Londono
(London)

de William Blake
tradukis William Auld

Ĉarthavajn stratojn mi vagadas
ĉe l’flu’ ĉarthava de Tamizo,
kaj sur vizaĝoj mi konstatas
signojn de feblo kaj de grizo.

En ĉiu kri’ de ĉiu homo,
en ĉiu beba timokri’,
en ĉiu voĉo kaj opono,
katenojn mensajn aŭdas mi.

La kri’ de l’kamenpurigisto
preĝejojn nigriĝantajn skuas;
suspiro de soldata tristo
sur mur’ palaca sange fluas.

Sed plej mi aŭdas ĉe civito,
kiel putinblasfem’ atakas
la larmon de la novnaskito
kaj nuptan ĉerkportilon plagas.



FONTO: Blake, William. “Londono” [London], trad. William Auld, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 180.


William Blake en Esperanto

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

William Blake Study Guide

Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 7 November 2006

Site ©2006 Ralph Dumain