NOVELO

Urania

Sándor Szathmári

Foje vespere mi studis la atomfizikon. Mian fantazion okupis la atommodelo de Bohr. Ĝi jam ofte estis refutita, sed, strange, ĉiu refuto ankaŭ konfirmis ĝin: centre la pozitiva kerno kiel suno, kaj ĉirkaŭe, sur kvantumitaj orbitoj, rondiras la elektron-planedoj. Kaj, por ke la simileco fariĝu eĉ pli kompleta, tiuj ĉi planedetoj same rotacias, kiel la grandaj planedoj. Perfekta modeleto de la kosmo.

Kia simbolo! La renkontiĝo de ambaŭ senfinaĵoj! Kaj ĉu la senfina grandeco de la kosmo ne estas samtempe la ereto de io, de eĉ pli granda estaĵo? Kaj plue: ĉu ne grandioze, ke la meze staranta homo disetendis sian vidon al ambaŭ direktoj?

Jes, la scienco kaj la progreso estas nure homaj ecoj. La vojo farita depost la fajrobruligo ĝis la atomenergio promesas neimageblan horizonton. Kio do ankoraŭ? Kion la venonto alportos?

Enpensiĝinte mi rigardis en la aeron. Vidalvide, sur la libroŝranko, staris malgranda Urania-statuo. La kutima formo: en romana vestaĵo kun abundaj faldaĵoj, en ŝia mano la terglobo, en la alia: bastoneto, per kiu ŝi montris al la globo. Ĉirkaŭ ŝia buŝo vibris arĥaika rideto, ŝajne, kvazaŭ ŝi amuziĝus pri miaj cerbostreĉoj.

— Kial vi ridetas? — mi pensdemandis ŝin. — Vi estas senmorta muzo. Vi certe scias pli bone, sed kiel sciu mi, mortemulo mizera, kien kondukas la vojo de la progreso? Ĉu ĝi finiĝos iam? Kaj kie?

Urania plumontris al la terglobo.

Jes, ŝi estis reale senmorta. Farita el ŝtono, el senorgana materio, do el la sola senmortaĵo de la mondo.

Sed la organa vivo estas ankaŭ senmorta! La individuo mortas, sed la vivo mem pludaŭras. Eĉ pli: ĝi senĉese perfektiĝas. Kaj plej rapide progresas la homa vivo, la scienco kaj kune kun tiu la socio. Kie ĉio ĉi finiĝos?

Mi forturnis miajn okulojn. Min ĝenis ŝia senĉesa rideto.

Kaj jen, kiam mi forturnis mian rigardon, en la angulo de miaj okuloj mi ekvidis iaspecan moviĝon.

Ektime mi alrigardis: antaŭ mi ŝvebadis ia homsimila figuro.

Kiel povis okazi, ke mi ne ekvidis lin? Kiel li povis sin sensone alŝteli? Kaj kiel mi ne ekvidis lian ombron, kiun la malantaŭa lampo devis projekcii?

Kiam mi observis lin pli detale, mi ektime saltleviĝis: la figuro ne havis ombron. Eĉ pli: li ŝvebis en la aero, super la planko. Liaj kruroj postŝvebis oblikve. Li havis lipharojn, barbon, portis nigran vestaĵon kun amelitaj kolumo kai manumoj, laŭ la jarcentkomenca modo.

La fantoma fenomeno tiel korenfrapis min, ke mia spiro haltis. Mi volis ekkrii, sed mia gorĝo kunpremiĝis.

— Trankviliĝu, — eksonis nun la fenomeno. — Kion vi nun vidas, tio estas neniel supernatura.

La sonon mi aŭdis, sed la lipoj de la fenomeno ne moviĝis, liaj okuloj rigardis ne min, nur senceladis en la aero.

Kaj li naĝis unu paŝon pli proksimen al mi. Mi ekterurite retiriĝis kaj li ekhaltis.

— Nu, ne timu! — eksonis denove la voĉo. — Mi jam konjektas, kio vin timigis: la senpezeco. Ĉu mi pravas?

— Je... jes... — mi balbutis. — Kaj la ombro...

— Aĥ, la manko de mia ombro! Jes, tio povas esti mirinda por vi. Sed neniel supernatura, nek mistika. Ĉu vi jam komprenas?

— Ĉu kompreni?... Kiel mi povus kompreni?... La senpezeco sur la tersurfaco...

— Sed la kinon vi verŝajne komprenas, ĉu ne?

— Ĉu la kinon? Kion komunan ĝi havas al nia afero? — mi demandis iom pli kuraĝe.

— Iam oni inventis la kinon. La homoj komence miris la moviĝon de la bildo, sed poste ili kutimiĝis al ĝi. Tiam venis la kolorbildoj, poste la parolanta kino, pli poste la plastika filmo. Kaj post tridek jaroj, kiam sur la teatra scenejo moviĝos, irados, dancos, parolos kaj kantos tridimensiaj, koloraj homfiguroj, bruos la trakurantaj lokomotivoj, tondros la akvofaloj, kiuj konsistos el nuraj lumfaskoj, tiam vi konsideros tiujn neniel supernaturaj fenomenoj kaj tute ne primiros ilin, kvankam la figuroj konsistos el nemateriaĵo, eĉ pezon ili ne havos kaj, se la reĝisoro ne projekcios al ili ombron, tiam ili eĉ ombron ne havos.

— Sed ĉu vi ne bonvolus malkaŝi, kun kiu... aŭ pli korekte: kun kio mi havas la feliĉon renkontiĝi?

— Ambaŭ vortojn vi diris korekte. Vi renkontas personon, sed la personeco estas ankaŭ nur simptomo de la naturo, precipe, se la personeco apartiĝas for de la organika materio.

— Ĉu apartiĝas? Vi parolas, kvazaŭ vi estus fantomo de mortintulo! Do, ni dronos tamen en la mistikismon?

— Haha! — li ridis. — Ĉu vi ne vidis elektronojn, apartiĝintajn de la atomkerno sur la ekrano de la televido? Do, eksciu vi, ke vi nun sensas min sur la ekrano de via cerbo, ĉar mia personeco — kiun vi nomas animo — povas nur tiel sensebliĝi al la vivanta, materiala korpo.

— Do, vi tamen asertas vin esti fantomo?

— Jes. Mia nomo estas Camille Flammarion.

Eĉ la aperiĝo de la fantomo ne frapis min tiel forte, kiel la sinprezento. Ja, la antaŭe diritaj vortoj estis vere karakterizaj pri li.

— Ĉu la granda spiritista astronomo? — mi demandis mirege.

— Pli korekte, la pristudanto de la spiritaj sciencoj, ĉar la koncepton “spiritismo” kompromitis ĉarlatanoj kaj superstiĉemaj konfuzuloj.

— Do, laŭ via opinio, la animo estas tute ordinara fizika realaĵo?

— Tute. Kaj ankaŭ via fiziko paŝon post paŝo proksimiĝas al tiu tezo, al tiu ekkono. Tagon post tago evidentiĝas pri tiu aŭ alia fenomeno, ke ĝia esenco estas nekomprenebla, eĉ pli: nekonceptebla. Iom post iom vi alkutimiĝos la fakton, ke troviĝas fenomenoj, kiuj estas fizikaj, kvankam nekompreneblaj. Vi kalkulis, ĉu ne, jam de jarcentoj tute precize pri la gravitforto, kvankam ĝian esencon ni konas nuntempe malpli, ol iam ajn antaŭe kaj neniam vi konos ĝin. Sed ni parolu eble pri la celo de mia vizito.

— Do, via vizito havis ian celon?

— Vi deziris respondon de Urania al viaj demandoj. Poste vi konstatis, ke ŝi estas nura marmorpeco kaj ĉesis esperi klarigon.

— Nu? Kaj mi eble eraris?

— Ne. Ĉar vi fakte ne povus ŝin paroligi. Nur mi.

— Kiel? Ĉu vi kapablus...

— Vi ne forgesu: mi skribis ŝin. Ĉu vi ne legis?

Dummomente mi gapis senkomprene, sed subite eklumis en mia kapo, ke li havas verkon kun la sama titolo.

— Do, vi scivolas, — li daŭrigis, — kien kondukas kaj kie finiĝos la scienca, teĥnika kaj socia progreso.

— Jes, mi pensadis pri tio.

— Kaj vi ricevos respondon al via demando.

Eksonis iaspeca mola, muzika tono. Sonora, mole tinta, simila al la liro. Mi devis konstati, ke la tonon donis ankaŭ la fenomeno, ĉar mi aŭdis el tiu direkto.

Malantaŭe io frapsonis. Mi turniĝis kaj jen, tie staris Urania, en sia tuta, homa grandeco, nur la terglobo kaj la bastoneto malaperis el ŝiaj manoj.

— Venu kun mi al la ĉielo, — ŝi diris, senŝanĝe ridetante, — malproksimen de la Tero. De tie vi rigardos malsupren al la mondo, kaj vi povos primiri la senfinan kosmon, laŭ ĝia tuta vasteco. Jen, rigardu!

Mire mi aŭskultis la konatajn vortojn. Laŭvorte la samajn skribis Flammarion en sia libro.

— Vere, tiuj estis viaj vortoj, — mi diris al Flammarion, sed kiam mi turniĝis al li, min trafis nova surprizo: li jam malaperis kaj vane mi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, tie estis nur ni: mi kaj Urania.

Sed mi ne havis tempon por cerbumi.

Urania ridete donis sian manon, kaj en la momento, kiam ŝia fingropinto tuŝis mian manon, mi perdis la pezon de mia korpo.

Mi ekŝvebis. Kaj en la sekvanta momento la ĉirkaŭantaj objektoj komencis kuntiriĝi. La plafono malsupreniĝis kaj mi ektime klinis mian kapon, sed vane: la plafono simple trairis mian kapon kaj mi sentis nenian baton. Mia kapo estis jam en la supra etaĝo, sed mi ne havis tempon ĉirkaŭrigardi, ĉar ni jam traboriĝis al la alia etaĝo.

Krome du aliajn etaĝojn traboris mia kapo kaj mi elkreskis al la libera aero. Rigardante malsupren, mi vidis, ke miaj piedoj staras senŝanĝe sur la tero, sed la pinto de mia ŝuo sur la strato jam atingis la transan trotuaron; ĝuste nun trairis la piedkarnon elektra tramvagono.

Post kelkaj sekundoj mi surprize rigardis la apudan, ĉiam ŝrumpantan terkumuleton, kiu esence estis la Gerhard-monto mem. Miajn okulojn mi nun levis al la ĉielo, kie la steloj brilis ĉiam pli klare, kiam ni iom post iom alvenis el la polvoplena urba aero. Sube brilis Danubo, kiel mallarĝa arĝenta fadeno. En ĝiaj ondoj spegulvibris la bordaj lampoj. De malproksime montoj kuris al mi, ĉirkaŭante miajn piedojn, kaj mi komencis vidi la kurbiĝon de la tera horizonto.

Kaj en tiu momento fariĝis denove taglumo, ĉar mia kapo atingis la altecon, de kie mi denove povis vidi la subirintan sunon. De okcidente proksimiĝis brilaj strioj: la oceanoj, kie estis sunluma tago. Poste la tutaĵo kunfandiĝis al unusola globsurfaco sub miaj plandoj, kiu ĉiam malgrandiĝis kaj kies unu flanko estis brila, la alia malaperis en la mallumo.

Des pli grandiĝis kaj brilis la Suno. Sed baldaŭ ĝi malsupreniris antaŭ mia vizaĝo kaj komencis denove malgrandiĝi.

Kaj tiam mi surprizite ekkaptis la manon de Urania:

— Rigardu, la Granda Urso fariĝas ĉiam pli malgranda.

— Nature, — ŝi ridetis. — Ĉar ni alproksimiĝas.

Mi ne komprenis.

— Tiuokaze ĝi devus grandiĝi.

— Komprenu: ni nun kreskas kaj ĉiam kreskas. Ni plukreskas la stelojn kaj tiel videblas al ni, ke la kosmo malgrandiĝas.

Kaj mi devis vidi, ke la steloj proksimiĝas unu al la alia kaj malsuprenirante ili kunfandiĝis kaj malaperis.

Sed mi intertempe transiĝis la limon de la Galaksio. Ĝia grandega vualo kuniĝis al brilanta maso ĉirkaŭ mia talio. Kaj jam proksimiĝis aliaj galaksioj, ĉiam pli brile lumante kaj ĉiam pli ŝrumpante, ĝis fine mi vidis ĉirkaŭ mi denove nur unuopajn, brilajn stelojn. Ĉiu el tiuj steloj en si mem estis ŝrumpinta galaksio.

Kaj nun, tiuj punktiĝintaj galaksioj komencis proksimiĝi unu al la alia kaj ili denove formis pli-malpli grandajn masojn. Do, esence denove ripetiĝis la antaŭa proceso: baldaŭ mi vidis denove galaksiojn.

— Ĉu vi vidas? — ekparolis Urania. — Nun unu galaksio el tiuj estas tio, kion vi tie malsupre kredas esti la tuta mondo. Sed jen, rigardu ĉirkaŭe, vi konstatas, kiom multegaj kosmoj estas krom la via. Kaj per tio ni nun alvenis al la duagrada mondo.

La masoj iom post iom malheliĝis, escepte de la luma globo, kiu des pli hele lumiĝis.

Kaj nun mi subite ekkonis ĉion: la kubforma objekto estas nenio alia, ol mia skribotablo kun gigantaj mezuroj kaj sur tiu iome nebulece la malfermita libro. Malantaŭe la libroŝranko, super ili la lampo. Ĉiuj ĉi senĉese malgrandiĝis kaj montris ĉiam pli difinitajn formojn. Post kelkaj momentoj mi denove estis en mia propra ĉambro. Cirkaŭ mi, silento. Nur la horloĝo tiktakis.

Mi gapis.

— Mi ne komprenas, — mi diris al Urania. — Ni senĉese kreskis. trans la stelojn kaj galaksiojn. Kiel tamen okazis, ke fine ni venis al la sama loko, el kiu ni ekiris?

— Kiel? — ŝi respondis. — Ĉu vi ne scias, ke la mondo estas senfina, sed ne senlima? Ke la spaco estas malrekta kaj rekurbiĝas al si mem?

Demandmiene mi rigardis ŝin kaj ŝi daŭrigis:

— Ĉu ne, la rekta linio senfine longigita komencas kurbiĝi. Rekurbiĝas al si mem kaj samtempe tiu ĉi unudimensia kontinuaĵo transiras al du dimensioj. Kaj same, ĉiuj dimensiohavaj kontinuaĵoj senfine grandigitaj rekurbiĝas al si mem kaj transiras al la spaco, per unu dimensio pli. Al la tri, kvar, kvin, kotopo dimensiaj spacoj. Do, fine, ĉu vi ne povas imagi nian nunan vojaĝon? La senfina grandigo de nia tridimensia korpo sammaniere rezultigis kvardimensian kontinuaĵon.

Mia cerbo komencis eklumiĝi.

— Nu, — ŝi daŭrigis, — vi nun, vojaĝante en la kvara dimensio, laŭnecese revenis al via ĉambro.

— Mi jam komprenas ĉion, — mi kriis entuziasme. — Nur unu klarigon mi petas de vi, ho muzo de la sciencoj. Respondu al mi: Kio estas la kaŭzo de via bonvolo, ke vi kunportis min al tiu ĉi instruplena ekskurso?

Ŝi ekridis.

— Ĉu ne vi mem estis scivola, kien alvenos la homa socio, kien kondukas la vojo de la progreso kaj kie ĝi finiĝos?

— Nu, kaj kie? Ĉu en mia ĉambro?

Ŝi rigardĵetis al mi kaj denove ekridis. Sed ŝia rido iĝis pli kaj pli mallaŭta kaj samtempe komencis disflui ŝia figuro. Mi ankoraŭ aŭdis ŝian malproksimiĝantan ridon, sed poste ankaŭ tiu silentiĝis, nur la horloĝo tiktakis.

Mi rigardis al la libroŝranko. La statuo denove staris tie, ĝi ridetis senmove kaj per la bastoneto ŝi montris al la terglobo.



FONTO / SOURCE: Szathmári, Sándor. “Urania” (1962), Monda Kulturo, n-ro 2, vintro 1962-3, p. 52-54. La komiksobildo de Beltran, aparta afero, aperas ĉe p. 54.


Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Sándor Szathmári de Vilmos Benczik

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 May 2012

©2011-2012 Ralph Dumain