Dia Komedio vere estis epokfaranta, pli ĝuste epok-respegulanta verko, kiu fidele redonis la italan socion dum la vesperiĝo de la mezepoko. Tiatempe la komuna vivo en Firenzo kaj Venecio jam industriiĝis; apud la ĉiam militantaj princoj aperis la novaj potenculoj; nababoj de la komerca vivo: drapfabrikistoj, ŝipfaristoj kaj bankistoj. La mezepokan, puritane dogmatisman eklezion trablovis la vento de pli libera mondkoncepto. La papa kortego fariĝis pli artema, vivoĝuema kaj pli leĝera, pli korupta.
Ĉi tiu bolanta spirita transformiĝo speguliĝas en ĉiuj tercinoj de la Dia Komedio, miksiĝante kun nesuperebla imagpovo.
La bildoj, imagitaj kaj priskribitaj de Dante, ĉiam forte inspiris la ilustristojn de ĉiuj epokoj kaj nacioj.
En la hungara arthistorio jam en la 15-a jarcento kreiĝis kodekso, kiu estis en la biblioteko de reĝo Matiaso (1440-1490), kaj entenis la Dia Komedio-n kun samepokaj ilustraĵoj. La kodekso en la jubilea jaro, 1965 estis reeldonita en faksimilo.
En 1965 pretiĝis en Hungario Dante filmo, temanta la influon de Dante al la hungara literaturo kaj arto. Ĝi detale konatigis ankaŭ ĉi tiun kodekson kaj ĝiajn ilustraĵojn.
En la 19-a jarcento el la hungaraj pentristoj desegnis ilustraĵojn al Dante Károly Markó, Mór Than kaj Sándor Ipoly. En la kuranta jarcento precipe du artistoj montris elstarajn rezultojn:
Dezső Fáy provis la temon alproksimiĝi per relative moderna, lignogravura metodo. Sur la bildoj li figuras simultane plurajn, diversajn scenojn per ornamentema, neoklasicista stilo, imitante la manierojn de la itala stilo dum la intermilita epoko. En 1933 Literatura Mondo eldonis la Inferon Esperantlingve, laŭ la traduko de K. Kalocsay kaj tiu volumo enhavis la ilustraĵojn de Dezső Fáy.
Post kelkaj jaroj pretiĝis la ilustraĵoj de Ferenc Lajos. Tiuj signifis la plej intensan, individuan Dante-kontemplon: returniĝon al la antikva Dante-spirito, sed miksitan kun iaspeca orienta fantazioriĉo. Liaj plumdesegnaĵoj estas kiel revivitaj inkubsonĝoj. La bildoj estas samtempe klasikaj kaj modernaj, orientaj kaj okcidentaj, realemaj kaj fantaziaj kaj ĉiuj ĉi kontrastoj kunfandiĝas al kompakta harmonio, al animoskuaj travivaĵoj.
Noto de la Red. Kom. En Hungara Vivo ĝis nun aperis: “Dante”, poemo de János Arany, trad. de L. Tárkony (1963/1), “Plena Verkaro de Dante” de L. T. (1963/1), “Dante en Hungarlando” de L. Kökény (1965/1). Ni ĝojas, ke nun la kvaran fojon ni prezentas al niaj legantoj tiun gigantulon de la mondliteraturo. Ni esperas, ke ne pasos longa tempo, kaj aperos la dua eldono de La Infero, tradukaĵo de nia Kalocsay, ĉefverko ankaŭ de la E-literaturo, kune kun la ilustraĵoj de nia artisto Ferenc Lajos.
FONTO: Szathmári, Sándor. Dante en la hungara arto, Hungara Vivo, 1966, n-ro 4, p. 28.
Poemoj: En
Senfrukta Horo & Civilizo de
János Arany,
trad. Lajos Tárkony, Kálmán Kalocsay, Ferenc Szilágyi
Arto
de la Penso, de Sándor Szathmári
(Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, 28-29)
Péter
Illéssy, de Sándor Szathmári
(Monda Kulturo, n-ro 3, printempo 1963, 74-75)
Pordo
de lforgeso de Péter Illéssy
(Monda Kulturo, n-ro 1, aŭtuno 1962, 22)
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 27 September 2015
Site ©1999-2015 Ralph Dumain