Ernest Drezen pri la Interna Ideo de Esperantismo

el Zamenhof (1929)

En sia memuaro pezentita al la Internacia Kongreso de Rasoj en Londono (26-29 VII, 1911), li asertas, ke la kaŭzo de malamo intergenta ne estas kaŭzo ekonomia: "Ni malamas fremdajn gentojn ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas." (L. Zamenhof. "Gentoj kaj Lingvo lnternacia". Leipzig. 1912 p. 4.).

Sendube erara estis la la pretendo de Zamenhofa memuaro, ke "ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon". Ĝuste tiuj kauzoj ĝin kreas. La ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj kaj gentoj. Samtempe la klasoj ekspluatantaj lerte organizas gentan malamon inter la klasoj malsuperaj de la socio, ĉar sub tiu ŝirmo estas faciligata ekspluatado de tiuj klasoj malsuperaj kaj estas malfortigata ilia povo por organizita kontraŭstaro al la tendencoj ekspluatistaj.

Same eraris Zamenhof, kiam en la j. 1913 li asertis ke "lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter homoj" (Dro L. L. Zamenhof "Deklaracio pri Homaranismo", Madrid, 1913, p. 11.).

Li en tiu frazo anstataŭis kaŭzon per la sekvo, ĉar ŝovinismo mem estas sekvo de la nuntempaj sociaj rilatoj kaj tute ne ĝia kaŭzo.

Tia grandigo de la genta kaj lingva problemo, malakceptata de seriozaj laborantoj kaj batalantoj sur la kampo de la sociaj reformoj, estis la ĉefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo.

Ĉirkaŭ tiu ideo grupiĝis la unua areto de esperantistoj, kaj tiu ideo estis la liganta por ili centro.

Same kiel la idealismo Zamenhofa instigis lin kaj helpis al li doni skizon de la principoj, sur kies bazo komenciĝis kaj pluen progresis Esperanto, same la "interna ideo de esperantismo" instigis unuan grupeton de esperantistoj batali por Esperanto, uzi ĝin kaj tiamaniere konduki ĝin al tia grado de perfekteco, kiam ĝi jam povis esti prenita kaj uzita de rondoj pli vastaj, konsiderantaj lingvon kiel simplan instrumenton kaj forĵetantaj la tutan "socian idearon" Zamenhofan.

Zamenhof, blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis rimarki la ekzistantajn kontraŭdirojn inter siaj asertoj kaj la vivo reala.

En sia parolado dum la VI Internacia Kongreso en Washington (1910) li salutis Usonon per la vortoj: "Lando de libereco, lando de estonteco".

Zamenhof estis tiel ĉarmita per la penso, "ke tiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio", ke li forgesis pri la milionoj da nigruloj persekutataj kaj ekspluatataj.

Li forgesis, ke la ŝovinismo lingva kaj religia en Usono disfloras same riĉe, kiel en la landoj Eŭropaj (eble nur sub iom aliaj formoj), ĉar la sistemo de socia ordo en Usono kaj Eŭropo enhavas ja nenion essence diferencan.

Vere, post unu jaro en memuaro, adresita al la "Kongreso de Rasoj", Zamenhof jam faris kelkajn rezervojn por aliaj kaŭzoj de sociaj malpacoj. Li skribis:

"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion:

Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k. t. p. sed plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos". (L.L.Zamenhof. "Gentoj kaj Lingvo Internacia". Leipzig, 1912, pp.11-12).

Sed eĉ en tiu sia memuaro nek unu vorton diris Zamenhof pri tio, ke la lingvo mem estas produkto de certa socio, de certaj formoj de mastrumado kaj de socia produktado. La ideo pri la lingvo, unuiĝinta kun la nebula "interna ideo de esperantismo" superregis en menso Zamenhofa ĉion alian.


Genia Lingvisto Venkita de Etburĝeco: Fundamentaj Momentoj en la Lingva Teorio de Zamenhof
de Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Alireteje / Offsite:

"La interna ideo de esperantismo" de Ernest Drezen

Zamenhof (1929) de Ernest Drezen

Zamenhof (1929) de Ernest Drezen
(nemanipuleble PDF-dosiero)

En batalo por SEU Eseo de Ernest Drezen

Drezen, Lanti kaj la Nova Epoko: La proksimiĝo de la Sovetia Esperanto-movado al SAT de Ulrich Lins

Ernest Drezen - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 October 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain