Ligoj de Frateco

de Paul Robeson,
tradukita de Ralph Dumain

Mian elkoran saluton al la juda popolo, kiu nun solenas tri jarcentojn da vivo kaj laboro en ĉi tiu lando. Estas bone, ke ĉiuj Usonanoj rememoru denove ke la anglosaksa imago de Usono estas falsa vizaĝo. Certe neniu negro povas aŭskulti la deklaracion de la Komitato por la 300-a Datreveno de Juda Ekloĝado en Usono—“Ni dekomence estas parto de Usono”—sen pripenso ke tio estas nia propra insista aserto: “Ankaŭ ni estas Usono!”

Memevidente ekde la tempo de Haym Salomon kaj Crispus Attucks, ĉi tiujn asertojn neis la rasistoj kaj reakciuloj el ĉiu generacio; kaj neniam ĉi tiuj malamikoj estis tiom pli potencaj kaj arogantaj ol nuntempe. Ne nur raso, koloro, kaj kredo konsistiĝas daŭra bariero kontraŭ tiel-nomita “100-procenta Usona” statuso, sed nuntempe iu ajn persono aŭ organizo povas esti oficiale stigmatizata pere de unuhoma dekreto. La Akto “McCarran-Walter”-a pri Enmigrado kompareblas abomeninde kun la plej malbona nazia rasismo.

La signifoplena rilato de la interesoj de la juda popolo kaj de la negra popolo estas atentigita de la Datrevena Komitato:

Ni faru el nia datreveno fonton de inspiro en defendo de niaj rajtoj kaj liberecaĵoj . . . Ni agu kune kun ĉiuj grupoj en Usono kaj aparte la negra popolo—kiu plej suferas de reakciismo kaj faŝismo—por defendi niajn demokratajn rajtojn.” (Juda Vivo, septembro 1954).

Jes, la celo de demokratio, la rajtoj de ĉiuj aliaj minoritatoj, estas nedisigeble ligataj kun la liberigaj luktoj de la negra popolo. De la “Nenionscia” Partio de la antaŭa jarcento ĝis la Ku Klux Klan kaj la McCarthy-oj kaj McCarran-oj aktualaj, la skribado sur la muro de la historio ellaboris tiun lecionon. Tiu kiu vivus devas bone ĝin lerni.

La unua grupo da judaj koloniantoj kiuj alvenis Amsterdamon en 1654 verŝajne ne informiĝis pri la unua grupo da negroj kiuj alvenigiĝis ĉe Jamestown en 1619. La judoj alvenis kiel pioniroj, serĉante liberon; la negroj alvenis kiel sklavoj, elŝiritaj de sia hejmlando.

Do, de ĉi tiu komenco estis neeviteble ke la historio de la idoj de ĉi tiuj du grupoj (kaj ĉiuj iliaj sampopolanoj kiuj en postaj jaroj vojaĝis per sklavŝipo el Afriko kaj per pasaĝera ŝipo triaklase el Eŭropo disvolviĝus diversvoje. Tamen, inter la diversaj fadenoj kiuj konsistigas la teksaĵon de Usona historio dum la pasintaj tri jarcentoj, ekzistas senperaj fadenoj kiuj interligas la interesojn de la negra kaj juda popoloj de la plej fruaj tagoj.

Peter Stuyvesant, gubernatoro flanke de la Nederlandaj Antiloj, kiu volis elpeli la unuajn judajn koloniantojn, delonge polviĝis, samkiel la nederlanda sklavigisto kiu alportis la kaptitajn afrikanojn; sed antisemitismo ankoraŭ vivas kaj nutriĝas sur nia grundo, kaj la hontinda heredaĵo de sklaveco—la subpremado kaj ekspluatado de negroj—ankoraŭ tenegas.

Ja, ĝuste ĉi tie en Novjorko la nomo de la homo kiu unuafoje proklamis antisemitismon en la Nova Mondo estas al ni konataj en konekso kun diskriminacio kontraŭ negroj. Ni rememoras la longan kaj amaran lukton kontraŭ “Jim Crow” en la Domaro Stuyvesant. Ĉi tie ni atestis progresemajn frakciojn de la juda popolo en unuiĝo kun la negra popolo en batalo disfaligi la murojn de rasismo.

Ni rememoras Ben Davis, nia Urba Konsilantarano, kiu gvidis tiun memorindan batalon, kaj ĉi tie la fadeno de historio kondukas al Foley-Placo kie domproprietanto-juĝisto kondamnas la heroan gvidanton al prizono. Kaj en la kortumo ni rigardas negrajn kaj judajn laboristojn kunstarantajn kontraŭ la “Peter Stuyvesant”-oj de nia epoko; jes, ĉi tie, apud Ben Davis staras Irving Potash; John Gates kun Henry Winston, kaj ĉiuj iliaj kuraĝaj kolegoj.

Kiu povas forgesi la hororigan lecionon de Hitlera Germanio? Kiom da homoj kiuj kredis ke la falskulpiga proceso pri la fajro de la Reichstag estis direktita nur kontraŭ la maldesktruloj—kiom da homoj estis trompitaj al propra morto?

Do ni ĉiuj povas konsenti kun la Datrevena Komitato kiam ĝi avertas ke “la McCarthy-ismaj atakoj kontraŭ la usona popolo portas la danĝeron de faŝismo.” Fide la Komitato asertas: “Je ĉi tiu kruca momento . . . la judaj laboristoj kaj ordinaraj homoj trovos la necesan forton kaj sagacon firme stari flanke de progreso kaj paco, kontraŭ McCarthy-ismo, faŝismo, kaj milito.”

Certe neniu el ni kiuj ĉeestis ĉe Peekskill dubus ke la judaj laboristoj estus unuarangaj en firma kontraŭstaro alfronte nian komunan malamikon. Mi mem ĉiam sentis specialan intiman ligon kun la juda popolo; kaj je mi, Peekskill, tiel terura kiel manifestaĵo de reakcia barbareco, por ĉiam restos brila simbolo de la unueco de negraj kaj judaj laboristoj kontraŭ faŝismo.

Baldaŭokaze mi verkos amplekse, en kunteksto de mia vivhistorio, pri miaj signifoplenaj spertoj kun la juda popolo. Multe da ĉi tio temas pri miaj fruaj jaroj kiel artisto, ĉar ĉi tie, en ĉi tiu fako de muziko kaj la artoj, ĉiuj usonanoj profunde profitis el la kreemo kaj kulturaj talentoj de la juda popolo.

Sed la historio komenciĝis eĉ pli frue—dum mia knabeco, kiam mi unue lernis pri la Izraelidoj—la eposoj de Moseo kaj Josuo kaj Gideono kaj la fajrakoraj hebreaj profetoj—tiuj bibliaj rakontoj kiuj donis imagojn al la liber-kanzonojn de mia popolo. Lastatempe oni informis min, ke nia eminenta negra spiritkanzono “Malsupreniru Moseo,” estas nun tradukita hebrelingven kaj kantiĝas al aŭskultantaroj en Israelo—kaj oni denove miras pri la interteksiĝo de kulturoj: tra la jarcentoj, movante de lingvo al lingvo, trans maroj kaj montoj, turnante, revenante ĉiufoje renovigitaj kaj pliriĉigitaj . . . nepereeblaj en la komunaj aspiroj de homaro!

Jen plua ekzemplo de ĉi tiu miraĵ-teksita tolo de homa kulturo kiu nin ĉiujn unuigas: antaŭnelonge oni petis ke mi kantu kanzonon de Anton Dvorak por filmo nun farata pri la vivo de ĉi tiu granda komponisto en ties hejmlando Ĉeĥoslovakio. La vortoj de ĉi tiu kanzono devenas de la bone konata biblia psalmo, “Apud la Babilona rivero, ni sidiĝis kaj ploris”—la korŝira krio de sklavigita popolo kontraŭ iliaj subpremantoj, kontraŭ “tiuj kiuj forportis nin kaptitajn.”

De anktikva Judujo ĉi tiuj vortoj de la 137-a psalmo transiris la vastan amplekson de tempo kaj distanco kaj vigligis la korojn de la negraj sklavoj en nia propra sudlando; kaj la falon de sklavisma Babilono citis nia Frederick Douglass en ties fama parolado, “La Signifo por la Negro de la Kvara de Julio (1852). “Mi povas hodiaŭ surpreni la pledan lamenton de senhaŭtigitan kaj ve-batitan popolon,” Douglass deklaris kaj li procedis deklami la korskuajn versojn de la psalmo.

Post duonjarcento la talenta Dvorak venis al nia lando, studis la melodiojn kaj lirikojn de la negra kantarto, kaj tiris el ties riĉeco por propraj kreaĵoj—kaj ĉi tiel la vortoj de jena ĉi tiu kanzono nepre vojaĝis kun li revene trans la oceanon; kaj oni diras al mi ke la kanzono speciale furoris inter la ĉeĥa popolo dum iliaj jaroj da suferado sub la teroro de nazia superregado.

Sed la historio procedas: Hitler malaperis; Prago vivas kaj konstruas novan popoldemokration—kaj nun mi, Usona negro, kantas por ŝi ĉi tiun antikvan hebrean kanzonon en la lingvo de la popolo de Huss kaj Dvorak, Fuĉik kaj Gottwald:

Pri rekách babylonckych, Tam jsme sedávali a plakávali . . .

Se estas vere ke la juda popolo, kiel multaj aliaj nacianoj por kiuj mi kantis, varme komprenas kaj amas la kanzonojn de mia popolo, estas vere ankaŭ, ke negraj aŭskultantaroj korskuiĝas de la kanzonoj de la juda popolo. La Ĥasida Kanto, ekzemple, profunde efikas je negra aŭskultanto ne nur pro ties enhavo—potenca protesto kontraŭ transepoka persekutado—sed ankaŭ pro la formo: la esprimmaniero kaj ritmo korelacieblas kun tradicia negra prediko-kantarto. Kaj ankaŭ ĉi-rilate troviĝas ligo kiun oni povas spure sekvi tra jarcentoj al komuna heredaĵo.

Frue en mia kanta kariero kaj en la teatro, la judaj artistoj kun kiuj mi konatiĝis ne nur enkondukis min al la mondo de Ŝalom Alejĥem pere de la jida lingvo kaj popolmuziko; sed, ĉar multaj el ĉi tiuj amikoj estas rusaj judoj, mi konatiĝis kun la lingvo de Puŝkin kaj la kanzonoj de Moussorgsky. Do okazis, ke antaŭ ol mi gajnis ajnan scion pri la ekonomia aŭ polikita karaktero de Sovetunio, mi kultivis daŭran amon al la kulturo de la rusa popolo.

“Kontraŭusoneca!” kriĉas la Nenionsciaj Knowland-oj [Vortlludo: Knowland = “Sciolando”] hodiaŭaj—kaj ja, la tuta mondo kiu krias por paca kunekzistado, kultura interŝanĝado kaj komercado inter nacioj, ŝajne entute “kontraŭ-usoneca” je tiuj kiuj pelas fanatike al faŝismo kaj milito.

Nu, ekzistas tiu diabla tradicio kiu ampleksas la jarojn de Peter Stuyvesant ĝis Pat McCarran, de Jefferson Davis ĝis James Byrnes. Sed ekzistas ankaŭ tiu granda tradicio de demokratio kaj luktado por konservi kaj etendi tiun demokration—en juda historio de la rezistado de la unuaj koloniantoj kontraŭ antisemitismo; en negra historio de la unua sklavribelo; en la tuta usona historio de la plej frua lukto por la nefremdigeblaj rajtoj de la homo.

Malamante kaj timante la militfrenezajn regantojn de nia lando, la popoloj de ĉiuj landoj avide serĉas indikojn de tiu “alia Usono” kiun ili scias ke ekzistas—la Usono de la ordinara popolo ankaŭ kiu sopiras al malstreĉiĝo el la pezo de armiloj, timigoj pri “spionoj” kaj ĉasoj post sorĉistoj, kaj al la forigo de tiu fina katastrofo—atoma milito.

Do la tricentjara soleno de la juda popolo servu kiel taŭga rimedo por aŭdigi la voĉon de tiu alia Usono: por demokratio kaj progreso, por libereco kaj paco—por nia lando kaj por ĉiuj ceteraj!

Tradukis Ralph Dumain, 2009.12.08


FONTO: Robeson, Paul. “Bonds of Brotherhood,” in Paul Robeson Speaks: Writings, Speeches, Interviews, 1918-1974, ed. Philip S. Foner (New York: Carol Publishing Group, 1978 [orig. 1954], pp. 390-393. Originale aperis en Jewish Life [Juda Vivo], November 1954. Tradukis Ralph Dumain.


Kvar Poemoj de Langston Hughes
tradukis Carlos A. Castrillón

"Misisipi" de Lejb Malaĥ (1894-1936)
(Antaŭparolo & Biografio)

Bonds of Brotherhood” by Paul Robeson

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Offsite:

Paul Robeson Speaks: Writings, Speeches, Interviews, 1918-1974


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 December 2009
Links updated 15 January 2011

©2009-2017 Ralph Dumain