice ka j dancigis
la buntajn bedojn — flirtis kaj intrigis
kun papilioj, burdoj, kaj abeloj
kaj karuselis kun la asfodeloj.
Vizaĝoj de violoj ekridetis
kaj plaĉe-klaĉe inter si sekretis
dum birdoj pepis, kverelvokis brue,
kaj knaboj sur pomarbo manĝs ĝue
kun poŝoj plenaj. Supre arda suno
brulbrilis aŭreole, dum Aŭtuno
sagaca post kuliso pace staris,
atendis signalvokon, sin preparis,
ĉar velkos fine la somera gloro —
do, dancu, floroj, venis via horo!

,,Bele! Bele!“ Ŝi ekkriis kun entuziasmo. ,,Tio multe superas la unuan. Ĉiu linio estas poezie plirafinita kaj elspiras la genion de la maŝino. Troviĝas pitoreskaj frazoj, kiuj tre plaĉas al mi.“

Ŝi mallaŭte relegis, murmurante kun evidenta alta ŝato: ,,. . . skuvekis ilin vice kaj dancigis la buntajn bedojn . . . kaj karuselis kun la asfodeloj . . . kaj plaĉe-klaĉe inter si sekretis . . . brulbrilis aŭreole . . . ĉar velkos fine la somera gloro — do, dancu, floroj, venis via horo!

,,Ĉu tio vere plaĉas al vi, f-ino Boulton, ĉar —“

,,Jes, plaĉas al mi tiu skeleta bazo. Sur ĝin mi metos vivantan sangohavan karnon. Mi senrezerve gratulas vin. Via maŝino taŭgos. Fine la sorto karesas min!“

,,El la profitoj, kiujn vi gajnos, eble kiel tantiemon vi povos donaci al —.“

Sed ŝi ne aŭdis, ĉar, skribinte unu vorton sur peco da papero, ŝi metis ĝin en la aparaton. Tin!

,,Mi skribis la vorton pelikano kaj tuŝis la amuzobutonon. Jen la strofo.“

Tre lerta estas pelikano
kun buŝo kiel fuŝo,
ĉar povas li en uragano
eniri ĝin por kuŝo!

F-ino Boulton ridis kaj provis la vorton koko! Tin! La aparato liveris al ŝi, jene:

Koko kokerike bruis
brust-elstare sur la sterko;
oni pensus, ke la tuto
estis lia propra verko!

,,Amuze! Ankoraŭ unu mi provu. Mi skribis la vorton banano!“ Tin!

Rapide ŝi deŝiris la strion, kaj ricevis:

Kies ŝelo estas flava . . .
jen konveksa, jen konkava . . .
frukto bona por la sano?
Longe vivu la banano!

Ankaŭ tio ŝajne amuzis ŝin, ĉar ŝi denove ridis, dirante:

,,Plaĉus al mi scii, kion la poezio-maŝéino povus fari, se mi remetus la vorton banano en kategorion de pli serioza poezio!“

Dirite, farite. Tin!

NUR BANANO

Tropika tago — maro trema kaj tambura
kun velflugantaj mevoj, kiuj voĉe flutas
supre de laguno laca lazura
al kies sabla strando ondoj persekutas
piede de banano-arboj, kie lerte
knabeto kun atingo de orangutango
paŝgrimpas supren — unu frukton ĵetas sperte
kaj flugas al mi frape-flave bumerango!

,,Ĉu tiu estas bona?“ mi demandis esperplene, ,,ĉar —“

,,Via poezio-maŝino kontentigas min. De nun ne estos necese forĝi frazojn dum mi piediras, aŭl manĝas, aŭ dormas — kun plumoj ambaŭmane!“

La lumo de inspiro subite ekbrilis en ŝiaj okuloj, kaj ŝi ŝajnis rigardi malproksimen al nevidebla kaj alloga horizonto.

,,Kiel tantiemon, ĉu mi povus —“

,,Inspiro venas! Ek al laboro!“

Rapide ŝi skribis voarton kaj metis en la maŝinon. Tin! Ankoraŭ unu. Tin! Vorton, vorton, vorton . . . tin, tin, tin! Pli kaj pli rapide la papero elruliĝis, kvazaŭ el presmaŝino. Poemo post poemo, poemo post poemo. Tin! Tin! Tin! Tin-tin-tin-tin! Tintintintintintintin . . .

,,Jen la vekhorloĝo! Alia tago,“ interrompis mia edzino, puŝante min per la kubuto.

Mi rekonsciiĝis en mia nov-zelanda lito, kaj murmuris:

,,Alia tago — ankoraŭ unu burĝono sur la arbo de la tempo!“

Mia edzino penetre rigardis min kaj demandis:

,,Ĉu vi ne bone fartas?“


Finvortoj de Bertram Potts

Mi verkis ĉi tiun fantaziajon antaŭ kelkaj jaroj, kiam f-ino Boulton ankoraŭ deĵoris kiel vic-direktorino de seminario por instruistinoj. Mi petis permeson publikigi ĝin, kaj ŝi respondis, ke ŝi esperas, ke neniu kredos post legado, ke ŝi vivas tiel larĝe kaj lukse kaj traktas vizitanton tiel arogante! Ŝi opiniis la verketon sprita kaj neordinara.


FONTO: Potts, Bertram. “La poemo-maŝino,” en Nokto da timo kaj aliaj noveloj (Åbyhøj: Dansk Esperanto Forlag, 1971), p. 66-80.

Noto: Mi supozas, ke Potts intencis la jenon, sed ajnakaze: “Nova Zemblo” estas vortluda aludo al la fikcia lando “Zembla” en la verko Pala Fajro de Vladimir Nabokov (tradukita-adaptita de Meva Maron).


Marjorie Boulton en la Reto

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria,
Narrative Structure, Martin Gardner, Play:
An Arbitrary Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Cybernetics & Artificial Intelligence: Ideology Critique

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Bertram Potts - Vikipedio

Rakontu, kara Avĉjo de Bertram POTTS

Bertram Potts @ OLE (recenzoj)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 November 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain