Du movadaj poemoj

Kálmán Kalocsay


La fundamento kaj la palaco

Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,

ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ’ mi volas vin ornami.

Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.

Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament’ sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo!

Rondelo de Montevideo

Lapenna venkis ĉe UNESCO
per lukto lerta, streĉo nerva.
El la lastvica seĝ’ observa
li ĝis la surplafona fresko

altigis en giganta kresko
per vorto ĉiuvenke verva.
Lapenna venkis ĉe UNESCO
per lukto lerta, streĉo nerva.

Kun la ŝakmajstra fosforesko
de l’ cerbo ĉiam brile serva,
indigna, sed trankvil-konserva
pri l’ aĉa Blinkenberg-burlesko,

Lapenna venkis ĉe UNESCO.



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “La fundamento kaj la palaco” & “Rondelo de Montevideo,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 155-156.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 May 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain