Evoluo de koncepto pri dio

La ideologio de homo, t.e. lia koncepto pri mondo, scienco, religio, moro, moralo, juro ktp., dependas de la ekonomiaj rilatoj inter la homoj, kaj tiuj lastaj dependas de la mastrumo­formoj, kiujn siavice kaŭzas stato de la tekniko.

Pliperfektiĝintaj produktiloj estas sekvataj de novaj mastrumo‑formoj, de novaj ekonomiaj rilatoj kaj de nova ideologio.

Kaj en la evoluo de la koncepto pri dioj ni plene observas tiun leĝecon.

Ni povas konstati ke en la prasocio kaj en la patriarka socio, kiam la tekniko estis tre primitiva kaj kruda, la dioj estis same primitivaj kaj krudaj: ili estis bestoj, duonbestoj­duonhomoj, krudefaritaj homsimilaj idoloj. Kaj same kiel ĉiuj homoj de tiu socio laboras mem, ne estante forŝiritaj de la produktado, — samkiel ĉiuj dioj vivas sur la tero, ili estas surteraj dioj.

Ĉe la malforta terkultura mastrumo, kiam la reganta sklavposedula klaso estis duone forŝirita de la mastrumado, la dioj estas ankaŭ parte forŝiritaj de la tero. Tiel la grekaj kaj romaj dioj loĝas jen sur la tero, jen pli proksime al la ĉielo (sur pinto de la monto Olimpo); ili estas jam surtere‑ĉielaj dioj.

En la feŭda epoko, kiam la terkulturado estas jam bone organizita, la reganta klaso estas tute forŝirita de la produktado; kaj konforme al tio la dioj ankaŭ plene forŝiriĝas de la tero kaj fariĝas ĉiel‑loĝantaj.

La tekniko evoluis senĉese; aperas teleskopo kaj per ĝia helpo homo povis certiĝi, ke nek en nuboj nek sur la planedoj, nek en la ĉielo estas observeblaj la dioj. Tiam homo faras sian dion spirito, kiu troviĝas en la tuta universo.

La tekniko progresas plie kaj la progreso ĝia mem fariĝas ĉiam pli rapida. Kaj jen la modernaj filozofoj‑idealistoj (Ostwald, Mach, Avenarius), konsentante pri tio ke nenia dio ekzistas, tamen provas serĉi en la movado, kiun posedas partetoj de la materio, diversajn ecojn de abstrakta dio: unuecon, nekoncepteblon, ĉiopotencon, ĉieekziston kaj similaĵojn; ili eĉ grandlitere skribas: Movado aŭ Movanta Forto.

Klare montras tiuj ekzemploj, kiel paralele kun la disvolviĝo de la homaro la dioj estis pli kaj pli malproksimiĝantaj de la tero, kiel fli fariĝis samtempe pli diafanaj, senvizaĝaj kaj nekompreneblaj. Kaj ni povas konstati ke tute same evoluis la gvidantaj formoj de kapitalisma ekonomio kaj la surteraj regantoj: la poseduloj, la “sinjoroj" estis ĉiam pli kaj pli forŝiriĝantaj de la produktado kaj paralele at tio ili estis perdantaj sian difinitan aspekton, vizaĝon; komence tute konkreta, kapitalisto transformiĝas en trustojn kaj kartelojn ĝis la gvidado de la kapitalisma mastrumo transiras al la financa kapitalo.

Homo faras dion sia plenportreto, li igas la dion vivi samtiel, kiel vivas lia kreinto‑homo. Jen dioj de ĉasistoj mem estas ĉasistoj; dio de amerikaj indianoj Viŝni‑Manitu vizitas homojn por fumi kune kun ili la pipon de paco.

Dioj de paŝtistoj estas ankaŭ paŝtistoj. Postrestojn de tio ni trovas eĉ, en evangelio: tie Kristo estas nomata "paŝtisto bona", kaj la homoj — "ŝafoj".

Grekaj kaj romaj dioj vivas tute same, kiel vivas romaj patricoj: ili militas, diboĉas kaj ne laboras.

En la feŭda epoko la reganta klaso prezentis grandan ŝtuparon, supre de kiu estis la reĝo, pli malsupre estis dukoj, baronoj ktp. Konforme al tio la kristanismo tiutempa pentris la saman ŝtuparon de dioj: supre estis la dio‑patro, pli malsupre apostoloj kaj diversrangaj sanktuloj. Sur la tero estis reĝo kaj princo‑heredanto, samtiel en la ĉielo estis dio‑patro kaj dio‑filo. Favoron de reĝo oni povis atingi per reĝino, por trovi favoron de dio en-ĉiela necesas sin turni al li per di‑patrino.

La feŭdan epokon anstataŭis absolutaj monarkioj kun la tutpotenca nelimigita reĝo en la kapo. Protestantismo (Luter, Kalvin) kreas absolutan monarkion en la ĉielo, neniigante sanktulojn kaj ceterajn diidojn.

Aperas fine la kapitalo, kiu jam ne povas kontentigi sin per la limoj de monarkio; ĝi penas penetri ĉien, en ĉiun viveron, subigi at sia influo la tutan terglobon. Kaj en la kapitalisma epoko disvolviĝas kaj plifortiĝas en la socio la ideo pri ĉieestanta dio‑spirito.

“Dio kreis la homon sia plenporteto” —diras al ni la pastroj; ni, analizante la historian evoluon de la koncepto pri dio, konstatas: — homo kreis sian dion plena portreto de la homo mem.

El A. Figurin "ABC de sendieco" trad. G. P.


FONTO: Figurin, A. "Evoluo de Koncepto pri Dio" [El ABC de Sendieco], trad. G. P., en: Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto (Leipzig: SAT-Eldona Fako Kooperativa, 1925), p. 12-13.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 November 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain