La Malsana Rozo
( The Sick Rose)

de William Blake


La Malsana Rozo

tradukis A. D. Foote

Ho Roz’, vi malsanas!
La sekreta pesto
Fluganta dumnokte,
en kriĉa tempesto,

Vian liton karminan
De ĝojo elserĉis;
Kaj per amo malluma
Vian vivon elsuĉas.



FONTO: "La malsana rozo" [The Sick Rose], trad. A.D. Foote, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 176.


Ho rozo, vi febras . . .

tradukis Meva Maron

Ho rozo, vi febras
kaŝite la verm’
traflugas tenebron
dum hurlas la ŝtorm’

kaj liton esploras
plezuron en tru’
kaj sekrete amoros
por via detru’



FONTO: ["La Malsana Rozo"—The Sick Rose], trad. Meva Maron, en Urno kun Runoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1996), p. 39.


La Malsana Rozo

tradukis Jens S. Larsen

Malsanas vi roz’!
Nevidebla vermet’
Fluganta tra l’ nokt’
En la hurla tempest’

Vin trafis en la
Ĝojruĝa sin’
Lia am’ en sekret’
Senvivigas vin.

1996.07.14, en novaĵgrupo cdp:soc.culture.es


The Sick Rose

by William Blake

O rose, thou art sick!
The invisible worm
That flies in the night,
In the howling storm,

Has found out thy bed
Of crimson joy,
And his dark secret love
Does thy life destroy.



Pluaj tradukversioj / More translations

"Pri Ne-Verkita Poemo"
(kun citaĵoj el William Blake -blejk-) de Kris Long

La rozo malsana de PEJNO Simono

La malsana rozo de Ramon RIUS


William Blake en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

William Blake Study Guide

Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 6 November 2006

Site ©2006 Ralph Dumain