SECOND DAYFORMAL OPENINGMONDAY the Esperantists of the various countries busied themselves in the election of delegates to participate in the formal opening of the Congress. At ten o'clock all convened in the auditorium of the Arlington Hotel. Captain Perogordo, of Madrid, as the representative of Spain, where the Congress was held last year, gave a formal greeting and declared the Congress opened, transferring the presidency to Mr. John P. Barrett, president of the Esperanto Association of North America. Dr. Hale, of the Bureau of the American Republics, read a letter of greeting from Mr. Barrett, in which that gentleman expressed his regret that, because of illness, he could not preside at the Congress; therefore the vice president, Dr. H. W. Yemans, accepted the presidency and made an eloquent address of welcome to the Esperantists. Afterwards the official delegates of several nations spoke in the name of their governments. They were:
The government of Japan also sent a delegate, Mr. Mitstumatsu, but unfortunately his ship arrived somewhat late and he reached Washington after the end of the Congress. The world‑wide growth of Esperanto was well illustrated in the sending of delegates from governments of several large and important countries which had never previously been officially representedPersia, Brazil, China, Russia, and several not so large. After the greetings from the government delegates Dr. Zamenhof arose to make his annual address to the assembled Esperantists. They received him with great applause, which lasted for several minutes. Then he read, amid the silence of strained listening by the audience, the following very interesting speech, which is a skillful and laudable answer to some criticisms against Esperanto: |
DUA TAGOSOLENA MALFERMOLUNDON matene la Esperantistoj de la diversaj landoj sin okupis elekti delegitojn kiuj partoprenos en la solena malfermo de la kongreso. Je la deka ĉiuj kunvenis en la salonego de la Hotelo "Arlington." Kapitano Perogordo, el Madrid, kiel reprezentanto de Hispanujo, kie okazis la Kongreso lastan jaron, donis formalan saluton kaj deklaris la Sesan Kongreson malfermata, transdonante la prezidentecon al Sro. John Barrett, prezidanto de la Esperantista Asocio de Norda Ameriko. Dro. Hale, el la Oficejo de Amerikaj Respublikoj, legis salutan leteron de Sro. Barrett per kio tiu sinjoro esprimis sian bedaŭron ke, pro malsaneco, li ne povus prezidi la kunvenon; tial la vic‑prezidanto, Dro. H. W. Yemans, akceptis la prezidantecon, kaj faris elokventan paroladon de bonveno al la Esperantistoj. Poste la oficialaj delegitoj de kelkaj nacioj parolis je la nomo de siaj registaroj. Ili estis:
La registaro de Japanujo ankaŭ sendis delegiton, Sro. Mitsumatsu, sed malfeliĉe lia ŝipo venis iom malfrue kaj li atingis Washington nur post la fino de la Kongreso. La tutmonda kreskado de la Esperanta influo estas bone ilustrita per la sendo de delegitoj el registaroj de kelkaj gravaj kaj grandaj landoj kiuj neniam antaŭe estis oficiale reprezentitajPersujo, Ĥinujo, Brazilujo, Rusujo, kaj kelkaj ne tiom grandaj. Post la salutoj dle la registaraj delegitoj Dro. Zamenhof leviĝis por fari sian ĉiujaran paroladon al la kunvenintaj Esperantistoj. Oni akceptis lin per granda aplaŭdo, kiu daŭris kelkajn minutojn. Tiam li legis, dum la silentego de streĉita aŭskultado de la aŭdantaro, la sekvantan tre interesan paroladon, kiu estas lerta kaj laŭdinda respondo al kelkaj kritikoj kontraŭ Esperanto: |
|
It was nearly twelve o'clock when Dr. Zamenhof finished his speech. The audience arose and finished the morning session by enthusiastic singing of "La Espero," played on the piano by Senor Mello Souza, the Brazilian representative, who is a musician and composer. At two in the afternoon the Congress convened to continue the business of the morning. After the salutations from the representatives of several of the States the authorized delegates of the Esperantists in various countries made speeches, and at five the whole Congress went to be photographed on the steps of the Treasury Building. The formal opening session was a complete success. Not so many nations were represented, and not so many people were present, as in former congresses; but everybody understood that this resulted from the place itself, and not because of waning enthusiasm in the world‑wide movement. The great number of nations represented by government emissaries was of itself an extremely satisfying matter, which established a new goal in the progress of the propaganda. All the members of the Congress rejoiced, and the satisfaction was so widespread that one may rightly call it unanimous. Moonlight Boat ExcursionAt the casting‑off of the big steamboat, "St. John," people were saying that we would have to make a moonless moonlight excursion. The sky was grizzly and wet, rain threatened, and a little fell. However, at sunset the clouds divided and good Esperanto weather reigned. The ship went several miles down the Potomac river, and did not return until eleven. The Esperantists made good use of the time in informal talk, and enjoyed the affair so much that many of them did not realize the ship's return to the quay until the boatmen cried "All out!" (though they didn't say it in Esperanto). |
Estis jam preskaŭ la dek dua kiam Dro. Zamenhof finis sian paroladon. La audantaro stariĝis kaj finis la matenan kunsidon per entuziasma kanto de "La Espero," ludata fortepiane de Sro. Mello Souza, la Brazilujo reprezentanto, kiu estas cetere komponisto kaj muzikamanto. Je la dua posttagmeze la Kongreso rekunvenis por daŭrigi la aferojn de la mateno. Post la salutoj de la reprezentantoj de kelkaj usonaj ŝtatoj la rajtigitaj delegitoj de la Esperantistoj en diversaj landoj faris paroladojn, kaj je la kvina la tuta Kongreso iris por esti fotografata sur la perono de la Trezorejo. Entute la solena malferma kunsido estis sukceso. Ne tiom da nacioj estis reprezentataj, kaj ne tiom da kongresanoj ĉeestis, kiom en antaŭaj kongresoj; sed ĉiuj komprenis, ke tio rezultis de la loko mem, kaj ne pro ia velkanta entuziasmo en la tutmonda movado. La granda nombro de nacioj reprezentataj per registaraj senditoj estis per si mem treege kontentiga afero, kiu starigis novan limon en la progreso de la propagando. Ĉiuj kongresanoj ĝojegis, kaj la kontento estis tiom ĝenerala ke oni prave diras ĝin unuanima. Ekskurso Lunluma per BoatoJe la foriro de la granda vaporboato, "Sankta Johano," oni diris, ke ni devis fari lunluman ekskurson sen luno. La ĉielo estis griza kaj malseka, kaj pluvo multe minacis kaj iom falis. Tamen, je la subiro de la suno la nuboj dividiĝis kaj bona Esperanta vetero regis. La ŝipo iris kelkajn mejlojn malsupre laŭ la rivero Potomac; kaj npur revenis je la dek unua. La Esperantistoj bone okupis la tempon per neformala babilado, kaj tiom ĝuis la aferon, ke multaj ne konsciiĝis pri la reveno de la ŝipo al kajo ĝis la boatistoj kriis "Ĉiuj elŝipiĝu!" (kvankam ili ne diris ĝin per Esperanto). |
SOURCE: Amerika Esperantisto, vol. 8, no. 3, October 1910, pp. 45-46, 53.
"Land
of Liberty" Speech at 6th International Esperanto Congress, Washington
DC, 15 Aug 1910,
by L. L. Zamenhof
Paroladoj
okaze de la 6a Universala Kongreso de Esperanto, Washington, 1910
de L. L. Zamenhof
Kongresa
Parolado ĉe la Malfermo de la 6a Universala Kongreso de Esperanto (Washington,
1910)
de L. L. Zamenhof
Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide
Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 26 December 2009
Site ©1999-2010 Ralph Dumain