Ni reaperigas ĉi‑sube gravan, sed malmulte konatan studon de la soveta esperantologo Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ (1891‑ ?). Ĝi unue aperis ruslingve en “Internacia Lingvo” (1931, n‑ro 7), la teoria revuo de Sovetrespublikara Esperantista Unio, kaj poste en Esperanta traduko, en “La Nova Etapo” (1932, n‑ro 1), la organo de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto‑Verkistoj. Sekvas la teksto de tiu traduko, kun kelkaj stilaj modifoj.
Zamenhof ne restigis sian lingvoteorion en sistemigita aspekto. Li opiniis ke la ĉefaĵo por akcepto de internacia lingvo, estas ne teoria pridiskuto de la demando pri ĝi, sed praktika agado – movado por la lingvo internacia. Devenante el tio, li enmetis ĉiujn siajn fortojn por ‘enradikigi’ la principojn de sia teorio en la proponitan de li projekton de lingvo internacia, limigante sin nur per mallonga priskribo de tiuj principoj, sur kiuj devas esti konstruita la lingvo, internacia kaj la movado por ĝi. Dum la daŭro de sia tuta vivo jaron post jaro Zamenhof eldonis diversajn verkojn, en kiuj li estis disvolvanta sian teorion. Kun la tempo Zamenhof parolis:
Multajn fojojn mi ripetis . . . ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo (Substr. L.Z.) de tiu komprenilo estas por ni. . . tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi . . . ni faris tion ĉi . . . nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo (Substr. E. S.) [1].
Tiu ĉi precipe praktika vojo en disvolviĝo de la movado por lingvo internacia estas unu el la plej gravaj principoj en la teorio de Zamenhof.
Jen estas la ĉefaj verkoj de Zamenhof, en kiuj li prilaboris sian lingvoteorion:
1) La unuaj tri libroj: “Unua Libro de l'lingvo internacia”, “Dua Libro”, “Aldono al la Dua Libro” (1887‑1888).
2) La nefinita traktaĵo “Esperanto kaj Volapük” (1889-1890).
3) La traktaĵo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” (1900).
4) La paroladoj en la internaciaj Esperanto‑kongresoj (1904‑1912).
5) Granda nombro de gazet‑artikoloj kaj leteroj.
Ĉiuj ĉi verkoj estas eldonitaj en la plena kolekto: L. L. Zamenhof, Originala Verkaro. Antaŭparoloj, gazetartikoloj, traktaĵoj, paroladoj, leteroj, poemoj, kolektitaj kaj ordigitaj de d‑ro Joh. Dietterle. Eld. F.Hirt u. Sohn en Leipzig, 1929. Pĝ. 604.
Kiuj do estas la fundamentaj momentoj en la lingvoteorio de Zamenhof, eldiritaj de li en la nomitaj verkoj?
Zamenhof atestas, ke la socio de lia epoko (t.e. la epoko de la imperiismo) jam estas sufiĉe kreskinta por bezoni lingvon internacian, sed estas pasonta ankoraŭ longa periodo de batalo por enradikigi la lingvon internacian en la vivo.
Argumentante, ke la lingvo internacia estos nepre enkondukita pli au malpli frue, Zamenhof eliras el la ĝeneralaj konsideroj pri utileco de la lingvo internacia: “La homoj vivas per vivo konscia kaj sencese celadas al sia bono”. Tial por akcepti lingvon internacian sufiĉas “nur ekdeziri kaj elekti”.
Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo estos transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita [2].
Zamenhof konstatigas plue, ke la bezono pri lingvo internacia jam ekzistas sur bazo de la “fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj” kaj tiu ĉi bezono pli kaj pli kreskados kaj ĝuste tio neeviteble venigos al enradikigo de la lingvo internacia en la vivo.
Sed lingvo internacia en la moderna epoko ne povas esti lingvo forŝirita de la ĝenerala evoluado de la homa lingvo (ekzemple, aprioria filozofia lingvo aŭ ec lingvo laŭ tipo de le kompromisa Volapük). Lingvo, internacia povas esti nur povas ŝtupo en la lingvoevoluado post la epoko de naci-literaturaj lingvoj.
Kun la tuta forto Zamenhof atakas Volapükon pro ĝia artefariteco:
Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! (Substr. L.Z.). Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas . . . [3].
Zamenhof mokas al Schleyer pro lia konvinko, ke kvazaŭ sufiĉus nur nomi lingvon internacia kaj oni akceptus ĝin kiel lingvon internacian.
Por ke oni akceptu la lingvon internacian, ne sufiĉas kompreni la grandan utilecon pro tio, sed necesas, ke ĝi mem en si, laŭ sia strukturo, laŭ siaj elementoj estu internacia. En kontraŭa okazo ĉia lingvo, eĉ tute fremda por la mondo kultura, povas fariĝi lingvo internacia:
. . . eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! (Substr. L. Z.) [4].
Deduktante el tiuj ĉi konsideroj, Zamenhof postulas, ke lingvo internacia estu laŭ sia strukturo “natura lingvo”, t. e. ke ĉiuj ĝiaj elementoj estu prenitaj el la bagaĝo de la lingvoj ekzistantaj, unuavice el la internacia bagaĝo de tiuj ĉi lingvoj. Krom tio, la lingvo internacia devas esti de la komenco mem “vivipovanta”. Tiamaniere, la lingvo internacia estos kiel laŭ sia strukturo (duonartefarita lingvo), tiel ankaŭ laŭ la principoj de evoluo nur sekva stupo post la lingvo “de regula skriba literaturo” [5].
Zamenhof ĝenerale ne opinias ebla krei lingvon internacian per individua penado de unu persono. Ne sufiĉas ankoraŭ artefare, enkabinete krei skeleton de lingvo internacia. Por ke oni akceptu ĝin, por ke ĝi eniĝu en la vivon, ĝi devas fariĝi vivanta lingvo.
A priori oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko de vivo [6].
. . . en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan . . . Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto [7].
Decide forĵetante ĉian eblecon pri kreo de vivipovanta lingvo per individuaj penadoj de unu, eĉ la plej genia persono, Zamenhof limigas sian propran rolon en kreado de la lingvo internacia nur kiel aŭtoro de minimuma fundamento por tia lingvo, sufiĉa nur por ke la nova lingvo faru en la socio siajn unuajn paŝojn. La lingvo mem “devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj” [8].
Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post iom elpuŝas la malpli bonan, povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian [9].
Por la lingvo internacia ne ekzistas danĝero et en nia tempo pri dividiĝo je dialektoj, ĉar la tuta lingva evoluado procedas de divideco al unueco. Por pravigi tiun ĉi ideon, Zamenhof mencias, ke jam en la lingvoj naci‑literaturaj la momentoj unuigaj superas la disigajn. Kaj "la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj" [10].
En la ekzistantaj literaturaj lingvoj ĉiu rajtis uzi kiujn ajn vortojn, formojn kaj neologismojn. Pro tioma libereco la naci‑literatura lingvo ne perdas unuecon, ĉar la socia bezono pri unueco estas tiom granda, ke en la procedo de praktika aplikado la nove proponataj vortoj kaj formoj post certa batalo por sia ekzisto aŭ enkondukiĝas en ĝeneralan uzadon aŭ estas forĵetataj de la vivo. Unueco de la lingvo pro tio neniom suferas. Kaj Zamenhof decide ekstaras sur tiun ĉi evoluvojon ankau en la rilato de lingvo internacia.
Sed ĉu minacas tia vasta libereco al la lingvo internacia per tio, ke ĝi post kelka tempo diseriĝas je diversaj dialektoj? – demandas Zamenhof.
Interalie, necesas tie ĉi rimarki, ke eĉ en nia tempo, post jardekoj da praktika kreado kaj aplikado de la helpa lingvo internacia Esperanto, kiu eĉ ete ne perdis unuecon, multaj lingvistoj subtenas tiun ideon, ke la lingvo internacia ĝenerale ne eblas en nia tempo ĝuste tial, ke ĝi eble dividiĝos je dialektoj: "Por longedaŭro de lingvo internacia servas kiel baro la neevitebla disfalo je dialektoj sub influo de lokaj Iingvoj", tiel parolas prof. Uŝakov en “Malgranda Soveta Enciklopedio” (Vol. V – “Internacia Lingvo”.)
Zamenhof respondas tiun ĉi demandon, konsiderante la historian perspektivon. Li diras, ke eĉ dum la pli frua epoko en evoluhistorio de la lingvoj literaturaj tia danĝero jam estis mankanta pro ĝeneralaj kondiĉoj da la epoko. Tiom pli multe ĝi mankos en la epoko de pli supera socia progreso, kiam kreiĝas la lingvo internacia.
. . . kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo (t.e. pri la disdialektiĝo, E.S.) estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de 1’vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo [11].
En la lingvo internacia, lingvo de pli malfrua formaĵo, kiu "pli dependas de la volo de l’homoj, ol de aliaj kondiĉoj, tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide" [12].
Tiamaniere, la fundamento de lingvo internacia, kiun proponis Zamenhof, estas, laŭ lia opinio, nur tiu skeleto, sur kiu en procedo de kolektiva kreado de l’amasoj “estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l’estonteco” [13].
Tamen, malgraŭ tio, ke al la lingvo internacia ĝenerale ne minacas la danĝero pri disdividiĝo je dialektoj. Zamenhof postulis de la adeptoj de l’lingvo internacia ĉe la unuaj paŝoj de la movado kiel eble plej severe subtenadi la unuecon de la movado. Tio havas grandegan, eĉ decidan signifon en komenco de la movado, kiam la lingvo internacia ne ankoraŭ eniĝis en la vivo. Multajn fojojn Zamenhof ripetadis, ke "ni batalas ne por la formo, sed por la ideo:" se en la internacia lingvo Esperanto ekzistas mankoj, tio ne havas decidan signifon, ĉe disvolviĝo de la movado estas garantiita vasta ebleco por kolektiva kreado de la lingvo, ĝia pliboniĝo kaj eĉ ŝanĝoj “ĝis plena nerekonebleco”. Kontraŭe, decidan signifon havas la unueco de la movado, t.e. ke en komenco de la movado devas esti proponita efektive unueca lingvo internacia, sed ne kelkaj konkurantaj sistemoj. Decidan signifon havas en komenco de la movado “ne teoriaj rezonadoj, sed praktika aplikado de la lingvo”. Por garantii unuecon de la lingvo, internacia kaj samtempe la eblecon evoluigi ĝin plej vaste en procedo de kolektiva kreado, Zamenhof proponis la principon pri netuŝebleco de la “Fundamento” de la lingvo internacia.
Sed ĉu estos tiu “lingvo internacia de l’lestonteco”, pri kiu ni parolis pli supre, ankaŭ jam tiu lingvo universala, kiu en la estonteco anstataŭos la naciajn lingvojn por la unueca homaro? Zamenhof respondas tion negative.
“Lingvo internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. (Substr E.S.) [14].
Kontraŭstarigante la kelkajn supremenciitajn citaĵojn, ni vidas, ke Zamenhof prezentis al si la ĝeneralan evoluon de la homa lingvo en aspekto, de la jena skemo: epoko de la buŝaj lingvoj (dialektoj), epoko de la literatur‑naciaj lingvoj (“de regula skriba literaturo”), epoko de la helpa lingvo internacia kaj, fine, epoko de la tutmonda lingvo universala. Laŭvere, ni havas tie ĉi nur la plej ĝeneralan skizon pri konsekvenca vico de la lingvaj stadioj.'Tamen, jam tiu ĉi skizo enportas tutan revolucion en la koncepton de la burĝa lingvoscienco pri historio de la lingvo.
Ni komparu tiun ĉi skemon de la lingva evoluo kun la ankoraŭ malmulte konata citaĵo el Marx pri evoluo de la lingvol en kiu li parolas pri transiro el stadio de “antaŭkultura spontane kreiĝinta” lingvo al stadio, de naciaj lingvoj kaj fine difinas la pluan transiron al plena artefara “kontrolado” de la lingvo.
Marx kaj Engels skribis (en "die deutsche Ideologie"):
En ĉiu alia plenevoluinta lingvo, cetere, la origina natureco de la parolo leviĝis al la nivelo de nacia lingvo, parte pro la historio de la lingvo‑evoluo el la jam preta materialo, kiel ĉe la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro la interkruciĝo kaj intermiksiĝo de nacioj, kiel ĉe la angla, parte pro la koncentriĝo de dialektoj interne de nacio, baziĝanta sur ekonomia kaj politika koncentriĝo.
Estas memkompreneble, ke la individuoj siavice transprenos plenan kontrolon ankaŭ super tiu ĉi produkto de sia genro. (Substr. E.S.)
Pli malfrue, en 1930, k‑do Stalin pli precize formulis la estontecon de la homa lingvo kiel unueca, universala, kaj ni ne povus ne rimarki, kiom multe la scienca intuicio de Zamenhof proksimigis lin al la marksisma koncepto pri ŝanĝiĝo de stadioj en la historio de lingvo.
Laŭvere, Zamenhof, ne estante marksano, ne povis science surbazigi tiun ĉi skemon pri evoluo de la lingvo. Sed tiu fakto, ke ĝuste ĝin li metis en la fundamenton de la de li ellaborita teorio pri helpa lingvo internacia, grandparte klarigas al ni la kaŭzojn de la definitiva sukceso de la helpa lingvo Esperanto kaj ĝenerale de la movado por helpa lingvo internacia sur bazo de la lingvaj principoj de Zamenhof.
Ekkonsciinte tiun veraĵon, ke lingvo internacia povas aperi nur ĉe certa stadio en evoluo de la homa socio, Zamenhof ne povis ne provi, difini rolon kaj lokon de tiu ĉi lingvo dum la proksima epoko. Dum la epoko de kreskado de l’imperiismo, kiam atingis sian superan evolugradon la politiko de l’kapitalistaj ŝtatoj, direktita por sufoko kaj asimilado de la subpremitaj nacioj, por incitado de naciaj antagonismoj, por perforta trudado de lingvoj de la superantaj nacioj al la nacioj subpremitaj, Zamenhof ne povis ne reflekti en siaj lingvaj konstruoj la nacian momenton, mem suferinte la tutan teruron de la nacia politiko de la carisma reĝimo, mem apartenante al unu el la plej subjugigitaj nacioj.
Rimarkante, ke la lingvo internacia en nia epoko ne povas esti lingvo universala de l’estonteco, li tamen ne vidis malfeliĉon en tio, se kun la tempo la homaro unueciĝos kaj havos unu komunan lingvon.
Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo [15].
Fidela al sia idealismo, Zamenhof ne komprenis la ĉefan kaŭzon de estonta kunfandiĝo de la nacioj, li metis enkondukon de la lingvo internacia depende de 1’aliiĝo de “konvinkoj kaj opinioj de la homoj”.
Se ni supozus, ke fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi “malfeliĉo” (kiel nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj [16].
Tiamaniere ni vidas tie ĉi, ke Zamenhof ne konsideris la lingvon internacian kaŭzo laŭ si mem, kiu povas en la estonteco venigi al kunfandiĝo de la nacioj kal al la lingvo internacia.
Sub influo de kio ŝanĝiĝas tiuj ĉi “konvinkoj kaj opinioj”, kiuj venigos al unueco de la lingvo, Zamenhof ne diras. Ne estante marksano, li ne povis prezenti al si klaran bildon pri la decida influo de l’ekonomia bazo en la socio al ŝanĝiĝo de l’ideologio de la homoj. Laŭvere, ĉe li traglitas treege nebule la ideo, ke al afero de tiu ĉi alia lingva formaĵo influas la evoluo de sociaj "komunikiĝoj" kaj ke la lingvon internacian kreos la “praktika bono kaj profito” [17].
Se la lingvo internacia de la nuntempo ne povas pretendi la rolon de la lingvo universala de 1’estonteco, kia do estas ĝia rolo en la nuntempa diverslingva socio? Tiu ĉi rolo, laŭ Zamenhof, povas esti nur rolo de helpa lingvo. La lingvo internacia “devas servi nur por komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan signifon por la tuta homaro” [18]. “. . . ne entrudiĝante en la homan vivon de la popoloj”, [19] la lingvo internacia devas servi kiel helpa ilo por internaciaj rilatoj. Ĉe tio, kiel ni vidis pli supre, Zamenhof trankviligas la naciisme agorditajn homojn, kiuj timas, ke la lingvo internacia per si mem povas venigi al neniigo de la lingvoj naciaj. Zamenhof diras, ke kvankam tio ne estus malfeliĉo, tamen la helpa lingvo internacia ne povas kaŭzi tion. Eĉ kontraŭe:
Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortiĝado kaj plena ekflorado . . . (Substr. E.S.) [20].
Zamenhof jene klarigas, kial ĝuste la lingvo internacia, kiam ĝi enkondukiĝos en ĝeneralan uzadon, akcelados “fortiĝadon kaj plenan ekfloradon” de la naci‑literaturaj lingvoj:
. . .dank’ al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem konstante kunpuŝiĝantaj unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devas ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝainte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile [2l].
Tiun ĉi ideon Zamenhof ripetis ne unufoje en siaj verkoj.
Zamenhof deduktas el la samaj konsideroj pri neceseco de neŭtraleco por la lingvo internacia rilate al la lingvoj naciaj, kiam li parolas pri tio, kia devas esti la lingvo internacia: ĉu ĝi estos unu el la naciaj lingvoj aŭ lingvo tute neŭtrala, apartenanta al neniu el la nacioj? Li argumentas, ke lingvo internacia de nia epoko devas esti laŭ sia strukturo nur lingvo neŭtrala.
Zamenhof opinias ne senbaza tiun motivon, ke se lingvo internacia fariĝus ia nacia lingvo, tio estus sekvo de la subpremado kaj englutado, de aliaj popoloj flanke de unu el la plej potencaj nacioj. Krom tio enkonduko de tia lingvo internacia ankoraŭ pli akcelus ĉi tiun subpremadon kaj englutadon. Deduktante el tiu ĉi konsidero kaj ankaŭ el la pure lingvaj konsideroj pri neceseco krei la lingvon internacian sur grundo de tiuj internaciaj elementoj, kiuj jam ekzistas en la bagaĝo de 1’ekzistantaj naciaj lingvoj, Zamenhof haltas ĉe la ideo pri tio, ke neŭtrala lingvo internacia en nia epoko povas esti nur lingvo duonartefarita, nur iom pli artefarita, ol la lingvoj literaturaj.
Ni notu, ke Zamenhof ribelas tie ĉi kontraŭ la disvastigita en lia tempo (kvankam verŝajne ne konata de li) teorio de Kautsky kaj pli malfrue ankaŭ kontraŭ teorio de A. Bogdanov pri tio, ke estonta unueca lingvo fariĝos unu el la plej potencaj naciaj lingvoj (laŭ Kautsky germana lingvo, laŭ A. Bogdanov angla lingvo) [22]. Tie ĉi la ideo de Zamenhof pri neŭtraleco de la lingvo internacia de 1’estonteco plene koincidas kun la tezo de la marksismo‑leninismo:
En mia parolado en la j. 1925 mi kontraŭparolis naciŝovinistan teorion de Kautsky, konforme al kiu la venko de proletara revolucio meze de la pasinta jarcento en unuigita aŭstrigermana ŝtato devis venigi la kunfandiĝon de nacioj en unu komunan germanan nacion kun unu komuna germana lingvo kaj al germanigo de ĉeĥoj. . . . .naciaj lingvoj neeviteble devos kunfandiĝi en unu komunan lingvon, kiu, kompreneble, estos nek rusa, nek germana, io nova [23].
Zamenhof estis fremda al komprenado de klasbatalo. Sed li mem ne povis ne reflekti en sia teorio sian klasan etburĝan vidpunkton. Li opiniis, ke la lingvo internacia de la nuntempo povas ekzisti kaj evolui nur kiel lingvo de la plej larĝaj amasoj kaj precipe de la malsuperaj “nekleruloj”, de la “lingve neinstruitaj” personoj [24].
Tiu ĉi ideo estas ĝenerale ĝusta, sed ĝi estas klase ne esprimita: la lingvo, internacia havas estontecon nur kiel klasa lingvo de la proletaro; la lingvo internacia estas akceptota de la vastaj laborular‑amasoj nur ĉe la kultura hegemonio de la proletaro.
Tamen historie Zamenhof faris grandan paŝon antaŭen. Ni komparu, ekzemple, Zamenhof kun la prelato Schleyer, kiu estis destininta sian Volapükon por la “kleraj homoj de la tuta mondo”. Zamenhof opiniis, ke en nia tempo povas havi estontecon nur la lingvo de la malpli altaj “klasoj de la societo”, tia lingvo, kian povas lude ekposedi “eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj” [25]. Deduktante el tio ĉi, li ekzemple kruele kritikas la provojn proponi kiel lingvon internacian la latinan lingvon, ĉu en ne ŝanĝita, ĉu eĉ en simpligita aspekto. Rilate al la projekto de “Nov Latin” li diris:
Ne parolante jam pri tio, ke la “Nova Latino” ne povas fariĝi lingvo tutmonda pro tiuj samaj kaŭzoj, kiel la malnova latino (manko de komprenaĵoj nuntempaj k. c.), ni supozu por momento, ke ĝi portas en si la eblon fariĝi tutmonda, kaj ni tiam demandos la aŭtoron: por kiu tia lingvo servus? Homoj konantaj la malnovan latinon ne bezonas la “Nov Latin”; homoj ne konantaj la latinon eterne devos tenadi en la mano, vortaron latinan kaj malgraŭ tio neniam povos uzi la novan lingvon [26].
Tia lingvo, laŭ opinio de Zamenhof, prezentos el si “ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian “por la pli altaj klasoj de la societo”. (Substr. L.Z.) [27].
Tiamaniere ni vidas, ke laŭ Zamenhof la lingvo internacia en ĝusta kompreno de tiu ĉi vorto, povas esti nur lingvo de la plej vastaj amasoj de "neinstruitaj" homoj.
Tiu ĉi larĝa demokratismo, de Zamenhof efektive estis respondanta al la bezonoj de la epoko. Ĝuste al vastaj amason de "neinstruitaj" homoj, ne posedantaj lingvojn alilandajn, “trafas ofte en la staton de mutulo” [28], malgraŭ tio, ke ili jam atingis la bezonon pri internacia komunikiĝo.
La unuaj jardekoj de disvolviĝo de la movado por helpa lingvo internacia montris, ke ĝuste la etburĝa malsupera intelektularo estis antaŭ la imperiista milito 1914‑1918 tiu amaso, kiu precipe estis antaŭenmovanta la aferon de lingvo internacia. La vasta laborista movado por lingvo internacia, en mallonga tempo superkreskanta la burĝan, disvolviĝas en internacia skalo nur post la imperiista milito kaj post la Oktobra revolucio 1917. Nur la proletaro la vera portanto de la ideo pri lingvo internacia donis al la movado tiun enhavon, kiu pravigis ĝin ideologie kaj liveras al ĝi perspektivojn.
1 Parolado en la Guildhall de London, 1907. Orig. Verkaro, pĝ. 381‑382.
2 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 286.
3 Esperanto kaj Volapük. Orig. Verkaro, pĝ. 264.
4 Esperanto kaj Volapük. Orig. Verkaro, pĝ. 264.
5 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 34.
6 Esperanto kaj Volapük. Orig. Verkaro, pĝ. 267.
7 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 33.
8 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 33.
9 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro. pĝ. 34.
10 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro. pĝ. 34.
11 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 34.
12 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 35.
13 Aldono al la Dua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 34.
14 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 281.
15 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 281.
16 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 281.
17 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 286.
18 Nia afero. Orig. Verkaro, pĝ. 145.
19 Unua Libro. Orig. Verkaro, pĝ. 18.
20 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 281‑282. Ankaŭ: Nia afero (1892), pĝ. 145.
21 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 282.
22 A. Bogdanov, “O proletarskoj kulture”. Moskva, 1925.
23 J. Stalin, Parolado ĉe la XVI‑a Kongreso de KP(b)SU, 1930. Vidu la broŝuron: J. Stalin, Kulturo nacia kaj internacia. Eld. “Ekrelo”. Leipzig, 1930, pĝ. 26‑27.
24 Originala Verkaro, pĝ. 96, 306.
25 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 299.
26 Pri la manieroj de vastigado. Orig. Verkaro, pĝ. 77.
27 Esenco kaj estonteco. Orig. Verkaro, pĝ. 299.
28 Ekspono de la motivoj. Orig. Verkaro, pĝ. 212.
FONTO: Spiridoviĉ, E. [Efim Feofanoviĉ] “Genia Lingvisto Venkita de Etburĝeco: Fundamentaj Momentoj en la Lingva Teorio de Zamenhof,” L’Omnibuso, julio ‑ septembro 1976, 13‑a jaro, n‑ro 3 (73), p. 1-12.
Noto: Trovu la unuan parton de la eseo (t.e. supre), kune kun la dua parto, en PDF-formato, jene:
FONTO: Spiridoviĉ, E. [Efim Feofanoviĉ] “Genia Lingvisto Venkita de Etburĝeco: Fundamentaj Momentoj en la Lingva Teorio de Zamenhof” (daŭrigo), L’Omnibuso, oktobro ‑ decembro 1976, 13‑a jaro, n‑ro 4 (74), p. 1-7.
Noto: La 2-a parto estas interesa pro komentoj pri Zamenhof el socipolitika starpunkto, pritakso de interna ideo, ktp. Tra la tuta eseo Spiridoviĉ plejparte laŭdas Zamenhof, sed fine argumentas, ke la proleta klasbatalo anstataŭigas la volontisman superklasan internan ideon, kiu frue estis logika subtenilo de la Esperanto-movado.
Postnoto: Laŭ N. P. Stepanov, Spiridoviĉ mortis en 1958 en siberia maljunulejo, post multjara restado en punlaborejo.
“Genia Lingvisto
Venkita de Etburĝeco: Fundamentaj Momentoj en la Lingva Teorio de Zamenhof”
(1a + 2a partoj)
de Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ
La Eksperimento de Senreligia Edukado de E. Spiridoviĉ
Ernest Drezen pri la Interna Ideo de Esperantismo (1929)
el «Nekonato: La Zamenhofa Homaranismo» de André Caubel (1957)
On the Language of the Future by M. I. Isayev (1977)
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide
Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
Alireteje / Offsite:
Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ - Vikipedio
Eŭgeno
Miĥalski - Novaj informoj
de V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ
Zamenhof (1929) de Ernest Drezen
Zamenhof
(1929) de Ernest Drezen
(nemanipuleble PDF-dosiero)
Drezen,
Lanti kaj la Nova Epoko: La proksimiĝo de la Sovetia Esperanto-movado al
SAT
de Ulrich Lins
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 7 February 2010
Note & link added 13 February 2010
Site ©1999-2010 Ralph Dumain