Postparolo

En 1936 festis niaj plej eminentaj poetoj: Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay la 25-jaran jubileon de sia esperantistiĝo. Tiam la eldonejo Literatura Mondo komisiis du meritplenajn kunlaborantojn: Vilmos Bleier kaj Ferenc Szilágyi redakti indan memorlibron. Tiu ĉi verko aperis sur pli ol 400 paĝoj sub titolo Arĝenta Duopo. Ĝi estis la sesdekdua libro eldonita de Literatura Mondo.

La Arĝenta Duopo prezentis abundan materialon por ĉiuj, kiuj deziras intense okupiĝi pri la vivovojo kaj verkista agado de niaj karaj jubileantoj. La artikoloj de Baghy kaj Kalocsay; diverstemaj artikoloj, poemoj, omaĝoj, leteroj de multaj niaj aktivuloj, i.a. E. Privat, E. Miĥalski, L. Jevseveja, M. Jaumotte, Leo Belmont, H. Vatré, Hilda kaj Helmi Dresen, L. Halka, F. Szilágyi kaj EMBA, H. Vermuyten, J. Lejzerovicz, K. R. C. Sturmer, T. Morariu, S. Engholm, J. G. Casas, R. Rosetti, G. Deŝkin, S. Kamaryt, B. Migliorini k.a. prezentis al ni multfacetan bildon pri niaj klasikuloj jam tiutempe.

En 1937 la nuboj de la dua mondmilito jam pendis sur la firmamento. Sekvis la plej brutala, amasa hombuĉado sur la batalkampoj kaj en la neniigaj fitendaroj. Esperanto en multaj landoj estis forpuŝita de la publika scenejo, multegaj pioniroj—inter ili ankaŭ bone konataj—fariĝis viktimoj de sanga perforto.

Sed Esperanto kaj ĝia literaturo vivetis eĉ en tiuj aĉaj, fiaj tempoj. Kaj kiam en 1945 la potencoj de la mallumo, rasmalamo estis venkitaj, Esperanto denove reviviĝis. Ankaŭ ĝia animo: la literaturo, kaj pli strikte, ĝia koro: la poezio ricevis freŝajn impulsojn.

Baghy kaj Kalocsay reprenis siajn antaŭajn fortojn, en multaj rilatoj riĉiĝis ilia temaro, ankaŭ ilia formriĉo evoluis—kvankam multaj jam en 1937 pensadis, ke la poezia vesto de iliaj poemoj jam ne povas fariĝi pli eleganta.

Kiel vi povas konstati el niaj Bibliografiaj notoj, niaj jubileantoj aperigis verkojn—treege valorajn—ankaŭ post la dua mondmilito. Sed nia Bibliografio eĉ mencii ne povas tiujn multajn poemojn, prozaĵojn, dramverkojn ktp., kiuj aperis el plumo de Baghy kaj Kalocsay en la postmilita Literatura Mondo, en Nica Literatura Revuo, Norda Prismo, Monda Kulturo, Hungara Vivo kaj en aliaj gazetoj.

Ni esprimas nian dankon al William Auld, pro lia bonega aprecado, aperinta en Esperanta Antologio, al S. Szathmári kaj L. Tárkony, kiuj dediĉis po unu artikolo pri Baghy kaj Kalocsay. Sed la ĉefa merito apartenas al Baghy kaj Kalocsay mem. Nia Julio Baghy kuŝis dum la prepara tempo de la libro en hospitalo, kaj tie li devis disponi pri la verkoj aperigotaj en Ora Duopo. Nia Kolomano Kalocsay jam de monatoj (pli ĝuste de jaroj) redaktas, verkas, tradukas, korektas diversajn verkojn—streĉante siajn fortojn por nia kulturo, kaj ankaŭ li ne hezitis doni sian helpon en la elektado.

La legantoj certe konstatos, ke Kalocsay kaj Baghy depost la apero de Arĝenta Duopo ne stagnis en sia literatura, poezia evoluo. Por mi estas plej grave, ke en ilia verkado ofte aperas socialaj, eĉ socialistaj tendencoj. Ili do tute ne apartenas al la “malnova mondo”, sed “tenas siajn manojn sur arterio de nia socio.” Moderna poeto ja kantu “novajn kantojn de la novaj tempoj”, kaj ĵetu flanken ĉiun teorion, kiu faras el la poezio nur ĉarman amuzilon. Mi tre-tre ĝojas, ke en Ora Duopo povis aperi la Sklavokanto de Baghy kaj la poemoj de Tra la Ŝtormo de Kalocsay.

Tiu ĉi jubilea libro estas ankaŭ modesta simbola omaĝo al niaj tre karaj Poetoj, kiujn ni ŝatu, amu kaj precipe legu multe pli, ol ĝis nun. Sed samtempe la libro estas ankaŭ

instigo por tio: oni eldonu kiel eble plej baldaŭ tiujn manuskriptojn, kiuj ankoraŭ ripozas en tirkestoj de Baghy kaj Kalocsay. Kaj ankaŭ alia instigo: la tempo jam alvenis, ke ni komencu la preparojn por eldoni la kolektitajn verkojn de niaj klasikaj verkistoj.

Vivu kaj verku longe, longege nia karega Baghy kaj nia karega Kalocsay, fariĝu nun jam poetoj kun popolo. Ĉiu el ni bone ellernu, ke per la plialtigo de la lingva kulturo ni havos pli firman bazon sub niaj piedoj, kaj tiu ĉi profunda scio komprenigu ankaŭ kun la bonvolaj hezitantoj, ke niaj talentaj poetoj havas la rajton, eĉ devon vesti nian poezian lingvon en dimanĉan vestaĵon.

Ĉion plej bonan deziras al vi korege, eĉ kortuŝe Hungara Esperanto-Asocio, la revuo Hungara Vivo, kaj en multaj landoj ĉiuj, kies animon Vi nutris per tiom multe da belaĵoj.

Ludoviko Kökény


FONTO: Kökény, Lajos. “Postparolo,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 177-179.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 June 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain