Ankoraŭ reĝas vintro. Sed scivole tra l’ neĝo jam penetras flor’ galanta, kaj sur tilia krono jam ne sole moned’ klopodas somerdom-faranta. Sur parka benko — neĝo sunlumida. Por mi konata estas tiu loko... Nelonga tempo jam, ĝis tiu mita situo revekiĝos de alvoko de trilsonora najtingal-orkestro, gloranta en konkordo, en konkuro alvenon de printempa sunofesto ĉe apudmoskva ĉarmo de naturo. Mi venos nepre al la benko foje, kredante al miraklo plej intima, ke renkontiĝos tie mi plenĝoje kun mia revo, juna, malproksima... |
Ĉu dezirinde eminenti, grimpadi supren en la viv’ kaj fierege antaŭsenti la senmortecon de l’ arkiv’? La cel’ de l’ kreo — la sindono, ne kubutado por prosper’, nek memadora fanfarono, nek la ajn-kosta glor-kaper’. Jes, tia estu nia vivo, ke nin ne logu falsa fam’, kaj nin impulsu por aktivo ne la memamo, sed homam’. Ni gvidu tiel la vivkuron, ke ni, post nia malaper’, en homaj koroj lasu spuron, ne sur la flavo de l’ paper’. |
Plej sinceraj
la versetoj pri la verdaj revuetoj / Kie Lermontov duelis...
/ Rekviemo
de Aleksandr Logvin
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje:
Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (OLE)
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 25 April 2017
Site ©1999-2017 Ralph Dumain