Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin

(1903 - 1980)


Plej sinceraj la versetoj pri la verdaj revuetoj

Jen sur mia skribotablo —
alsenditaj kun afablo
la revuoj esperantaj,
dezirindaj, diverslandaj ...

Sin eligas en la vico
blanka revuet’ el Nico,
atingebla ne por ĉiuj —
nur por elektitoj iuj, —
eburtur’ de l’ eŭropanoj,
superuloj — mondlingvanoj ...
Tamen estas ĝi bonstila,
altnivela, pura, brila —
jen parnasa leĝdonanto
por poeto kaj leganto!

“Norda Prismo”— neĝa floro!
la revuo verdkolora —
rava, reva, vivovola,
plene esperantpopola,
estas ĝi evoluema
kreoforta, libertema,
ĉiam — kora, ĉie — nia,
hejma kaj internacia!

Al “Nuntempa Bulgario”
el animo iras krio:
— Vin plenfloris kaj ĝojfestas,
ja pri tio l’ Mond’ atestas!
Belaj rozoj, vinberaro,
fajnlegomoj, Nigra maro ...
Sonaj versoj, bona prozo —
Ĉio varme bulgaroza!

Same estas vivparola
de Ĉini’ revu’ popola —
bildoriĉa, meditsaĝa,
interesa ĉiupaĝe!

La “Kooperativismo”
estas varme optimisma.
Ĝoje diras ni pri tio
al revu’ de ĉarma Rio!

Tre alloga por la homo —
la revu’ de l’ kulturdomo,
de l’ kastel’ esperantista ...
Ho, se estus mi turisto?!
Venus tiam mi Francion,
por kortuŝe, kun pasio,
frate premi viajn manojn,
diverslandaj verdstelanoj!

Estu verdaj revuetoj
Kaj ĵurnaloj kaj gazetoj
ĉiam plue progresemaj,
bondeziraj kaj pacemaj!
Estu ili lumofonto
por la lingvo de l’ Estonto!

Moskvo, aprilo 1961


FONTO: El Popola Ĉinio, 61/6, p. 292.


Kie Lermontov duelis...

Kvar ŝtonaj agloj. Kvar abioj.
Kaj ronde — nur montar’ kaj vento.
Min ĉirkaŭprenas emocioj
de multsignifa korsilento...

Pardonu min, poet’ amata,
ke mi piede tretis teron,
sur kiu la duelo fata
mortpafis vin kaj la liberon!

Ĉi tie pensas mi malĝoje
pri via sune brila gloro,
kaj ruse kisas mi — trifoje —
la teron kun helruĝa floro...

Forkuris la murdinto trema
sub tondrobruo fulmobata.
Poeto kuŝis, liberema,
silente, pluve priplorata.

Kvar ŝtonaj agloj. Kvar abioj.
Kaj ronde — nur montar’ kaj vento.
Kaŭkazo brilas en radioj
de suna or’ kaj neĝarĝento.

Mi same revas, kiel pluraj,
retrovi lokon inter montoj,
de kie fluas, ĉarme puraj,
de via poezio fontoj.

Vi — protestanto liberama,
vi — gentopatro de la tristo,
por ver’ eterna torĉo flama,
flagranta fajro de l’ rezisto.

Atingis vi la alpnivelon
kaj kun la suno kaj glacio
vi ŝutis florojn, semis belon
de nia rusa poezio!

Kvar ŝtonaj agloj. Kvar abioj.
Kaj ronde — nur montar’ kaj vento.
Ĉe la sunondaj varmradioj
gigantas gloro dum jarcento.

Pjatigorsk, 1939


FONTOJ:

Heroldo de Esperanto, 42-a jaro, n-ro 16 (1425), 16-an de novembro 1966.

Logvin, Aleksandr. Sur la vivovojo: poemoj, antaŭparolo de Ferenc Szilágyi (La Laguna : Régulo, 1964), p. 45-46. (Stafeto: Beletraj kajeroj; 24)




Rekviemo

“Ars longa, vita brevis est”.
Poet’ forpasis sur la glora krest’...

Poet’ silentas. Kaj silentas tuto.
Filino ploras. Brilas larmoguto.

Silentas libroj. Vakas la penatoj.
Funebras Muzoj, kaj poeto-fratoj.

Finbrilis la vespera sunradio.
Orfiĝis ni kaj nia poezio...

Foriris bona hom’ el nia rondo.
Malĝoje sonas kanto super mondo.

Reeĥas Budapeŝta kampanilo
Per olda, granda, plenda sonorilo...

Ne venos Vi al hejmo familia.
Ne lumos plu por vi la suno dia.

Sed arto Via longe en lontana
Plu ravos koron de l’Samideano.

Ne laŭro kaj ne bronzo por memoro,
Nur via poezio — via gloro!

Poeto bela, brila virtuozo,
Nesuperebla majstro en la prozo.

Kiel sorĉisto kun magi-efikoj
Vi helpis al kolegoj, al amikoj.

Laboris Vi talente kaj titane,
Miraklojn revivigis ellontante.

Kreitaj de Ŝekspiro kaj Gete, Dante
Vin laste akompanis, funebrante...

Ho, Kolomano! Kara Kolomano!
Vi iam estis paca civitano.

Ni kredu! Realiĝos revo Via
Pri nova mond’ feliĉa, harmonia!

Skribita: Moskvo, 23.3.76


FONTOJ:

Heroldo de Esperanto, 53-a jaro, n-ro 15 (1622), 16-an de oktobro 1977.

Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 8. El la vivanta klasikulo fariĝis senmorta klasikulo (2002), p. 21.

Logvin poste petis ŝanĝi la vorton ‘filino’ al ‘edzino’.



“En vintra parko” / “Konsiliĝo”
de Aleksandr Logvin

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje:

Aleksandr Logvin - Vikipedio

Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (OLE)

Aleksandr Logvin @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 April 2017

Site ©1999-2017 Ralph Dumain